—La versoj klarigas nenion —diris Sancho—, escepte se la hilo[111] nin direktas al la bobeno.
—Pri kiu hilo vi parolas? —demandis don Quijote.
—Ŝajnas al mi, ke via moŝto menciis ian hilo.
—Mi diris, ne «hilo», sed «Fili» —respondis don Quijote—, kaj certe nomiĝas tiel la sinjorino, pri kies amo plendas la aŭtoro de ĉi soneto. Kaj, aŭ mi ne scias ĝuste aprezi la poezion, aŭ li estas bona poeto.
—Ĉu via moŝto scias ankaŭ pri la arto de la versoj? —demandis Sancho.
—Eĉ pli ol vi pensas —respondis don Quijote—, kaj vi tion konstatos, kiam vi portos leteron tute versan al mia sinjorino Dulcinea de El Toboso. Sciu, Sancho, ke ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj vagantaj kavaliroj de la pasinta epoko, estis grandaj trobadoroj kaj ankaŭ grandaj muzikantoj. Kaj ĉi duobla talento, pli ĝuste, ĉiela graco, kunekzistas kun la kavaliroj-amantoj, kvankam verdire, la poemoj de la antikvaj kavaliroj havas pli da spirito ol da eleganto.
—Bonvolu plu legi —diris Sancho—. Eble vi trovos ion pli interesan.
Don Quijote turnis la paĝon kaj diris:
—Jen prozo. Ŝajne, letero.
—Ordinara letero, sinjoro? —demandis Sancho.
—Laŭ la unuaj linioj, temas pri am-letero —respondis don Quijote.
—Legu ĝin laŭte do —diris Sancho—. Al mi tre plaĉas la amaj temoj.
—Kun plezuro —respondis don Quijote. Kaj laŭte, kiel la ŝildisto petis, li legis jene: «Via falsa promeso kaj mia certa misfortuno gvidas min al loko, de kie la novaĵo de mia morto alvenos al vi pli frue ol la motivoj de miaj plendoj. Vi, ho sendanka, forlasis min por viro pli riĉa, sed ne pli merita ol mi, kaj se la virto estus tiel estimata kiel la riĉo, mi envius nenies havon kaj ne priplorus nun mian propran misfortunon. Kion via beleco konstruis, viaj faroj detruis. Pro la ravo via, mi juĝis vin anĝelo; pro via konduto mi komprenis, ke vi estas nur virino. Vivu pace, vi, rompinte la pacon mian, kaj la ĉielo volu, ke la trompoj de via edzo ĉiam kuŝu sub vualo, por ke vi ne bedaŭru poreterne vian faron, kaj mi ne plenumu venĝon, kiun mi ne deziras».
Leginte la leteron, diris don Quijote:
—Per ĉi letero ni scias malpli pri ties skribinto ol per la poemo. Oni povas konkludi nur, ke li estas amanto disdegnata.
Li foliumis preskaŭ la tutan libreton, kie sidis aliaj poemoj kaj leteroj, kelkaj legeblaj, kelkaj ne, sed kies sola temo konsistis el plendoj, lamentoj, suspektoj, deziroj kaj ĉagrenoj, favoroj kaj disdegnoj, jen en panegira, jen en trista tono. Don Quijote ekzamenis la libron kaj dume Sancho fosis, priserĉis, esploris, kaj trarigardis en la valizo ĝis la lasta anguleto, kaj rompis ĉiun kudron kaj plukis aparte ĉiun lanan flokon de la kuseno, ĉar li ne volis preteratenti ion valoran pro senzorgo kaj manko de diligento: tian avidon vekis en li la trovo de la eskudoj en la naztuko, en la nombro de pli ol cent. Kvankam li trovis neniom plian, li pensis, ke la menciitaj eskudoj, pli ol sufiĉe kompensas la bernadon, la vomon de la pocio, la karesojn de la vergoj, la pugnobatojn de la mulisto, la mankon de la dusako kaj la prirabon de la surtuto, krom la malsato, la soifo kaj la laco, kies pezon li eltenis je la servo de sia bona mastro. Kaj eĉ ŝajnis al li, ke oni pagis al li supermezure, kiam don Quijote grandanime donacis al li la trovitan monon.
