Выбрать главу

—Ankaŭ mi ilin vidis —respondis la kapristo—, sed neniam volis preni ilin, nek eĉ proksimiĝi al ili, ĉar mi timis fari ion nedecan, aŭ vidi min akuzita pri ŝtelo. La diablo ja subtilas, antaŭ la piedoj de la homoj leviĝas tuberoj kaj, sen scii kiel aŭ kial, oni stumblas kaj falas.

—Mi pensas ĝuste tion saman —diris Sancho—. Ankaŭ mi vidis la valizon kaj ne volis proksimiĝi al ĝi eĉ en la distanco de ŝton-ĵeto. Tie mi lasis ĝin netuŝita pro tio, ke mi ne volas hundon kun tintilo.[112]

—Diru, amiko, ĉu vi konas la mastron de la valizo? —demandis don Quijote.

—Mi scias nur —respondis la kapristo—, ke antaŭ proksimume ses monatoj alvenis al paŝtista kabano, staranta naŭ mejlojn de ĉi tie, junulo de belaj kresko kaj mieno sur la sama mulo, kies kadavro tie kuŝas, kaj li portis la saman valizon kaj la saman kusenon, kiujn laŭ via diro, vi vidis, sed ne tuŝis. Li demandis nin, kie situas la parto plej aspra kaj sovaĝa en ĉi montaro, kaj ni respondis, ke ĉi tie, kie ni staras nun, kaj mi diras la veron, ĉar se vi penetrus eĉ nur unu plian mejlon, eble vi ne sukcesus reveni. Cetere mi miras, kiel vi povis atingi ĉi tien, ĉar nek vojoj nek padoj direktiĝas al ĉi loko. Nu, mi diras, ke aŭdinte nian respondon, la junulo sin turnis, ekrajdis al la direkto, kiun ni montris al li, kaj lasis nin ravitaj de lia alloga mieno kaj surprizitaj de lia demando kaj de lia hasto iri en la denson de la montaro. De tiam ni ne revidis lin ĝis, antaŭ kelkaj tagoj, li subite aperis fronte al kapristo, ĵetis sin al li, donis al li grandan nombron da pied- kaj pugno-batoj, alsaltis al nia viktuali-azeno, prenis de ĝi la tutan panon kaj fromaĝon troveblan, kaj kun mirinda rapido kuris denove rifuĝi en la montaron. Sciiĝinte pri la afero, mi kaj kelkaj aliaj kapristoj serĉis lin preskaŭ du tagojn en la makiso kaj fine lin trovis kaŝita en la kava trunko de ega kverko. Li elpaŝis al ni kun granda humilo, kun la vesto ŝirita kaj kun la vizaĝo transformiĝinta kaj tanita de la suno, tiel, ke ni apenaŭ konis lin, kaj nur dank’ al lia vesto, ĉifona sed ankoraŭ rekonebla, ni konvinkiĝis, ke li estas la serĉato. Li tre ĝentile salutis nin, lakone kaj milde diris nin ne miri pri lia aspekto kaj stato, ĉar li devas tiamaniere plenumi pentofaron pro siaj multaj pekoj. Ni petis lin diri, kiu li estas, sed ni ricevis nenian respondon ĉi-rilate; poste ni demandis al li, kie ni povus lin renkonti por volonte kaj plezure porti al li manĝon, ĉar sen ĝi li ne povus elteni. Kaj se tio ne plaĉus al li, almenaŭ (ni aldonis) li devus pace eliri al ni peti manĝon, ne preni ĝin perforte. Li dankis al ni nian proponon, petis pardonon pro la pasinta agreso kaj promesis por la futuro peti la manĝon je la nomo de Dio, molestante neniun. Rilate al lia loĝejo, li diris, ke li havas nur kian la ŝanco proponas al li en ĉiu nokto, kaj li finis sian