»Sed okazis, kiel mi sciiĝis poste, ke, kiam li proponis al mi la menciitan projekton, li jam antaŭe ĝuis la favorojn de la kampulino sub la promeso edziĝi al ŝi kaj nun li atendis la okazon riveli la aferon en konvena momento kaj sendanĝere, ĉar li timis la reagon de la duko, lia patro, kiam li sciiĝus pri lia frenezaĵo. Nu, kiel sciate, la amo inter junuloj estas pliparte ne amo, sed lasciva apetito, kiu, kiam ĝi satiĝas per la volupto, mortas, kaj kio ŝajnas amo velkas, ĉar ĝi ne povas daŭri trans siaj naturaj limoj, kiuj limoj ne ekzistas en la vera amo. Mi volas diri, ke, kiam don Fernando frandis la kampulinon, baldaŭ liaj deziroj ŝrumpis kaj lia ardo estingiĝis, kaj se unue li ŝajnigis, ke li volas foresti por ilin rezisti, nun li vere volis vojaĝi por ne plenumi ilin. La duko donis al li la forpermeson kaj ordonis, ke mi akompanu lin. Ni alvenis al mia urbo, mia patro akceptis don Fernandon konforme al ties rango, poste mi vizitis Luscindan kaj denove vivis miaj deziroj, kvankam ili neniam mortis nek etiĝis. Je mia malfeliĉo, mi parolis pri ili al don Fernando, dum mi pensis, ke pro lia granda amikeco al mi, mi devas kaŝi nenion antaŭ li. Mi laŭdis la belon, la gracion kaj la saĝon de Luscinda, tiel, ke miaj laŭdoj vekis en li la deziron vidi la pucelon dotitan per tiel valoraj kvalitoj. Je mia misfortuno, mi cedis al liaj petoj kaj iun nokton, ĉe la lumo de lampo, mi montris ŝin al li tra la fenestro, kie mi kutime parolis kun Luscinda. Li vidis ŝin en bluzo kaj ŝia belo tiel lin frapis, ke li forgesis la ceterajn ĉarmulinojn, kiujn li vidis ĝis tiam. Li mutiĝis, perdis la konscion, restis en ekstazo kaj fine profunde enamiĝis, kiel baldaŭ montros al vi la rakontado de mia misfortuno.
»La hazardo, por pli eksciti lian deziron (kiun li kaŝis antaŭ mi, kaj kiun nur en soleco konfidis al la ĉielo), metis inter liajn manojn bileton de Luscinda dirantan, ke mi petu de ŝia patro permeson por nia geedziĝo. La bileto ŝajnis al don Fernando tiel saĝa, diskreta kaj amo-plena, ke, leginte ĝin, li diris al mi, ke sole en Luscinda troviĝas kune ĉiuj ĉarmoj de la beleco kaj de la saĝo, renkonteblaj nur porcie en la ceteraj virinoj de la mondo. Tamen mi devas konfesi nun, ke al mi ne plaĉis vidi, ke la laŭdoj al Luscinda, kvankam ĝustaj, venas de la buŝo de don Fernando. Mi eksentis timon kaj ĵaluzon, ĉar li ĉiam volis paroli pri Luscinda, eĉ prenante je la haroj la okazon por tio. Tia insisto vekis en mi ian senton de ĵaluzo, ĉar, kvankam mi ne atendis devion de la virto kaj de la fidelo de Luscinda, tamen mi timis, ke la Fato povus meti en danĝeron ĝuste kion Ĝi ŝajne plej certigis. Don Fernando ĉiam provis legi la biletojn, kiujn mi sendis al Luscinda, kaj ŝiajn respondojn, sub la preteksto, ke al li tre plaĉas nia saĝo. Okazis tiam, ke Luscinda petis de mi por relego kavaliran libron tre ŝatatan de ŝi kaj titolitan Amadis de Gaŭlio…
Tuj kiam don Quijote aŭdis la nomon de kavalira libro, li diris:
—Kial via moŝto ne menciis ĉe la komenco de via historio, ke sinjorino Luscinda amas la librojn kavalirajn? Nenio kroma nek superlaŭda necesas por konvinki min pri la grando de ŝia saĝo, kaj sendube ŝi ne havus la talenton, kiun vi diris, se al ŝi mankus la gusto al tiel delica legado. Tiel do, oni ne bezonas pli da vortoj por pentri al mi ŝian belon, saĝon kaj indon, ĉar ĉe la nura mencio de ŝia inklino, mi deklaras ŝin la plej bela kaj saĝa virino de la mondo. Mi dezirus, sinjoro, ke krom Amadís de Gaŭlio, vi estus sendinta al ŝi la bravan Don Rugel de Grekujo, ĉar mi scias, ke al sinjorino Luscinda tre plaĉus Daraida kaj Garaya, la saĝaj rezonoj de la paŝtisto Darinel kaj ties mirindaj bukolikoj kantataj kaj reprezentataj de li mem kun plena gracio, sprito kaj senĝeno. Sed venos la tempo ripari tian mankon, tiel baldaŭ kiel vi bonvolos akompani min al mia vilaĝo, ĉar tie mi montros al vi pli ol tricent librojn, kiuj estas la delico de mia koro kaj la distro de mia vivo. Kvankam mi pensas nun, ke mi havas neniun, kaŭze de la malico de perversaj kaj enviemaj sorĉistoj. Kaj via moŝto pardonu, ke mi ne observis la promeson ne interrompi vian rakonton, ĉar, kiam mi aŭdas ion pri kavaliraĵoj aŭ vagantaj kavaliroj, al mi estas tiel neeble silenti, kiel neeblas al la radioj sunaj ne varmigi, aŭ al la lunaj ne humidigi.[114] Do, denove pardonon. Kaj daŭrigu, ĉar tio estas nun pli grava.
