Выбрать главу

Ĉi vortoj eĉ pli vekis en la aliaj la deziron scii pri la maŭrino kaj ties kunulo; sed ili ne volis lin demandi tiam, ĉar en tiu nokta horo ŝajnis pli konvene havigi al la paro ripozon ol demandi pri ties vivo. Dorotea prenis ŝin je la mano, sidigis ŝin ĉe sia flanko kaj petis, ke ŝi demetu la vualon. Ŝi rigardis sian kunulon, kvazaŭ ŝi demandus per la okuloj kion oni diris kaj kion ŝi devus fari; li respondis arabe, ke oni petis ŝin demeti la vualon, kaj li aldonis, ke ŝi tion faru; ŝi do senvualigis sin kaj rivelis vizaĝon tiel belan, ke Dorotea trovis ŝin pli bela ol Luscinda, kaj Luscinda pli bela ol Dorotea, dum la ceteraj ĉeestantoj pensis, ke nur la mieno de la maŭrino povus egali la mienon de Luscinda kaj Dorotea; kaj pluraj trovis ŝin kelkrilate eĉ la plej bela el la tri. Nu, ĉar la belo havas la privilegion gajni al si ĉies koron kaj volon, oni tuj cedis al la deziro komplimenti kaj servi la belan maŭrinon.

Don Fernando demandis al ŝia kunulo pri ŝia nomo, kaj li respondis, ke ŝi nomiĝas Lela Zoraida; sed kiam ŝi aŭdis lian respondon, ŝi komprenis kion la kristano demandis, kaj ŝi aldiris rapide kaj gracie, sed ankaŭ angore:

—Ne, Zoraida ne; María, María —komprenigante, ke ŝi nomiĝas, ne Zoraida, sed María.

Ŝiaj vortoj, kaj la emocio kun kiu ŝi ilin prononcis, provokis la verŝon de larmoj ĉe la ĉeestantoj, ĉefe ĉe la virinoj, kies naturo estas pli molkora kaj kompatema. Luscinda varme ŝin brakumis kaj diris: «Jes, jes: María», kaj la maŭrino respondis: «Jes, jes: María; Zoraida macange», kiu lasta signifas «ne».

Dume la nokto falis kaj sub la instrukcioj de la kompanoj de don Fernando, la gastejestro ĉiel klopodis prepari al ili la plej bonan manĝon pretigeblan. Tiel do, kiam la horo venis, ĉiuj sidiĝis ĉe unu longa komuna tablo, ĉar en la gastejo ne ekzistis tabloj rondaj aŭ kvadrataj, kaj la honoran lokon oni destinis al don Quijote, malgraŭ ties rifuzoj. Li volis ĉe sia flanko sinjorinon Micomicona, tial ke ŝi troviĝis sub lia protekto. Apud ŝi sidiĝis Luscinda kaj Zoraida, kaj fronte al ili don Fernando kaj Cardenio kun la ĵusveninto kaj la ceteraj kavaliroj; ĉe la flanko de la damoj sidiĝis la pastro kaj la barbiro, kaj tiel ili manĝis kun granda kontento, des pli, kiam ili vidis, ke don Quijote ĉesas manĝi kaj, posedata de la sama spirito, kiu iam movis lin longe paroli al la kapristoj, komencis diri:

