Выбрать главу

— Ĝi aspektas kiel iaspeca deklaro.

— Jes, ĝi estas deklaro pri certa legendo, kiu estas konata al la familio de Baskerviloj.

— Sed laŭ mia kompreno estas io pli moderna kaj praktika, pri kiu vi volas konsulti min, ĉu?

— Tre moderna. Afero plej praktika kaj urĝa, pri kiu oni devos decidiĝi en malpli ol dudek kvar horoj. Sed la manuskripto estas mallonga kaj intime ligita al la afero. Laŭ via permeso mi voĉlegos ĝin al vi.

Holmso retroklinis sin sur la seĝo, kunmetis siajn fingropintojn, kaj fermis siajn okulojn, kun mieno rezignacia. Doktoro Mortimero turnis la manuskripton al la lumo kaj legis per alta kraketa voĉo la sekvan strangan pramodan rakonton.

— «Pri la origino de la Ĉashundo de la Baskerviloj ekzistis multaj asertoj, tamen pro tio ke mi devenas sendevie de Hugo Baskervilo, kaj ĉar mi aŭdis la rakonton de mia patro, kiu ankaŭ aŭdis ĝin de la sia, mi skribis ĝin plenkredante ke tio okazis precize kiel ĉi tie estas rakontite. Kaj mi volas, ke vi kredu, miaj filoj, ke tiu sama Justeco, kiu punas pekojn, povas ankaŭ plej bonkore pardoni ilin, kaj ke neniu malpermeso tiom pezas, ke ĝin ne povas forigi preĝoj kaj pentado. Lernu do per tiu ĉi historio ne timi la fruktojn de la pasinteco, sed prefere gardu vin estontece, por ke tiuj fiaj pasioj, pro kiuj nia familio tiel grave suferis, ne povu denove liberiĝi por nin pereigi.

Sciu do, ke en la epoko de la Granda Ribelo[4] (kies historion laŭ la klera lordo Klarendono mi plej serioze rekomendas al via atento), tiun ĉi bienon Baskervilan posedis Hugo tiunoma, kaj ne estas kontraŭdireble, ke li estis homo plej sovaĝa, profana kaj sendia. Tion, vere, liaj najbaroj eble pardonus, pro tio ke sanktuloj neniam floris en tiu regiono, sed en li estis ia humoro diboĉa kaj kruela, kiu misfamigis lian nomon tra la tuta okcidento. Okazis, ke tiu Hugo ekamis (se efektive pasio tiel malhela rajtas nomiĝi per vorto tiel hela) la filinon de etbienulo kiu posedis teron proksime al la Baskervila bieno. Sed la juna virgulino, estante diskreta kaj bonreputacia, ĉiam evitadis lin, ĉar ŝi timis lian misan famon. Okazis do, ke iun Mikelfeston[5] tiu Hugo, kun kvin aŭ ses el siaj mallaboremaj kaj pekemaj kunuloj, ŝteliris al la farmbieno kaj forportis la virgulinon, dum ŝia patro kaj fratoj forestis, kiel li bone sciis. Kiam ili venigis ŝin al la Halo, la virgulino estis lokita en supra ĉambro, dum Hugo kaj liaj amikoj sidiĝis por longa drinkado, laŭ sia ĉiuvespera kutimo. Nu, la kompatindulino supre preskaŭ perdis sian prudenton pro la kantado kaj kriado kaj teruraj sakroj, kiuj atingis ŝin de sube, ĉar oni diras, ke la esprimoj uzataj de Hugo Baskervilo, kiam li ebriis, estis tiaj, kiaj kapablus fulmdetrui la dirinton. Finfine pro premo de sia timo ŝi faris tion, kio hezitigus viron plej kuraĝan aŭ viglan, ĉar helpe de la hedera kreskaĵo kiu kovris (kaj daŭre kovras) la sudan muron, ŝi malsupreniĝis el sub la tegmentorando, kaj poste celis hejmen tra la erikejo; tri leŭgoj etendiĝis inter la Halo kaj la farmbieno de ŝia patro.

Okazis, ke iomete poste Hugo lasis siajn gastojn por porti manĝaĵon kaj trinkaĵon — kune kun aliaj aferoj malpli bonaj, verŝajne — al sia kaptito, kaj tiel trovis la kaĝon malplena kaj la birdon eskapinta. Poste, laŭŝajne, li iĝis kvazaŭ diablotrafita, ĉar kure subirinte laŭ la ŝtuparo en la manĝoĉambron, li sursaltis la grandan tablon dum pokaloj kaj tasoj forskuiĝis, kaj li kriis laŭte antaŭ la tuta societo, ke tiun nokton li cedos sin korpe kaj anime al la Misaj Potencoj, se nur li rekaptos la junulinon. Kaj dum la festantoj staris konsternite pro la kolerego de tiu homo, iu el la pli fiaj aŭ, eble, pli ebriaj ol la ceteraj, ekkriis, ke ili devus sekvigi al ŝi la ĉashundojn. Je tio Hugo elkuris el la domo, kriante al siaj ĉevalzorgistoj, ke ili selu lian ĉevalinon kaj elstaligu la hundaron kaj, doninte al la hundoj mantukon de la virgulino, li envicigis ilin kaj tiel ekgalopis tra la erikejo en la lunlumo.

