Выбрать главу

La konstruaĵo estis grandega nubskrapaĵo, alta almenaŭ tricent kvindek metrojn. Ŝajnis danĝere provi la longan grimpon supren laŭ la fronto de la konstruaĵo, sed jen la sola vojo, kaj mi ekprovis. Feliĉe, la multaj ornamaĵoj de la Barsuma arkitekturo tre faciligis la taskon, kaj mi trovis multe da fenestrosojloj kaj elstaraĵoj kiuj donis bonan ŝtuparon laŭ la tuta vojo ĝis la tegmentrando.

Jen mi trovis la unuan veran obstaklon. La rando elstaris je preskaŭ sep metroj de la muro, al kiu mi tenis min, kaj eĉ ĉirkaŭirinte la konstruaĵon mi ne povis trovi malfermaĵon. La supra etaĝo estis lumplena, kaj enestis multaj soldatoj distrantaj sin. Do, mi ne povis atingi la tegmenton tra la konstruaĵo.

Ekzistis unu eta, riskoplena rimedo, kaj mi decidis, ke ĝin mi devas provi. Ne ekzistas viro, kiu ne riskus milon da mortoj por tia virino, kia Deja Toris.

Tenante la muron per la piedoj kaj unu mano, mi malligis unu el la longaj ledaj rimenoj, ĉe kies fino pendis grandega hoko, tia, je kiu pendas riparantoj de aviadiloj, kaj alteriĝas soldatoj dum bataloj. Mi svingis la hokon plurfoje al la tegmento, kaj fine ĝi alkroĉis sin, sed ĉu sufiĉe firme por subteni la pezon de mia korpo, tion mi ne sciis. Povus esti, ke ĝi trafis nur la ekstreman randon de la tegmento, tiel ke kiam mia korpo forsvingiĝos fine de la rimeno, ĝi falos kaj ĵetos min al la strato, tricent kvindek metrojn sube.

Dum momento mi hezitis, poste, liberiginte min de la tenita ornamaĵo, mi svingis min en la spacon fine de la rimeno. Malproksime sub mi kuŝis la brillumaj stratoj, la pavimaj ŝtonoj, kaj la morto. Mi sentis etan spasmon ĉe la tegmentrando tenanta mian pezon, kaj aŭdis sonon grince glitan, kiu malvarmigis min pro timiĝo. Poste la hoko fiksis sin, kaj mi estis ekster danĝero.

Rapide grimpinte supren, mi kaptis la randon kaj tiris min al la surfaco de la tegmento. Mi ekstaris, kaj trovis min rigardanta en la buŝon de revolvero, portata de la deĵoranta gardostaranto.

”Kiu vi estas, kaj de kie venis?”

”Mi estas aeresploranto, amiko, kaj preskaŭ mortinto, ĉar nur pro hazardo mi ne falis al la malsupra avenuo.”

”Sed diru, kiel vi atingis la tegmenton! Neniu forlasis aviadilon aŭ elvenis de la konstruaĵo jam de horo. Rapide klarigu, aŭ mi venigos la gvardion.”

”Rigardu, kaj vi vidos kiamaniere mi venis, kaj kiel certe mi preskaŭ ne venis,” mi respondis, turnante min al la rando de la tegmento, kie malsupre je sep metroj pendis, ĉe la fino de la rimeno, mia tuta armilaro.

La soldato, pro impulso de scivolemo, kaj fatale por si, paŝis al mia flanko. Kiam li klinis sin por rigardi malsupren mi kaptis lian gorĝon kaj lian pistolan brakon, kaj ĵetis lin forte al la tegmento. La armilo falis en lia teno, kaj miaj fingroj sufokis lian krion por helpo. Mi ŝtopis lian buŝon per ŝtofpeco, ligis lin, kaj igis lin pendi de la tegmento kiel mi mem pendis antaŭ kelkaj momentoj.

Mi sciis, ke oni ne trovos lin antaŭ la mateno, kaj mi bezonis kiel eble plej multe da tempo.

Surmetinte miajn ornamaĵojn kaj armilojn mi rapidis al la remizoj, kaj baldaŭ havigis mian aviadilon kaj tiun de Kantos Kan. Liginte lian al mia, mi ekfunkciigis la motoron kaj superglitis la tegmentrandon. Malsupren mi flugis al la civito, kaj post minuto mi bone atingis la tegmenton de nia ĉambraro, kaj trovis min apud la mirigita Kantos Kan. Mi ne donis tempon al klarigoj, sed tuj diskutigis niajn planojn por la nuno. Ni decidis, ke mi penos atingi Heliumion, dum Kantos Kan eniros la palacon kaj finos la vivon de Sab Tan, kaj poste sekvos min.

