Выбрать главу

-Nu, ĉi rakonto ŝajnas al mi bona —diris la pastro—, sed mi ne povas kredi ĝin vera. Se temas pri fikcio, la aŭtoro erare fabelis, ĉar oni ne povas imagi, ke ekzistas viro sufiĉe stulta por fari tiel danĝeran provon. La intrigo estus akceptebla, se ĝi okazus inter amanto kaj amatino; sed inter edzo kaj edzino, ĝi ne havas logikon. Tamen la rakontarto de la aŭtoro plaĉas al mi.

Ĉapitro 36

Pri aliaj strangaj eventoj okazintaj en la gastejo

Ĝuste tiam la gastejestro, kiu staris ĉe la pordo de la domo, diris:

—Jen, proksimiĝas bela trupo da irantoj; se ili haltos ĉi tie, ni havos gaudeamus.[151]

—Kiaj homoj? —demandis Cardenio.

—Kvar viroj iras surĉevale —respondis la gastejestro—, rajdas laŭ la hispana stilo,[152] portas lancojn kaj ŝildojn kaj havas la vizaĝon kovrita per nigraj maskoj. Kun ili rajdas sur flankselo[153] virino en blanka robo, kun la vizaĝo same maskita kaj ilin akompanas du servistoj piede.

—Ĉu ili tre proksimas? —demandis la pastro.

—Tiom, ke ili jam alvenas —respondis la gastejestro.

Ĉe tiuj vortoj, Dorotea vualis al si la vizaĝon kaj Cardenio eniris en la ĉambron de don Quijote; tujtuje envenis la tuta grupo, kiun la gastejestro ĵus priskribis: la kvar rajdantoj, de gracia, distingita teniĝo, deĉevaliĝis kaj iris helpi la damon descendi de la flankselo; unu el ili levis ŝin per siaj brakoj kaj ŝin sidigis sur seĝo staranta ĉe la pordo de la ĉambro, kien Cardenio sin antaŭe kaŝis. Dume, nek ŝi, nek ili demetis la maskojn,[154] nek diris unu solan vorton; nur la damo, sidiĝante, profunde suspiris kaj lasis fali la brakojn, kvazaŭ ŝi troviĝus konsumita kaj misfarta. La surpiedaj servistoj gvidis la ĉevalojn al la stalo.

Ĉe tio, la pastro, dezirante koni la identecon de tiaj homoj tiel strange vestitaj kaj tiel silentaj, proksimiĝis al la servistoj kaj demandis al unu.

—Nu, sinjoro —li respondis—, mi ne povus diri, kiuj ili estas; mi scias nur, ke ŝajne temas pri gravaj moŝtuloj, precipe la viro ĵus preninta inter siaj brakoj la damon, kiel vi vidis. Kaj mi imagas lin tia, ĉar la aliaj montras al li grandan respekton kaj faras nur kion li ordonas.

—Kaj la damo, kiu ŝi estas? —demandis la pastro.

—Mi same ne scias —respondis la servisto—, ĉar dum la tuta vojo mi ne sukcesis vidi al ŝi la vizaĝon. Mi nur aŭdis ŝin ofte suspiri kaj tiel forte ĝemi, ke ŝajnis, ke kun ĉiu ĝemo ŝiriĝis el ŝi la vivo. Ne strange, ke ni apenaŭ scias, ĉar mi kaj mia kompano iras kun ili de antaŭ nur du tagoj. Ili renkontis nin sur la vojo, promesante al ni tre altan pagon, persvadis nin iri kun ili ĝis Andaluzio.

—Ĉu vi aŭdis la nomon de iu el ili? —demandis la pastro.

—Tute ne —respondis la servisto—, ĉar ili vojaĝas en strange absoluta silento; ĉe ili aŭdiĝas nur la suspiroj kaj ĝemoj de la kompatinda sinjorino, kio tuŝas al ni en la koron; ni preskaŭ certas, ke la viroj devigas ŝin iri, kien ajn ili sin direktas; kaj, kiom oni povas juĝi laŭ ŝia robo, ŝi estas monaĥino, aŭ, kio ŝajnas pli certa, ŝi iras monaĥiniĝi; kaj ŝi aspektas tiel triste, ĉar eble ŝi ne elektus propravole la monaĥinan staton.

—Tre eble —respondis la pastro, kaj, ilin forlasinte, sin turnis al Dorotea, kies natura kompatemo tiel vekiĝis ĉe la suspiroj de la maskita virino, ke ŝi proksimiĝis al ŝi kaj diris:

—Kio vin afliktas, sinjorino? Se temas pri io, kion ni virinoj konas proprasperte kaj kapablas kuraci, mi tre volonte proponas al vi mian servon.

La afliktita damo nenion respondis, kaj kvankam Dorotea proponis denove sian helpon, la alia plu silentis, ĝis la maskita kavaliro —la obeato de la ceteraj, laŭ la diro de la servisto— proksimiĝis kaj diris al Dorotea:

—Sinjorino, ne insistu montri vian bonvolon al ĉi damo, ĉar ŝi kutimas ne danki kion oni faras por ŝi; kaj ne klopodu, ke ŝi respondu vin, se vi ne deziras aŭdi ŝin mensogi.

