Выбрать главу

Mi ridis malkredeme, dum Ŝerloko Holmso kliniĝis malantaŭen sur sia kanapo kaj blovis etajn ŝanceliĝajn fumringojn al la plafono.

— Koncerne la lastan parton, mankas al mi rimedo por kontroli vin, — mi diris, — sed almenaŭ ne estas malfacile eltrovi kelkajn detalojn pri la aĝo kaj profesia kariero de la homo.

De mia malgranda medicina breto mi prenis la Medicinan Registron kaj elfoliumis la nomon. Enestis pluraj Mortimeroj, el kiuj nur unu povis esti nia vizitinto. Mi voĉlegis lian priskribon:

Mortimero, Jakobo. MRKĤ, 1882, Grimpeno, Erikejo Darta, Devono. Endoma ĥirurgo de 1882 ĝis 1884 en la malsanulejo Ĉaring-Kruco. Gajninto de la Premio Ĵaksona por kompara patologio, pro eseo titolita «Ĉu malsano estas reveno al pratipo?». Koresponda membro de la Sveda Patologia Societo. Aŭtoro de «Kelkaj kuriozaĵoj de atavismo» (Lanceto, 1882), «Ĉu ni progresas?» (Ĵurnalo de psiĥologio, Marto 1883). Medicina oficisto en la paroĥoj de Grimpeno, Torsleo, kaj Alta Barovo.

— Neniu mencio pri tiu loka ĉasista klubo, Vatsono, — diris Holmso kun petola rideto, — sed kampara kuracisto, kiel vi tre lerte rimarkis. Al mi ŝajnas, ke miaj induktoj estas pli-malpli pravigitaj. Koncerne la adjektivojn, mi diris, se mi ĝuste memoras: afabla, senambicia kaj distrita. Laŭ mia sperto, nur homo afabla en tiu ĉi mondo ricevas solenajn donacaĵojn, nur homo senambicia forlasas londonan karieron por iri en kamparon, kaj nur homo distrita postlasas sian bastonon kaj ne vizitkarton post tuthora atendado en via ĉambro.

— Kaj la hundo?

— Ĝi kutimis porti tiun ĉi bastonon malantaŭ sia mastro. Ĉar la bastono pezas, la hundo tenis ĝin forte en la mezo, kaj la signoj de ĝiaj dentoj klare videblas. La makzelo de la hundo, kiel indikas la spaco inter tiuj ĉi signoj, estas miaopinie tro larĝa por esti terhunda kaj ne sufiĉe larĝa por esti doga. Ĝi eble estas — jes, al kukolo, ĝi ja estas spanielo kurbharara.

Li jam stariĝis kaj dumparole trapasis la ĉambron. Nun li haltis en la fenestra alkovo. En lia voĉo aŭdiĝis tia konvinkita sonoro, ke mi ekrigardis lin surprizite.

— Kara homo, kiel eblas, ke vi tiom certu pri tio?

— Pro la tre simpla kialo, ke mi vidas tiun hundon mem ĉe nia sojlo, kaj jen aŭdiĝas la sonoro de ĝia mastro. Ne foriru, mi vin petas, Vatsono. Li estas via profesia frato, kaj via ĉeesto eble helpos min. Nun estas drameca sortmomento, Vatsono, kiam vi aŭdas sur la ŝtuparo paŝojn, kiuj marŝas en vian vivon, kaj vi ne scias, ĉu tio signifas bonon aŭ mison. Kion petos doktoro Mortimero, scienculo, de Ŝerloko Holmso, fakulo pri krimoj? Envenu!

La aspekto de nia vizitanto estis por mi surpriza, ĉar mi atendis tipan kamparan kuraciston. Li estis tre altstatura maldikulo, kun longa nazo beksimila, kiu elstariĝis inter du akravidaj grizaj okuloj, tre proksimaj unu al la alia kaj hele briletantaj malantaŭ orkadraj okulvitroj. Li estis vestita laŭ profesia sed iom malzorga maniero, ĉar lia redingoto estis malpureta kaj lia pantalono ĉifita. Kvankam li estis juna, lia longa dorso estis jam kurbiĝinta, kaj li marŝis kun antaŭenŝovo de la kapo kaj ĝenerala mieno gape bonvolema. Envene liaj okuloj trafis la bastonon en la mano de Holmso, kaj li alkuris ĝin kun krio de ĝojo.

— Mi estas tre kontenta, — li diris. — Mi ne certis, ĉu mi lasis ĝin ĉi tie aŭ en la Ŝipkompania Oficejo. Tiun bastonon mi ne volus perdi por io en la mondo.

— Donaco, mi vidas, — diris Holmso.

— Jes, sinjoro.

— De la Malsanulejo Ĉaring-Kruca, ĉu?

— De unu-du amikoj tie okaze de mia edziĝo.

— Ho ve, tre malbone! — diris Holmso, skuante la kapon.

Doktoro Mortimero palpebrumis malantaŭ la okulvitroj pro milda ekmiro.

— Kial malbone?

— Nur pro tio, ke vi perturbis niajn etajn deduktojn. Via edziĝo, ĉu vi diris?

— Jes, sinjoro. Mi edziĝis, kaj tial forlasis la malsanulejon kaj samtempe ĉiun esperon pri konsulta posteno. Necesis havi propran hejmon.

