Выбрать главу

—Temas pri la samaj versoj, kiujn mi scias —asertis la kaptito.

—Kaj jen la fortresa soneto, se mia memoro ne lamas —diris la kavaliro.

Soneto

El ĉi arida ter’ el ĉi ruino kuŝanta dise pro batalaj fatoj, l’ animoj sanktaj de tri mil soldatoj supriris, vivaj, al la dia sino.
Fort-brake bataladis kun obstino, sed, jam malmultaj, sangaj sub la batoj de akre tranĉaj glavoj, l’ atakatoj transiris alimonden en la fino.
Sur tia tero kontinue restis demonoj mil, perversaj kaj teruraj, en la jarcentoj nunaj kaj paseaj.
Neniam, tamen, ĉi-dezerte estis animoj gracoplenaj tiel puraj nek viroj pli kuraĝe dev-obeaj.

La sonetojn oni laŭdis, kaj la kaptito, ĝoja pro la bonaj novaĵoj diritaj pri sia kamarado, daŭrigis la rakonton jene:

—Nu, La-Goleta kaj la fortreso kapitulacis, kaj la turkoj ordonis la eldetruon de La-Goleta (rilate al la fortreso, ĝi tiel disfalis, ke nenio detruinda restis); por ŝpari tempon kaj laboron oni minis La-Goletan en tri lokoj, sed la minoj ne povis disfrakasi tion, kio ŝajnis ebla, t.e. la oldan remparon, dum la ankoraŭ starantaj partoj de la novaj muroj konstruitaj de El Fratín facile renversiĝis.

»Fine, la floto revenis al Konstantinopolo venke kaj triumfe, kaj plurajn monatojn poste mortis mia mastro Uchalí, nomita Uchalí Fartax, kio en la turka lingvo signifas «la skabia renegato», kaj efektive, li estis tia; la turkoj havas la kutimon alnomi iun laŭ ties mankoj aŭ virtoj, ĉar ĉe ili ekzistas nur kvar familiaj nomoj de otomana deveno, kaj la plimulto el la turkoj ricevas do, kiel dirite, alnomon aludan al la mankoj de la korpo aŭ al la virtoj de la animo. Dum dek kvar jaroj ĉi skabia ulo remadis kiel sklavo de la Granda Sinjoro; kaj iam, jam pli ol 34-jara, remante, li ricevis fortan survangon de iu turko kaj, furioza, fariĝis renegato por povi venĝi sin. Tiom li fine distingiĝis pro sia kuraĝo, ke, sen helpi sin per hontigaj metodoj kaj rimedoj uzataj de la pliparto de la favoritoj de la Granda Turko, li gajnis al si la tronon de Alĝerio kaj poste la generalecon de la maro (la trian postenon, laŭ gravo, de ilia regno). Li naskiĝis en Kalabrio, havis bonan karakteron moralan kaj tre humane traktis siajn kaptitojn. Lastatempe li posedis tri mil da ili, kaj post lia morto oni ilin distribuis inter la Granda Sinjoro (li estas konsiderata kiel filo de ĉiu mortinto, sekve li ricevas sian parton de la heredo) kaj liaj renegatoj; min oni transdonis al venecia renegato, iama ŝip-knabo, kiun Uchalí kaptis surmare kaj poste tiel amis, ke li faris lin unu el siaj plej regalataj garzonoj.[166] La veneciano, plej kruela renegato iam vivinta, havis la nomon Ayan Aga, akiris multe da riĉoj kaj la kronon de Alĝerio. Mi do iris kun li de Konstantinopolo al Alĝerio, kontenta proksimiĝi al Hispanujo, ne pro tio, ke mi havus la ideon skribi al iu pri mia misfortuno,[167] sed ĉar mi pensis, ke la sorto eble montriĝus pli favora ol en Konstantinopolo, kie mi provis milmaniere fuĝi sen ia sukceso. Mi pensis, ke en Alĝerio mi povus iel plenumi mian grandan deziron, ĉar mi tute ne perdis la esperon vidi min denove libera; efektive, kiam miaj pensoj, projektoj kaj faroj ne donis la atenditan rezultaton, mi ne perdis la kuraĝon, sed tuj forĝis al mi alian planon, eĉ senbazan kaj feblan, kapablan revivigi en mi la esperon. Tiel mi pasigis la tempon en la prizono aŭ bagno, kie la turkoj enfermas la kristanajn kaptitojn, kiuj apartenas al la reĝo, al kelkaj privatuloj, kaj al magacén aŭ magistrato; la magistrataj kaptitoj estis okupataj ĉe publikaj laboroj kaj aliaj taskoj kaj tre malfacile retrovas la liberon, ĉar ili apartenas al la komunumo, ne al privata mastro, kaj sekve ne scias kun kiu trakti sian elaĉeton, se ili havas monon por tio. Kiel dirite, kelkaj privatuloj de la urbo enfermas en la bagno siajn sklavojn, ĉefe la redoneblajn kontraŭ pago, kaj tie oni tenas ilin senokupaj kaj sekuraj ĝis la alveno de la elaĉeta mono. Ankaŭ la elaĉetataj sklavoj de la reĝo ne iras labori kun la aliaj de la grupo, se oni ne prokrastas la sendon de la postulata sumo; ĉi-okaze, por ke la kaptitoj petu pli urĝe la liberigan monon, oni devigas ilin labori kaj kolekti brullignon, kio lasta ne estas facila tasko.

