Выбрать главу

—Finfine, sinjoro, kion volas fari via moŝto en ĉi loko tiel izola? —demandis Sancho.

—Ĉu mi ne diris jam —respondis don Quijote—, ke mi pensas imiti Amadís kaj krome konduti despere, freneze kaj furioze, kiel la kuraĝa don Rolando, kiam li trovis ĉe fonto pruvon, ke la bela Angélica senhonorigis sin kun Medoro? Ĉe tio don Rolando freneziĝis de doloro, elŝiris arbojn, makulis la akvon de la klaraj fontoj, trenis ĉevalojn kaj faris cent mil ekstravagancojn indajn je eterna famo kaj memoro. Tamen mi intencas, ne imiti ĉiun frenezaĵon, kiun pensis, diris aŭ faris Rolando, Orlando aŭ Rotolando (ĉi tri nomojn li havis) sed nur supraĵe kaj skize sekvi lian ekzemplon. Kaj povas esti, ke fine mi kontentiĝos imitante nur Amadís, ĉar li atingis senegalan famon, frenezumante ne per violentaj agoj, sed per ploroj kaj afliktoj.

—Ŝajnas al mi —diris Sancho—, ke la kavaliroj plenumintaj tiajn stultaĵojn kaj pentofarojn sentis sin puŝitaj de ia motivo. Sed, kian kaŭzon havas via moŝto por turni vin freneza? Ĉu ajna damo vin disdegnis? Ĉu vi trovis ian pruvon, ke sinjorino Dulcinea de El Toboso petolis nedece kun arabo aŭ kristano?

—En tio kuŝas la esenco kaj la subtilo de mia plano —respondis don Quijote—. Kavaliro farus nenion meritan nek dankindan, se li freneziĝus pro ia motivo. Valoras ja ekstravaganci senkaŭze, por ke mia damo pensu, kion mi farus pikite, se konsideri kion mi faras nepikite. Krome sufiĉan motivon mi havas: la longan foreston disde Dulcinea de El Toboso, la ĉiama sinjorino mia. Vi jam aŭdis la paŝtiston Ambrosio diri, ke, kiu forestas, imagas kaj timas ĉian mavon. Tiel do, amiko Sancho, ne perdu vian tempon konsilante min rezigni tiel raran, feliĉan kaj senprecedencan imiton. Mi estas freneza, kaj freneza mi estos, ĝis vi revenos kun la respondo al letero, kiun mi pensas sendi al mia sinjorino Dulcinea. Se ŝia respondo montriĝos tia, kian mia fideleco meritas, finiĝos en la sama momento miaj frenezo kaj pentofaro. Sed se ŝia respondo ne estos favora, tiam mi efektive freneziĝos kaj sentos nenion. Do, kion ajn ŝi respondos, mi vidos min libera de la konflikto kaj de la aflikto, en kiuj vi min lasos, ĉar se vi alportos al mi bonan novaĵon, mi ĝin ĝuos en mia sana menso, kaj se mavan, mi ne sentos ĝin en mia frenezo. Sed diru, Sancho, ĉu vi bone konservas la kaskon de Mambrino? Mi vidis vin preni ĝin de la grundo, post ol tiu sendankulo volis frakasi ĝin en pecojn. Tamen, li ne sukcesis, kio pruvas ĝian bonan harditecon.

—Je la nomo de Dio, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno! —respondis Sancho—. Mi apenaŭ povas toleri kaj suferi pacience kelkajn dirojn de via moŝto. Ili igas min pensi, ke ĉio, kion vi mencias pri kavaliraĵoj, konkeroj de regnoj kaj imperioj, donacoj de insuloj, favoroj kaj rekompencoj kaj similaj aferoj kutimaj inter la vagantaj kavaliroj, estas nur vento kaj mensogo, frikcio aŭ fikcio, aŭ kio ajn ĝi nomiĝas, ĉar, se iu aŭdus vin diri, tra pli ol kvar tagoj la saman eraron, ke barbo-pelvo estas la kasko de Mambrino, ĉu li ne opinius, ke al la homo tion pensanta kaj asertanta mankas klapo en la kapo? La pelvon plenan de tuberoj mi kunportas en la dusako kaj intencas preni ĝin hejmen por ĝin ripari kaj uzi en la prizorgo al mia barbo, se Dio bonvolos, ke mi denove vivu iam kun miaj edzino kaj filoj.

—Aŭskultu, Sancho —diris don Quijote—. Mi ĵuras je la sama nomo, per kiu vi ĵuris antaŭe, ke inter la ŝildistoj de la tuta mondo nunaj kaj pasintaj, vi havas la plej etan cerbon. Kio! Ĉu eble vi ne rimarkis ankoraŭ, de kiam vi akompanas min, ke ĉio rilate al la vagantaj kavaliroj ŝajnas esti ĥimeroj, absurdoj kaj ekstravagancoj kaj iri kontraŭdirekte? Okazas tiel, ĉar ĉiam troviĝas inter ni bandaĉo de sorĉistoj, kiuj ŝanĝas, transformas kaj modifas laŭplaĉe niajn aferojn, ĉu por favori, ĉu por detrui ilin. Sekve, kio al vi ŝajnas pelvo, al mi ŝajnas la kasko de Mambrino, kaj al alia persono eble ŝajnas io diferenca. La sorĉisto min protektanta rivelis raran antaŭvidon, igante, ke la vera kaj efektiva kasko de Mambrino ŝajnu pelvo al la ceteraj homoj; alie la tuta mondo min persekutus por forpreni ĝin de mi, kaŭze de ĝia granda valoro; sed, vidante, ke ĝi aspektas kiel nura pelvo, oni ĝin ignoras, kiel evidentiĝis, kiam tiu ulo volis ĝin rompi kaj lasis ĝin sur la grundo, kion certe li tute ne farus, se li scius, ke temas pri la fama kasko. Gardu ĝin, amiko, nun mi ne bezonas ĝin, des malpli, ke mi devos demeti la armaĵon kaj resti tute nuda, kvazaŭ ĵus naskita, se mi fine inklinos pentofari, imitante pli la ekzemplon de Amadís ol la agojn de Rolando.