paroladon per tiel tenera ploro, ke ni estus el ŝtono, se ni ne plorus kun li vidante kiel terure ŝanĝiĝis lia aspekto, de kiam ni renkontis lin la unuan fojon. Ĉar, kiel dirite, temis pri tre ĉarma kaj agrabla junulo, kaj lia ĝentilo kaj eleganta parolmaniero montris lin tre kavalireca persono naskita en honorinda familio. Kvankam ni estas krudaj kampuloj, lia ĝentilo tiel grandis, ke, kiam ni aŭskultis lin, lian distingitecon ne povus ne rimarki eĉ la plej simpla kapristo. Nu, en la plej bela parto de sia parolado, li subite silentiĝis, fiksis la rigardon al la grundo kelkan tempon kaj ni atendis streĉe kaj alarme, sed ankaŭ kun kompata koro, kiel finiĝos lia enmemiĝo. Tiel longe li tenis apertaj la okulojn kun palpebroj senmovaj, tiel li kunpremis la lipojn kaj sulkis la brovojn, ke ni facile komprenis, ke li suferas atakon de frenezo. Liaj agoj baldaŭ montris la veron de niaj pensoj: li leviĝis kolere de la grundo, kien li antaŭe ĵetis sin, agresis la viron plej proksiman kun senbrida furio, kaj nur pro tio, ke ni lin retenis, li ne mortigis nian kompanon per mordoj kaj batoj. Kaj dume li ne ĉesis krii: «Ho, perfida Fernando, nun vi pagos al mi la konton de viaj abomenaĵoj. Ĉi manoj elŝiros el vi la koron, kie sidas ĉiuj malbonoj, ĉefe la trompo kaj la fraŭdo». Kaj per similaj esprimoj li plu insultis tiun Fernandon kaj akuzis lin pri perfido kaj falso. Plenaj de aflikto ni apartigis lin do de la agresato, kaj la junulo sen diri eĉ unu vorton, forkurante, forlasis nin kaj sin kaŝis inter ĉi veproj kaj arbustoj, tiel ke ni ne povis sekvi lin. El tio ni konkludis, ke la frenezo lin posedas nur de tempo al tempo, kaj ke ia Fernando certe malicis al li per tre abomena fiaĵo, se konsideri lian kompatindan staton. Ĉio ĉi konfirmiĝis de tiam, ĉar li ofte aperas subite, foje por peti de la kapristoj iom da manĝo, foje por preni ĝin perforte. Kiam la frenezo lin puŝas, li agresas la paŝtistojn kaj forŝiras de ili la viktualion, eĉ se ili bonvole proponas ĝin al li. Sed, kiam lia menso funkcias normale, li petas la manĝon je la amo de Dio, ĝentile kaj humile, kaj ricevas ĝin kun dankoj kaj kun larmoj. Nu, sinjoroj —daŭrigis la kapristo—, hieraŭ mi kaj kvar junaj paŝtistoj, du el ili servistoj miaj, kaj kompanoj la du aliaj, decidis serĉi lin, kaj, kiam ni lin trovos, ni lin kondukos, ĉu li volos, ĉu ne, al la vilaĝo Almudévar, proksimume dudek du mejlojn de ĉi tie. Se lia malsano kuraceblas, oni resanigos lin tie, kaj almenaŭ, li diros al ni en siaj momentoj de konscio, kiu li estas, kaj, ĉu li havas familion, al kiu ni povus informi pri lia misfortuno. Nur tion, sinjoroj, ni povas respondi al viaj demandoj. Kaj sciu: la objektoj de vi trovitaj apartenas al la persono rapid-kura kaj preskaŭ nuda, kiun vi rimarkis —ĉar don Quijote jam antaŭe diris al la kapristo, ke ili vidis viron salti de roko al roko.

