Выбрать главу

— Hundo! — diris Holmso. — Al kukolo, kurbharara spanielo. Kompatinda Mortimero neniam plu revidos sian dorlotbeston. Nu, verŝajne, tiu ĉi loko ne enhavas sekreton, kiun ni ankoraŭ ne sondis. Li povis kaŝi sian ĉashundon, sed li ne povis silentigi ĝian voĉon, kaj el ĉi tie venis tiu bojado, kiu eĉ en la taglumo ne estis plezure aŭdata. Krizokaze li povis teni la ĉashundon en la kabano ĉe Meripito, sed tio ĉiam estis riskoplena, kaj nur dum la zenita tago, kiun li supozis la lasta por siaj klopodoj, li aŭdacis tion fari. Tiu gluaĵo en la ladskatolo estas sendube la luma miksaĵo, per kiu la bruto estis farbita. Ĝin sugestis, kompreneble, la historio de la familia inferhundo, kaj deziro morttimigi la maljunan kavaliron Karlo. Ne estas mirinde, ke la kompatinda bagnula fripono fuĝis kaj kriĉis, ĝuste kiel faris nia amiko, kaj kiel ni mem eble farus, kiam li vidis tian kreaĵon saltanta tra la mallumo de la erikejo kaj lin spuranta. Ĝi estis ruza rimedo, ĉar, aldone al la ebleco peli viktimon al la morto, kiu kamparano riskus enketi tro obstine pri tia kreaĵo, se li ekvidus ĝin, kiel multaj vidis, sur la erikejo? Mi diris en Londono, Vatsono, kaj mi rediras tion nun, ke neniam ĝis nun ni kunlaboris persekuti homon pli danĝeran ol tiu, kiu kuŝas tie, — li gestis per sia longa brako al la enorma makulita etendaĵo da verdŝmirita marĉo etendiĝanta for ĝis ĝi mergiĝis kun la ruĝetaj deklivoj de la erikejo.

15. Retrorigardo

Estis fine de novembro. Holmso kaj mi sidis dum malvarma kaj nebuloza vespero ambaŭflanke de flamanta fajro en nia salono en Bakerstrato. Post la tragedia konkludo de nia vizito al Devono lin okupis du gravegaj aferoj, en la unua el kiuj li vidigis la abomenan konduton de kolonelo Apvudo lige al la fama ludkarta skandalo en la klubo Nonpareil, dum en la dua li defendis la malbonŝancan sinjorinon Montpensiero kontraŭ murdakuzo, kiu minacis ŝin lige al la morto de ŝia duonfilino fraŭlino Karero, la juna damo kiu, oni certe memoras, estis trovita post ses monatoj viva kaj edziniĝinta en Novjorko. Mia amiko havis bonegan animstaton pro la sukceso, kiu rezultis el sinsekvo de malfacilaj kaj gravaj esploroj, tiel ke mi povis persvadi lin diskuti la detalojn de la Baskervila mistero. Mi atendis pacience la okazon, ĉar mi sciis, ke li neniam volus permesi imbrikiĝon[9] de esploroj, kaj ke lia klarvida kaj logika menso rifuzis fortreniĝi de la aktuala laboro por konsideri memorojn el la pasinteco. Kavaliro Henriko kaj doktoro Mortimero tamen estis en Londono, survoje al tiu longa vojaĝo, kiu estis rekomendita por la refortigo de liaj frakasitaj nervoj. Ili vizitis nin je tiu sama posttagmezo, do estis nature, ke la temo prezentu sin por diskutado.

— La tuta irado de la okazaĵoj, — diris Holmso, — el la vidpunkto de tiu viro, kiu nomis sin Stepeltono, estis simpla kaj rekta, kvankam al ni, kiuj komence ne havis eblecon scii la motivojn de lia agado kaj povis nur ekkoni parton el la faktoj, ĉio aperis ege komplika. Mi jam havis avantaĝon de du konversacioj kun sinjorino Stepeltono, kaj la kazo estas nun tiel komplete ordigita, ke mi ne scias pri io, kio restas sekreta antaŭ ni. Vi trovos kelkajn notojn pri la afero en la rubriko B en mia indeksita listo de kazoj.

— Eble vi bonvolos doni al mi skizon pri la sinsekvo de la okazaĵoj laŭ via memoro?

— Volonte, kvankam mi ne povas garantii portadon de ĉiuj faktoj en mia menso. Intensa mensa koncentriĝo kurioze emas forviŝi ĉion pasintan. Advokato kiu konas intime sian proceson kaj kapablas disputi kun fakulo pri ties fako, konstatas, ke unu-du semajnoj en la kortumoj denove forpelos tion el lia kapo. Tiel ĉiu el miaj kazoj anstataŭas la pasintan, kaj fraŭlino Karero nebuligis mian rememoron pri Baskervila Halo. Morgaŭ alia problemeto eble estos submetita al mia atento, kiu siavice forpuŝos la belan francinon kaj la misfaman Apvudon. Kiom koncernas la kazon de la ĉashundo, tamen mi rakontos al vi laŭeble precize la sinsekvon de la eventoj, kaj vi sugestos ion, kion mi eble forgesis.

