Выбрать главу

»Poste ni konsiliĝis kun la renegato pri la maniero forkonduki la maŭrinon kaj akompani ŝin al kristana lando: fine ni interkonsentis atendi la duan leteron de Zoraida (tiel ŝi nomiĝis, kvankam nun ŝi deziras havi la nomon María), ĉar ni bone komprenis, ke nur de ŝi dependis la solvo de niaj malfaciloj. Tiel interkonsentinte, la renegato diris al ni, ke ni zorgu pri nenio, ĉar li liberigus nin aŭ perdus la vivon en la entrepreno.

»Dum kvar tagojn troviĝis homoj en la bagno, kio signifis, ke kvar tagojn ne aperis la kano; ĉe la fino de la dirita tempo, kiam la bagno denove vidiĝis dezerta, la kano montriĝis kun poŝtuko tiel graveda, ke ĝi aŭguris feliĉan akuŝon. La kano, kun sia ŝarĝo, kliniĝis al mi; mi trovis en la tuko alian leteron kaj cent eskudojn el oro, sen alispecaj moneroj. La renegato estis kun ni, kaj, reveninte al nia ĉelo, ni donis al li la leteron por lego. Li tradukis jene:

Mi ne scias, kara sinjoro, kiel aranĝi nian vojaĝon al Hispanio. Ĉi-rilate Lela Marien nenion diris al mi, kvankam mi ŝin demandis. Mi povas nur transdoni al vi tra ĉi fenestro multege da oraj moneroj; per ili elaĉetu vin kaj viajn amikojn; unu el vi iru al kristana lando akiri barkon tie kaj revenu forkonduki la aliajn. Mi troviĝos en la bieno de mia patro, ĉe la pordego de Babazon, apud la marbordo, kie mi restos la tutan someron kun miaj patro kaj servistoj. En la nokto vi facile povos forkonduki min de tie al la barko. Memoru, ke vi devas edziĝi al mi, alie mi petos de Marien, ke ŝi vin punu. Se vi ne havas fidon al la personoj, kiuj povus iri akiri la barkon, elaĉetu vin kaj mem iru; mi scias, ke vi certe revenos, ĉar vi estas kavaliro kaj kristano. Zorgu informiĝi kie situas nia bieno. Kiam vi denove venos al la teraso, mi komprenos, ke la bagno dezertas, kaj mi liveros al vi multe da mono. Allah vin gardu, kara sinjoro.

