Выбрать главу

Ĉapitro 23

Kie oni rakontas unu el la plej strangaj aventuroj de ĉi vera historio: la travivaĵojn de la fama don Quijote en Sierra Morena

Vidante sin tiel disbatita, don Quijote diris al sia ŝildisto:

—Mi ĉiam aŭdis, Sancho, ke fari bonon al malicaj egalas verŝi akvon en la maron. Mi devas suferi nun ĉi misfortunon, ĉar mi ne kredis kion vi diris. Sed kontraŭ plenumita faro ne taŭgas plendi, nur pacienci kaj rigardi ĝin kiel instruon.

—Tiom profitos via moŝto ĉi instruon, kiom mi estas turko —respondis Sancho. —Sed, ĉar vi diras, ke, se vi estus kredinta min, vi evitus ĉi misfortunon, kredu min nun kaj evitu alian eĉ pli grandan. Mi vin sciigas, ke la membroj de la Santa Hermandad havas nenian respekton al la kavalirismo, kaj ke ĉiuj vagantaj kavaliroj de la mondo gravas al ili malpli ol maravedo. Kaj sciu, ŝajnas al mi, kvazaŭ iliaj sagoj siblus preter miaj oreloj.[108]

—Vi estas denaske timema, Sancho —diris don Quijote—. Sed, por ke vi ne diru, ke mi ĉiam obstinas kaj ne faras kion vi sugestas, ĉi-foje mi sekvos vian konsilon, retiriĝante de la furio, kiun vi tiel timas, sed nur sub la kondiĉo, ke nek viva nek morta vi diros, ke mi retiriĝis kaj apartiĝis de la danĝero pro timo. Mi tiel agas nur pro la deziro komplezi vin kaj se vi asertos alion, vi mensogos, kaj de nun ĝis tiam, kaj de tiam ĝis nun, mi dementas vin, kaj diras, ke vi mensogas kaj mensogos ĉiufoje, kiam vi diros aŭ pensos ĝin. Kaj ne plu repliku min, ĉar la nura penso, ke mi apartiĝas kaj retiriĝas de danĝero, speciale de ĉi tiu ŝajne prezentanta ian ombron da serioza risko, puŝas min atendi sola ĉi tie, ne nur tiun Santa Hermandad, kies nomon vi mencias kun timo, sed la fratojn de la dek du triboj de Izraelo, la sep makabeojn, Kastoron kaj Polukson kaj eĉ ĉiujn fratojn kaj fratarojn de la mondo.

—Sinjoro —respondis Sancho—, retiriĝi ne signifas forkuri, kaj ne prudentas atendi danĝeron, kiam ĝi grandas pli ol la espero. La saĝaj homoj gardas sin por morgaŭ kaj ne riskas ĉion en unu sola tago. Kaj sciu, ke, kvankam kampulo sen klero kaj poluro, mi havas kelkan ideon pri la tiel nomata konvena konduto. Do ne hezitu sekvi mian konsilon, saltu sur la ĉevalon, se vi povas (se ne, mi helpos vin) kaj venu post mi. Mia iometo da inteligento diras al mi, ke ni bezonas nun la piedojn pli ol la manojn.

Don Quijote surseliĝis respondante nenion, Sancho sur la azeno ekiris ĉe la fronto kaj ili rajdis en la proksiman Sierra Morena. Sancho intencis trapasi ĝin tute, alveni al la ĉirkaŭo de El Viso aŭ de Almodóvar del Campo kaj kaŝi sin en ties krutoplenaj solejoj, tiel, ke la Santa Hermandad ne trovus ilin, se ĝi ilin persekutus. Lin animis al tio, ke la viktualio portata de la azeno saviĝis el la batalo kontraŭ la galeruloj, kion Sancho rigardis miraklo, se konsideri, ke la kondamnitoj tre serĉis kaj multon forprenis.

Ĉe la noktiĝo ili alvenis al la koro de Sierra Morena, kaj ŝajnis al Sancho, ke konvenus pasi tie, ne nur la nokton, sed eĉ kelke da tagoj, almenaŭ ĝis la finiĝo de la viktualio. Tiel do, ili tranoktis inter du rokoj, meze de multaj kverkoj. Sed la fatalo, kiu (laŭ la opinio de la homoj blindaj al la lumo de la vera Kredo) gvidas, disponas kaj aranĝas ĉion laŭ sia bontrovo, ordonis, ke Ginés de Pasamonte, la fama trompanto kaj ŝtelisto eskapinta el la ĉeno dank’ al la virto kaj al la frenezo de don Quijote, kaŝu sin inter la montoj, puŝate de la timo al la Santa Hermandad, kies rigoron li prave klopodis eviti. La sorto do kaj la timo kondukis lin al la loko, kien la samaj faktoroj puŝis nian kavaliron kaj lian ŝildiston. Ginés de Pasamonte alvenis ĝuste en la horo kaj en la momento rekoni ilin, kaj lasis ilin ekdormi; kaj pro tio, ke la malicaj ĉiam estas sendankaj, kaj ke la neceso instigas fari fiaĵojn sen zorgi pri la sekvoj, Ginés, homo nek dankema nek bonintenca, decidis ŝteli la azenon disde Sancho Panza, kaj ignoris la ĉevalon, ĉar li juĝis ĝin apenaŭ vendebla aŭ lombardebla. Sancho Panza dormis, Ginés ŝtelis la azenon kaj, antaŭ ol la mateno leviĝis, li troviĝis jam ekster atingo. Aperis la aŭroro kaj plenigis per ĝojo la surfacon de la tero kaj per aflikto la koron de Sancho, tial, ke li ne vidis la azenon. Kaj kiam li konstatis, ke ĝi tute mankas, li komencis la plej doloran kaj tristan veadon kaj ploradon de la mondo. Ĉe tio don Quijote vekiĝis kaj aŭdis lin diri:

