Выбрать главу

—Vi tute ne scias pri kavaliraĵoj —respondis don Quijote—. Al mi mankas ankoraŭ ŝiri la veston, dismeti la armaĵon, bati la rokojn per la kapo kaj fari aliajn similajn aferojn, kiuj mirigos vin.

—Je la amo de Dio —diris Sancho—. Via moŝto zorgu la kapon, ĉar ĝi povus batiĝi kontraŭ ajna roko tiel kaj tiom, ke per la unua frapo detruiĝus la maŝino de ĉi pentofaro. Se via moŝto opinias la batojn nepre necesaj por la plenumo de via tasko, mi pensas, ke, tial, ke ĉio ĉi estas ŝajno, afero luda kaj neserioza, vi devus kontentiĝi, frapante la kapon kontraŭ la akvon aŭ kontraŭ ion molan kiel kotono. Mi farus la ceteron, nome, diri al sinjorino Dulcinea, ke via moŝto martelis per la kapo pintan rokon pli duran ol diamanto.

—Mi dankas vin pro via bona intenco —respondis don Quijote.— Sciu, tamen, ke ĉion ĉi mi faras, ne lude, sed tre serioze, ĉar alie mi rompus la regulojn de la kavalirismo, kiuj punas la diron de mensogoj tiel rigore, kiel oni punas krimon de rekulpiĝinto. Fari ion anstataŭ alio egalas mensogi, do miaj kapobatoj devos esti veraj, fortaj kaj efikaj, sen trompo kaj fantazio. Tial, ke bedaŭrinde ni perdis la balzamon, lasu al mi iom da ĉarpio, ke mi povus kuraci min siatempe.

—Pli bedaŭrinda estas la perdo de la azeno —respondis Sancho—, ĉar kun ĝi perdiĝis la ĉarpio kaj ĉio cetera. Kaj via moŝto bonvolu forgesi la damnitan pocion, ĉar ne nur la stomako, sed eĉ la animo mem vomemas en mi, kiam mi aŭdas la vorton «balzamo». Rilate al la tri tagoj, kiujn vi determinis, por ke mi observu vin frenezumi, bonvolu rigardi ilin jam pasintaj. De mia flanko mi konsideros viajn ekstravagancojn same viditaj kaj pasintaj, kaj mi diros pri ili ĉion mirindan al sinjorino Dulcinea. Do skribu la leteron kaj tuj forsendu min, ĉar mi tre deziras baldaŭ reveni kaj elpreni vin el ĉi purgatorio, kie mi vin lasas.

—Ĉu vi nomas ĝin purgatorio, Sancho? —diris don Quijote—. Pli ĝuste nomu ĝin infero, aŭ io pli mava ankoraŭ, se io tia ekzistas.

—Mi aŭdis diri, ke por la inferuloj nula es retencio[120] —respondis Sancho.

—Mi ne komprenas tion pri «retencio» —diris don Quijote.

—«Retencio» signifas, ke, kiam oni sidas en la infero, oni ne povas eliri el ĝi. Sed tio ne okazos al vi, se nur miaj piedoj taŭgos, ĉar mi spronos la ĉevalon por ĝin reanimi kaj reveni plej baldaŭ. Nu, imagu min en El Toboso antaŭ la sinjorino Dulcinea. Mi diros al ŝi tiajn rakontojn pri la stultaĵoj kaj frenezaĵoj (ili ja estas unu sama afero), kiujn via moŝto faris kaj faras, ke ŝi turniĝos supla kiel ganto, eĉ se mi trovos ŝin pli dura ol kverko. Kun ŝia dolĉa kaj mielflua respondo mi revenos tra la aero, kiel sorĉisto, kaj elprenos vin el ĉi purgatorio simila al la infero, sed ne vera infero, ĉar ekzistas la espero eliri el ĝi, kio, kiel mi jam diris, ne okazas en la aŭtentika infero. Certe via moŝto pensas same.

—Vi ja pravas —diris la Kavaliro de la Trista Mieno— sed, kiel ni helpos al ni por skribi la leteron?

—La leteron kaj la mandaton pri la azenoj… —aldonis Sancho.