—Vere, sinjoroj, oni devas rekoni, ĉion konsiderante, ke la membroj de la ordeno de la vaganta kavalirismo travivas plej eksterordinarajn aferojn. Efektive, inter la homoj vivantaj en la mondo, kiu, enirinte tra la pordo de ĉi kastelo kaj trovante nin kune en nia nuna aspekto, divenus kio vere ni estas? Kiu povus kredi, ke ĉe mia flanko sidas la granda reĝino konata de ni ĉiuj, kaj ke mi estas la Kavaliro de la Trista Mieno, kies nomon la buŝo de la famo ĉie distrumpetas? Nedubeble do, ĉi arto aŭ profesio pli grandas ol la ceteraj elpensitaj de la homo, kaj ju pli da danĝeroj ĝi kunportas, des pli alte ni devas ĝin taksi. Iru for de ĉi tie, kiu asertus, ke la letroj pli valoras ol la armoj! Mi respondus, kiu ajn li estus, ke li ne scias kion li diras. Efektive, li prezentus la argumenton, kaj al ĝi ĉefe sin apogus, ke la faroj de la spirito superas la farojn de la korpo, kaj ke la armojn nur per la korpo oni manipulas, kvazau temus pri ŝarĝista okupo, por kies plenumo oni bezonas nur fizikan forton; kvazaŭ en nia profesio en la tiel nomata kampo de la armoj ne necesus granda inteligento por la efektivigo de kuraĝaj entreprenoj; kaj kvazaŭ militestro komandanta armeon aŭ defendanta sieĝitan urbon ne laborus tiel per sia inteligento kiel per sia korpo. Ĉu per la nura fizika forto oni povus diveni aŭ scii la intencojn, planojn, stratagemojn kaj embuskojn de la malamiko, aŭ preventi timatajn danĝerojn? Sekve do, se por la armoj, kiel por la letroj, necesas la inteligento, ni vidu nun, kiu faras pli grandan mensan laboron, ĉu la letristo aŭ la soldato. Ni povos tion scii, se ni konsideras la celon letristan kaj la celon soldatan kaj konsentas, ke ju pli noblas la serĉata celo, des pli alte oni devas ĝin taksi. Estas celo kaj objekto de la profanaj letroj (mi ne parolas nun pri la religiaj, kies celo, nekomparebla kaj infinita, konsistas en tio, inspiri la animojn, ke ili atingu la ĉielon) distribui nepartie la juston, doni al ĉiu ties rajton, interpreti la leĝon kaj klopodi, ke oni ĝin observu, kio certe meritas laŭdon pro siaj grandanimaj kaj noblaj streboj, sed ne tiel multe kiel la kariero de la armoj, kies objekto estas la paco, la pleja bono, kiun la homoj povas deziri en ĉi mondo: tial, la unuan bonan novaĵon, ricevitan de la mondo kaj de la homoj, komunikis la anĝeloj en la nokto, kiu estis nia tago,[160] kiam ili kantis en la aero: «Gloron al Dio en la alto kaj pacon sur la tero al la homoj de bona volo»; tial, la plej bona majstro sur la tero kaj en la ĉielo instruis al siaj disĉiploj kaj adeptoj saluti jene en la momento eniri en ajnan domon: «Paco regu en ĉi hejmo», kaj ofte Li diris al ili: «Mi donas al vi mian pacon; mian pacon mi lasas al vi; la paco estu ĉe vi», kiu paco, donita de tia mano, egalas al juvelo: tia juvelo, ke, se ĝi mankas en la ĉielo aŭ sur la tero, nenia bono povas ekzisti. Ĉi paco estas la vera celo de la milito, ĉar armoj kaj milito signifas la samon. Se ni akceptas do la veron, ke la milito celas la pacon, kaj ke sekve ĝi superas la celon de la letroj, ni traktu nun pri la korpaj suferoj de la eruditoj kaj de la soldatoj, kaj ni vidu, kies suferoj pli grandas.

Don Quijote tiel prudente kaj racie sin esprimadis, ke tiam neniu el la aŭskultantoj opinius lin freneza; kontraŭe: la pliparto, kavaliroj ligitaj al la kariero de la armoj, aŭskultis lin kun granda plezuro. Li plu parolis:

