Выбрать главу

Don Quijote iris poste al la kvara kondamnito, viro de ege respektinda aspekto kaj kun blanka barbo longa ĝis preskaŭ la talio. Demandite, kial li troviĝas tie, li komencis plori kaj ne respondis eĉ unu vorton; sed la kvina kondamnito parolis pri li, dirante:

—Ĉi honesta viro pasos pasos nur kvar jarojn en la galeroj, post ol li jam promenis parade kaj surĉevale[99] sur kelkaj stratoj de la urbo.

—Ŝajnas al mi, ke vi volas diri, ke oni montris publike lian infamion.

—Efektive —respondis la galerulo—, kaj oni kondamnis lin, ĉar li funkciis kiel makleristo de orelo[100] kaj eĉ de la tuta korpo. Mi volas diri, ke ĉi sinjoro troviĝas ĉi tie, tial, ke li estas pandaro[101] kaj, en eta parto, ankaŭ sorĉisto.

—Se ne ekzistus tio pri la eta parto —diris don Quijote— rilate al la pandarado li meritus, anstataŭ remi en la galeroj, komandi ilin kiel admiralo. Pandari estas ne io ajn, sed laboro de diskretaj personoj ege necesa en bone organizita ŝtato. Nur homoj de honesta konduto devus dediĉi sin pandari, kaj, kiel en la ceteraj profesioj, en la pandarado oni devus elekti la kandidatojn per kontroloj kaj ekzamenoj kaj atribui al ĉiu elektito numeron registritan kaj publikan, same kiel oni faras kun la makleristoj de la borso. Tiel oni evitus grandan nombron da fuŝoj, nun okazantaj pro tio, ke ĉi ofico troviĝas en la manoj de homoj idiotaj kaj duonkretenaj, kiaj estas pedikaj virinaĉoj, paĝioj kaj junaj friponoj senspertaj. Tial, kiam al ili prezentiĝas delikata okazo kaj necesas do saĝa decido, la kaĉo fridiĝas al ili inter la telero kaj la buŝo, kaj ili eĉ ne scias distingi sian dekstran manon de la liva. Mi volonte klarigus, kial konvenus elekti per konkurso la funkciulojn de tiel grava profesio, sed nun ne estas la ĝusta momento por paroli pri tia temo; iam mi traktos ĝin kun personoj povantaj apliki al la afero efikan rimedon. Nun mi diras nur, ke la doloro vidi en ĉi tia mizero, pro pandarado, ĉi blankajn harojn kaj ĉi ege respektindan vizaĝon, ĉesis en mi, kiam mi aŭdis la vorton «sorĉisto». Mi bone scias, ke en la mondo ekzistas nenia sorĉaĵo kapabla rompi aŭ perforti la volon, kvankam kelkaj naivuloj kredas la malon. La volo, ja, estas libera, kaj nek herboj nek sorĉaĵoj povas trudiĝi al ĝi. Okazas nur, ke kelkaj simplanimaj virinaĉoj kaj friponaj trompistoj faras pociojn kaj venenojn kaj asertas, frenezigante per ili la homojn, ke ili havas la povon devigi ami, kvankam, kiel mi jam diris, neeblas perforti la volon.

—Vi pravas —respondis la honesta oldulo— kaj, se diri la veron, sinjoro, mi ne kulpas je sorĉaĵoj, kvankam mi ne povas nei, ke mi pandaris. Tamen, mi pensis, ke mi faras nenian mavon per tio; mi intencis nur, ke la tuta mondo vivu pace, trankvile kaj plezure, sen kvereloj kaj ĉagrenoj. Sed ĉi bona deziro mia ne evitis al mi iri nun al loko, de kie mi ne esperas reveni, konsiderante, ke mi havas altan aĝon kaj krome urinan afekcion, kiu ne lasas al mi eĉ unu momenton da ripozo.

La oldulo komencis plori kiel antaŭe, kaj Sancho tiel kortuŝiĝis, ke li elprenis de sub sia ĉemizo kvar-realan moneron kaj donis ĝin al li kiel almozon.

Don Quijote antaŭenpaŝis, demandis al la sekvanta ĉenulo pri ties delikto, kaj la punato respondis multe pri senhonte ol la aliaj, dirante:

—Mi estas ĉi tie, ĉar mi tro petolis kun du kuzinoj miaj, kaj kun du fratinoj ne miaj. Fine mi tion petolis kun la kvar, ke el la petolado rezultis, ke mia familio kreskis kaj implikiĝis tiamaniere, ke eĉ la diablo mem ne povus klarigi al si la interparencecon de ĝiaj membroj. Oni konviktis min, mi ne havis monon, al mi mankis protekto, mi preskaŭ perdis la glutilon,[102] ricevis kondamnon de ses jaroj en la galeroj, kaj ne apelaciis, ĉar mi kulpas; sed mi estas juna, kaj la vivo longas kaj ĉion aranĝas. Se via moŝto, sinjoro kavaliro, havas ion por doni al ni, povraj mizeruloj, Dio vin rekompencos en la ĉielo, kaj ni en la tero zorgos peti Lin en niaj preĝoj, ke Li donu al vi sanan kaj longan vivon, kian via moŝto meritas.

