La kanto finiĝis per profunda suspiro kaj la du amikoj atendis, ĉu aŭdiĝos alia melodio; sed la muziko turniĝis en plendajn, plorajn veojn, kaj la pastro kaj la barbiro interkonsentis eltrovi, kiu estas la persono lamentanta per tiel bonega voĉo kaj tiel doloraj ĝemoj. Ili ne iris longe, kiam, turninte sin ĉirkaŭ roko, ili vidis viron figure kaj aspekte similan al la priskribo, kiun Sancho faris antaŭe pri Cardenio. Ĉi lasta, vidante ilin, teniĝis trankvile kaj nealarmite, kun la kapo penseme klinita super la brusto, kaj nur levis la rigardon unu fojon, kiam ili subite aperis antaŭ li.
La pastro, homo de facila parolo, sciis la kaŭzon de lia misfortuno, kaj, rekonante lin laŭ la priskribo de Sancho, proksimiĝis al li kaj per nur kelkaj sed trafaj vortoj provis persvadi lin rezigni tiel mizeran vivon, ĉar alie, li eĉ perdus ĝin tie, kio estus la pleja malfeliĉo. Cardenio, en tiu momento mense sana kaj libera de la krizoj de furiozo, kiuj tiel ofte frenezigis lin, ne povis ne miri, vidante la du virojn en vestoj tiel diferencaj de la kostumoj uzataj en tiuj solejoj; kaj eĉ pli li miris, kiam ili parolis al li pri liaj propraj aferoj, kvazaŭ temus pri io ĝenerale konata (tian impreson li ricevis de la vortoj de la pastro). Do li respondis jene:
—Mi vidas, sinjoroj, kiuj ajn vi estas, ke la ĉielo, zorganto de la bonaj kaj ofte ankaŭ de la malicaj, sendas, sen ke mi meritus tion, al ĉi fora dezerto tiel dista de la vojoj de la homoj, kelkajn personojn, por ke ili montru al mi per diversaj kaj trafaj argumentoj, kiel sensencan vivon mi vivas, kaj por ke ili provu preni min al pli bona loko. Sed, ĉar ili ne scias kion mi scias, nome, ke se mi eltirus min el ĉi mizero, mi falus en alian pli grandan, ili certe rigardas min stulta, aŭ, eĉ pli mave, freneza. Kaj ne surprize, ĉar mi mem rimarkas, ke mia aflikto tiel stampiĝis al mi en la imagon kaj puŝas min al tia frenezo, ke mi ne kapablas ĝin kontraŭstari kaj, ke, manka je sento kaj konscio mi turnas min kvazaŭ en ŝtonon. Ĉi tion mi konstatas, nur kiam oni diras kaj montras al mi kion mi faris, impulsite de tiel teruraj atakoj; kaj mi povas nur vane lamenti, senprofite malbeni mian sorton kaj, por ekskuzi miajn frenezaĵojn, rakonti ties kaŭzon al ajna persono volanta min aŭskulti. La prudentaj, kiam ili ekscias pri la kaŭzo de miaj misfortunoj, trovas komprenebla ĝian efikon, kaj, kvankam ili ne povas faciligi al mi la koron, ili almenaŭ ne kulpigas min, kaj ilia ĉagreno pro mia aĉa konduto turniĝas je kompato pro mia bedaŭrinda sorto. Kaj se vi, sinjoroj, venas kun la sama intenco, kiel jam venis aliaj homoj, antaŭ ol vi komencu prudente min konsili, mi petas vin auŝkulti la historion de miaj misfortunoj, kaj eble tio igos vin ŝpari al vi la klopodon provi doni konsolon al afliktito nekonsolebla.
La du amikoj pleje deziris aŭskulti de lia propra buŝo la kaŭzon de lia misfortuno, do ili petis lin rakonti sian historion, kaj promesis fari nur kion li dezirus por konsolo lia aŭ por trovo de rimedo al lia stato.
Tiam la melankolia junulo komencis sian lamentindan historion, ripetante preskaŭ la samajn vortojn kaj frazojn, kiujn li uzis kelkajn tagojn pli frue antaŭ don Quijote kaj la paŝtistoj, kiam la historio restis nefinita kaŭze de majstro Elisabat kaj de la fervoro de don Quijote en la defendo de la digno de la vaganta kavalirismo. Sed feliĉe la junulo suferis ĉi-foje nenian atakon de frenezo, do li povis rakonti ĝis la fino. Kiam li atingis la epizodon pri la bileto trovita de don Fernando inter la paĝoj de Amadís de Gaŭlio,[123] li diris, ke li tre bone memoras la bileton, kaj ke ĝi tekstis jene:
Ĉiun tagon mi trovas ĉe via persono novajn virtojn, kaj ili min devigas kaj trudas eĉ pli ami vin. Sekve, se vi volus liberigi min de tia devo sen difekti mian honoron, vi facile povus fari tion. Mia patro vin konas kaj min amas; li ne deziras submeti mian volon kaj konsentos, ke vi havu min, se vi estimas min tiel, kiel vi diras kaj kiel mi kredas.