—Mi asertas do, ke la suferoj de la studentoj estas la jenaj: ĉefe mizero (nu, ne ĉiuj malriĉas, sed ni allasu la ekstreman kazon), kaj kiam mi diras, ke ili suferas mizeron, mi kredas, ke nenion plian oni povus aldoni por indiki ilian misfortunon, ĉar la malriĉan trafas nenio bona. Li elportas la diversajn aspektojn de la mizero: foje malsato, foje frido, foje nudeco, foje ĉio kune; tamen lia situacio ne fariĝas senespera, ĉar iel li manĝas, eble iom pli malfrue ol oni kutimas, eble sin nutrante per la postlasaĵoj restintaj sur la tablo de la riĉaj, eble serĉante la supon,[161] kio lasta konsistigas la plejan mizeron de la studento. Al li ne mankas alies braĝujo aŭ kameno, kies varmo ne tre intensas sed almenaŭ iom mildigas lian fridon; kaj fine, li dormas subtegmente dum la nokto… Mi ne volas detale mencii kelke da negravaĵoj, nome, la manko de ĉemizoj, la nesufiĉo de ŝuoj, la kaduka kaj fadenmontra stato de la vesto, nek kiel avide li ŝtopas al si la stomakon, kiam hazarde li partoprenas en festeno. Sur ĉi kruta kaj dorna vojo la studento stumblas, falas, sin levas kaj falas denove, sed fine akiras la deziratan diplomon; kaj tiam, pasinte inter tiaj Scilaj, Karibdaj kaj Sirtoj, multaj studentoj, kvazaŭ pelitaj de la favora vento de la fortuno (kiel ni ofte vidas) fine regas kaj komandas la mondon de sur seĝo kaj ŝanĝas sian malsaton en plenan stomakon, sian fridon en plaĉan friskon, sian nudecon en belajn kostumojn kaj sian surmatan dormon en ripozon inter holandaj kaj damaskaj tukoj: ĝuste meritita rekompenco al ilia kuraĝo. Sed iliaj suferoj, se komparitaj kun la suferoj de la soldato, tre etas en ĉiuj aspektoj, kiel mi tuj klarigos.

Ĉapitro 38

Pri la kurioza parolado de don Quijote rilate al la armoj kaj la letroj

Don Quijote diris daŭrige:

—Ĉar ni komencis konsiderante la situacion de la studento, lian mizeron kaj ties diversajn aspektojn, ni traktos, ĉu la soldato pli riĉas, kaj ni vidos, ke li estas la plej paŭpera en la mondo, tial, ke li devas subteni sin per la mizera soldo, kiun li ricevas tarde aŭ neniam, aŭ per tio, kion li povas marodi propramane tre riskante sian vivon kaj konsciencon; kaj kelkfoje lia senvestiteco estas tia, ke ia sajo ŝirita taŭgas al li samtempe kiel ĉemizo kaj uniformo; en la mezo de la vintro, en kamparo aperta, li defendas sin kontraŭ la rigoroj de la vetero per nur la elspiraĵoj de sia buŝo, kiuj, venante de vaka loko, certe fridas spite al la naturaj leĝoj. Sed falas la nokto, kaj tiam ni vidas, ke por ripozi post tiom da malkomforto, li disponas liton, kiu, se ne pro lia kulpo, neniam montriĝas larĝo-manka, ĉar li povas mezuri sur la tero kiom da futoj li volas kaj tie ruli sin laŭplaĉe sen timi la ĉifiĝon de la tukoj. Fine venas la tago kaj la horo, kiam oni surmetas al li la doktoran bireton, faritan el ĉarpioj, por kuraci la vundon de kuglo eble trapasinta lian frunton aŭ kripliginta lin je brako aŭ je kruro. Kaj se ĉio ĉi ne okazas kaj la kompata ĉielo gardas lin viva kaj sana, li statos tiel mizera kiel antaŭe kaj devos interveni en aliaj dueloj kaj bataloj kaj venki senescepte por iom prosperi; sed tiaj mirakloj apenaŭ vidiĝas. Nu, sinjoroj, se vi konsideris la aferon, diru, kiomfoje superas la viktimoj de la milito la nombron de ĝiaj profitantoj? Sendube vi respondos, ke tia komparo ne eblas, ĉar oni ne povas kalkuli la milit-pereintojn, dum nur tri ciferoj[162] sufiĉus por indiki la kiomon de la prosperaj soldatoj vivaj.

вернуться

[160]

Ĉar en tiu nokto, laŭ la kristanismo, naskiĝis la Filo de Dio por meti lumon en la homan tenebron.

вернуться

[161]

Almozante pri ĝi ĉe la konventoj.

вернуться

[162]

T.e., ajna nombro el tri ciferoj.