Выбрать главу

—Leviĝu, mia kara sinjorino, ĉar ne justas vidi ĉe miaj piedoj la damon, kiu regas en mia koro; se ĝis nun miaj faroj ne konfirmis kion mi diras, eble tion preskribis la ĉielo por ke, vidante kiel fidele vi min amas, mi povu reciproki vin, kiom vi meritas. Ne riproĉu min pro mia miskonduto kaj neglekto, ĉar la sama forto, kiu puŝis min konkeri vian amon, klopodis eltiri vin de mia flanko. Kaj kiel pruvo, ke mi diras la veron, turnu vin kaj rigardu al la okuloj de la jam feliĉa Luscinda kaj trovos en ili la ekskuzon de mia eraro; kaj tial, ke ŝi atingis kion ŝi deziris, kaj ke mi trovis en vi la plej gravan al mi, ŝi longe vivu sekura kaj feliĉa kun sia Cardenio, kaj mi preĝos surgenue al la ĉielo, ke ĝi konsentu al mi la saman feliĉon kun mia Dorotea.

Tion dirinte, li denove ŝin brakumis kaj premis sian vizaĝon al la ŝia kun granda tenero, tre regante sin por ne ekplori en nedubebla montro de amo kaj de pento. Sed Luscinda, Cardenio kaj preskaŭ ĉiuj ceteraj ne povis reteni la larmojn kaj komencis ilin verŝi tiel abunde, ĉu pro la propra feliĉo, ĉu pro la feliĉo de la aliaj, ke ŝajnis, ke ia granda misfortuno plene trafis ĉiun. Eĉ Sancho Panza larmis, kvankam li poste diris, ke li ploris nur pro tio, ke li vidis, ke Dorotea ne estas, kiel li antaŭe kredis, la reĝino Micomicona, de kiu li esperis tiom da favoroj.

Kelkan tempon daŭris ankoraŭ, kun ĉies ploro, la ĝenerala sento de surpriziteco; poste Cardenio kaj Luscinda genuiĝis antaŭ don Fernando kaj tiel kortuŝe lin dankis pro ties bonvolo al ili, ke li ne sciis kion respondi kaj nur levis kaj brakumis ilin kun multa afablo kaj ĝentilo. Fine li demandis al Dorotea, kiel ŝi trafis tien, en lokon tiel distan de ŝia hejmo. Koncize kaj diskrete ŝi rakontis kion antaŭe ŝi jam diris al Cardenio; kaj tiel plaĉis al don Fernando kaj al ties kunuloj ŝia historio, ke ili volintus ĝin pli longa: tiel ĉarme ŝi rakontis pri siaj propraj misfortunoj. Poste don Fernando parolis pri tio okazinta al li en la urbo, post ol ili trovis sub la korsaĵo de Luscinda la paperon, kie ŝi deklaris, ke ŝi estas edzino de Cardenio kaj ke, sekve, ŝi povus edziniĝi al neniu alia. Don Fernando aldonis, ke li volis mortigi ŝin kaj ke li tion ne faris, ĉar ŝiaj gepatroj lin fortenis; poste, furioza kaj humiligita, li eliris el la domo kun la penso venĝi sin en pli oportuna momento. La sekvantan tagon li eksciis, ke Luscinda forlasis sian gepatran hejmon, kaj ke oni tute ne havis ideon pri kien ŝi iris; fine, post kelke da monatoj, li ricevis la informon, ke ŝi troviĝas en iu monaĥinejo kun la intenco tie resti definitive, se al ŝi ne eblus pasigi la vivon ĉe la flanko de Cardenio; tiam li akompanigis sin per tri kavaliroj kaj iris al la loko, kie ŝi troviĝis; sed li ne volis paroli kun ŝi, ĉar li timis, ke se oni scius pri lia ĉeesto, oni gardus pli severe la monaĥinejon. Tiel do iun tagon li vidis la pordon aperta —tian okazon li ja atendis— kaj posteniginte du el siaj amikoj gardi la pordon, li kaj la alia kompano eniris en la monaĥinejon, serĉis Luscindan kaj trovis ŝin en la klostro, kie ŝi babilis kun monaĥino; ili ŝin rabis, sen ke ŝi povus rezisti, kaj kondukis ŝin al loko, kie ili sin provizis per ĉio necesa por la vojaĝo. Ili povis fari ĉion ĉi sen ia danĝero, ĉar la monaĥinejo situis en la kamparo, je longa distanco de la vilaĝo. Li aldonis ke, kiam Luscinda vidis sin en lia povo, ŝi svenis, kaj ke, retrovinte la konscion, ŝi nur ploris kaj veis sen diri eĉ unu solan vorton. Tiel, en akompano de larmoj kaj silento ili alvenis al la gastejo, kio al li egalis alveni al la ĉielo, kie likvidiĝas kaj havas finon ĉiuj misfortunoj de la tero.

