Выбрать главу

La plano de la pastro ŝajnis al la barbiro, ne mava, sed tiel bona, ke ili tuj metis manon al la laboro. Ili petis de la gastejestrino jupon kaj mantilon kaj lasis garantie la novan sutanon de la pastro. La barbiro fasonis al si grandan barbon el ruĝe griza vosto bova, kiun la gastejestro uzis por tie alkroĉi la kombilon. Lia edzino demandis por kio ili volas la virinajn pecojn kaj la barbon, kaj la pastro skize rakontis al ŝi pri la frenezo de don Quijote kaj aldonis, ke ili bezonas tian aliveston por ellogi lin el la montaro.

La gastejestro kaj lia edzino tuj komprenis, ke la frenezulo, la gasto de la balzamo kaj la mastro de la bernita ŝildisto estas unu sama persono, kaj ili rakontis al la pastro pri ĉio okazinta ĉe ili, sen preterlasi la epizodon, kiun Sancho tiel multe deziris kaŝi. Nu, finfine la gastejestrino ekipis tiamaniere la pastron, ke eĉ ne la plej eta detalo mankis. Ŝi surmetis al li jupon el drapo ornamita per strioj el nigra veluro spane larĝaj kaj korsaĵon el verda veluro kun pasamentoj el blanka sateno. Tiel la jupo kiel la korsaĵo ŝajnis fasonitaj en la tempoj de reĝo Wamba.[122] La pastro ne konsentis porti la mantilon kaj anstataŭe metis al si sur la kapon vatitan ĉapeton tolan, kiun li uzis por dormi dum la noktoj. Poste li zonis sian frunton per ĵartelo el nigra tafto, kaj el alia ĵartelo faris specon de masko kaj bone kovris per ĝi sian vizaĝon kaj sian barbon. Poste li surmetis sian ĉapelon, tiel grandan, ke ĝi povus taŭgi kiel ombrelo; kaj fine, envolvinte sin en la mantelon, li sidiĝis virinmaniere sur la mulo, kaj la barbiro saltis sur la sian, kun la barbo parte ruĝa, parte griza kaj longa ĝis la talio, ĉar, kiel dirite, oni ĝin faris el la vosto de rufa bovo.

La du amikoj diris adiaŭ al ĉiu, ankaŭ al la bona Maritornes, kaj ŝi promesis, kvankam pekulino, trapreĝi rozarion, por ke Dio favoru ilin en tiel komplika kaj kristana tasko. Sed, apenaŭ ili elrajdis el la gastejo, venis al la pastro la penso, ke al li, kiel ekleziulo, tute ne decas aperi en tia alivesto, eĉ se al tio lin puŝis la plej bona intenco. Ĉi tion li diris al la barbiro kaj petis lin interŝanĝi la vestojn, aldonante, ke pli konvenus, se la barbiro ludus la rolon de afliktita pucelo, kaj li la rolon de ŝildisto, ĉar tiamaniere ne profaniĝus tiel multe lia digno. Li diris ankaŭ, ke, se la barbiro ne akceptus la ŝanĝon, li irus eĉ ne unu plian paŝon, kvankam la diablo mem forprenus don Quijote.

Ĉe tio Sancho aliĝis al ili kaj ne povis ne ridi, vidante ilin maskitaj. La barbiro akceptis la proponon de la pastro, kiu, pro la ŝanĝo de la roloj, informis al sia amiko kiel konduti kaj kion diri al don Quijote por konvinki lin forlasi la lokon, kie li sin dediĉis al tiel vana pentofaro. La barbiro respondis, ke li scios fari sian rolon sen bezono ricevi instrukciojn, kaj ke li surmetos la virinan veston, nur kiam ili alvenos proksime al la loko, kie don Quijote troviĝas. Li faldis do la veston, la pastro gardis la falsan barbon, kaj ili ekiris, gvidate de Sancho. Survoje la ŝildisto rakontis al ili la historion pri la frenezulo, kiun li kaj lia mastro trovis en la montoj, sed li diris nenion pri la valizo kaj ties enhavo, ĉar, kvankam duonstulta, li estis ankaŭ ulo avida.

La sekvantan tagon ili alvenis tien, kie Sancho lasis indikile la branĉojn por retrovi la vojon kondukantan al lia mastro. Kiam li rekonis la lokon, li diris al la aliaj, ke ili jam proksimas al don Quijote, kaj ke konvenus, ke ili alivestu sin, se tia travestio vere necesas por la liberigo de lia mastro. Ili jam antaŭe informis la ŝildiston pri sia projekto kaj asertis, ke, por eltiri la kavaliron el ties mizera vivo, pleje necesas la virina vesto kaj la masko. Ili krome informis la ŝildiston, ke li devas nek sciigi lian mastron, kiuj ili estas, nek diri, ke li konas ilin. Kaj, ke, kiam don Quijote demandos lin, ĉar certe li demandos, ĉu li transdonis la leteron al Dulcinea, li diru, ke jes, kaj ke pro tio, ke ŝi ne scias legi, ŝi respondis buŝe, ordonante la kavaliron, aŭ iri tuj al ŝi pro afero grava, aŭ alie riski sin al ŝia disdegno. La du amikoj asertis al la ŝildisto, ke per tia respondo kaj per kelkaj kromaj aferoj, kiujn ili intencas diri siaflanke al don Quijote, ili povos preni lin al pli bona vivo, konvinkante lin ekiri tuj sur la vojon por fariĝi imperiestro aŭ monarĥo. Ili aldonis, ke Sancho ne devas timi, ĉar lia mastro tute ne fariĝos ĉefepiskopo.