»Ankaŭ min oni listis kiel redoneblan, ĉar, kvankam mi asertis, ke mi ne posedas nek kapitalon nek alian propraĵon, oni ne atentis mian diron, sciante, ke mi havas la rangon de kapitano. Oni surmetis al mi ĉenon, pli kiel distingilon de elaĉeteblulo, ol kiel sekurigan rimedon, kaj en tia stato mi vivis en la bagno kun aliaj multaj kavaliroj kaj moŝtuloj konsiderataj kaj traktataj kiel elaĉetotoj. Kaj, kvankam ofte (fakte, preskaŭ ĉiam) malsataj kaj duonnudaj, ni plej afliktiĝis, kiam ni ĉiumomente vidis kaj aŭdis la neniam antaŭe vidatan kaj aŭdatan kruelon, kiun mia mastro uzis kontraŭ la kristanoj. Ĉiutage li igis pendumi unu, palisumi alian, detranĉi la orelojn al cetera, kaj ĉion ĉi li faris je la plej eta preteksto (aŭ tute sen ia preteksto), tiele, ke eĉ la turkoj mem konfesis, ke li kruelas pro la nura plezuro krueli, kaj ke lia naturo lin puŝas krimi kontraŭ la tuta homa raso. Nur unu hispana soldato, iu Saavedra,[168] ne ricevis de li mistrakton, kvankam en sia klopodado retrovi la liberon, li plenumis tiajn aferojn, ke ili restos dum multaj jaroj en la menso de la turka gento; tamen, lia mastro neniam vergis aŭ igis vergi lin, nek diris al li eĉ unu solan krudan vorton; dume ni timis, ke eĉ pro la plej eta el liaj faroj oni fine palisumos lin, kaj li mem timis la samon pli ol unu fojon. Se mi disponus sufiĉan tempon, mi rakontus al vi iomon el la aventuroj de ĉi soldato, pli distraj kaj mirigaj ol mia propra historio.

»Nu, al la korto de nia bagno rigardis la fenestroj de la domo de riĉa kaj grava maŭro; la fenestroj, kiel ordinare en la maŭraj domoj, similis al truoj, kaj krome ilin kovris tre densaj kaj dikaj ĵaluzioj. Okazis do, ke iam mi troviĝis kun tri kompanoj en la teraso de la bagno, kaj, por pasigi la tempon, ni, en niaj ĉenoj, provis fari saltojn. Ni estis solaj, ĉar la ceteraj kristanoj jam eliris labori; tute hazarde mi levis la rigardon kaj rimarkis, ke tra la ĵaluzioj moviĝas unu kano kun poŝtuko alligita al sia ekstremo, kvazaŭ signante, ke ni proksimiĝu por preni ĝin. Ni donis tiun interpreton al la movoj, kaj unu el miaj kompanoj iris loki sin sub la kano por vidi, ĉu oni ĝin delasos, aŭ kio alia okazos; sed apenaŭ li alvenis, la kano leviĝis kaj moviĝis ambaŭflanken, kvazaŭ dirante, «ne». La kristano revenis al nia flanko, kaj la kano denove moviĝis kiel ĉe la komenco. Tiam, alia kompano proksimiĝis, sed okazis al li same kiel al la unua. Fine, la tria aliris kaj renkontis la saman akcepton kiel la unua kaj la dua. Vidante tion, ankaŭ mi volis provi mian ŝancon, kaj, kiam mi lokis min sub la kano, oni lasis ĝin fali en la bagnon, antaŭ miaj piedoj. Mi rapidis disligi la poŝtukon, en kies interno kuŝis dek cianís, ormoneroj de basa titro uzataj de la maŭroj, kaj ĉiu valoranta po dek el niaj realoj. Nenecese diri, ke mi tre ĝojis ĉe la trovo; sed mi perpleksis tiel multe kiel mi kontentis, ĉar mi ne povis klarigi al mi la kialon de tia donaco, speciale destinita al mi, se konsideri, ke, en klara signo de prefero, la kanon oni lasis fali nur antaŭ mi. Mi prenis do bonvenan monon, rompis la kanon, revenis al la teraso, rigardis al la ĵaluzio kaj vidis, ke tre blanka mano aperas kaj rapide apertas kaj fermas la fenestron. Ĉe tio mi pensis aŭ imagis, ke virino loĝanta en tiu domo faris al ni la donacon, kaj por montri nian dankemon, riverencis laŭ la maŭra stilo, klinante la kapon kaj la korpon, kaj krucante la brakojn su la brusto. Iom poste oni elmontris el la sama fenestro krucon el kanoj kaj tuj retiris ĝin. El tio ni konkludis, ke en la domo troviĝas kristana sklavino, kaj ke ŝi faris al ni la donacon; sed la blanka haŭto de ŝia mano kaj la braceletoj ĉe ŝia pojno kontraŭis nian konjekton. Sekve ni imagis, ke certe temas pri renegata kristanino, laŭleĝa edzino de ŝia mastro, ĉar ofte okazas, ke la maŭroj volonte edziĝas al tiaj kristaninoj kaj ilin preferas al la virinoj de sia propra lando; tamen, niaj konjektoj tre distis de la vero.

вернуться

[166]

Neologismo: Njo-knabo.

вернуться

[167]

Celante esti objekto de elaĉeto.

вернуться

[168]

La aŭtoro, Miguel de Cervantes Saavedra, aludas sin mem kaj siajn travivaĵojn kiel kaptito de la turkoj.