»Tiel tekstis la dua letero. Leginte ĝin, ĉiu sin proponis esti la elaĉetoto kaj promesis iri kaj reveni plej rapide: ankaŭ mi min proponis, sed la renegato tute oponis al la projekto, dirante, ke li ne konsentus la liberigon de nur unu, kaj ke ni ĉiuj devus iri kune, ĉar la sperto instruis al li, ke la liberigintoj mave plenumas la promeson kiun ili faris en la bagno. Li aldonis, ke ofte precipaj kaptitoj uzis la procedon elaĉeti unu el ili, donis al li monon, ke li iru al Valencia aŭ Mallorca por ekipi barkon tie kaj reveni por fine forkonduki surmare la tutan grupon, sed la elaĉetitoj neniam revenis, ĉar la timo perdi denove la retrovitan liberon viŝis el ilia memoro ĉian sindevigon. Por konfirmi la veron de sia aserto li rakontis al ni skize, ke antaŭ nelonge kelkaj kristanaj kavaliroj travivis nekredeblan aventuron,[169] kia neniam antaŭe okazis en tiuj landoj, kvankam tie ĉiutage havas lokon la plej konsternaj kaj mirigaj eventoj. Nu, la renegato konkludis, ke estus plej bone kaj konvene, se la monon destinitan al la elaĉeto de unu el ni, oni anstataŭe donus al li; tiam li akirus barkon en Alĝerio mem, sub la preteksto komercadi en Tetuán kaj laŭlonge de la marbordo; kiel mastro de la barko li povus facile efektivigi ian planon por forkonduki nin de la bagno en la barkon. Cetere, li aldonis, se la maŭrino donus la monon, kiel ŝi promesis, por ĉies elaĉeto, tiam ni povus enbarkiĝi tute senĝene eĉ en la mezo de la tago. Li klarigis ke la pleja kompliko konsistis en tio, ke la maŭroj permesas al renegatoj aĉeti aŭ posedi, ne barkon, sed nur grandan ŝipon korsare uzeblan, ĉar ili suspektas, ke la aĉetanto de barko, precipe se li estas hispano, volas ĝin por eskapi al kristana tero; sed nia renegato solvus ĉi problemon prenante tagarinan maŭron[170] kiel asocianon en la posedo de la barko kaj en la komercado de la varoj; per tia artifiko li fariĝus mastro de la barko, kaj la cetero de la projekto estus facile realigebla. Kvankam mi kaj miaj kompanoj opiniis pli bona la planon sendi unu akiri barkon en Mallorca, kiel la maŭrino sugestis, ni ne kuraĝis kontraŭdiri lin, ĉar ni timis, ke, se ni ne akceptus lian proponon, li denuncus nin kaj endanĝerigus nian vivon, precipe se li rivelus la rolon de Zoraida, por kies vivo ni volonte oferus la nian. Ni decidis do meti nin en la manojn de Dio kaj de la renegato, kaj tuj skribis al Zoraida, ke ni sekvos ŝian sugeston, ĉar ŝiaj konsiloj estis tiel bonaj, ke ŝajnis, ke Lela Marien inspiris ilin al ŝi; kaj ke nur de ŝi dependos la tuja efektivigo de la plano aŭ ties prokrasto. Mi ripetis mian promeson edziĝi al ŝi, kaj la sekvantan tagon, kiam ni denove troviĝis solaj en la bagno, ŝi donis al ni per la kano kaj la tuko, en diversaj okazoj, du mil eskudojn orajn, kune kun bileto diranta ke en la proksima jumá (t.e. vendredo) ŝi vojaĝos al la bieno de sia patro; ke ŝi liveros al ni pli da mono antaŭ sia foriro, kaj ke, se ĝi ne sufiĉus, ni devus sciigi al ŝi: ŝi donus al ni kiom ni volus, ĉar ŝia patro estas tiel riĉa, ke li ne rimarkus la mankon de ajna sumo, des malpli, ke ŝi havas la ŝlosilojn de ĉio.

»Ni donis tuj al la renegato 500 eskudojn por akiro de la barko; por 800 mi elaĉetis min jene, transdonante la monon al valencia komercisto, kiu troviĝis en Alĝerio; li elaĉetis min de la reĝo, promesante, ke li pagus la prezon ĉe la alveno de la unua ŝipo navigonta de Valencia. Se la komercisto tuj pagintus, la reĝo certe suspektus, ke la mono de mia elaĉeto troviĝis jam delonge en Alĝerio, kaj ke la komercisto retenis ĝin por sia propra profito. Mia mastro tiel plenis de suspektemo, ke, efektive, mi tute ne kuraĝis, ke oni pagu tuj la tutan monon.

»En la ĵaŭdo, unu tagon antaŭ sia foriro al la bieno, Zoraida donis al ni mil pliajn eskudojn, sciigis al ni pri sia vojaĝo kaj petis min informiĝi tuj pri la situo de la bieno kaj nepre kapti la okazon iri tien por renkonti ŝin, se mi elaĉetus min. Mi respondis koncize, ke tion mi farus, kaj ke ŝi ne devus forgesi rekomendi nin al Lela Marien per la preĝoj, kiujn la sklavino lernigis al ŝi. Poste ni entreprenis la taskon elaĉeti miajn tri kompanojn, por fari la liberiĝon pli facila kaj por eviti ilian ĉagrenon, se ili, vidante min libera, sidus ankoraŭ en la bagno (kvankam ne mankis mono por ilia elaĉeto) kaj tiam la diablo inspirus al ili kovi ion kio implicus danĝeron kontraŭ Zoraida. Pro ilia karaktero, mi devintus allasi al mi nenian suspekton ĉi-rilate, sed mi ne volis elmeti la aferon al ajna risko. Tiel do, mi elaĉetis ilin laŭ la sama procedo, kiun mi uzis por elaĉeti min, nome, transdonante la monon al la komercisto, ke li liveru la necesan kaŭcion. Sed por eviti eventualan danĝeron, ni tute ne rivelis al li nian projekton kaj sekreton.

