Выбрать главу

Tiel li trankviligis ilin kaj denove demandis la kapriston, ĉu eblas renkonti Cardenion, ĉar li ege deziras scii la finon de la historio. La kapristo respondis kion jam dekomence diris, ke oni ne precize konas, kie Cardenio sin kaŝas, kaj ke, se don Quijote vagados tra la montoj, li certe trovos lin, freneza aŭ malfreneza.

Ĉapitro 25

Kiu traktas pri la strangaĵoj okazintaj en Sierra Morena al la kuraĝa kavaliro de La Mancha, kaj pri lia imito de la pentofaro de Beltenebros

Don Quijote diris adiaŭon al la kapristo, saltis denove sur la ĉevalon, ordonis la ŝildiston sekvi lin, kion Sancho sur la azeno[116] faris tre kontraŭvole, kaj iom post iom ili penetris en la pli aspran parton de la monto. Sancho ege deziris babili kun sia mastro, sed, ne volante rompi lian ordonon, li atendis, ke don Quijote parolu unua. Fine, li ne povis suferi tian silenton kaj diris:

—Sinjoro don Quijote, via moŝto donu al mi vian benon kaj vian forpermeson, ĉar de ĉi tie mi volas reveni al mi kaj loĝi kun mia edzino kaj miaj filoj. Almenaŭ mi povos paroli kun ili laŭplaĉe. Pretendi, ke mi sekvu vian moŝton tage kaj nokte tra ĉi solejoj sen paroli, kiam paroli mi deziras, estas kvazaŭ enterigi min viva. Se almenaŭ la bestoj parolus, kiel ili parolis en la tempoj de Guisopete,[117] la afero irus ne tiel mave pro tio, ke mi babilus kun mia azeno laŭvole kaj tiel forgesus mian aĉan sorton: ĉar estas tre dure kaj ekster la limoj de la pacienco serĉi aventurojn dum la tuta vivo kaj trovi nur kalcitrojn kaj bernadojn, ŝtonojn kaj pugnobatojn kaj krome teni la buŝon fermita, sen kuraĝi diri kion oni havas en la koro, kvazaŭ oni estus muta.

—Mi komprenas, Sancho —respondis don Quijote—. Vi pereas de la deziro, ke mi liberigu vin de la prohibo, kiun mi trudis al via lango. Nu, konsentite: parolu kion ajn vi volas, sed sub la kondiĉo, ke mia permeso validas nur, dum ni vagas tra ĉi montoj.

—Tre bone —diris Sancho—. Mi parolu nun; poste Dio scias kio okazos. Kaj por komenci jam profiti vian permeson, mi dezirus demandi, kial vi defendis tiel arde reĝinon Magimasa, aŭ kio ajn ŝi nomiĝas? Krome, ĉu gravas tio, ĉu la abato[118] estis, aŭ ne estis, ŝia amiko? Se vi estus ignorinta tion, ĉar vi ne estas ŝia juĝisto, mi kredas, ke la frenezulo daŭrigus sian rakonton, sen ke ni ricevus la ŝtonbaton, la kalcitrojn kaj eĉ pli ol ses survangojn.

—Vere, Sancho —respondis don Quijote—, se vi scius, kiel mi scias, kiel honesta kaj nobela sinjorino estis reĝino Madásima, certe vi dirus, ke mi havis tro da pacienco, pro tio, ke mi ne rompis la buŝon, el kie eliris tiaj blasfemoj; ĉar egalas grandan blasfemon pensi kaj diri, ke reĝino konkubis kun ĥirurgo. Laŭ la vero de ilia historio, majstro Elisabat, menciita de la frenezulo, estis homo tre saĝa kaj konsilanto tre bona, kaj servis kiel kuratoro kaj kuracisto al la reĝino. Sed pensi, ke ŝi konkubis kun li, estas ekstravaganco meritanta la plej severan punon. Cetere Cardenio ne konsciis kion li diris, kaj sendube vi memoras, ke en tiu momento lia cerbo iris jam promeni.

—Ĝuste tial mi ne komprenas, ke vi prenis serioze la vortojn de frenezulo —diris Sancho—. Kaj konsideru, ke la sorto gvidis la ŝtonon, ne kontraŭ la kapon, sed kontraŭ la bruston de via moŝto, kaj dank’ al tio ni vidas nin, ne en plej lamentinda stato pro la insisto defendi la sinjorinon reĝinon, Dio ŝin damnu! Krome, Cardenio, ĉar freneza, ricevus absolvon de la justico.

—La devo de la vagantaj kavaliroj estas protekti, kontraŭ frenezaj aŭ prudentaj, la honoron de la virinoj de ajna rango, des pli, kiam temas pri reĝinoj tiel precipaj kaj virtaj kiel Madásima, al kiu mi sentas specialan simpation pro ŝiaj bonaj kvalitoj. Ŝi estis, ne nur bela, sed tre prudenta, kaj krome tre pacienca en siaj multaj misfortunoj. La konsiloj kaj la akompano de majstro Elisabat estis al ŝi tre utilaj kaj helpaj, kaj tial ŝi eltenis kun pacienco kaj prudento la batojn de la sorto. Tio donis okazon al la malica kaj senscia popolaĉo diri kaj pensi, ke ŝi konkubis kun li. Kaj mi asertas denove, kaj asertos ducent fojojn pliajn, ke, kiuj tiel pensas aŭ diras, mensogas kaj mensogos.