Dum ĉion ĉi parolis don Quijote, Cardenio ŝajne en profunda medito tenis la kapon klinita super la brusto, kaj kvankam nia hidalgo dufoje petis lin daŭrigi la rakonton, Cardenio nek levis la kapon nek respondis eĉ unu vorton. Sed kelkan tempon poste li suprenrigardis kaj diris:
—Mi havas la firman konvinkon, kaj neniu homo en la mondo povus dekonvinki min, kaj li estus idioto se li pensus la malon, ke la granda fripono majstro Elisabat konkubis kun reĝino Madásima.
—Ho, ne, tute ne, je Dio! —respondis don Quijote kun granda kolero, ĵurante, kiel li kutimis—. Kiel malica, pli ĝuste, kiel fia kalumnio! Reĝino Madásima estis tre nobela sinjorino, kaj oni ne devas supozi, ke tiel granda princino povis konkubi kun ajna herni-tranĉisto.[115] Kaj se iu asertas la malon, li mensogas kiel kanajlo, kaj mi tion pruvos piede aŭ rajde, kun armoj aŭ sen ili, tage aŭ nokte, aŭ kiel ajn oni volos.
Cardenio nur rigardadis lin tre atente, pro tio, ke la junulon trafis nova atako de frenezo, kaj lia stato ne permesis lin daŭrigi la rakonton. Krome don Quijote ne plu aŭskultus, eĉ se Cardenio parolus ankoraŭ, ĉar li profunde ĉagreniĝis kaŭze de tio, kion li aŭdis pri Madásima.
Stranga afero! Li defendis ŝin ardege, kvazaŭ ŝi estus lia vera kaj propra sinjorino: tiel grandan povon havis super li liaj demonaj libroj. Mi diras do, ke sub la influo de la krizo de frenezo, Cardenio, aŭdante ke oni nomas lin mensogulo, kanajlo kaj aliaj similaj fivortoj, juĝis tion tre peza ŝerco, prenis ŝtonon proksiman kaj donis per ĝi tian baton sur la bruston de don Quijote, ke tiu falis dorsen. Kiam Sancho Panza vidis, ke oni mistraktas lian sinjoron, li sin ĵetis kun fermitaj pugnoj kontraŭ la frenezulo, sed la ĉifona kavaliro akceptis lin tiamaniere, ke per unu pugnobato sternis la ŝildiston ĉe siaj piedoj, saltis sur lin kaj ĝislace tretis al li la ripojn.
La kapristo volis lin defendi kaj suferis la saman sorton, kaj Cardenio, lasinte ilin tradraŝitaj kaj muelitaj, iris per trankvilaj paŝoj rifuĝi en la monton. Leviĝis Sancho kaj, furioza pro la nemeritita batado, kuris venĝi sin kontraŭ la kapristo, dirante, ke li kulpas, ĉar li ne avertis siatempe, ke Cardenio suferas periodan frenezon, kaj ke, se ili tion scius, ili povintus sin prepari por defendi sin. La kapristo respondis, ke li jam informis pri la frenezo de la junulo, kaj ke li do ne kulpas, se la ŝildisto preteratentis la sciigon. Replikis Sancho Panza kaj same la kapristo kaj la disputo finiĝis per tio, ke ĉiu el ili kaptis la barbon de la alia, kaj ili tiel batis sin reciproke, ke ili ne turniĝis en pulpon dank’ al la interveno de don Quijote. Sancho, alkroĉita ankoraŭ al la kapristo, diris:
—Lasu min, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno. Li estas kampulo kiel mi, ne armita kavaliro, do mi povas senplie venĝi al li pro lia ofendo, luktante kontraŭ li sen ia avantaĝo ĉe mia flanko, kiel viro de honoro.
—Vi pravas —diris don Quijote—. Sed mi scias, ke pri tio okazinta li ne kulpas.
[114]
En la tempo de Cervantes oni kredis, ke la luno, opone al la suno, estas humida planedo, kaj ke de ĝi fontas kaj venas la humido.
[115]
Laŭ la romanoj kavaliraj, majstro Elisabat estis, interalie, eminenta ĥirurgo. Disdegne kaj insulte don Quijote dediĉas al li tiun amuzan epiteton.