Don Quijote miris je la rakonto de la kapristo, kreskis en li la deziro koni la identecon de la junulo kaj pli firmiĝis lia antaŭa ideo serĉi lin tra la tuta montaro, lasante nenian truon nek kavon neesplorita. Sed la sorto helpis pli ol don Quijote pensis kaj esperis, ĉar en tiu sama momento aperis subite en gorĝo de la monto la serĉata junulo kaj sin direktis al la loko, kie ili troviĝis. Li parolis al si mem vortojn eĉ de proksime nekompreneblajn, des malpli de kelka distanco. Lia vesto konformis al la jam menciita priskribo, escepte ke, kiam li proksimiĝis, don Quijote rimarkis, ke li portas ĉifonan sed ambre parfumitan specon de leda tuniko,[113] kaj el tio nia hidalgo konkludis, ke persono en tia vesto ne povas esti de suba rango. La junulo alvenis al ili kaj salutis per voĉo raŭka kaj nenatura sed kun granda ĝentilo. Don Quijote reciprokis al li la salutojn ne malpli ĝentile, desaltis de Rocinante kaj kun gracia kaj brava sinteno lin brakumis kaj forte retenis lin kelkan tempon en siaj brakoj, kvazaŭ ili estus amikoj de multaj jaroj. La junulo, kiun oni povus nomi «la Ĉifonulo de la Aĉa Mieno», kiel don Quijote nomiĝis de la Trista, lasis sin brakumi, iom retropaŝis, metis la manojn sur la ŝultrojn de nia hidalgo, rigardis lin, kvazaŭ li pensus, ĉu li konas lin, kaj sendube miris pri la figuro, vizaĝo kaj armaĵo de don Quijote, tiel multe, kiel ĉi-lasta miris rigardante lin. Post la brakumo, la ĉifonulo parolis unua kaj diris kion oni rakontas en la sekvanta ĉapitro.

Ĉapitro 24

Kun la daŭrigo de la aventuro en Sierra Morena

Diras la historio, ke don Quijote atentege aŭskultis la ĉifonan Kavaliron de la Montoj, kiu sin turnis al li kun la jenaj vortoj:

—Vere, sinjoro, kiu ajn vi estas, ĉar mi ne konas vin, mi dankas vian ĝentilon kaj dezirus troviĝi en la situacio povi esprimi per pli ol nuraj vortoj mian dankon pro tio, ke vi tiel bele min akceptis. Sed la sorto volis doni al mi nenion por repago de la bonaĵoj al mi faritaj, krom la deziro ilin reciproki.

—La deziro mia —respondis don Quijote— estas servi vin, ĝis tia grado, ke mi decidis ne foriri de ĉi montoj antaŭ ol renkonti vin kaj scii de vi mem, ĉu oni povus trovi, kaj se necese serĉi plej urĝe, ian efikan rimedon kontraŭ la aflikto, kiu, kiel montras via stranga viv-maniero, vin turmentas. Kaj se via misfortuno estus tia, ke ĝi barus la paŝon al ĉia konsolo, mi intencis laŭpove helpi vin, priplorante kaj lamentante kun vi, ĉar oni sentas tamen kelkan konsolon en siaj malfeliĉoj, kiam alia persono afliktiĝas pro ili. Kaj se mia bona intenco meritas repagon per ĝentilaĵo, mi petas vin, sinjoro, je via videble granda ĝentilo, kaj je la persono de vi plej amata en la mondo, ke vi diru, kiu vi estas, kaj kio vin puŝis vivi kaj morti kiel la animaloj, ĉar vi loĝas inter ili tiel sinforgese, kiel via vesto kaj via persono montras. Mi ĵuras je la ordeno kavalira, kie mi servas, kvankam mi estas nedigna pekulo, kaj je mia profesio de vaganta kavaliro, ke se vi, sinjoro, komplezos min ĉi-rilate, mi servos vin kun la sindono postulata de mia stato, aŭ portante rimedon al via misfortuno, se rimedo ekzistas, aŭ kunplorante kun vi, kiel promesite.

вернуться

[112]

Repuŝi ion ŝajne bonan aŭ profitan, sed kiu efektive kaŭzas ĝenon aŭ malutilon.

вернуться

[113]

En la tanado de iaj ledoj oni uzis ankaŭ ambron, kaj tio donis distingitecon al la vestaĵoj per ili faritaj.