Выбрать главу

—Se viaj okuloj, kara sinjoro, ne blindiĝis pro la radioj de la suno troviĝanta inter viaj brakoj, certe vi jam vidis, ke antaŭ vi genuas Dorotea, la senfortuna kaj malfeliĉa ĝis vi volos decidi alie. Mi estas la humila kampulino, kiun via boneco, aŭ via plezuro, volis levi al la honoro nomi ŝin via; mi vivis kontenta inter la limoj de la virto ĝis via sintrudo kaj via ŝajne sincera amo apertis la pordon de mia ĉasto. Mi donis al vi ŝlosilon de mia libero, sed tian donacon vi ne dankis, kion klare montras tio, ke mi devis kaŝi min ĉi tie, kie vi min vidas nun, kaj ankaŭ tio ke mi vidas vin en la situacio, en kiu vi troviĝas. Tamen eĉ ne unu solan momenton vi devus pensi, ke mi venis ĉi tien sur la vojo de la malhonoro: min puŝis nur la aflikto kaj la doloro vidi min forlasita. Vi volis min via, kaj mi estis via tiagrade, ke kvankam mi dezirus nun la kontraŭon, tamen vi ne povus ne aparteni al mi. Konsideru, mia kara sinjoro, ke mi sentas al vi tiel senkomparan amon, ke ĝi povus kompensi la belon kaj la noblecon de la virino, pro kiu vi fortenas vin de mi. Vi ne povas aparteni al la bela Luscinda, ĉar vi estas mia, kaj ŝi ne povas aparteni al vi, ĉar ŝi estas de Cardenio; kaj finfine komprenu, ke pli facilos al vi igi vian koron ami la virinon, kiu vin adoras, ol trudi, ke amu vin virino, kiu sentas al vi abomenon. Vi persekutis mian ĉaston, atakis mian virton per viaj promesoj, konis mian rangon, kaj scias kiel tute mi donis min al via volo; vi ne havas motivon aŭ pretekston por deklari vin trompita. Se mi diras la veron (kaj fakte la veron mi diras) kaj vi estas kristano kaj kavaliro, kial vi tiel longe prokrastas feliĉigi min en la fino, kiel vi feliĉigis min en la komenco? Kaj se vi ne sentas al mi la amon ŝuldatan al vera kaj leĝa edzino, kia mi estas, almenaŭ akceptu min kiel vian sklavinon, ĉar mi konsiderus min feliĉa kaj bonsorta nur per tio, ke mi apartenus al vi. Ne permesu, forlasante kaj ignorante min, ke mia honoro fariĝu objekto de klaĉoj; ne venenu la old-aĝon de miaj gepatroj, ĉar ili, kiel bonaj subuloj, ĉiam servis lojale al la viaj, kaj ne meritas tian trakton. Se vi opinias, ke via sango degradiĝus, se ĝi miksiĝus kun la mia, pensu, ke ekzistas neniu nobeleco en ĉi mondo, kiu ne iris sur ĉi sama vojo, kaj ke la rangon de la virino oni ne atentas en la plej moŝtaj genealogioj; tiom pli, ke la vera nobeleco konsistas el virto,[155] kaj se vi tian virton perdas, rifuzante al mi mian justan rajton, mi evidentiĝos pli nobela ol vi. Fine, sinjoro, tiel se vi volas, kiel se vi ne volas, mi estas via edzino; tion konfirmas viaj amoĵuroj, kiuj nek povas, nek devas esti falsaj, se vi fieras posedi tion, kio igas vin disdegni min;[156] tion konfirmas viaj subskribitaj sindevigoj, kaj la ĉielo, kiun vi alvokis kiel atestanton de viaj promesoj; kaj, se tio ne sufiĉas, via propra konscienco certe levos sian voĉon meze de viaj amuzoj, ripetante la veron, kiun mi ĵus diris, kaj ĉagrenante vin en viaj plej grandaj ĝuoj kaj plezuroj.

La kompatinda Dorotea parolis kun tiom da emocio kaj da larmoj, ke eĉ la kunuloj de don Fernando, kaj la ceteraj ĉeestantoj, ne povis ne afliktiĝi kun ŝi. Don Fernando aŭskultis ŝin sen diri eĉ unu vorton, kaj ŝi finis paroli kaj komencis tiel veadi kaj plorsingulti, ke nur koro el bronzo ne moliĝus ĉe tia elmontro de doloro. Luscinda fikse rigardis ŝin, multe kompatis ŝin pro ties sufero, kaj same multe admiris ŝian saĝon kaj ŝian belon, ŝi eĉ volis proksimiĝi al Dorotea por konsoli ŝin, sed ne povis ĉar don Fernando forte retenis ŝin ankoraŭ. Plena de honto kaj konsterno, la kavaliro rigardis longan tempon Dorotean, ĝis fine li apertis la brakon kaj diris, lasinte Luscindan libera:

—Vi venkas, bela Dorotea, vi venkas. Ne ekzistas spirito kapabla rezisti tiom da veroj.

Kiam don Fernando delasis Luscindan, tiu, ankoraŭ duonsvena, ne falis teren, ĉar Cardenio, sin lokinta malantaŭ don Fernando por ne esti rekonita de li,[157] staris proksima kaj, perdante la timon kaj spitante ĉian eventualan danĝeron, subtene prenis Luscindan inter siaj brakoj kaj diris:

—Se la kompata ĉielo fine degnas konsenti al vi kelkan ripozon, mia bela, lojala kaj kuraĝa sinjorino, mi kredas, ke nenie vi ripozos pli sekure ol en ĉi brakoj vin tenantaj nun, same kiel ili vin tenis, kiam la Fortuno permesis al mi nomi vin mia.