—Neniam mi mensogis —respondis la damo, ĝis tiam silenta—. Kontraŭe: mi nun vidas min en tiom da misfortunoj, ĉar mi ĉiam kondutis sincere kaj verdire; kaj mi volas ke vi mem konfirmu kion mi diras kvankam la pura ver-amo kiu sidas en mi, deklaras vin falsa kaj mensoga.

Cardenio klare aŭskultis ĉi vortoj, ĉar nur la pordo de la ĉambro de don Quijote staris inter li kaj la parolanto: kaj aŭdinte ŝin paroli, Cardenio tuj ekkriis:

—Granda Dio! Kion mi aŭdas? Kies voĉo trafis al mi en la orelon?

Ĉe tiaj krioj, la damo, konsternita, turnis la kapon kaj, ne vidante la alparolinton, stariĝis kaj ekiris en la direkto al la ĉambro. Sed la kavaliro tuj detenis ŝin kaj ne lasis ŝin fari eĉ unu solan paŝon. Pro ŝia agitiĝo kaj alarmo, la masko falis de sur ŝi, rivelante mirinde kaj senkompare belan vizaĝon, sed palan kaj miroplenan; ŝiaj okuloj sin turnis ĉien, kien la rigardo povus atingi, kun tiel angora insisto, ke ŝi ŝajnis kaptita de frenezo. Dorotea kaj la aliaj sentis al ŝi profundan kompaton, kvankam ili ne komprenis la kaŭzon de ŝia konduto.

La kavaliro forte ŝin tenis je la ŝultroj, sed li devis tiel streĉe okupiĝi per tio, ke li ne povis eviti la deŝovon kaj fine la forfalon de sia propra masko. Kaj kiam Dorotea, kiu same ĉirkaŭbrakadis la nekonatinon, levis la rigardon, ŝi vidis ke la kavaliro retenanta la damon, estas ŝia edzo don Fernando; kaj apenaŭ ŝi lin rekonis, ŝi ŝanceliĝis dorsen senkonscia, elspirante unu longan kaj tristegan ĝemon el la profundo de sia animo; kaj tial, ke la barbiro staris proksima kaj prenis ŝin inter siaj brakoj, Dorotea ne falis sur la plankon. La pastro rapidis tiri de ŝi la vualon por ĵeti akvon sur ŝian vizaĝon kaj tiam don Fernando, kiu retenis ankoraŭ la alian damon, rekonis Dorotean kaj pro la surprizego rigidiĝis kvazaŭ morta. Tamen li ne delasis Luscindan (ŝi estis ja Luscinda), kiu baraktis por liberigi sin el liaj brakoj, kaj kiu renkontis la voĉon de Cardenio, same kiel li rekonis la ŝian. Cardenio aŭdis ankaŭ la ĝemon de Dorotea, kiam ŝi ekfalis senkonscia, kaj kredante, ke tia veo venis de lia kara Luscinda, impetis plena de teruro el la ĉambro kaj vidis unue, ke don Fernando retenas Luscindan en siaj brakoj. De sia flanko don Fernando same tuj rekonis Cardenion, kaj ili tri: Luscinda, Cardenio kaj Dorotea rigidiĝis kaj mutiĝis de miro, sen apenaŭ scii kio okazis al ili. Ĉiuj silentis kaj sin rigardis reciproke: Dorotea al don Fernando, don Fernando al Cardenio, Cardenio al Luscinda, kaj Luscinda al Cardenio. Luscinda rompis la unua la silenton, jene parolante al don Fernando:

—Lasu min, don Fernando, almenaŭ pro konsidero al via memrespekto, se ne pro aliaj motivoj. Lasu min kroĉiĝi al la muro, kies hedero nedisigebla mi estas malgraŭ via sintrudo, viaj minacoj, viaj promesoj kaj viaj donacoj; rigardu, kiel la ĉielo, laŭ maniero stranga kaj mistera al ni, kondukis min antaŭ mia vera edzo; vi tre bone lernis per mil multekostaj lecionoj, ke nur la morto povus forviŝi lin el mia memoro. Nu, tiel evidenta fiasko de viaj deziroj movu vin (ĉar vi ne povus alie reagi) turni vian amon en furiozon, kaj vian korinklinon en spiton, kaj prenu de mi la vivon: se mi mortos ĉe la okuloj de mia kara edzo, mi opinios mian oferon bona, ĉar eble mia morto pruvos al li, ke mi fidelis al li ĝis la lasta momento.

Dorotea retrovis dume la konscion kaj, aŭskultante la vortojn de Luscinda, komprenis, kiu ŝi estas. Poste, vidante, ke don Fernando retenas ŝin ankoraŭ kaj ne respondas al ŝi, Dorotea stariĝis per pleja fortostreĉo kaj genuiĝis antaŭ li, kaj verŝante multe da belaj kaj afliktaj larmoj, diris:

вернуться

[151]

Latine: «ni ĝoju». Ĉi-kuntekste: «kontentiĝon» (pro la alveno de novaj gastoj).

вернуться

[152]

T.e. kun la piedingoj iom pli alte ol ordinare.

вернуться

[153]

Speciala selo por virinoj, simila al seĝo, kun dors-apogilo kaj pied-tabulo.

вернуться

[154]

Oni kutimis porti maskojn kaj vualojn por ŝirmi la vizaĝon kontraŭ suno kaj polvo.