Выбрать главу

—Ĉi ŝildisto mia informis min, bela sinjorino, ke Via Grandeco ekstermiĝis, ke via persono pereis, ĉar vi, iam reĝino kaj granda damo, turniĝis en simplan pucelon. Se tia ŝanĝo okazis pro ordono de via patro, la reĝo magiisto, ĉar li timis, ke mi ne kapablus doni al vi la necesan kaj ŝuldatan helpon, mi asertas, ke eĉ ne la duonon de sia arto li sciis aŭ scias, kaj ke li apenaŭ familiariĝis kun la kavaliraj historioj; ĉar se li estus leginta kaj studinta ilin longe kaj atente kiel mi, li trovintus ĉiupaŝe, ke aliaj kavaliroj, kies famo ne egalas la mian, efektivigis taskojn multe pli riskajn. Ja, mortigi giganteton, kiom ajn li arogantas, apenaŭ valoras; fakte, antaŭ ne longe mi mem batalis kontraŭ li… nu, mi preferas silenti, por ke oni ne diru, ke mi mensogas; sed la ĉion rivelanta tempo diskonigos la veron en la plej neatendita momento.

—Kontraŭ vinsakoj vi batalis, ne kontraŭ giganto —diris tiam la gastejestro. Sed don Fernando ordonis lin silenti kaj neniel interrompi la dirojn de don Quijote; kaj la hidalgo daŭrigis:

—Mi fine diras, moŝta sinjorino senheredigita, ke, se pro la dirita motivo via patro faris al vi ĉi metamorfozon, vi devus konsideri ĝin nenecesa, ĉar en la mondo ne ekzistas danĝero, tra kies obstakloj mia glavo ne trabatus vojon al mi. Apenaŭ pasos kelke da tagoj ĝis, faliginte teren la kapon de via malamiko, mi surmetos al vi denove la kronon.

Li ĉesis paroli, atendante la respondon de la princino. Dorotea jam konis la intencon de don Fernando daŭrigi la mistifikon ĝis la enkonduko de la hidalgo en ties hejmon, do ŝi respondis kun gracia seriozeco:

—Kiu ajn diris al vi, Kavaliro de la Trista Mieno, ke mi aliformiĝis, tute ne diris la veron, ĉar hodiaŭ mi estas la sama virino kiel hieraŭ. Efektive, kelkaj feliĉaj okazintaĵoj faris al mi ŝanĝon: la plej bonan, kiun mi povus deziri; sed cetere, mi estas la sama persono kiel antaŭe kaj havas la saman intencon helpi al mi per la forto de via kuraĝa kaj nevenkebla brako. Tiel do, kara sinjoro, faru al mi la komplezon redoni la honoron al la viro min generinta, kaj konsideru lin sagaca kaj prudenta, ĉar per sia scio li trovis sekuran kaj facilan rimedon kontraŭ mia misfortuno. Mi kredas, sinjoro, ke, sen via interveno, neniam mi atingus mian nunan feliĉon; kaj ĉi-rilate mi ja diras la puran veron, kion la pliparto de ĉi sinjoroj povus atesti. Kion ni devas fari nur, estas ekiri morgaŭ sur la vojo, ĉar hodiaŭ ni havas apenaŭ tempon por vojaĝi. Kaj pri la cetera bona fortuno, kiun mi esperas, mi fidos je la volo de Dio kaj je la kuraĝo de via koro.

Tion esprimis la saĝa Dorotea kaj, aŭdinte ŝin, don Quijote sin turnis al Sancho kaj laŭtis kun nekaŝita kolero:

—Nun mi diras al vi, Sancho fripono, ke vi estas la plej aĉa kanajlo de Hispanujo. Latrono, vagabondo, ĉu vi ne ĵus diris al mi, krom aliaj absurdoj metintaj min en la plej grandan konfuzon de mia vivo, ke ĉi princino turniĝis en pucelon nomatan Dorotea, kaj ke la kapo kiun, kiel mi kredas, mi dehakis al giganto, estas la putino vin naskinta? Mi ĵuras je… —li rigardis al la ĉielo kaj interpremis la dentojn—, ke la mano min jukas fari el vi kaĉon tian, ke ĉiuj mensogaj ŝildistoj vagontaj de nun en la mondo lernos esti diskretaj.

—Trankviliĝu, kara sinjoro —respondis Sancho—. Eble mi eraris koncerne la ŝanĝiĝon de la princino Micomicona, sed rilate al la kapo de la giganto, nu, al la disŝiro de la felsakoj, kaj al tio, ke la sango estas ruĝa vino, mi ne eraras, je Dio, ĉar tie, ĉe la piedo de via lito kuŝas la hakitaj sakoj, kaj la ruĝa vino turnis vian ĉambron en lagon. Se vi ne kredas min, vi konvinkiĝos, kiam oni fritos la ovojn,[159] t.e. kiam lia moŝto la sinjoro gastejestro prezentos al vi la noton de la damaĝoj. Pri tio, ke la sinjorino reĝino troviĝas en la sama stato kiel antaŭe, mi kore ĝojas, ĉar mi ricevos mian parton, kiel ĉiu la sian.

—Nun mi devas diri al vi —replikis don Quijote—, ke vi estas idioto; pardonu min pro la insulto kaj punkto.