Ĉapitro 37

Daŭrigo de la historio de la fama princino Micomicona, kun aliaj plaĉaj aventuroj

Ĉion ĉi aŭskultis Sancho, ne sen granda ĉagreno, vidante, ke lia espero ricevi ian nobel-titolon solviĝis kiel fumo, ĉar la linda princino Micomicona sin turnis en Dorotean kaj la giganto en don Fernandon, dum lia mastro profunde dormis, zorgante pri nenio. De sia flanko Dorotea ne tre certis, ke ŝia feliĉo ne estas sonĝo; Cardenio sentis la samon, kaj Luscinda ricevis similan impreson. Don Fernando dankis la ĉielon pro la favoro ricevita kaj pro tio, ke la providenco eltiris lin el la komplika labirinto, kie li preskaŭ perdis la animon kaj la honoron; resume, ĉiuj en la gastejo kontentis pro la feliĉa fino de tiel konflikta kaj despera situacio; la pastro, kiel saĝa homo, atribuis al ĉio okazinta ties ĝustan proporcion kaj gratulis la koncernatojn pro la de ili atingita bono; sed plej ĝoja kaj kontenta montriĝis la gastejestrino, ĉar Cardenio kaj la pastro promesis pagi la kostojn —plus la interezojn— de ĉio perdita kaj damaĝita kaŭze de don Quijote. Kiel dirite, nur Sancho sentis sin trista, afliktoplena kaj senespera; tiel do, kun melankolia esprimo li eniris en la ĉambron de sia ĵus vekiĝinta mastro kaj diris:

—Dormu laŭplaĉe, sinjoro Trista Mieno, kaj ne zorgu likvidi ajnan giganton aŭ remeti la princinon en ŝian tronon, ĉar ĉio estas jam aranĝita kaj finita.

—Sendube, ĉar mi havis kontraŭ la giganto batalon tiel grandiozan kaj ferocan, kian mi ne alfrontos en la cetero de mia vivo —respondis don Quijote—. Per retrohako, frap!, mi forsendis lian kapon sur la plankon, kaj tiom da sango ŝprucis al li, ke ĝi fluis kvazaŭ akvo roja.

—Kvazaŭ ruĝa vino, prefere vi diru —rimarkis Sancho—. Via moŝto sciu, se vi ne scias ankoraŭ, ke la mortinta giganto estas hakita vinsako; la sango, ses aroboj[158] da ruĝa vino, kiujn la sako havis en sia interno; la detranĉita kapo, la putino min naskinta…; kaj la diablo ĉion forportu.

—Kion vi diras, idioto? —diris don Quijote—. Ĉu vi perdis la saĝon?

—Via moŝto ellitiĝu —respondis Sancho— kaj iru vidi, kian belan laboron vi faris, kaj kiom ni devas pagi; vi vidos ankaŭ la reĝinon turnitan en ordinaran damon nomatan Dorotea, kaj kelke da aferoj, kiuj surprizos vin, se vi bone rimarkos.

—Nenio el tio surprizus min —diris don Quijote—, ĉar, se vi bone memoras, kiam laste ni gastis ĉi tie, mi informis vin, ke ĉion en ĉi loko provokis la ensorĉoj, do ne strange se nun okazus la samo.

—Mi plene konsentus kun via moŝto, se ankaŭ mia bernado estus afero de ensorĉo, kaj ne fakto vera kaj reala —respondis Sancho—. Tiuokaze mi vidis la gastejestron (la saman mastron nunan) teni unu ekstremon de la plejdo, vigle suprentiri min kaj ridi plenbuŝe; eble mi estas idioto kaj pekulo, tamen mi kredas, ke, kie oni komencas rekoni la homojn, tie ekzistas ne ia ensorĉo, sed multe da rompitaj ripoj kaj da misfortuno.

—Nu, bone, Dio rimedos tion —diris don Quijote—. Donu al mi la vestaĵojn, ke mi eliru kaj vidu la transformojn, kiujn vi menciis.

Sancho enmanigis al li la pecojn kaj, dum don Quijote sin vestis, la pastro rakontis al don Fernando kaj al la aliaj pri la frenezo de la hidalgo kaj pri la taktiko uzita por tiri lin de la Mizera Roko, kie li antaŭe sidis pro imagaj disdegnoj de sia damo. La pastro sciigis al ili ankaŭ la pliparton de la aventuroj, kiujn Sancho jam komunikis al li, kaj la aŭskultantoj ne malmulte ridis kaj miris, ĉar ili pensis, kiel la tuta mondo, ke temis pri la plej stranga speco de freneco sidanta en difektita cerbo. La pastro aldonis, ke pro tio, ke la bona fortuno de Dorotea neebligus la daŭrigon de la projekto, oni devus elpensi kaj efektivigi alian por konduki la hidalgon al ties vilaĝo. Cardenio proponis, ke oni plu utiligu la originalan projekton, kaj aldonis, ke Luscinda povus transpreni la rolon de Dorotea.

—Ne —diris don Fernando—, oni ne faru tiel. Mi deziras, ke Dorotea ludu ankoraŭ sian rolon, kaj se la vilaĝo de ĉi bona hidalgo ne tre distas, mi tre ĝojos kontribui al lia resaniĝo.

—De ĉi tie, ĝi distas ne pli ol du tagojn.

—Nu, eĉ se ili estus pli, mi same ĝojos fari la vojaĝon, se konsideri la bonon, kiun ni celas.

Ĉi-momente aperis don Quijote armita per siaj tutaj feroj, kun la ronda ŝildo ĉe la brako, la lanco en la mano kaj apogita sur la planko, kaj la kasko de Mambrino, kvankam deformita pro la batoj, sur la kapo. Don Fernando kaj la aliaj miris ĉe la stranga figuro de don Quijote, ĉe lia magra kaj flava vizaĝo duonmejlon longa, ĉe la manko de interkongruo de liaj armiloj kaj ĉe lia digna teniĝo, kaj ili silentis, atendante, ke li parolu unua; fine don Quijote kun grandaj soleno kaj aplombo diris, fiksante la rigardon sur la linda Dorotea:

вернуться

[158]

Hispane «arroba»: malnova pez-unuo. Unu arobo egalas 11,50 kilogramojn.