»Mi estis ankoraŭ en la urbo kaj ne sciis kion fari pro la foresto de don Fernando, kiam, iun tagon, mi aŭdis urban kriiston; li anoncis riĉan rekompencon al la persono min trovonta, kaj laŭte priskribis mian aĝon kaj kostumon. Aliflanke, mi eĉ aŭdis la onidiron, ke la paŝtisto min akompananta delogis kaj fortiris min de ĉe miaj gepatroj, kaj tio profunde afliktis min, ĉar mi komprenis, kiel malalten falis mia reputacio, ne nur pro tio, ke mi forkuris, sed ankaŭ pro la fakto ke mi tion faris kun ulo tute ne inda je mia persono.
»Tuj kiam mi aŭdis la kriiston, mi foriris de la urbo kun la paŝtisto, kiu jam komencis montri kelkan ŝanceliĝon en sia promesita fideleco, kaj, tiun nokton, pelate de la timo esti trovitaj, ni venis en la koron de ĉi densejo. Sed mavo naskas mavon, kiel oni diras, kaj la fino de unu misfortuno kutime signas la komencon de alia pli granda; tion mi spertis, ĉar mia bona paŝtisto, ĝis tiam fidela kaj fidinda, vidante min en ĉi solejo, puŝate de sia friponeco pli ol de mia belo, volis profiti la okazon kaj, sen timo al Dio kaj sen respekto al mi, faris al mi senhontan proponon. Kiam mi respondis al li kun justa indigno, li ne plu petis kaj komencis uzi la forton. Sed la ĉielo, kiu malofte, aŭ neniam, ĉesas prizorgi kaj favori la virton, tiel favoris la mian, ke malgraŭ mia febla forto, mi sukcesis, sen multa peno, faligi lin en ravinon, en kies fundo li restis, mi ne scias ĉu viva aŭ morta. Poste, kurante pli rapide ol mi povus esperi de mia laco kaj angoro, mi plu penetris inter ĉi montoj kun la nura penso kaj deziro kaŝi min de mia patro, kaj de la personoj, kiuj serĉis min en lia nomo.
»Mi ne scias kiom da monatoj pasis, de kiam mi venis ĉi tien, kie posedanto de gregoj trovis min, prenis min kiel sian serviston kaj kondukis min al vilaĝo kaŝita en la denso de ĉi montoj. Mi laboris por li kiel paŝtisto kaj klopodis esti ĉiam en la makiso por kaŝi ĉi harojn, kiuj tiel neatendite ĵus perfidis min. Tamen miaj antaŭzorgoj kaj ruzoj vanis, ĉar mia mastro, eltrovante, ke mi ne estas viro, kovis la saman perfidan ideon, kiel mia paŝtisto. Sed, ĉar la fato ne ĉiam provizas tujan rimedon kontraŭ ĉiu bato sia, ne aperis ĉi-okaze ravino aŭ profundaĵo, kien mi povus faligi la mastron same kiel mi faligis la paŝtiston, do, mi denove vagis ĉi tie, serĉante lokon, kie, neĝenate, mi povus peti de la ĉielo kun larmoj kaj suspiroj, ke ĝi kompatu min kaj donu al mi forton kaj gracon sufiĉan, por ke mi liberiĝu de mia misfortuno, aŭ, almenaŭ, por ke mi mortu inter ĉi solejoj sen lasi memoron pri ĉi mizerulino, kiu, kvankam senkulpa, donis motivon por ke la homoj parolu mavon pri ŝi, tiel en ŝia lando, kiel en la fremdaj teroj.
Ĉapitro 29
Pri la sprito de la bela Dorotea kaj pri aliaj tre plaĉaj kaj amuzaj aferoj
—Tia estas, sinjoroj, la vera rakonto de mia tragedio. Vi aŭdis min suspiri kaj plendi, kaj vi mem juĝu, vidante la larmojn flui de miaj okuloj, ĉu mi ne havas motivon por verŝi ilin eĉ pli abunde. Vi konas jam la naturon de mia misfortuno, do vi komprenos, ke vanas konsoloj, ĉar ekzistas kontraŭ ĝi tute nenia rimedo. Mi nur petas de vi favoron, kiun vi devas kaj povas facile fari: indiki al mi lokon, kie mi povus pasi la vivon, sen la konstanta timo kaj angoro esti trovita de miaj serĉantoj; ĉar, kvankam mi scias, ke miaj gepatroj amas min tiel multe, ke ili bonvole reakceptus min, tia hontego posedas min, ĉe la nura penso aperi antaŭ ili tute diferenca ol kiel ili dezirus, ke ekzili min por ĉiam ŝajnas al mi pli bone, ol rigardi ilian vizaĝon kaj pensi en la sama tempo, ke ili rigardas la mian kaj ne trovas en ĝi la virton, kiun ili certe deziris vidi ĉiam en mi.
Ŝi ĉesis paroli, kaj ŝiaj vangoj ruĝe koloriĝis, klare montrante la doloron kaj la honton de ŝia animo, dum la aŭskultantoj sentis en la koro kompaton kaj admiron ĉe ŝia misfortuno. Tiam la pastro volis konsoli kaj konsili ŝin, sed Cardenio antaŭiĝis al li, dirante:
—Tiel do, sinjorino, vi estas la bela Dorotea, solfilino de la riĉa Clenardo…
Dorotea miris, kiam ŝi aŭdis la nomon de sia patro, despli kiam ŝi observis la mizeran aspekton de la viro, ĉar, kiel menciite, Cardenio havis sur si ĉifonan veston.