—Ĉio senescepte iros —diris don Quijote— kaj, ĉar mankas papero, konvenus skribi kiel la antikvuloj, sur folioj de arboj aŭ sur vaksotabeloj, kvankam ĉi lastaj estus tiel malfacile troveblaj kiel la papero. Sed mi memoras nun, ne bonan sed bonegan lokon por skribi, nome, la kajeron de Cardenio. Vi zorgos, ke oni kopiu poste la leteron sur la konvena papero kaj per bona kaligrafio en la unua vilaĝo kun lerneja instruisto; manke de tiu, ajna sakristiano faros la transkribon, sed nenial komisiu la kopiadon al advokata aktisto, ĉar ili uzas tiel fuŝan manskribon, ke eĉ la diablo mem ne komprenus la leteron.

—Kion pri la signaturo? —demandis Sancho.

—Amadís neniam metis signaturon al siaj leteroj —respondis don Quijote.

—Tre bone —diris Sancho—. Sed la mandato devas porti ĝin, kaj, se kopiita, ĝi vidiĝos falsa, kaj mi ne ricevos la azenojn.

—La mandaton mi skribos kaj signaturos en la kajero mem, kaj mia nevino, vidante ĝin, plenumos la ordonon senproteste. Rilate al la letero ama, vi postulos, ke oni skribu, kiel signaturon: «ĝismorte via, la Kavaliro de la Trista Mieno». Kaj ne gravas, ke fremda mano tion faros, ĉar, kiom mi memoras, Dulcinea scias nek legi nek skribi, kaj neniam en sia vivo ŝi vidis leteron aŭ skribon mian. Nia amo estis ĉiam platona kaj limiĝis nur al interŝanĝo de honestaj rigardoj, kaj eĉ tion ni faris tiel malofte, ke mi povas laŭvere ĵuri, ke kvankam jam de dek du jaroj mi amas ŝin pli ol la lumon de miaj propraj okuloj, mi vidis ŝin apenaŭ kvar fojojn, kaj tre eble eĉ ne unufoje ŝi rimarkis, ke mi ŝin rigardas: en tia enfermiteco kaj deco edukis ŝin ŝiaj gepatroj Lorenzo Corchuelo kaj Aldonza Nogales.

—Kio! —diris Sancho—. Ĉu la filino de Lorenzo Corchuelo estas la sinjorino Dulcinea de El Toboso, alinome Aldonza Lorenzo?

—Ŝi mem en persono —respondis don Quijote—. Kaj ŝi meritas troni super la tuta universo.

—Mi konas ŝin tre bone —diris Sancho— kaj povas informi vin, ke ŝi kapablas alĵeti feran stangon tiel disten kiel la plej forta junulo de la vilaĝo. Je Dio! Ŝi estas vere fortika, brava, kun medolo en la ostoj de la kapo ĝis la piedoj, kaj povus facile eltiri el ajna situacio la kavaliron, vagantan aŭ sidantan, kies damo ŝi estus. Ha, la putinido! Kian forton ŝi havas! Kaj kian voĉegon! Mi memoras, ke foje ŝi supriris la kampanilon de la vilaĝo por voki de tie kelke da junaj paŝtistoj de sia patro, troviĝantaj en novalo lia preskaŭ du mejlojn for, kaj ili aŭdis ŝin tiel klare, kvazaŭ ili starus ĉe la piedo mem de la turo. La plej bona afero ŝia estas, ke ŝi kondutas tute senceremonie kaj senĝene, laŭ la maniero de kortega damo: kun ĉiu ŝi petolas, kaj pri ĉio ŝercas kaj blagas. Nun mi diras, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, ke vi povas kaj devas, ne nur frenezumi pro ŝia persono, sed desperi kaj eĉ pendumi vin. La tuta mondo dirus, ke vi faris bone, eĉ se la diablo vin prenus. Mi volus iri jam survoje, ĉar mi deziras okuli ŝin denove; jam de longe mi ne vidas ŝin, kaj certe ŝi tre ŝanĝiĝis, pro tio, ke la vento, la suno kaj la kamparo tre difektas la vizaĝon de la virinoj. Sed mi devas konfesi al via moŝto, sinjoro don Quijote, ke ĝis nun mi vivis en granda nescio; mi vere kaj efektive pensis, ke sinjorino Dulcinea estas ia princino, aŭ almenaŭ altranga damo meritanta la valorajn donacojn, kiujn vi sendis: la vaskon, la galerulojn, kaj ĉion alian sendube konkeritan de via moŝto en la tempo, kiam mi ne estis ankoraŭ via ŝildisto. Sed, se mi bone pripensas la aferon, ĉu povas interesi al sinjorino Aldonza Lorenzo, nu, al sinjorino Dulcinea de El Toboso, ke la venkitoj ĝis nun senditaj de vi, kaj la ankoraŭ sendotaj, iru genufleksi antaŭ ŝi? Krome povus okazi, ke ĉe ilia alveno, ŝi kombus linon aŭ draŝus tritikon, kaj ili konfuziĝus vidante ŝin, kaj ŝi ridus kaj ne aprezus la donacon.