Tiel parolante ili alvenis al la piedo de alta rokego izole staranta inter aliaj multaj en la ĉirkaŭo. Apude fluis lant-akva rojo tra herbejo tiel verda kaj densa, ke ĝi ĉarmis al la okuloj. Vidiĝis ankaŭ multaj sovaĝaj arboj kaj kelkaj arbustoj kaj floroj, kiuj igis la lokon pli agrabla. La Kavaliro de la Trista Mieno decidis resti tie por plenumi sian pentofaron kaj, admirante la lokon, diris laŭte, kvazaŭ delire:

—Jen la loko de mi elektita, kie mi priploros la misfortunon, kiun vi, ho ĉielo, trudis al mi. Ĉi tie la larmoj de miaj okuloj ŝveligos la akvon de la rojo, kaj mia senhalta kaj profunda suspirado konstante movos la foliojn de ĉi sovaĝaj arboj, kiel signo kaj atesto de la aflikto torturanta mian povran koron. Ho vi, kiuj ajn vi estas, kamparaj dioj de ĉi negastama loko: aŭdu la plendojn de senespera amanto, ĉar longa foresto kaj imagaj ĵaluzoj pelis lin lamenti inter aspraj rokoj kaj vei pri la kruela naturo de sendanka ĉarmulino, kulmino kaj apogeo de la homa beleco! Ho vi, nimfoj kaj driadoj kutime loĝantaj en la denso de la arbaroj: la lascivaj kaj rapidaj satirusoj, kiuj vin deziras, kvankam vane, neniam molestu vin en via dolĉa ripozo, por ke vi helpu min lamenti mian misfortunon, aŭ por ke, almenaŭ, vi ne laciĝu min aŭdi! Ho Dulcinea de El Toboso, tago de mia nokto, gloro de mia aflikto, nordo de miaj vojoj, stelo de mia sorto: la ĉielo plenumu ĉiun peton vian, kaj nun vi konsideru, en kian lokon kaj en kian staton via foresto min metis, kaj bonvolu repagi min, kiel mia fideleco meritas! Ho solecaj arboj, jam de nun kompanoj de mia propra soleco: ekmontru per la mola movo de viaj branĉoj, ke mia ĉeesto ne ofendas vin! Ho vi, ŝildisto mia, agrabla kunulo en miaj tagoj de feliĉo kaj ankaŭ de misfortuno, bone enbatu al vi en la memoron ĉion kion mi faros ĉi tie antaŭ vi, por ke vi raportu kaj rakontu ĝin al la ununura kaŭzantino de mia aflikto!

Tiel parolinte li desaltis de Rocinante, en unu momento deprenis de ĝi la selon kaj la bridon, donis al ĝi manfrapon sur la pugon kaj diris:

—Ricevu la liberon, kiu mankas al via mastro, ho ĉevalo tiel glora pro viaj faroj, kiel kompatinda pro via sorto! Iru laŭplaĉe: sur via frunto legiĝas, ke, nek la Hipogrifo de Astolfo, nek la fama Frontino, kiu tiel kare kostis al Bradamante,[119] povus egali vin en rapido.

—Benata la homo evitanta al mi la laboron senseligi la azenon, ĉar alie certe ankaŭ ĝi ricevus laŭdajn manfrapetojn kaj vortojn —diris Sancho—. Sed se ĝi troviĝus ĉi tie, mi permesus neniun senseligi ĝin. La stato de enamiĝintoj kaj desperantoj neniel koncernus ĝin, ĉar mi, kiu estis ĝia mastro, kiam Dio volis, suferas nek enamiĝon nek desperon. Kaj vere, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, se vi parolas serioze pri mia foriro kaj pri via frenezo, konvenas refoje seli la ĉevalon. Mi uzos ĝin manke de la azeno kaj ŝparos tempon en la iro kaj reveno. Se mi irus piede, mi ne scias, kiam mi trafus en la vilaĝon, aŭ kiam mi revenus, ĉar, verdire, mi ne tre eltenas piediri.

—Faru laŭ via plaĉo, Sancho —diris don Quijote—. Via ideo ŝajnas bona, tamen vi ekiros post tri tagoj, ĉar mi volas, ke ĝis tiam vi observu kion pro amo al ŝi mi diros kaj faros. Poste vi povos informi ŝin pri la tuta afero.

—Cu mi devas vidi ion kroman ne jam viditan? —demandis Sancho.

вернуться

[119]

Laŭ Ariosto, Bradamante estis militema junulino. Pro ŝia akiro de la ĉevalo Frontino, ŝia amata Rugero restis for de ŝi longan tempon.