Выбрать главу

— Ĉu jes? Do via deziro estas tre facile realigebla, ĉar jen estas via unua ekvido de la erikejo, — diris doktoro Mortimero, indikante tra la kupea fenestro.

Super la verdaj kvadratoj de la kampoj kaj la malalta kurbiĝo de arbareto leviĝis en malproksimo monteto griza, melankolia, kun stranga akrangula supraĵo, svaga kaj malpreciza en la foro, kvazaŭ iu fantasta pejzaĝo en sonĝo. Baskervilo sidis longe kun la okuloj fiksitaj al ĝi, kaj mi legis sur lia entuziasma vizaĝo, kiom ĝi signifis al li, tiu unua ekvido al tiu stranga loko, kie la homoj liasangaj regis tiom longe kaj lasis tiom profunde sian markon. Tie li sidis, en sia skotdrapa kostumo kaj kun sia amerika parolmaniero, en angulo de sendistinga fervoja kupeo, kaj tamen rigardante lian malhelan kaj esprimivan vizaĝon mi pli ol antaŭe sentis, ke li estas vera posteulo de tiu longa linio da impulsaj, ardaj kaj mastremaj viroj. Vidiĝis fiero, kuraĝo kaj forto je liaj densaj brovoj, liaj sentemaj naztruoj, kaj liaj grandaj avelkoloraj okuloj. Se sur tiu forpuŝa erikejo atendus nin serĉo malfacila kaj danĝera, jen almenaŭ estis kunulo, por kiu oni povus riski endanĝeriĝon, estante certa, ke li kuraĝe partoprenos ĝin.

La vagonaro haltis ĉe eta apudvoja stacio, kaj ni ĉiuj eliris. Ekstere, trans la malalta blanka barilo, kaleŝo kun paro da fortaj ĉevaletoj atendis. Nia alveno estis evidente grava evento, ĉar la staciestro kaj portistoj amasiĝis ĉirkaŭ ni por elporti niajn valizojn. Tio estis agrabla simpla kampara loko, sed mi surpriziĝis vidante, ke apud la elirejo staris du soldatecaj viroj en malhelaj uniformoj, kiuj apogis sin per siaj mallongaj pafiloj kaj rigardis nin atente dum ni pasis. La koĉero, malmoltrajta tordita vireto, salutis kavaliron Henriko Baskervilo, kaj post kelkaj minutoj ni rapidis laŭ la larĝa blanka vojo. Ondantaj paŝtejoj kurbiĝis supren ambaŭflanke, kaj malnovaj gablitaj domoj elgvatis el inter la densaj foliaĵoj, sed malantaŭ la trankvila kaj sunumata pejzaĝo ĉiam leviĝis, malhela kontraŭ la vespera ĉielo, la longa morna kurbiĝo de la erikejo, interrompita per la zigzagaj kaj minacaj montetoj.

La kaleŝo svinge turniĝis sur flankvojon, kaj ni kurbiris supren tra profundaj vojetoj eluzataj per jarcentoj da radoj, altaj teramasoj ambaŭflanke, pezaj je gutanta musko kaj viandecaj cervolangaj filikoj. Bronzkoloraj filikaroj kaj makulitaj rubusoj ekbrilis en la lumo de la subiranta suno. Plu grade leviĝante, ni trapasis mallarĝan granitan ponton, kaj flankumis bruan rivereton, kiu inundis rapide suben, ŝaŭmante kaj muĝante inter grizaj ŝtonegoj. Vojo kaj rivereto ambaŭ serpentumis tra valo densa je vepraĵo kaj abioj. Je ĉiu vojturno Baskervilo eligis ekkrion de ĝojo, ĉirkaŭrigardante entuziasme kaj starigante sennombrajn demandojn. Al liaj okuloj ĉio ŝajnis bela, sed laŭ mi tuŝeto da melankolio sterniĝis sur la pejzaĝo, kiu tiel klare antaŭsignis malkreskon de la jaro. Flavaj folioj tapiŝis la vojetojn kaj flirte surfalis nin dum la pasado. La klako de niaj radoj formortis kiam ni traveturis drivaĵojn da putra vegetaĵo — tristaj donacoj, laŭ mia opinio, ĵetataj de la naturo antaŭ la ĉaron de la revenanta heredulo de la Baskerviloj.

— Hola! — ekkriis doktoro Mortimero, — kio estas tio?

Apika kurbiĝo de erikokovrita tero, periferia fragmento de la erikejo, etendiĝis antaŭ ni. Sur la supraĵo, malmola kaj klara kiel ĉevalista statuo sur ties piedestalo, estis surĉevala soldato, malhela kaj severa, kun pafilo prete apogita al la antaŭbrako. Li estis vaĉanta la vojon laŭ kiu ni veturis.

— Kio estas tio, Perkinso? — demandis doktoro Mortimero.

Nia koĉero duonturniĝis sur sia sidloko.

— Bagnulo eskapis el la malliberejo, sinjoro. Li jam de tri tagoj forestas, kaj la provosoj vaĉas ĉiun vojon kaj ĉiun stacion, sed ili ankoraŭ ne ekvidis lin. Al la farmantoj en la ĉirkaŭaĵo tio ne plaĉas, efektive.

— Nu, laŭ mia kompreno, ili ricevos po kvin pundoj, se ili povos doni informojn.

— Jes, sinjoro, sed kvin eventualaj pundoj ne bone kompensas la eblecon de tranĉita gorĝo. Vidu, tiu ne estas ordinara bagnulo. Tiu estas viro, kiu hezitos pri nenio.