—Punkto —ripetis don Fernando—. Oni ne plu parolu pri la afero. Kaj ĉar la sinjorino princino deziras ekiri morgaŭ, tial, ke hodiaŭ estas jam tarde, oni tiel faru; ni povos pasi ĉi nokton en agrabla babilado ĝis la matenruĝo, kaj morgaŭ ni ĉiuj akompanos sinjoron don Quijote, ĉar ni deziras ĉeesti la grandiozajn kaj riskoplenajn prodaĵojn, kiujn certe li plenumos en ĉi granda entrepreno sia.

—Al mi koncernas servi kaj akompani vin —respondis don Quijote—, kaj mi tre dankas pro la favoro al mi farita kaj pro via bona opinio pri mia persono; tian opinion mi klopodos pravigi, eĉ se mi pagos per mia vivo, aŭ per io plia, se eble.

Multe da komplimentoj kaj sinproponoj ŝanĝis inter si don Quijote kaj don Fernando; sed ilin interrompis vojaĝanto tiam eniranta en la gastejon, viro ĵus veninta, laŭ la vesto, el lando de maŭroj, ĉar li portis bluan kazakon sen kolumo, kun duonmanikoj kaj kurtaj baskoj, kuloton kaj ĉapon de la sama blua koloro, paron da duonbotoj daktilkoloraj kaj maŭran cimitaron pendantan de balteo. Lin sekvis surazene virino vestita laŭ la maŭra stilo, kun la vizaĝo kovrita kaj kun unu vualo sur la kapo; ŝi portis ĉapeton el brokaĵo kaj burnuson, kiu envolvis ŝin de la ŝultroj ĝis la piedoj. La viro vidiĝis iom pli ol kvardekjara, fortika, de bela kresko, kun la vizaĝo iom suntanita, longaj lipharoj kaj zorge pritondita barbo; unuvorte, li aspektis tia, ke, se li portus bonan veston, oni juĝus lin homo moŝtnaskita kaj altranga. Enirante, li petis ĉambron kaj, kiam oni diris al li, ke en la gastejo troviĝas eĉ ne unu ĉambro libera, li montris sin tre afliktita; tamen li alpaŝis al sia kunulino en maŭra vesto kaj helpis ŝin descendi de la azeno. Luscinda, Dorotea, la gastejestrino, ties filino kaj Maritornes, altiritaj de ŝia vesto, kian ili neniam antaŭe vidis, ĉirkaŭis la maŭrinon; kaj Dorotea, kiel kutime simpatia, ĝentila kaj plena de takto, vidante, ke li kaj lia kunulino afliktiĝas pro la manko de ĉambroj, diris al ŝi:

—Ne tre ĉagreniĝu, kara sinjorino, pro la neekzisto ĉi tie de konvena loko kaj de komforto, ĉar same okazas en ĉiuj gastejoj; tamen, se al vi plaĉus loĝi kun ni —kaj ŝi almontris Luscindan—, eble vi ne renkontus pli bonan akcepton en via tuta vojaĝo.

La vualita virino ne respondis kaj nur stariĝis, krucis la manojn sur la brusto kaj dankomontre klinis la kapon kaj la torson. Pro ŝia silento la aliaj opiniis ŝin maŭrino ne scianta paroli en kristana lingvo. Ĉe tio ŝia kunulo, ĝis tiam okupata per aliaj aferoj, alpaŝis, kaj vidante, ke la aliaj ĉirkaŭas ŝin, kaj ke ŝi respondas nenion, diris:

—Sinjorinoj, ĉi pucelo apenaŭ komprenas nian lingvon kaj scias nur la sian; tial, ŝi nek povis nek povas respondi viajn demandojn.

—Ni nur proponis al ŝi —respondis Luscinda— akcepti ĉi-nokte nian akompanon kaj dividi kun ni la lokon, kie ni nin aranĝos, kaj kie ni havigos al ŝi tiom da komforto, kiom la cirkonstancoj permesos, des pli, ke oni devas helpi ĉiun fremdan, precipe virinon, se helpon ili bezonas.

—En ŝia nomo kaj en la mia —li diris— mi kisas al vi la manon, sinjorino, kaj taksas vian proponon tiel alte kiel ĝi meritas; sendube temas pri granda favoro, se konsideri, ke ĝi venas en la nunaj cirkonstancoj kaj de moŝtaj personoj, kiaj vi ŝajnas.

—Diru al mi, sinjoro —demandis Dorotea—. Ĉu la damo estas kristana aŭ maŭra?

—Maŭra laŭ korpo kaj vesto, sed profunde kristana en sia animo, ĉar ŝi havas tre grandan deziron fariĝi tia.

—Ĉu oni do ne baptis ŝin ankoraŭ? —demandis Luscinda.

—Ni ne havis la okazon, de kiam ŝi forlasis sian landon kaj hejmon: Alĝerio —li respondis—. Kaj ĝis nun ŝi ne troviĝis en tia mortodanĝero, ke ŝi devus ricevi la bapton eĉ sen esti instruita rilate al la ceremonioj, kies scion postulas nia Patrino, la Sankta Eklezio; sed mi esperas, ke Dio baldaŭ donos al ni la okazon, ke oni ŝin baptu kun la formalaĵoj ŝuldata al ŝia rango, pli alta ol ŝia vesto aŭ la mia montras.

вернуться

[159]

Proverba esprimo; devenas de rakonto kun la jena argumento: En gastejo, bubo ŝtelis paton, envolvis ĝin kaj ekiris al la pordo por forkuri; tiam aperis la gastejestrino kaj demandis al li, kion li portas. «Vi scios, ĉe la horo friti la ovojn», respondis la knabo.