Ĉe tiaj vortoj, Luscinda, kiu antaŭe komencis rekoni lin pro ties voĉo, fiksis la rigardon sur Cardenio, certiĝis per siaj okuloj, ke tie efektive li staras kaj preskaŭ ekster si kaj ignorante ĉian regulon de deca konduto, ŝi sin ĵetis brak-aperte al lia kolo, metis sian vangon sur la lia kaj diris:

—Jes, kara sinjoro, vi estas la vera mastro de ĉi sklavino, malgraŭ la minacoj farita al mia vivo, kiu dependas de la via.

Strangega aperis ĉi spektaklo ĉe la okuloj de don Fernando kaj de la ceteraj ĉeestantoj, plenaj de miro pro tiel neatendita okazo. Dorotea rimarkis, ke don Fernando, paliĝinte, movas la manon direkte al la glavo; ŝi imagis, ke li intencas venĝi sin kontraŭ Cardenio, kaj kun eksterordinara rapido kroĉiĝis al la genuoj de don Fernando, kisis ilin kaj tiel ilin kumprenis, ke li ne povus fari eĉ unu paŝon. Senĉese plorante ŝi diris:

—Kion vi intencas, ho mia sola azilo, en ĉi neimagebla okazo? Ĉe viaj piedoj kuŝas via edzino, dum la virino, kiun vi deziras, troviĝas en la brakoj de sia edzo. Pensu, ĉu vi rajtas aŭ povas detrui kion la ĉielo disponis, aŭ ĉu, anstataŭe, ne pli bonas, ke vi levu al via nivelo la virinon, kiu firma en sia fido kaj en sia vero, malgraŭ ĉiaj obstakloj, inundas per amaj larmoj la vizaĝon kaj bruston de sia vera edzo… Je Dio kaj por via bono, via elreviĝo, suferata de vi ĉe la vido de aliaj, ne pliigu vian koleron, sed prefere vin mildigu tiel, ke vi povu pace kaj trankvile permesi al la du geamantoj vivi, sen ia ĝeno de via flanko, la tempon destinitan al ili de la ĉielo; tiel vi montrus la sindonon de via glora kaj nobla koro, kaj la mondo vidus ke, ĉe vi, pli fortas la racio ol la pasio.

Dum Dorotea parolis, Cardenio, kvankam li tenis Luscindan en la brakoj, ne deturnis la okulojn de don Fernando kaj pretis, se li vidus lin fari ian agresan movon, defendi sin kaj ataki kiom li povus, eĉ je la kosto de la propra vivo; sed tiam, la amikoj de don Fernando, kune kun la pastro, la barbiro kaj eĉ la brava Sancho Panza, kiuj spektis ĉion okazintan, ĉirkaŭis don Fernandon, petis lin, ke li sin montru kompatema al la ploranta Dorotea, kaj aldonis ke, se kiel ili kredis, ŝi diris la veron, li devus ne rompi ŝian justan esperon kaj konsideri, ke, sendube ne hazarde, sed pro aparta providenco de la ĉielo, ili ĉiuj koincide troviĝas en tiel neantaŭvidita loko; de sia flanko la pastro lin avertis, ke nur la morto povus disigi Luscindan de Cardenio; ke, eĉ se ilin trahakus klingo de glavo, ili mortus kune feliĉaj; ke en tiaj nemodifeblaj cirkonstancoj estus saĝe sin regi kaj venki sin mem, montrante grandanimecon kaj propravole lasante la du geamantojn ĝui la bonon senditan al ili de la ĉielo; ke se li atentus la belon de Dorotea, li vidus, ke malmultaj, aŭ neniu, povus ŝin egali, des malpli superi ŝin; ke al tio li devus aldoni ŝian humilecon kaj ŝian ekstreme profundan amon al li; ke, precipe, li devus memori, ke se li fieras nomi sin kavaliro kaj kristano, li ne povus ne plenumi sian promeson; ke tiel agante, li plenumus sian devon al Dio kaj ricevus la aplaŭdon de la saĝaj, ĉar tiuj scias kaj rekonas, ke kunlige kun la virto, la beleco, eĉ sidanta en senranga virino, havas la privilegion levi sin al la nivelo de ajna moŝteco, sen degradi la personon, kiu prenas belulinon al sia pozicio kiel egalan parulinon: kaj ke, kiam nepekante oni obeas la potencan vojon de la deziro, oni faras nenion riproĉindan.

Al ĉi argumentoj, la ceteraj ĉeestantoj aldonis tiom da aliaj konsideroj, ke don Fernando (kies brava koro fakte pulsis kun nobla sango) moliĝis kaj cedis al la vero, kiun li ne povus refuti, eĉ se li volus; kaj kiel montro, ke li kapitulacis kaj akceptis la bonajn konsilojn de la aliaj, li kliniĝis, prenis Dorotean inter siaj brakoj kaj diris:

вернуться

[155]

Tre konata sentenco. La latina poeto Juvenalis skribis: «Nobilitas sola est atque unica virtus».

вернуться

[156]

Dorotea aludas la nobelecon de don Fernando. Oni supozis, ke la nobeloj devus esti ankaŭ, kaj precipe, noblaj.

вернуться

[157]

Alia distriĝo de Cervantes. Iom antaŭe li diras, ke «de sia flanko don Fernando same tuj rekonis Cardenion».