— Kiu do li estas?

— Seldeno, la murdinto en Monteto Notingo.

Mi bone memoris tiun kazon, ĉar Holmso aparte interesiĝis pri ĝi pro la aparta krueleco de la krimo kaj la diboĉa bruteco kiu signis ĉiujn agojn de la murdinto. La rezigno pri lia mortkondamno rezultis de kelkaj duboj pri lia mensa sano, tiel abomeninda estis lia konduto. Nia kaleŝo atingis la supron de iu vojleviĝo, kaj antaŭ ni etendiĝis la ega vasto de la erikejo, makulita je torditaj kaj rokozaj ŝtonmasoj kaj pintmontetoj. Malvarma vento blovis el ĝi kaj tremigis nin. Ie tie, sur tiu ebenaĵo dezerteca, sin kaŝis tiu demono, kaŝiĝante en truo kiel sovaĝa besto, kun koro plena je malico kontraŭ la tuta homraso, kiu elĵetis lin. Nur tio mankis por kompletigi la malafablan sugestion de la malfekunda dezertejo, la fridiga vento, kaj la malhelumanta ĉielo. Eĉ Baskervilo silentiĝis kaj kuntiris pli proksime sian surtuton.

Ni jam lasis la fekundan teron malantaŭe kaj sube. Ni nur rerigardis al ĝi: la deklivaj radioj de malalta suno ŝanĝis la rojojn al fadenoj da oro kaj ardis sur la ruĝa tero nove plugita kaj la larĝa implikaĵo de la arbaretoj. La vojo antaŭ ni iĝis pli morna kaj pli sovaĝa sur grandaj ruĝetaj kaj olivaj deklivoj, aspergitaj je gigantaj ŝtonoj. De tempo al tempo ni preterpasis erikejan dometon, ŝtonmuran kaj ŝtontegmentan, kun neniu ampelopso por variigi ĝian severan konturon. Subite ni rigardis suben en tassimilan kavaĵon, en kiu dise staris kverkaroj nanaj kaj abiaroj torditaj kaj kurbigitaj pro la furiozo de jaroj da ŝtormoj. Du altaj mallarĝaj turoj elstaris super la arboj. La koĉero indikis per sia vipo.

— Baskervila Halo, — li diris.

Ties mastro stariĝis kaj algapis ruĝvange kaj brilokule. Post kelkaj minutoj ni atingis la ĉefenirejan pordegon, labirinton el fantasta reto gisfera, kun veterumitaj pilastroj ambaŭflanke, makulitaj je likenoj kaj apogantaj la aprokapojn de la Baskerviloj. La pordistejo estis ruino el nigra granito kaj nudigitaj ripoj de ĉevronoj, sed kontraŭ ĝi estis nova konstruaĵo, duone kompleta, la unua frukto el la sud-afrika oro de kavaliro Karlo.

Tra la pordo ni suriris la aleon, kie la radojn denove sordinis la foliaro, kaj la malnovaj arboj elpuŝis siajn brakojn je sombra tunelo super niaj kapoj. Baskervilo ektremegis rigardante tra la longa malluma aleo ĝis kie la domo ekbrilis fantomece je la fora ekstremo.

— Ĉu ĉi tie okazis? — li mallaŭte demandis.

— Ne, ne, la taksusa aleo troviĝas aliflanke.

La juna heredinto ĉirkaŭrigardis mornesprime.

— Ne estas mirinde, ke mia onklo sentis kvazaŭ malfeliĉo minacus lin en tia loko, — li diris. — Ĝi sufiĉas por timigi iun ajn. Mi aranĝos vicon de elektraj lampoj ĉi tie en malpli ol ses monatoj, kaj vi ne rekonos la lokon kun la milkandelpova generatoro de Swan kaj Edison ĝuste ĉi tie antaŭ la dompordo.

La aleo malfermiĝis al larĝa razeno, kaj antaŭ ni troviĝis la domo. Per la velkanta taglumo mi povis vidi, ke la centro estas peza konstrubloko, el kiu etendiĝis portalo. La tutan frunton drapiris hedero, kun ie-tie loko tonde nudigita, kie fenestro aŭ blazono trarompis la malhelan vualon. Super tiu centra dombloko leviĝis du ĝemelaj turoj, antikvaj, krenelitaj kaj trapikitaj de multaj embrazuroj. Dekstre kaj maldekstre de la turoj estis pli modernaj nigragranitaj aloj. Malhela lumo brilis tra la peze fositaj fenestroj, kaj el la altaj fumtuboj, kiuj leviĝis de la apika altangula tegmento, elsaltis unuopa kolono da fumo.

— Bonvenon, kavaliro Henriko! Bonvenon al Baskervila Halo!

Alta viro elpaŝis el la ombro de la portalo por malfermi la pordon de la kaleŝo. Virina figuro siluetiĝis antaŭ la flava lumo de la vestiblo. Ŝi elvenis kaj helpis la viron elkaleŝigi niajn valizojn.

— Ne ĝenos vin, ĉu, se mi veturos senprokraste hejmen, kavaliro Henriko? — diris doktoro Mortimero. — Mia edzino atendas min.

— Certe vi restos por iom vespermanĝi, ĉu?

— Ne, mi devas iri. Probable mi trovos, ke iom da laboro atendas min. Mi restus por montri al vi la domon, sed Barimoro estos pli bona gvidanto ol mi. Ĝis revido, kaj neniam hezitu alvoki min nokte aŭ tage, se mi povos servi.