La parolinto portis studentan robon, kaj unu el la gardistoj diris pri li, ke li estas klera latinisto kaj tre babilema. Poste venis la vico de viro proksimume tridek-jara, de tre agrabla aspekto, kvankam li iomete strabis. Li estis ligita alie ol la ceteraj punatoj: longa ĉeno envolvis lian korpon kaj treniĝis ĉe liaj piedoj, kaj du feraj ringoj ĉirkaŭis lian kolon: unu estis fiksita al la ĉeno, kaj de la alia, nomata «amiko-garda» aŭ «amiko-pieda» descendis du feraĵoj ĝis la talio, provizitaj per mankateno, kiu, kun dika kaj ŝlosita pendoseruro, sekure retenis al li la pojnojn, tiel, ke li povis nek levi la manojn al la buŝo, nek klini la kapon al la manoj.

Don Quijote demandis, kial tiu homo portas pli da feroj ol la aliaj, kaj la gardisto respondis, ke li kulpas pli da krimoj ol la ceteraj punatoj kune, kaj ke li estas tiel aŭdaca kaj ruza fripono, ke, eĉ vidante lin en tia stato, oni ne povas esti certa, ke li ne eskapos.

—Kiajn krimojn li faris? —demandis don Quijote—. Ŝajne li meritas ne pli grandan punon ol remi en la galeroj.

—Li servos en ili dek jarojn, kio egalas al speco de civila morto —respondis la gardisto—. Sufiĉas scii, ke ĉi homo estas la fama Ginés de Pasamonte, nomata ankaŭ Ginesillo de Parapilla.

—Ne impertinentu, sinjoro komisaro, nek komencu fari nun distingojn inter nomoj kaj alnomoj. Mi nomiĝas Ginés, ne Ginesillo, kaj Pasamonte estas mia familia nomo, ne Parapilla, kiel vi diras. Prefere oni okupu sin pri siaj propraj aferoj, kaj punkto.

—Ne parolu kun tiel fieraĉa tono, sinjoro protoŝtelisto, aŭ mi trudos al vi silenton.

—Klare vidiĝas, ke oni devas submetiĝi al la cirkonstancoj kaj al la volo de Dio —respondis la galerulo—. Sed iam oni scios, ĉu mi nomiĝas, aŭ ne, Ginesillo de Parapilla.

—Ĉu oni ne nomas vin tio, fripono? —diris la gardisto.

—Jes —respondis Ginés—, sed mi igos, ke oni ĉesu doni al mi tian nomon vole, nevole. Sinjoro kavaliro, se vi havas ion por doni al ni, jam donu ĝin, kaj Dio vin akompanu, ĉar ĝenas tiel granda scivolo koni la vivon de aliaj homoj; kaj se vi deziras koni la mian, sciu, ke mi estas Ginés de Pasamonte, kies vivon mi skribis per ĉi fingroj.

—Li ne mensogas —diris la komisaro—. Li mem skribis tre bonan historion pri sia vivo, sed en la prizono lombardis la manuskripton por ducent realoj.

—Kaj mi liberigos ĝin de la lombardo, eĉ se tio kostus al mi ducent dukatojn —diris Ginés.

—Tiel bona estas la historio? —demandis don Quijote.

—Tiel bona —respondis Ginés—, ke nek Lazarillo de Tormes, nek la ceteraj libroj de la sama ĝenro skribitaj kaj skribotaj povos elteni la konkuron kun la mia. Mi diru nur, ke ĝi temas pri veroj tiel belaj kaj amuzaj, ke nenia mensogo kompareblas kun ili.

—Kiun titolon havas via libro? —demandis don Quijote.

Vivo de Ginés de Pasamonte.

—Ĉu vi skribis ĝin ĝis la fino?

—Kiel mi povus fari tion, se mia vivo ne finiĝis ankoraŭ? La rakonto ampleksas de mia naskiĝo ĝis nun, kiam mi denove servos en la galeroj.

—Ĉu vi jam antaŭe estis do en ili? —demandis don Quijote.

—En ili mi sidis kvar jarojn por servi al Dio kaj al la reĝo kaj konas la guston de la seka pano kaj de la skurĝo —respondis Ginés—. Sed mi ne bedaŭras residi en ili, ĉar mi povos tie fini mian libron, aldonante ankoraŭ multe da dirindaĵoj. En la galeroj de Hispanujo oni ĝuas pli da trankvilo ol necese,[103] kvankam mi ne bezonas multe da ĝi, tial, ke mi scias parkere tion, kio mankas ankoraŭ en la libro.

—Vi ŝajnas lerta —diris don Quijote.

—Kaj senfortuna —respondis Ginés—. Ĉiam la malfeliĉo persekutas la talenton.

вернуться

[99]

La kondamniton al skurĝado oni irigis sur azeno tra difinitaj stratoj kaj samtempe oni punbatis lin. La skurĝaton ĉirkaŭis heroldo, gardistoj kaj publiko.

вернуться

[100]

En la epoko de Cervantes, sinonimo de «borsomakleristo», uzata ankaŭ en la senco «parigisto» aŭ «pandaro».

вернуться

[101]

Homo, kiu aranĝas por aliaj sekretajn am-aferojn.

вернуться

[102]

Esti pendumita.

вернуться

[103]

Cervantes kritikas, kiel aliaj verkistoj kaj kronikistoj de la epoko, la mankon de aktiveco kaj diligento de la reĝaj galeroj en la kampanjoj kontraŭ la arabaj ŝipoj.