La Kavaliro de la Trista Mieno havis fortan deziron scii, kiu estas la mastro de la valizo, kaj konkludis el la soneto, la letero, la oraj eskudoj kaj la tiel bon-kvalitaj ĉemizoj, ke certe temas pri granda sinjoro, kies damo per disdegnoj kaj mistraktoj puŝis lin al fatala fino. Sed pro tio, ke en tiel aspra kaj dezerta lando vidiĝis eĉ ne unu sola homo povanta lin informi, li ekzorgis rajdi plu kaj lasis la ĉevalon elekti la vojon laŭ sia bontrovo (Rocinante sekvis do la plej facile ireblan) dum lia fantazio ĉiam kroĉiĝis al la penso, ke inter tiuj veproj ne povos ne okazi ia stranga aventuro. Rajdante kun ĉi ideo, li vidis ke sur la supro de monteto rekte antaŭ li, unu viro saltas de roko al roko kaj de arbusto al arbusto kun eksterordinara rapido. Don Quijote perceptis lin preskaŭ nuda, kun densa kaj nigra barbo, longa kaj senorda hararo, nudaj kruroj kaj piedoj, kaj kun la femuroj en kuloto ŝajne velura, sed tiel kaduka, ke lia haŭto vidiĝis tra multaj ŝiroj kaj rompoj; li havis ankaŭ la kapon nuda kaj, kvankam li pasis tre rapide, kiel menciite, tamen la Kavaliro de la Trista Mieno vidis kaj rimarkis tiel grandan nombron da detaloj. Li faris laŭpove por sekvi lin, sed ne sukcesis, ĉar Rocinante tro feblis por paŝi vigle sur tiel aspraj lokoj, des malpli, ke ĝi havis flegman kaj lanteman naturon. Don Quijote, tuj imagante, ke la forsaltinta homo estas la mastro de la valizo kaj la kuseno, faris al si la decidon serĉi kaj trovi lin, eĉ se li pasus en tio unu jaron. Tiel do li ordonis la ŝildiston desalti de la azeno kaj esplori unu flankon de la monto, dum li esploros la alian, ĉar tiel ekzistis la ŝanco, ke ili povus denove renkonti la homon tiel rapide forkurintan.
—Mi ne povas fari tion —diris Sancho—. Tuj kiam mi apartiĝas de via moŝto, min atakas la timo per mil alarmoj kaj vizioj. Kaj ĉi vortoj miaj taŭgu al vi kiel averto, ke de nun mi ne disiĝos de vi eĉ unu harlarĝon.
—Faru laŭvole —diris la Kavaliro de la Trista Mieno—. Al mi donas kontenton, ke vi fidas mian kuraĝon. Neniam ĝi mankos al vi, eĉ se via animo elglitos el via korpo. Kaj nun venu post mi, lante aŭ kiel ajn vi povos, kaj uzu la okulojn kiel lanternojn. Ĉirkaŭante la monton, eble mi trafos la homon, kiun ni vidis, kaj kiu sendube estas la mastro de nia trovo.
—Prefere ne serĉi lin —respondis Sancho—, ĉar, se ni lin renkontos, kaj al li apartenas la mono, evidentas, ke ni devos ĝin redoni. Do anstataŭ tiel nenecese klopodi, estus pli bone fidele konservi ĝin kaj atendi ĝis ĝia mastro aperos ne tiel baldaŭ kaj en maniero pli ordinara. Eble li aperos, ĝuste kiam mi finas elspezi la eskudojn, kaj tiam, laŭ la reĝa leĝo, mi estas kvita de respondeco.
—Vi trompiĝas, Sancho —respondis don Quijote—. De la momento, kiam ni suspektas, ke li estas la mastro, kaj ke ni havas lin preskaŭ sub nia vido, ni havas la devon serĉi lin kaj redoni al li ties apartenaĵon; kaj, se ni ne serĉas lin, nia preskaŭ konvinko pri lia identeco igas nin tiel kulpaj, kvazaŭ li estus sen ia dubo la proprietulo de la mono. Do amiko Sancho, ne ĉagreniĝu serĉante lin kaj pensu, kiel faciliĝos al mi la koro, se ni renkontos lin.
Li spronis la ĉevalon, Sancho sekvis lin piede kaj ŝarĝite dank’ al Ginesillo de Pasamonte kaj, parte ĉirkaŭirinte la monton, ili renkontis mulon kun selo kaj bridoj kuŝantan en ravineto, senvivan, duonvoritan de hundoj kaj pikitan de garoloj, kaj ĉio ĉi plifirmigis en ili ties opinion, ke la forsaltinto estas la proprietulo de la valizo kaj de la mulo.
Rigardante la senvivan beston, ili aŭdis fajfon, kian faras paŝtisto, kiam li gardas gregon, kaj subite, dekstramane aperis granda nombro da kaproj kaj poste, sur la supro de la monto, olda paŝtisto ilin gardanta. Don Quijote laŭte vokis lin, petante lin subiri kaj veni al ili. La alia krie demandis, kio prenis ilin al tia loko, apenaŭ aŭ neniam vizitata, escepte de kaproj, aŭ de lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj tie kutime vagantaj. Sancho respondis, petante lin subiri, kaj promesante ĉion klarigi al li. La kapristo subiris, venis ĝis don Quijote kaj diris:
—Mi vetas, ke vi rigardas la senvivan lu-mulon de la ravino; verdire jam de ses monatoj ĝi kuŝas tie. Ĉu eble vi renkontis ĝian mastron?
—Neniun ni renkontis —respondis don Quijote—, sed trovis, je kelka distanco de ĉi tie, valizon kaj kusenon.