Выбрать главу

— Kial mi ne iru?

— Ŝajne ekzistas danĝero.

— Ĉu vi aludas danĝeron pro tiu familia demono aŭ ĉu vi aludas danĝeron pro homoj?

— Nu, ĝuste tion ni devas eltrovi.

— Kiu ajn el ili estas, mia respondo estas definitiva. Ne troviĝas demono en la infero, sinjoro Holmso, kaj ne troviĝas homo sur la tero, kiuj povas malhelpi, ke mi iru al la hejmo de miaj parencoj, kaj vi povas akcepti tion kiel mian definitivan respondon. — Liaj malhelaj brovoj kuntiriĝis kaj lia vizaĝo bistre ruĝiĝis dum li parolis. Estis evidente, ke la fajra temperamento de la Baskerviloj ne estingiĝis en tiu ĉi ilia lasta reprezentanto. — Dume mi apenaŭ disponis sufiĉan tempon por pripensi ĉion, kion vi sciigis al mi. Ĝi estas afero tro grava, ke oni komprenu kaj pridecidu dum unu kunsido. Mi ŝatus disponi trankvilan horon en soleco por decidi. Nu, vidu, sinjoro Holmso, nun estas duono post la dek-unua, kaj mi senprokraste reiros al mia hotelo. Ni supozu, ke vi kaj via amiko, doktoro Vatsono, alvenu kaj tagmanĝu kun ni je la dua, ĉu? Mi tiam povos sciigi al vi pli klare, kia tiu ĉi afero ŝajnas al mi.

— Ĉu tio estos oportuna por vi, Vatsono?

— Tute.

— Do vi rajtas atendi nin. Ĉu mi vokigu fiakron?

— Mi preferas marŝi, ĉar tiu ĉi afero iom maltrankviligis min.

— Mi akompanos vin plezure, — diris lia kunulo.

— Do ni renkontiĝu denove je la dua horo. Ĝis revido, kaj bonan matenon!

Ni aŭdis la paŝojn de niaj vizitintoj subeniri laŭ la ŝtuparo kaj la alfrapon de la dompordo. En momento Holmso ŝanĝiĝis de langvora gapanto al viro agema.

— Viajn ĉapelon kaj ŝuojn, Vatsono, rapide! Eĉ momenton ne malŝparu!

Li kuris en sian ĉambron en la negliĝo, kaj post kelkaj sekundoj revenis en surtuto. Ni rapidis kune tra la ŝtuparo kaj sur la straton. Doktoro Mortimero kaj Baskervilo ankoraŭ videblis antaŭ ni je proksimume ducent metroj laŭ la direkto de Oksfordostrato.

— Ĉu ni antaŭkuru kaj haltigu ilin?

— Neniel, mia kara Vatsono. Mi estas tute kontenta pri via kunesto, se vi volos toleri la mian. Niaj amikoj estas sagacaj, ĉar certe la mateno tre taŭgas por promenado.

Li plirapidigis siajn paŝojn ĝis ni malpliigis la distancon, kiu disigis nin je proksimume duono. Poste, daŭre ĉirkaŭ cent metrojn malantaŭe, ni sekvis sur Oksfordostraton kaj poste laŭ Regentostrato. Unufoje niaj amikoj haltis kaj rigardis en butikan vitrinon, je kio Holmso faris same. Momenton poste li eligis krieton kontentan, kaj, spurante la direkton de liaj entuziasmaj okuloj, mi vidis, ke fiakro, kun viro interne, haltinta aliflanke de la strato nun denove iris malrapide antaŭen.

— Jen nia celito, Vatsono! Venu! Ni bone rigardos lin, se ni ne sukcesos fari ion pli.

Tiumomente mi konsciis pri tufa nigra barbo kaj paro da pikaj okuloj, turnitaj al ni tra la flanka fenestro de la fiakro. Tuj la klappordo supre de la fiakro malfermiĝis, io estis kriĉita al la fiakristo, kaj la fiakro fuĝis freneze laŭ Regentostrato. Holmso ĉirkaŭrigardis vigle por trovi alian fiakron, sed neniu senklienta estis videbla. Poste li kuradis arde ĉasante meze de la trafika fluo, sed la avantaĝo estis tro granda, kaj jam la fiakro estis malaperinta.

— Jen vi havas! — diris Holmso amare, elmergiĝante anhele kaj blanka pro ĉagreniĝo el la veturila tajdo. — Ĉu iam estis tia malbonŝanco, kaj ankaŭ tia misaranĝo? Vatsono, Vatsono, se vi estas honestulo ankaŭ tion ĉi vi kroniku kaj kontraŭmetu ĝin al miaj sukcesoj!

— Kiu estis tiu viro?

— Eĉ ideon mi ne havas.

— Ĉu spiono?

— Nu, estis klare pro tio, kion ni aŭdis, ke Baskervilo estis tre proksime spionata de iu ekde kiam li venis en la urbon. Kiel alimaniere oni povus scii tiel rapide, ke li elektis la Nordhumberlandan hotelon? Ĉar oni sekvis lin dum la unua tago, mi konkludis, ke ankaŭ dum la dua tago oni sekvos lin. Vi eble rimarkis, ke dufoje mi aliris la fenestron, dum doktoro Mortimero laŭtlegis sian legendon.

— Jes, mi memoras.