—Mi jam diris al vi multfoje, Sancho —respondis don Quijote—, ke vi tro babilaĉas, kaj ke, kvankam vi havas etan inteligenton, vi ofte scias sarkasmi. Sed, por ke vi vidu, kiom vi stultas kaj kiom mi diskretas, mi volas, ke vi aŭdu la jenan rakonton: «Foje vidvino bela, juna, riĉa, sendependa kaj ĉefe libermora, enamiĝis al laika frato juna, fortika kaj korpulenta. Lia superulo sciiĝis pri la afero kaj iun tagon diris al la vidvino kun patrece riproĉa tono: “Sinjorino, mi miras, kaj ne sen prava motivo, ke virino precipa, bela kaj riĉa, kia estas via moŝto, enamiĝis al viro vulgaraĉa, mizera kaj idiota, kvankam en ĉi urbo, kie ekzistas tiom da studentoj, doktoroj kaj magistroj pri teologio, vi povus laŭplaĉe elekti inter ili, kiel inter piroj, kaj diri: ‘Jen, mi volas tiun; jen, la alian mi ne volas’”. Sed ŝi respondis kun granda sprito kaj senĝeno: “Via moŝto tre trompiĝas, sinjoro, kaj pensas laŭ elmodiĝintaj ideoj, se vi opinias, ke mi eraris, elektante tian ulon. Kvankam li ŝajnas idioto, la filozofio, kiun mi volas de li, egalas, kaj eĉ superas, la filozofion de Aristotelo mem”». Tiel do, Sancho, se konsideri kion mi volas de Dulcinea, ŝi valoras kiel la plej altranga princino de la tero. Ne ĉiu poeto, kiu kantas laŭdon sl sia damo, doninte al ŝi fantazian nomon, efektive havas ŝin kiel amantinon. Ĉu vi pensas, ke Amarilis, Filis, Silvia, Diana, Galatea, Filida kaj multaj similaj, ĝisplene abundaj en la libroj, romancoj, barbirejoj kaj teatroj konsistis vere el karno kaj ostoj, kaj sin donis al siaj laŭdantoj? Tute ne; plej ofte temas pri fikciaj virinoj, kaj per ili la poeto provizis temon al siaj poemoj, akiris al si reputacion de amanto aŭ paradis kiel viro kapabla implikiĝi en raran am-aferon. Do, al mi sufiĉas imagi kaj kredi, ke la brava Aldonza Lorenzo sin distingas kiel bela kaj virta. Rilate al ŝia genealogio, la afero apenaŭ gravas, ĉar neniu ĝenos sin enketi pri ĝi, por ke oni akceptu ŝin en ajnan religian ordenon,[121] kaj de mia flanko mi konsideras ŝin la plej granda princino de la mondo. Ĉar vi devas scii, Sancho, se tion vi ne scias ankoraŭ, ke ĉefe du aferoj instigas nin al la amo: la belo kaj la bona reputacio, kaj per ambaŭ distingiĝas en senmezura grado Dulcinea. Rilate la belon, ŝi ne havas rivalon, kaj rilate la reputacion, malmultaj virinoj ŝin egalas. Resume, mi imagas vera kion mi proklamas, kaj en mia fantazio mi pentras ŝin, kia mi deziras ŝin en belo kaj rango. Helena ne egalas al ŝi, nek Lukrecia, nek la ceteraj famaj virinoj grekaj, barbaraj aŭ latinaj de la pasintaj tempoj. Oni povas opinii laŭvole pri mia vidpunkto, kaj kvankam la sensciaj riproĉus min pro ĝi, la saĝaj certe ne farus al mi grandan kritikon.

вернуться

[120]

La ĝusta esprimo latina estas in inferno nulla est redemptio: «ne ekzistas espero eliri el la infero».

вернуться

[121]

En la militaj ordenoj kaj en kelkaj aliaj institucioj oni postulis de la kandidatoj dezirantaj eniri tien, ateston, ke ilia sango puras ekde, almenaŭ, kvar antaŭaj generacioj, tio estas, ke ili havas sangon nek judan nek araban.