—Mi, nek pensas, nek diras ion —respondis Sancho—. Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu. Se ili konkubis, aŭ ne, ili jam prezentis al Dio la konton de siaj agoj. Mi hejme sidis, nenion vidis. Al mi ne plaĉas scivoli pri alies vivoj, vortoj sakon ne plenigas. Des pli, ke nuda mi naskiĝis, kaj nuda mi troviĝas, do sen perdo kaj gajno. Kio tuŝas min, se ili konkubis? Multaj pensas, ke ekzistas ŝinkoj tie, kie oni ne trovas eĉ hokon por viando. Sed, kiu povus haltigi la disflugon de la vento? Eĉ la propran Dion trafas kritikoj…

—Sankta ĉielo! —ekkriis don Quijote—. Kia rozario da stultaĵoj, Sancho! Kia rilato ekzistas inter tio, kion ni traktas kaj via ŝutado de proverboj? Je via vivo, Sancho, silentiĝu, kaj de nun zorgu nur sproni la azenon kaj ne miksi vin en aferojn, kiuj ne koncernas vin. Kaj per viaj kvin sensoj ensorbu, ke miaj faroj pasintaj, nunaj kaj futuraj konformas al la racio kaj al la kavalirismo, kies regularon mi konas pli bone ol ĉiuj kavaliroj al ĝi submetitaj en la mondo.

—Sinjoro —respondis Sancho—. Ĉu estas bona regulo de la kavalirismo vagadi kaprice tra ĉi montoj sen vojoj kaj padoj, serĉante frenezulon, kiu, se trovita, eble deziros fini, ne la komencitan rakonton, sed la komencitan taskon rompi la kapon al via moŝto kaj la ripojn al mi ĝis la lasta osto?

—Silentiĝu, Sancho, mi petas vin ankoraŭfoje. Sciu, ke ne nur la deziro trovi la frenezulon retenas min ĉi-loke, sed ankaŭ la intenco plenumi heroaĵon por la akiro de eterna renomo kaj gloro en la tuta konata mondo; tian heroaĵon, ke per ĝi mi konkeros la plejan perfektecon kaj famon atingeblan de vaganta kavaliro.

—Kaj tia faro estos tre danĝera? —demandis Sancho Panza.

—Ne —respondis la Kavaliro de la Trista Mieno—, kvankam la kubo povus tiel fali, ke ĝi igus nin perdi, anstataŭ gajni. Tamen, ĉio dependos de via diligento.

—De mia diligento?

—Jes —diris don Quijote—, ĉar, se vi revenos baldaŭ de la loko, kien mi pensas vin sendi, baldaŭ finiĝos mia aflikto, kaj baldaŭ komenciĝos mia gloro. Sed ne ĝustas, ke vi estu en suspenso, atendante la signifon de miaj vortoj, do, sciu jam, Sancho, ke Amadís de Gaŭlio eminentis kiel unu el la plej perfektaj kavaliroj vagantaj; nu, mi eraris, dirante «unu»; fakte li estis la unika, la unua, la supera inter la kavaliroj de sia epoko. Hontu don Belianís kaj la homoj asertantaj kun li, ke li egalis en kelkaj rilatoj al Amadís. Mi ĵuras, ke ili trompiĝas, kaj mi diras ankaŭ, ke, kiam pentristo deziras eminenti en sia arto, li klopodas imiti la originalojn de la grandaj majstroj, kaj la sama regulo aplikiĝas al la profesioj kaj metioj, kies produktoj garnas kaj ornamas la naciojn. En la sama maniero, aspiranto al reputacio de homo prudenta kaj pacienca devas imiti, kaj imitas, Ulison, per kies persono kaj laboroj Homero pentris al ni vivan portreton de prudento kaj pacienco, same kiel Vergilio montris per la persono de Eneo la kuraĝon de kompatema filo kaj la sagacon de brava kaj lerta kapitano. Tamen la poetoj ne pentris ilin, kiaj ili estis, sed kiaj ili devus esti, por ke ili pro siaj virtoj servu kiel ekzemploj al la homoj de la futuro. Tiel same Amadís estis la nordo, la matena stelo, la suno de la kuraĝaj kaj enamiĝintaj kavaliroj, kaj ni ĉiuj, militantaj sub la flagoj de la amo kaj de la kavalirismo, devas lin imiti. Sekve, Sancho amiko, mi konkludas, ke la vagantaj kavaliroj, kiuj plej bone lin imitas, plej proksimas al la perfekteco de la kavalirismo. Amadís montris sin elstara en prudento, kuraĝo, pacienco, virto, firmeco kaj amo, kiam, disdegnata de sinjorino Oriana, li sin retiris al la Nuda Roko por tie pentofari sub la nomo de Beltenebros, nomo tre signifa kaj konforma al la vivo, kiun li volonte elektis. Nu, estas al mi pli facile imiti lin ĉe tio, ol ĉe la alio: trahaki gigantojn, senkapigi serpentojn, mortigi drakojn, dispeli armeojn, frakasi eskadrojn kaj rompi ensorĉojn. Kaj konsiderante, ke ĉi loko tre konvenas por pentofaro, mi ne lasos preteriri la okazon, kiu tiel oportune sin proponas al mi.

вернуться

[116]

Cervantes denove forgesas, ke Ginés ŝtelis la azenon disde Sancho.

вернуться

[117]

Sancho volis diri «Isopete», antikva hispana nomo de Ezopo.

вернуться

[118]

Sancho ne memoras la nomon «Elisabat» kaj diras anstataŭe «abato».