—Kaj vi, frato,[124] kiu vi estas? Kial vi konas la nomon de mia patro? —demandis Dorotea—. Ĉar, se mi bone memoras, mi ne eldiris ĝin eĉ unu fojon dum la tuta rakontado de mia misfortuno.
—Mi estas —li respondis— la kompatinda Cardenio, la homo, kiun, laŭ viaj diroj, Luscinda deklaris sia edzo. La fia konduto de la viro kondukinta vin al via nuna situacio, reduktis ankaŭ min al ĉi stato, kie mi troviĝis duonnuda, en ĉifonoj, manka je ĉia homa konsolo kaj, plej bedaŭrinde, manka je racio, ĉar mia menso bone funkcias nur dum kurtaj periodoj, kiam la ĉielo tion permesas. Mi, Dorotea, estas la viro atestinta la ĵur-rompon de don Fernando kaj atendinta ĝis Luscinda, dirante «jes», akceptis lin kiel edzon. Mi estas la viro malhavinta la kuraĝon sufiĉan por atendi tion, kio okazus post ŝia sveno kaj post la trovo de la bileto sub ŝia korsaĵo; mia animo ne povis elteni tiom da doloro samtempe, tiel do, nekapabla plu suferi, mi elglitis el la domo, iris al mia gastiganto, enmanigis al li leteron, petis lin transdoni ĝin al Luscinda, kaj mi venis al ĉi solejoj kun la intenco, lasi min konsumiĝi ĉi tie, ĉar de tiu momento la vivo fariĝis al mi tute abomeninda.
»Sed la sorto ne volis preni de mi la vivon, kaj senigis min nur je la racio, sendube gardante min, por ke mi havu ĉi bonan ŝancon renkonti vin; ĉar, se via historio estas vera, kion mi firme kredas, la ĉielo eble rezervos pli bonan finon al niaj misfortunoj, ol ni supozas. Vere, se Luscinda ne povas edziniĝi al don Fernando, ĉar ŝi estas mia, kiel ŝi publike deklaris, kaj don Fernando ne povas edziĝi al ŝi, ĉar li estas via, espereble la ĉielo redonos al ni tion nian, se konsideri, ke nenio neriparebla plenumiĝis. Tiel do, ĉar ni havas ĉi konsolon, kaj ĝi ne fontas de neatingeblaj esperoj nek baziĝas sur absurdaj fantazioj, mi petas vin, sinjorino, ke vi ŝanĝu vian decidon, kiel mi pretas ŝanĝi la mian, antaŭ la eblo de pli bona futuro. Kaj kiel kristano kaj kavaliro mi ĵuras, ke mi ne vin forlasos, antaŭ ol vidi vin kiel edzinon de don Fernando; se miaj argumentoj ne povos konvinki lin, ke li plenumu sian devon, mi uzos mian kavaliran rajton kaj lin defios kaŭze de lia senkaŭza konduto. Rilate al liaj ofendoj al mi, mi lasos, ke la ĉielo min venĝu, dum mi venĝos vin sur la tero.
Dorotea aŭskultis kun kreskanta miro la vortojn de Cardenio kaj fine, ne sciante kiel danki tiel grandan sindonon, penis kisi al li la piedojn, kion Cardenio ne konsentis. La pastro, parolante al ili du, laŭdis la grandanimecon de Cardenio, kaj per konsiloj kaj petoj persvadis ilin akompani lin al lia vilaĝo, kie ili povus provizi sin per ĉio necesa, kaj kie oni decidus, aŭ serĉi don Fernandon, aŭ konduki Dorotean al ŝiaj gepatroj, aŭ fari finfine kion ili konsiderus plej konvena.
Ankaŭ la barbiro, ĝis tiam aŭskultinta ĉion ĉi en silenta miro, faris paroladeton, kaj, kun ne malpli da bonvolo ol la pastro, proponis sin por plenumi je ilia favoro kion li povus. Krome, li rakontis supraĵe al Dorotea kaj Cardenio, kial li venis ĉi tien kun la pastro; poste li menciis la strangan frenezon de don Quijote kaj diris, ke ili atendas la revenon de lia ŝildisto, irinta serĉi sian mastron. Cardenio memoris, kvazaŭ sonĝon, sian disputon kun don Quijote, kaj rakontis pri ĝi al la aliaj, sed tute ne povis memori la kaŭzon de tia kverelo.
Ĉe tio ili aŭdis voĉon kaj ekkonis, ke ĝi venas de Sancho, kiu, ĉar li ne trovis ilin en la loko, de kie li antaŭe foriris, laŭte ilin vokis. Ili iris renkonte al la ŝildisto, demandis lin pri don Quijote, kaj Sancho respondis, ke li trovis sian mastron nuda, nur en ĉemizo, flava, duonmortanta de malsato kaj suspiranta pri sia sinjorino Dulcinea. Sancho aldonis, ke li diris al don Quijote, ke ŝi ordonas lin forlasi tiun lokon kaj reveni al El Toboso, kie ŝi atendas lin; malgraŭ tio, lia mastro respondis, ke li faris al si la firman decidon ne aperi antaŭ ŝia beleco sen plenumi heroaĵon, kiu igos lin inda je ŝia favoro; la ŝildisto diris ankaŭ, ke, se longiĝus nur iomete pli la stato de don Quijote, li riskus fariĝi nek imperiestro, kiel li devus, nek almenaŭ ĉefepiskopo kies posteno estis la plej humila, kiun li povus okupi; sekve, ili devus pensi, kiel forkonduki lin de tie.
[124]
«Frato», epiteto kun disdegna nuanco, kiam oni ĝin uzas por alparoli nekonatan mizerulon aŭ almozpetanton.