— Vidiĝas, ke ni ne tiom eraris finfine, — diris Holmso. — Kaj nun, doktoro Jakobo Mortimero…

— Sinjoro, nur sinjoro — modesta MRKĤ.

— Kaj homo precizema, evidente.

— Diletanto pri sciencoj, sinjoro Holmso, kolektanto de konkoj sur la bordoj de la granda nekonata oceano. Mi supozas, ke ĝuste sinjoron Holmso mi alparolas, sed ne…

— Ne, jen mia amiko doktoro Vatsono.

— Mi ĝojas renkonti vin, sinjoro. Mi aŭdis mencion de via nomo en ligo kun tiu de via amiko. Vi tre interesas min, sinjoro Holmso. Mi vere ne atendis kranion tiel dolikocefalan aŭ tiom emfazitan superorbitan evoluon. Ĉu vi ne kontraŭas, ke mi tuŝu per mia fingro vian parietan kavaĵon? Gipsaĵo de via kranio, sinjoro, ĝis la originalo haveblos, estus ornamaĵo en ajna antropologia muzeo. Mi ne volas ofendi, sed konfesinde mi avidas vian kranion.

Ŝerloko Holmso gestis sidige al nia stranga vizitanto.

— Ke vi estas entuziasmulo pri via pensdirekto mi konstatas, sinjoro, kiel ankaŭ mi pri la mia, — li diris. — Mi observas pro via montrofingro, ke vi mem volvas viajn cigaredojn. Ne hezitu fajrigi.

La viro elprenis paperon kaj tabakon kaj volvis la duan per la unua laŭ surpriza lerteco. Li havis longajn tremetajn fingrojn tiel viglajn kaj senripozajn kiel insektaj antenoj.

Holmso silentis, sed liaj etaj rapidmovaj ekrigardoj indikis al mi lian intereson pri nia stranga kunulo.

— Mi supozas, sinjoro, — li diris finfine, — ke ne nur kun la celo esplori mian kranion vi honorigis min per vizito pasint-vespere kaj denove hodiaŭ?

— Ne, sinjoro, ne; kvankam ĝojigas min la ebleco fari ankaŭ tion. Mi venis al vi, sinjoro Holmso, ĉar mi rekonas, ke mi mem estas homo nepraktika, kaj ĉar mi subite frontas plej seriozan kaj eksterordinaran problemon. Ĉar mi konstatas, ke vi estas la dua eksperto en Eŭropo…

— Ĉu vere, sinjoro! Ĉu mi rajtas demandi, kies honoro estas troviĝi sur la unua loko? — demandis Holmso iom malafable.

— Al homo precize sciencmensa la laboro de sinjoro Bertillon[3] nepre ĉiam forte imponas.

— Ĉu do vi ne prefere konsultu lin?

— Mi diris, sinjoro: al homo precize sciencmensa. Sed estas rekonate, ke kiel homo praktikema vi estas senrivala. Espereble, sinjoro, mi kontraŭvole ne…

— Nur iomete, — diris Holmso. — Ŝajnas al mi, doktoro Mortimero, ke plej saĝe vi sen plua prokrasto bonvolu diri al mi klare, precize kia estas la naturo de la problemo, pri kiu vi postulas mian helpon.

2. La malbeno de l’ Baskerviloj

— En mia poŝo mi havas manuskripton, — diris doktoro Jakobo Mortimero.

— Mi rimarkis ĝin, kiam vi venis en la ĉambron, — diris Holmso.

— Ĝi estas manuskripto malnova.

— El la frua dek-oka jarcento, se ĝi ne estas falsaĵo.

— Kial vi povas diri tion, sinjoro?

— La tutan tempon dum vi parolis, vi vidigis al mi unu-du colojn da ĝi por mia esploro. Tiu estus mallerta spertulo, kiu ne scius dati dokumenton en limo de pli-malpli unu jardeko. Vi eble legis mian monografieton pri tiu temo. Mi aljuĝas tion al 1730.

— La preciza dato estas 1742. — Doktoro Mortimero elprenis ĝin el sia poŝo. — Tiun ĉi familian dokumenton transdonis al mia prizorgo kavaliro Karlo Baskervilo, kies subita kaj tragika morto antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj kreis tiom da ekscitiĝo en Devono. Mi volas diri, ke mi estis tiel lia persona amiko kiel lia kuracisto. Li estis fortmensulo, sinjoro, sagaca, praktika, kaj same senfantazia kiel mi mem. Tamen li taksis tre serioze tiun ĉi dokumenton, kaj li estis mense preparita al ĝuste tia pereo, kia fine trafis lin.

Holmso etendis sian manon por la manuskripto kaj platigis ĝin kontraŭ sia genuo.

— Vi rimarkas, Vatsono, la alternajn uzadojn de la longa s kaj la mallonga. Tio estas unu el la indikoj, kiuj ebligis al mi difini la daton.

Mi rigardis trans lian ŝultron la flavan paperon kaj la paliĝintan skribon.

Ĉe la supro estis skribite: «Baskervila Halo», kaj sube, per grandaj skribaĉitaj ciferoj: «1742».

вернуться

3

Bertillon, A. (1853–1914): Franca antropologo kaj juristo, inventinta la juĝesploran sistemon de kriminala identigo.