— Mi elrigardis por vidi nenionfarantojn sur la strato, sed mi vidis neniun. Ni traktas pri homo tre lerta, Vatsono. Tiu ĉi afero efikas tre profunde, kaj kvankam mi ankoraŭ ne findecidis, ĉu bonvola ĉu malbonvola aganto estas en kontakto kun ni, mi konscias ĉiam pri potenco kaj planado. Kiam niaj amikoj foriris, mi tuj sekvis ilin esperante rimarki ilian neviditan akompananton. Tiom ruza li estis, ke li ne riskis sekvi piede, sed utiligis fiakron, tiel ke li povu malrapidumi malantaŭe aŭ preterkuri ilin kaj tiel eviti rimarkiĝon. Lia metodo havis ankaŭ tiun avantaĝon, ke se ili luus fiakron li estus jam preta sekvi ilin. Tio havas tamen unu evidentan malavantaĝon.

— Ĝi submetas lin sub la potencon de la fiakristo.

— Ĝuste.

— Kiel domaĝe, ke ni ne notis la numeron!

— Mia kara Vatsono, eble mi estis mallerta, sed ĉu vere vi serioze supozas, ke mi neglektis noti la numeron? 2704 estas nia homo. Sed tio ne utilas al ni ĉi-momente.

— Mi ne komprenas, kion plian vi povis fari.

— Rimarkinte la fiakron mi devis tuj turniĝi kaj marŝi kontraŭdirekten. Mi devis tiam senurĝe lui duan fiakron kaj sekvi la unuan je respektema distanco, aŭ, pli bone, fiakri ĝis la Nordhumberlanda hotelo kaj tie atendi. Kiam nia nekonato jam sekvus hejmen Baskervilon, ni havus okazon ludi lian ludon kontraŭ lin, kaj vidi, kien li celus. Sed aktuale, pro maldiskreta entuziasmo kiun profitis kun eksterordinaraj rapideco kaj energio nia oponanto, ni vidigis nin kaj perdis tiun homon.

Dum tiu ĉi konversacio ni malrapidumis senurĝe laŭ Regentostrato, kaj doktoro Mortimero kun sia kunulo jam delonge malaperis antaŭ ni.

— Ne valoras sekvi ilin, — diris Holmso. — La spiono foriris kaj ne revenos. Ni devas kontroli, kiajn pliajn kartojn ni havas en la mano, kaj demeti ilin decideme. Ĉu vi povus ĵure rekoni la vizaĝon de tiu homo en la fiakro?

— Mi povas ĵuri nur pri la barbo.

— Ankaŭ mi, el kio mi konkludas, ke tre verŝajne ĝi estis falsa. Al lertulo dum tiom delikata komisio ne utilas barbo krom por kaŝi siajn trajtojn! Envenu ĉi tien, Vatsono!

Li turniĝis al unu el la distriktaj mesaĝistaj oficejoj, kie lin varme bonvenigis la direktoro.

— Ha, Vilsono, mi konstatas, ke vi ne forgesis tiun etan esploron, dum kiu mi bonŝance povis helpi vin, ĉu?

— Ja ne, sinjoro, kompreneble. Vi savis mian reputacion, kaj eble mian vivon.

— Kara homo, vi troigas. Mi svage memoras, Vilsono, ke inter viaj junuloj vi havis knabon, kiu nomiĝas Kartrajto, kiu montris iom da kapableco dum la esploro.

— Jes, sinjoro, li daŭre oficas ĉe ni.

— Ĉu vi bonvolas alvoki lin? Dankon! Kaj mi ŝatus ricevi monerojn kontraŭ tiu ĉi kvinpunda bileto.

Junulo dekkvarjara, kun hela entuziasma vizaĝo, obeis la alvokon de la direktoro. Li nun staris rigardante admirege la faman detektivon.

— Donu al mi la Hotelan Gvidlibron, — diris Holmso. — Dankon! Nu, Kartrajto, jen la nomoj de dudek tri hoteloj, ĉiuj en proksima ĉirkaŭaĵo de Ĉaring-Kruco. Ĉu vi vidas?

— Jes, sinjoro.

— Vizitu ĉiun laŭvice.

— Jes, sinjoro.

— Komencu ĉiufoje donante al la pordisto unu ŝilingon. Jen estas dudek tri ŝilingoj.

— Jes, sinjoro.

— Diru al li, ke vi deziras vidi la forĵetitajn paperojn de hieraŭ. Diru, ke grava telegramo misdirektiĝis, kaj ke vi serĉas ĝin. Ĉu komprenite?

— Jes, sinjoro.

— Sed kion vi fakte serĉos, estas la centra paĝo de Tempo kun pluraj truoj tranĉitaj per tondilo sur ĝi. Jen estas ekzemplero de Tempo. Temas pri tiu ĉi paĝo. Vi povos facile rekoni ĝin, ĉu ne?

— Jes, sinjoro.

— Ĉiufoje la pordisto alvokos la halserviston, al kiu vi donos unu ŝilingon ankaŭ. Jen estas dudek tri ŝilingoj. Vi poste ekscios en eble dudek kazoj el dudek tri, ke la paperoj tiutagaj estas bruligitaj aŭ forigitaj. En la tri aliaj kazoj oni montros al vi amason da paperoj, kaj inter ili vi serĉos ĉi tiun paĝon de Tempo. La vetŝanco enorme kontraŭas trovon de ĝi. Jen estas dek pliaj ŝilingoj por hazardaj bezonoj. Telegramu al mi raporton ĉe Bakerstrato antaŭ la vespero. Kaj nun, Vatsono, restas nur ke ni telegrame trovu la identecon de la fiakristo №2704, kaj poste ni vizitos unu el la bildgalerioj sur Bondstrato kaj pasigos la tempon ĝis nia hotela rendevuo.