Miaj esploroj pruvas tute sendispute, ke la familia portreto ne mensogis, kaj ke tiu ulo ja estis Baskervilo. Li estis filo de Roĝero Baskervilo, la pli juna filo de kavaliro Karlo, kiu fuĝis misreputacie al Sudameriko, kie oni diris, ke li mortis needziĝinte. Tamen li efektive edziĝis kaj generis unu filon, tiun ĉi friponon, kies reala nomo samas kiel la patra nomo. Li edzinigis Berilan Garcia, belulino el Kostariko, kaj ŝtelinte konsiderindan sumon de publika mono, li ŝanĝis sian nomon al Vandeluro kaj fuĝis al Anglujo, kie li starigis lernejon en orienta Jorkŝiro. Lia kialo por provi tiun okupiĝon estis, ke li konatiĝis kun ftiza instruisto dum la vojaĝo hejmen, kaj ke li uzis la kapablecon de tiu homo por sukcesigi la entreprenon. Frazero, la instruisto, tamen mortis, kaj la lernejo, kiu komenciĝis bone, sinkis de misreputacio ĝis misfamo. La Vandeluroj trovis konvene ŝanĝi sian nomon al Stepeltono, kaj li kunportis la restaĵon de sia havaĵo, siajn planojn por la estonteco, kaj sian ŝaton de entomologio al suda Anglujo. Mi eksciis ĉe la Brita Muzeo, ke li estis agnoskita spertulo pri la temo, kaj ke la nomo Vandeluro estis permanente donita al iu tineo, kiun li, dum siaj Jorkŝiraj tagoj, la unua priskribis.

Nun ni venas al tiu lia vivperiodo, kiu pruviĝis tiel intense interesa por ni. La fripono evidente enketis kaj konstatis, ke nur du vivoj intervenas inter li kaj la valora bieno. Kiam li iris al Devono, liaj planoj estis, mi opinias, sufiĉe svagaj, sed ke li ekde la komenco intencis misfaron evidentiĝas per tio, ke li kunprenis sian edzinon en karaktero de la fratino. La ideo utiligi ŝin kiel logaĵon estis klara en lia menso, kvankam li eble ne certis kiel estos aranĝotaj la detaloj de lia komploto. Li intencis fine akiri la bienon, kaj li pretis uzi iun ajn ilon aŭ riski ion ajn tiucele. Lia unua paŝo estis establi sin laŭeble proksime al sia prapatra hejmo, kaj lia dua paŝo estis kultivi amikecon kun kavaliro Karlo kaj kun la najbaroj.

La kavaliro mem rakontis al li pri la familia ĉashundo kaj tiel preparis la vojon al sia propra morto. Stepeltono, kiel mi daŭre nomos lin, sciis, ke la koro de la maljunulo estis malsana, kaj ke ŝoko mortigus lin. Tion li eksciis de doktoro Mortimero. Li aŭdis ankaŭ, ke kavaliro Karlo estis superstiĉa kaj traktis tre serioze tiun malagrablan legendon. Lia inĝenia menso tuj sugestis metodon, laŭ kiu la kavaliro povus esti mortigita kaj tamen oni apenaŭ povus kulpigi la realan murdinton.

Konceptinte la ideon, li ekrealigis ĝin kun konsiderinda rafineco. Ordinara planinto kontentiĝus labori per sovaĝa ĉashundo. Utiligo de artefarita rimedo por pli diabligi la kreaĵon estis flagro de genio liaparte. La ĉashundon li aĉetis en Londono de Ross kaj Mangles, la vendistoj en Fulamstrato. Ĝi estis la plej forta kaj plej sovaĝa, kiun ili posedis. Li transportis ĝin per la Nord-devona fervojlinio, kaj marŝis longan distancon trans la erikejon, por alhejmigi ĝin sen motivigo de komentoj. Li jam dum sia papiliĉasado lernis penetri la Grimpenan Marĉon, kaj tiel li trovis sekuran kaŝlokon por la besto. Tie li enstaligis ĝin kaj atendis oportunan okazon.

Sed tiu ne baldaŭ venis. La maljuna sinjoro ne estis logebla ekster sian ĝardenon nokte. Plurfoje Stepeltono embuskis kun sia ĉashundo, sed senrezulte. Ĝuste dum tiuj senfruktaj serĉadoj li, aŭ pli precize lia aliancano, estis vidita de kamparanoj, kaj la legendo pri la demona ĉashundo estis denove konfirmita. Li esperis, ke lia edzino logos kavaliron Karlo al ties ruiniĝo, sed je tio ŝi pruviĝis neatendite sendependa. Ŝi rifuzis klopodi por envolvi la maljunan sinjoron en sentimentan ligatecon, kiu eble liverus lin al la malamiko. Minacoj kaj, mi bedaŭras diri, batoj malsukcesis persvadi ŝin. Ŝi rifuzis enmiksiĝi en tion, kaj dum kelka tempo Stepeltono estis plene haltigita.

вернуться

9

Imbriki (angle overlap): Parte koincidi; etendiĝi trans la randon de io kaj parte surkuŝi. («Ludkarte imbrikiĝas miaj tagoj». — Auld.)