—Ho, filo de mia karno, naskito en mia propra hejmo, amuzo de miaj filoj, plezuro de mia edzino, envio de miaj najbaroj, rimedo de miaj ŝarĝoj kaj, fine, provizanto de la duono de mia persono, ĉar per la dudek ses maravedoj, kiujn vi lukris ĉiutage, kovriĝis la duono de mia buĝeto!

Don Quijote demandis al la ŝildisto, kial li ploras, kaj, informite pri la kaŭzo, konsolis la ŝildiston kiom li povis kaj promesis doni al li mandaton, por ke li ricevu ĉe li tri el liaj kvin azenoj. La ŝildisto konsoliĝis per tio, viŝis al si la larmojn, ĉesigis la plorĝemojn kaj dankis la favoron al don Quijote,[109] kiu, vidante sin meze de la montoj, ĝojis en la koro, ĉar ili ŝajnis al li plej adekvataj por liaj aventuroj. Venis al li en la memoron la mirindaj aferoj okazintaj al la vagantaj kavaliroj en similaj lokoj aspraj kaj senhomaj, kaj tiel absorbis kaj distris lin tiaj pensoj, ke pri nenio alia li konsciis. Rilate al Sancho, de kiam li imagis, ke ili estas jam ekster danĝero, li havis nur la zorgon kontentigi la stomakon per la restoj de la klerika predo, kaj, sub la pezo de la ŝarĝo antaŭe portata de la azeno, li iris post sia mastro kaj de tempo al tempo elprenis el la dusako partojn de la viktualio kaj ilin tragorĝis en la ventron; kaj, tiel okupata, li ne donus eĉ unu maravedon por ajna aventuro. Ĉe tio li levis la rigardon kaj vidis, ke lia mastro haltis kaj ke per la pinto de la lanco li klopodas levi ligaĵon de sur la grundo. Sancho rapide iris helpi lin kaj alvenis en la momento, kiam don Quijote tenis per la lanco unu valizon alkroĉitan al kuseno; tiom pezis la tuto, disfalanta kaj komplete aŭ parte putra, ke Sancho devis deseliĝi[110] kaj preni ĝin. Lia mastro petis lin rigardi la enhavon de la valizo, la ŝildisto tuj obeis kaj, kvankam ĝi estis fermita per ĉeno kun pendoseruro, li povis vidi tra la putraj partoj, ke en ĝi kuŝas kvar ĉemizoj el fajna batisto kaj alia tolaĵo pura kaj bela. Krome li trovis en kunnodita naztuko amaseton da oraj eskudoj kaj, ilin vidante, li diris:

—Estu benata la ĉielo, kiu fine sendas al ni profitan aventuron!

Kaj plu serĉante li trovis etan notolibron riĉe ornamitan. Don Quijote petis ĝin kaj ordonis la ŝildiston konservi la monon kiel propran. Sancho kisis al li la manojn pro la favoro, elvalizigis la tolaĵon kaj ĝin metis en la dusakon de la viktualio. Tion vidante, diris don Quijote:

—Ŝajnas al mi, Sancho, kaj ne eblas alio, ke iu vojaĝanto eraris la vojon inter la montoj, kaj ke la latronoj prirabis kaj murdis lin kaj poste lin enterigis en ĉi loko tiel dezerta.

—Neeble —respondis Sancho—. La latronoj ne forgesus preni la monon.

—Vi pravas —diris don Quijote—. Mi do nek divenas, nek suspektas, kio vere okazis. Sed atendu, ni vidu, ĉu en la noto-libro aperas io skribita donanta al ni spuron. Per ĝi ni povus scii kion ni deziras.

Don Quijote apertis la libron, trovis la malneton, en bela kaligrafio, de soneto, kaj legis ĝin laŭte, por ke Sancho aŭdu. La soneto tekstis jene:

Aŭ mankas al la amo komprenemo, aŭ tro tirane ĝi al mi kruelas, ĉar la doloro, kiu min muelas, turmentas min kun nekredebla premo.
Se amo estas dio, jen problemo: se l’ dioj ĉiam fari bonon celas, do kiu min senkonsidere pelas en ĉi dolor’ ĝuata ĝis ekstremo?
вернуться

[108]

La Santa Hermandad ekzekutis la krimulojn, pafante sagojn kontraŭ ilin.

вернуться

[109]

La ŝtelo de la azeno estis inkludita en la dua eldono de 1605, de Juan de la Cuesta. En la unua eldono ĝi mankis, pro pretervido de Cervantes aŭ de la presisto.

вернуться

[110]

Sed Ginés de Pasamonte ŝtelis de li la azenon iom pli frue. Ĉi tie, kaj en alia alineo de ĉi sama ĉapitro, Cervantes preteratentis la ŝtelon.