—Ĉi bileto movis min peti la manon de Luscinda, kiel dirite, kaj ĝi pruvis, en la opinio de don Fernando, ke ŝi estas unu el la plej diskretaj kaj saĝaj virinoj de sia tempo. Kaj ĉi sama bileto vekis en li la deziron min detrui, antaŭ ol la projekto mia efektiviĝus. Mi sciigis al don Fernando pri la postulo de la patro de Luscinda, nome, ke mia propra patro petu ŝin de li, kaj tion mi ne kuraĝis proponi al mia patro, ĉar mi timis, ke li ne konsentus. Nu, kvankam li bone konis la rangon, bonon, virton kaj belon de Luscinda kaj tion, ke ŝi povus per siaj kvalitoj honori ajnan familion de Hispanujo, mi komprenis, ke li ne deziras, ke mi edziĝu, antaŭ ol scii kion duko Ricardo volas fari el mi. Resume, mi diris al don Fernando, ke mi ne kuraĝas paroli al mia patro, ne nur pro tiu obstaklo, sed ankaŭ pro aliaj nedifineblaj kaŭzoj, kiuj igis min timi, ke miaj deziroj neniam efektiviĝos. Don Fernando respondis, ke li surprenos paroli kun mia patro kaj igi lin trakti kun la patro de Luscinda. Ho ambicia Mario! Ho, kruela Katilino! Ho, krima Silo! Ho, mensoga Galalón! Ho, perfida Vellido! Ho, avida Judaso! Ho, venĝema Juliano! Perfida, kruela, mensoga kaj venĝema! Kian damaĝon faris al vi ĉi kompatinda mizerulo, kiu tiel plene rivelis al vi la sekreton kaj ĝojon de sia koro? Ĉu mi iel ofendis vin? Ĉu ĉiu vorto kaj konsilo mia ne havis kiel celon la kreskigon de via honoro kaj de via profito? Sed, kial mi plendas? Ve al mi! Kiam la misfortunoj falas de la steloj, furioze kaj tumulte kaskadante de la alto, nenia forto sur la tero kapablas ilin deteni, nek ia homa ruzo povas preventi ilin. Kiu povus imagi, ke don Fernando (kavaliro de nobela nasko, saĝa, dankoŝulda al mi pro miaj multaj servoj, kaj tute certa povi kontentigi siajn amajn dezirojn, kie ajn li volus) enbatus al si en la kapon preni de mi unu solan ŝafinon, kiun mi ne posedis ankoraŭ?
»Sed ni lasu ĉi vanajn kaj senfruktajn pensojn kaj reprenu la fadenon de mia kompatinda historio. Don Fernando, vidante ke mia ĉeesto obstaklus la realigon de lia falsa kaj malica plano, decidis sendi min al sia pli aĝa frato, ke mi petu de li kelkan monon por la pago de ses ĉevaloj, kiujn don Fernando aĉetis la saman tagon, kiam li decidis paroli al mia patro. Tiel li havigis al si la ekskuzon por liberigi sin de mi kaj por pli neĝenate efektivigi sian fian intencon. Ĉu mi povus antaŭvidi lian grandan perfidon, aŭ eĉ imagi ĝin? Tute ne; kontraŭe, mi volis tuj ekiri fari la komision kaj ĝojis pro lia bona aĉeto. Tiun nokton mi parolis kun Luscinda, diris al ŝi kion mi interkonsentis kun don Fernando, kaj aldonis, ke ŝi havu firman esperon, ke niaj bonaj kaj ĝustaj deziroj fine realiĝos. Ŝi respondis, tiel sensuspekta kiel mi mem pri la perfido de don Fernando, ke mi plej baldaŭ revenu, ĉar, ŝi kredis, ke tuj kiam mia patro parolus kun la ŝia, nia sopiro plenumiĝus. Mi ne scias, kiel okazis, sed post ol ŝi diris tion, ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj kaj en ŝia gorĝo fariĝis tia nodo, ke ŝi ne povis diri eĉ unu plian vorton, kvankam ŝajne ŝi volus diri multe pli. Mi neniam vidis ĉe ŝi tian eksceson de emocio, kaj ĝi min surprizis, ĉar, ĝis tiam, ĉiufoje kiam, dank’ al mia diligento kaj al mia bona sorto ni renkontiĝis, ni babilis ĝojaj kaj feliĉaj, kaj en niaj konversacioj mankis larmoj, suspiroj, ĵaluzoj, suspektoj kaj timoj; mi nur laŭdis ŝian belon, admiris ŝian virton kaj ŝian saĝon kaj dankis la ĉielon, ĉar ĝi donis ŝin al mi, kiel la sinjorinon de mia koro, kaj ŝi reciprokis, laŭdante, kiel enamiĝinta virino, kion ŝi rigardis laŭdinda en mi. Per tiaj babiladoj ni amuziĝis, rakontante unu la alian pri mil bagateloj kaj komentante pri niaj najbaroj kaj konatoj, kaj mi nur aŭdacis preni preskaŭ perforte unu el ŝiaj belaj, blankaj manoj kaj kovri ĝin per kisoj kiom permesis la dense lokitaj stangoj de la fenestra krado inter ni. Sed la nokton antaŭan al la trista tago de mia ekiro, ŝi ploris, ĝemis kaj suspiris, kaj, kiam ŝi retiriĝis, ŝi lasis min plena de konfuzo kaj timo, ĉar ŝi ne kutimis riveli tian elmontron de doloro kaj emocio. Sed, por ne detrui mian esperon, mi atribuis ĉion al la intenso de ŝia amo al mi, kaj al la aflikto, kiun la foresto kaŭzas al la veraj amantoj. Nu, mi forvojaĝis trista kaj enpensa, kun la menso plena de imagoj kaj suspektoj: klaraj antaŭsignoj de la mizera kaj nigra fato min atendanta.
[123]
Nova preteratento de Cervantes. Laŭ la ĉapitro 24ª, kiam Luscinda petis de Cardenio la libron pri Amadís, don Fernando jam antaŭe legis la bileton.