Nu, dum kelka tempo la festintoj staris gapante, ne povante kompreni ĉion, kio efektiviĝis tiel haste. Sed baldaŭ iliaj konfuzitaj mensoj konstatis la naturon de la faro probable plenumota sur la erikejo. Ĉio nun estis tumulta: iuj postulis siajn pistolojn, iuj siajn ĉevalojn, kaj iuj alian botelon da vino. Sed finfine iom da sagaco revenis al iliaj konfuzitaj mensoj, kaj ĉiuj, dektriopo da ili, surseliĝis kaj ekiris persekute. La luno klarbrilis super ili, kaj ili rajdis rapide en vico, laŭirante tiun vojon, kiun devis elekti la junulino por atingi sian hejmon.

Ili vojaĝis unu-du mejlojn, kiam ili pasis sur la erikejo unu el la noktaj paŝtistoj, kaj ili kridemandis lin, ĉu li vidis la ĉason. Kaj tiu homo laŭ la rakonto, estis tiel timfreneza, ke li apenaŭ kapablis paroli, sed finfine li diris, ke li efektive vidis la malfeliĉan junulinon, kies spuron postkuris la ĉashundoj. „Sed pli ol tion mi vidis, — li diris, — ĉar Hugo Baskervilo pasis min sur sia nigra ĉevalino, kaj kuradis muta malantaŭ li tia hundo infera, kian Dio malpermesu iam sekvi post miaj kalkanoj.“

Do la ebriaj bienuloj malbenis la paŝtiston kaj rajdis plu. Sed baldaŭ iliaj haŭtoj ekfrostis, ĉar aŭdiĝis sono de galopado trans la erikejon, kaj la nigra ĉevalino, makulita de blanka ŝaŭmo, preterpasis kun treniĝanta brido kaj senhoma selo. Poste la festintoj rajdis proksime unu al la aliaj, ĉar timego inundis ilin, sed ili daŭre transiris la erikejon, kvankam ĉiu el ili, se li estus sola, tre ĝoje retroturnus la ĉevalkapon. Rajdante malrapide tiamaniere, ili alvenis finfine la ĉashundojn. Tiuj, kvankam famaj pro siaj kuraĝo kaj raseco, plorkriis amasiĝe ĉe enirejo de profunda kavaĵo sur la erikejo, iuj forŝtelirante kaj iuj, kun hirtaj haroj kaj gapaj okuloj, rigardante en la mallarĝan valeton antaŭ ili.

La kunularo haltis, viroj pli sobraj, vi certe imagas, ol kiam ili ekrajdis. La plimultaj el ili neniel pluirus, sed tri el ili, la plej kuraĝaj aŭ eble la plej ebriaj, rajdis antaŭen en la kavaĵon. Jen ĝi apertiĝis al larĝa tereno sur kiu staris du el tiuj ŝtonegoj, ankoraŭ videblaj tie, kiujn starigis forgesitaj popoloj en la pratempo. La luno brilis hele sur la maldensejon, kaj tie en la centro kuŝis la malfeliĉa junulino kie ŝi falis, morta pro timo kaj elĉerpiĝo. Sed estis ne ekvido de ŝia kadavro, ankaŭ ne tiu de la kadavro de Hugo Baskervilo kuŝanta proksime al ŝi, kiu hirtigis la kapharojn de tiuj tri riskemaj festintoj, sed estis la fakto, ke starante sur Hugo kaj mordante ties gorĝon staris fiestaĵo, monstra nigra besto forme simila al ĉashundo tamen pli granda ol iu ajn hundo ĝis tiam vidita per mortemula okulo. Kaj dum ili rigardis, tiu estaĵo elŝiris la gorĝon de Hugo Baskervilo kaj, kiam ĝi turnis al ili siajn ardajn okulojn kaj sangantajn makzelojn, la triopo time kriĉegis kaj rajdis sinsave, daŭre kriĉante, trans la erikejon. Unu el ili, laŭdire, mortis tiunokte mem pro la vidaĵo, kaj la ceteraj du estis nur homoj rompitaj dum la cetera vivo.

Tia estas la rakonto, filoj miaj, pri la alveno de la hundo, kiu laŭfame turmentis tiel draste la familion ekde tiam. Mi priskribis ĝin nur ĉar malpli teruras tio, kio estas konata klare, ol tio pri kio oni nur aludas kaj supozas.

Ankaŭ ne estas kontraŭdireble, ke multajn el nia familio trafis malfeliĉaj mortoj, kiuj estis subitaj, sangaj kaj misteraj. Tamen ni ŝirmu nin per la senfina boneco de la Providenco, kiu ne punos eterne la senkulpulojn post la tria aŭ kvara generacio, kiel avertas la Sankta Skribo. Al tiu Providenco, filoj miaj, mi jene rekomendas vin, kaj mi konsilas al vi pro singardemo, ne transiri la erikejon dum tiuj mallumaj horoj, kiam la misaj potencoj frenezas.

(Tio ĉi de Hugo Baskervilo al la filoj Roĝero kaj Johano, kun instrukcio, ke ili diru nenion pri ĝi al sia fratino Elizabeta.

Kiam doktoro Mortimero finlegis tiun unikan rakonton li puŝis surfrunten siajn okulvitrojn kaj rigardadis al sinjoro Ŝerloko Holmso. Tiu lasta oscedis kaj ĵetis sian cigaredstumpon en la fajron.

— Nu? — li diris.

вернуться

4

Granda Ribelo: Ribelo kontraŭ la reĝo de Britujo Karlo I, kiu finiĝis per ekzekuto de la reĝo kaj starigo de dekjara respubliko en 1649.

вернуться

5

Mikelfesto (angle Michaelmas): Festo de Sankta Mikelo, la 29an de septembro (kvaronjara tago ŝuldopaga).