Выбрать главу

—Persekutas la friponojn —diris la komisaro.

—Mi jam petis vin ne impertinenti, sinjoro komisaro —diris Pasamonte—. Viaj superuloj transdonis al vi la ordon-bastonon, ne por ke vi mistraktu nin, homojn kompatindajn, sed por ke vi gvidu nin al la loko, kien lia moŝto la reĝo volas, ke ni iru. Alie mi ĵuras, ke… sed sufiĉas. Mi ne plu parolos, por ne diskonigi tion okazintan en la gastejo…[104] Ni ĉiuj tenu la langon en la buŝo, kondutu prudente kaj parolu ĝentile. Kaj nun, ni plu iru, ĉar ĉio ĉi jam ŝajnas tro teda afero.

La komisaro levis la bastonon por respondi per ĝi la insolenton de Pasamonte, sed don Quijote sin intermetis, petis lin ne mistrakti la ĉenulon kaj diris, ke ne gravas, se homo kun la manoj en kateno lasas la langon iom libera. Poste li sin turnis al la ceteraj ĉenuloj kaj diris:

—El ĉio, kion vi diris, karegaj fratoj, mi klare vidas, ke, kvankam oni kondamnis vin pro viaj kulpoj, la punoj de vi suferotaj ne multe plezurigas vin. Vi iras al la galeroj tre malvolonte kaj kontraŭvole, kaj, krome, eble nur la manko de kuraĝo sub la torturo ĉe unu, la senmoneco ĉe la dua, la foresto de influoj ĉe la alia kaj fine la arbitroj de la juĝistoj kaŭzis vian perdiĝon kaj tion, ke oni ne traktis vin kun la justeco al vi ŝuldata. Ĉio ĉi forte prezentiĝas nun al mi en la kapo kaj persvadas, eĉ devigas min, montri, favore al vi, ke la ĉielo sendis min al ĉi mondo, por ke mi servu en la ordeno kavalira donante helpon al la feblaj kaj al la ĝemantaj sub la forto. Mi scias, ke la prudento rekomendas, ke, se sufiĉas la bonaj kaj pacaj manieroj, oni ne uzu drastan rimedon por atingi ion. Do mi petas la sinjorojn komisaron kaj gardistojn, ke ili bonvolu liberigi vin kaj lasi vin pace disiri; des pli, ke ne mankos aliaj homoj, kiu servos al la reĝo en pli bonaj cirkonstancoj. Ŝajnas rigora faro meti sub la sklavecon homojn, kiujn Dio kaj la naturo volas liberaj; krome, sinjoroj gardistoj, ĉi povruloj faris al vi nenian damaĝon, do, ĉiu portu la ŝarĝon de siaj pekoj: Dio en la ĉielo ne forgesos puni la perversajn kaj rekompenci la bonajn, kaj ne decas, ke honestaj homoj rigoru al aliaj homoj, havante por tio nenian personan motivon. Mi faras ĉi peton ĝentile kaj kviete, ke mi havu, se vi ĝin plenumos, motivon por esti danka al vi; kaj se vi ne volontos, ĉi lanco kaj ĉi glavo kaj la kuraĝo de mia brako devigos vin perforte ĝin plenumi.

—Nu, kia stultaĵo! —diris la komisaro—. Bonan amuzon kovis ĉi sinjoro ĉe la fino! Li volas, ke ni lasu la punatojn de la reĝo foriri, kvazaŭ ni havus aŭtoritaton por tiel fari, aŭ li rajtus ordoni tion. Iru via moŝto sur la vojo antaŭen kaj havu bonan sorton! Metu rekta tiun pis-poton, kiun vi portas sur la kapo, kaj ne serĉu kvin piedojn al la kato![105]

—Vi estas la kato, la rato kaj la renegato! —respondis don Quijote.