Ĉapitro 41

Kie la kaptito daŭrigas ankoraŭ sian historion

Antaŭ ol pasis dek kvin tagoj, nia renegato aĉetis tre bonan barkon kun sufiĉa spaco por pli ol tridek personoj; por prezenti la aferon komercan sub veraj koloroj kaj por protekti sin kontraŭ ajna suspekto, li intencis fari —kaj faris fakte— vojaĝon al Sargel, haveno sepdek du mejlojn for de Arĝelo, en la direkto al Orano, kie oni vigle komercas per sekaj figoj. Du tri fojojn li faris la saman vojaĝon en akompano de la menciita tagarino. En Berberio la maŭroj el Aragón ricevas la nomon tagarinoj, kaj la maŭroj el Granada la nomon mudeharoj; kaj en la regno de Fez la mudeharoj nomiĝas elĉoj, viroj prefere uzataj de la tiulanda reĝo en la militoj.

Nu, ĉiufoje kiam la renegato vojaĝis en sia barko, li haltis en golfeto situanta apenaŭ du sago-ĵetojn for de la bieno, kie Zoraida atendis; li haltis intence tie kun siaj junaj remistoj maŭraj por fari sian preĝadon aŭ por submeti al provo sian projekton. Ĉi-cele la renegato iris kelkfoje al la bieno de Zoraida peti fruktojn, kaj ŝia patro ilin donis al li. Li klopodis paroli kun Zoraida —kiel li diris al mi poste— por informi ŝin, ke, laŭ miaj instrukcioj, li forkondukus ŝin al kristana tero, kaj ke ŝi devus senti sin kontenta kaj fidoplena; sed li ne sukcesis en siaj klopodoj, ĉar la maŭrinoj lasas sin vidi de maŭroj aŭ turkoj, nur se iliaj patroj aŭ edzoj tion ordonas; tamen la maŭrinoj lasas sin trakti kaj alparoli de la kristanaj kaptitoj, eĉ pli ol decas. Verdire, mi afliktiĝus, se li povintus paroli kun ŝi, ĉar eble ŝi sentus alarmon, vidante, ke ŝian sorton oni konfidis al renegato. Sed Dio disponis alie kaj ne donis al li la okazon ŝin renkonti. La renegato, rimarkante ke li iras al kaj revenas de Sargel sen ia danĝero; ke li ankras kie, kiam kaj kiel li volas; ke lia asociano, la tagarino, tute konformiĝas al lia volo kaj senreplike obeas lin; ke mi jam elaĉetis min, kaj ke mankas nur trovi kelke da kristanoj remontaj, petis min, ke mi ilin elektu, aldone al miaj tri kompanoj, kaj ilin kunvoku por la proksima vendredo, kiun tagon li difinis por nia forveturo. Mi priparolis do al dek du hispanoj, ĉiuj fortaj remantoj, viroj povantaj eliri el la urbo pli facile ol la ceteraj kaptitoj; kaj ne senpene mi trovis tiom da ili, ĉar en tiu tempo navigis dudek ŝipoj korsare, kie estis okupitaj ĉiuj remistoj disponeblaj. Kaj mi trovis la dek du nur pro tio, ke ilia mastro prizorgis la kompletigon de galero en la ŝipkonstruejo kaj ne partoprenis en tiu somero la korsaran ekspedicion. Mi diris al ili nur, ke en la vespero de la proksima vendredo, ili devus ŝteliri el la urbo, unu post unu, sin direkti al la bieno de Agi Morato kaj kaŝe atendi tie mian alvenon. Mi donis ĉi instrukcion al ĉiu aparte kaj avertis ilin, ke se ili renkontus tie aliajn kristanojn, ili diru nur, ke mi ordonis ilin atendi en la bieno.

вернуться

[169]

Cervantes parolas pri iu el siaj provoj fuĝi el kaptiteco.

вернуться

[170]

Maŭro deveninta de Kastilio aŭ Aragono.