Sancho aŭskultis kaj retenis ĉion en la memoro kaj dankis al ili ties intencon konsili lian mastron fariĝi, ne ĉefepiskopo, sed imperiestro, ĉar li certis, ke rilate la rekompencojn al la ŝildistoj, la imperiestroj troviĝas en pli bona situacio ol la ĉefepiskopoj. Sancho aldonis, ke estus bone, se li irus sola renkonti don Quijote por sciigi al li la respondon de lia damo, ĉar tia respondo sufiĉus por elpreni lin el la monto, sen ke la pastro kaj la barbiro farus al si novajn klopodojn. Ili trovis bona la ideon de Sancho, do decidis atendi tie ĝis la ŝildisto revenus kun la novaĵo, ke li renkontiĝis denove kun don Quijote.

Sancho penetris en la gorĝon de la monto, lasinte la du amikojn en valeto, kie fluis milda rojo en la freŝa kaj agrabla ombro de rokoj kaj arboj. Estis arda tago de aŭgusto je la tria posttagmeze, kiam la varmo plej intensas, ĉefe en tiu regiono; la loko do ŝajnis des pli agrabla kaj ĝuinda por atendi tie la revenon de Sancho. La du amikoj kuŝiĝis sur la herbo kaj, kiam ili plaĉe ripozis en la ombro, ili aŭdis unu voĉon kanti dolĉe kaj melodie sen akompano de ajna instrumento; kaj ili miregis, pensante, ke tia loko ne ŝajnas tre oportuna por tiel bona kantanto, ĉar, kvankam oni diras, ke en kampoj kaj arbaroj vivas paŝtistoj kun bonegaj voĉoj, temas, ne pri vero, sed pri fantaziaĵo de poetoj. Kaj ili eĉ pli miris, kiam ili aŭdis la vortojn de la kanto, proprajn, ne al krudaj paŝtistoj, sed al rafinitaj korteganoj, kiel konfirmis la jenaj versoj:

Kio tenas min en tristo-regno?         Disdegno. Kio min kondamnas al konfuzo?         Ĵaluzo. Kio puŝas min al kor-tempesto?         Foresto. Sekve, evidentas sen kontesto, ke rimedo al mi ne alvenos, kaj al la despero min fortrenos la ĵaluz’, disdegno kaj foresto.
Kio vundas min per agonio?         Am-dio. Kio aĉe traktas min per puno?         Fortuno. Kio min submetas al kruelo?         Ĉielo. Laŭ la volo do de mia stelo min ekstermos ĉi malsano stranga, ĉar komplotas por insido sanga la am-di’, fortuno kaj ĉielo.
Kio gvidos min al milda sorto?         La morto. Kio igus vivi min sen ĝemo?         Ŝanĝemo. Kio tiras amon al forgeso?         Frenezo. Tiel do egalus al stulteco voli resanigi sin de l’ amo, se nur venkas super ties flamo morto kaj ŝanĝemo kaj frenezo.

La horo, la sezono, la soleco, la voĉo kaj la lerto de la kantanto vekis admiron kaj plezuron en la du amikoj, kiuj kviete atendis kun la espero aŭdi novan melodion. Sed la silento tro daŭris kaj ili intencis iri serĉi la tiel bel-voĉan kantulon. Tamen, kiam ili volis efektivigi sian ideon, la sama voĉo venis denove al ili kaj tenis ilin senmovaj, dum ĝi kantis la jenan soneton:

Benata amikeco, kiu pasas sorante al la vasto empirea. Feliĉas vi ĉe sanktular’ tiea kaj nur la ombron vian al ni lasas.
De tie vi kelkfoje embarasas: konkordo montras sin per ŝajno fea, sed eblas vidi tra la bel’ livrea, ke falso veras kaj sincero strasas.
Ho amikeco, lasu sferon dian aŭ ne permesu, ke vin moku trompo, rabante de vi la intencon puran.
Deprenu de la falso veston vian, aŭ glitos re la mondo per disrompo en la ĥaoson praan kaj teruran.
вернуться

[122]

Tio estas, en tre antikva epoko. Wamba, aŭ Vambo, estis visigota reĝo (672-680)