Kaj senplie kaj impete nia hidalgo atakis la komisaron, sen ke li havus tempon defendi sin, kaj, grave vundante lin per la lanco, lin renversis sur la grundon. Kaj feliĉe por don Quijote, la komisaro estis la viro kun la musketo.[106]

Ĉe tiel neatendita evento, miro kaj konsterno frapis la aliajn gardistojn; sed denove sin reginte, la rajdanta eltiris la glavon kaj la surpiedaj la sagojn kaj impetis kontraŭ nian hidalgon, kiu kun granda aplombo atendis ilin. Kaj certe li ne eltirus sin sendifekta el tia situacio, se la galeruloj, vidante, ke prezentiĝas bela ŝanco liberigi sin, ne estus kaptintaj la okazon por disrompi la ĉenon. Tiel granda senordo ŝprucis tiam, ke la gardistoj povis fari nenion utilan, okupante sin jen pri don Quijote, kiu atakis ilin, jen pri la ĉenuloj, kiuj jam komencis deĉenigi sin.

Siaflanke Sancho helpis al la liberiĝo de Ginés de Pasamonte, kiu la unua saltis libera el la feroj sur la apertan kampon, ĵetis sin kontraŭ la kuŝanta komisaro, prenis de li la glavon kaj la musketon, kaj turnis ĉi lastan jen al unu, jen al alia gardisto, kvankam tute sen pafi, ĝis fine la gardistoj diskuris kaj perdiĝis el la vido, eskapante tiel de la musketo de Pasamonte, kiel de la multaj ŝtonoj ĵetataj al ili de la jam liberiĝintaj galeruloj.

Ĉi afero tre afliktis la ŝildiston, ĉar li komprenis, ke la forkurintoj informos al la Santa Hermandad, kiu, sonorigante alarmon.[107] eliros persekuti la deliktulojn. Sancho sciigis tian zorgon al sia mastro kaj petis lin, ke ili ambaŭ tuj foriru kaŝi sin en la proksiman montaron.

—Tre bone —diris don Quijote—, sed en la nuna momento mi devas fari ankoraŭ ion.

Li alvokis la galerulojn, kiuj ekscitite kaj senorde iris tien kaj tien kaj jam rabis de la komisaro ĉion, lasante lin nuda. Ili ĉirkaŭis nian kavaliron kaj atendis kion li deziras ordoni al ili.

—Montri sin danka pro la favoroj ricevitaj —diris don Quijote— estas propra al homoj bon-intencaj, kaj unu el la pekoj plej ofendaj al Dio estas la sendankeco. Mi tion diras, ĉar vi jam klare vidis kaj spertis, sinjoroj, kiel mi favoris vin; kaj, por ke vi montru vian dankemon, mi volas nur, ke vi ŝarĝu vin denove per la ĉeno, kiun mi prenis de viaj koloj, kaj tuj iru al la urbo El Toboso. Tie vi devos prezenti vin antaŭ la sinjorino Dulcinea de El Toboso, diri al ŝi, ke ŝia kavaliro, la Kavaliro de la Trista Mieno, estas ŝia servanto, kaj poste rakonti al ŝi ĉiun detalon de ĉi fama aventuro, de la komenco ĝis la momento de la liberigo tiel multe dezirata de vi. Poste vi povos iri, kien ajn vi volos.

Ginés de Pasamonte respondis je ĉies nomo, dirante:

—Kion via moŝto ordonas al ni, sinjoro kaj liberiginto nia, tute ne eblas plenumi. Ni povas iri, ne en grupo sur la vojo, sed solaj kaj disaj, ĉiu per si mem, klopodante kaŝi nin eĉ en la sinon de la tero, por ke la Santa Hermandad, kiu certe serĉos nin, ne povu nin retrovi. Kion via moŝto povas kaj devas fari, estas, anstataŭigi tian servon kaj tributon al la sinjorino Dulcinea de El Toboso per nombro da credos kaj avemarías, kaj ni preĝos ilin honore al vi. Ion ĉi tian oni povas plenumi nokte aŭ tage, ripozante aŭ forkurante, en paco aŭ en milito. Sed pensi, ke ni konsentos reveni sub la ĉenon, kaj ke ni ekiros al El Toboso, egalas pensi, ke nun estas nokto, kiam ne batis ankoraŭ la deka matene. Peti de ni tian aferon, estas, kvazaŭ oni petus pirojn de ulmo.

—Nu, mi ĵuras, don filo de putino, don Ginesillo de Paropillo, aŭ kiel ajn vi nomiĝas —diris la jam koleranta don Quijote—, ke vi iros sola, kun la tuta ĉeno sur la ŝultroj kaj kun la vosto subtirita inter la kruroj.

Pasamonte jam konstatis, ke la kapo de don Quijote ne bone funkcias, se konsideri lian absurdan agon liberigi la galerujojn; krome li ne tre emis toleri insultojn, do, vidante sin tiamaniere traktita, faris okulsignon al siaj kompanoj, ili apartiĝis kaj tia pluvo da ŝtonoj komencis fali sur don Quijote, ke li ne povis ŝirmi sin tute per la ŝildo, dum la povra Rocinante reagis al la spronoj, kvazaŭ ĝi estus el bronzo. Sancho metis sin post sia azeno kaj uzis ĝin kiel remparon kontraŭ la hajlo da ŝtonoj, sed don Quijote ne povis ŝildi sin sufiĉe bone, kaj kelkaj ŝtonoj trafis lin kun tia forto, ke ili lin renversis sur la grundon; kaj apenaŭ li falis, la studento ĵetis sin al li, demetis de sur lia kapo la barbo-pelvon, per ĝi donis al li du tri frapojn sur la dorson kaj poste du tri pliajn sur la grundon, ĝis la pelvo preskaŭ tute frakasiĝis. La galeruloj rabis de li la pelerinon, kiun li portis sur la armaĵo, kaj ne eltiris liajn ŝtrumpojn, ĉar tion ĝenis la armaĵa peco kovranta la krurojn. De Sancho ili rabis la surtuton, lasis lin duonnuda, disdonis inter si la ceterajn predojn de la batalo kaj forkuris, ĉiu dise de la aliaj, pli zorgaj eviti fali en la manojn de la timata Santa Hermandad, ol ŝarĝi sin per la ĉeno kaj sin prezenti ĉe la sinjorino Dulcinea de El Toboso. Solaj do restis la azeno kaj Rocinante, Sancho kaj don Quijote. La azeno, kap-klina kaj enpensa, skuis la orelojn de tempo al tempo, kredante sendube, ke ne ĉesis ankoraŭ la tempesto da ŝtonoj ĵus siblinta ĉe ĝiaj oreloj. Rocinante kuŝis apud sia mastro, ĉar ankaŭ la ĉevalon renversis la forto de la ŝtonoj. Sancho, duonnuda, teruriĝis, pensante pri la Santa Hermandad. Kaj don Quijote sentis egan aflikton, vidante, kiel mizere traktis lin la samaj homoj, al kiuj li faris tiom da bono.

вернуться

[104]

Aludo al ia friponaĵo farita de la komisaro en loko, kie la piedirantaj ĉenuloj haltis por ripozi. Kulpan konduton, en gastejo, de simila komisaro, priskribas la verkisto Mateo Alemán, samtempulo de Cervantes, en sia pikareska romano Vivo de Guzmán de Alfarache.

вернуться

[105]

Voli senprudente implikiĝi en aferon danĝeran aŭ malagrablan. Hispana proverbo.

вернуться

[106]

Alia preteratento de Cervantes. En la komenco de la ĉapitro li mencias du rajdantojn kun musketoj.

вернуться

[107]

La membroj de la Santa Hermandad devis atentigi, per la sonoriloj de la vilaĝoj, la ceterajn membrojn de la distrikto kunpersekuti la fuĝantajn krimulojn.