Li ordigis por mi kompason, lertan faritaĵon, kiu restis fiksita al iu ajn elektrika loko sur Barsumo. Adiaŭinte unu la alian ni kune leviĝis en la aero, kaj rapidis en la direkto de la palaco, kiu kuŝis en la vojo kondukonta min al Heliumio.

Kiam ni alproksimiĝis al la alta turo, de supre aperis aerpatrolo, ĵetante sian potencan serĉlumon rekte sur mian aviadilon, kaj iu voĉo ordonis halton. Mi ne atentis, kaj kuglo sekvis. Kantos Kan faligis sin rapide en la mallumon, dum mi leviĝis konstante, kaj rapidege flugis tra la Marsa ĉielo, sekvata de dekduo de esploraj aviadiloj, kaj poste de rapida krozaviadilo portanta centopan anaron kaj pafilegaron. Serpentumante konstante mi sukcese evitis iliajn serĉlumojn, sed samtempe mi perdadis distancon, fine do mi decidis riski rektan veturon, kaj lasi la rezulton al la dioj kaj al la rapideco de mia motoro.

Iam Kantos Kan montris al mi la artifikon de rapidumo, konatan nur al la aviadistoj de Heliumio. Mi nun kredis, ke certe per ĝi mi povos lasi miajn ĉasantojn bone malantaŭ mi, kondiĉe ke mi povos eviti iliajn pafaĵojn.

Dum mi rapidis tra la aero, la kriaĉantaj kugloj konvinkis min, ke nur per miraklo mi povos eviti, sed jam mia decido estis farita. Kiel eble plej rapide mi kaptis rektan vojon al Heliumio. Iom post iom la ĉasantoj plimalproksimiĝis. Mi estis gratulonta min pri feliĉa fuĝo, kiam bone alcelita pafaĵo el la krozaviadilo eksplodis je mia pruo. La ŝoko preskaŭ renversis mian tutan aviadilon, kaj je vomiga angulo ĝi malsupren flugis tra la malluma nokto.

Kiomdistance ĝi iris antaŭ ol mi remastris ĝin, mi ne scias, sed certe mi estis tre proksima al la tero, kiam mi ree komencis leviĝi, ĉar klare mi aŭdis la kriojn de bestoj sub mi. Releviĝinte mi rigardis la ĉielon sen vidi miajn ĉasantojn. Fine mi vidis iliajn lumojn malproksime, kaj komprenis, ke ili alteriĝas, evidente por serĉi min.

Nur kiam iliaj lumoj ne plu estis videblaj, mi kuraĝis ekbriligi mian lampeton sur mian kompason, kaj konsterne konstatis, ke paffragmento tute detruis mian solan gvidilon, kiel ankaŭ mian mezurilon pri rapideco.

Vere estas, ke mi povus sekvi la stelojn laŭ la ĝenerala direkto de Heliumio, sed nekonante la ĝustan situon de la civito nek mian veturrapidecon, la ebleco trovi ĝin ne estis granda.

La civito Heliumo kuŝas je mil kvincent kilometroj sudokcidente de Zodanga, kaj se mia kompaso estus nerompita mi atingus ĝin post kvar aŭ kvin horoj. Efektive tamen, la mateno trovis min rapidanta super vasta areo de la fundo de mortinta maro, post ses horoj da rapida flugado. Baldaŭ mi vidis sub mi grandan civiton, sed ĝi ne estis Heliumo; sola el la Marsaj grandcivitoj Heliumo konsistas el du grandaj rondurboj, apartaj je cent dudek kilometroj, kaj dum flugado estus facile rekonebla.

Kredante, ke mi vojaĝis tro malproksimen, norden kaj okcidenten, mi returnis min laŭ direkto sudorienta, superpasante dum la mateno plurajn grandajn civitojn, el kiuj neniu estis Heliumo. Krom la ĝemelformo, la civito havas ankoraŭ alian karakterizaĵon, du grandegajn turojn; unu, brilskarlata, staras alta je mil ses cent metroj centre de unu rondurbo, la alia, brilflava kaj samalta, distingas la fratinurbon.

Ĉapitro XXIV. Tars Tarkas trovas amikon

Ĉirkaŭ tagmezo mi pasis malalte super granda mortinta civito de antikva Marso, al pretera ebenaĵo.

Kaj jen mi vidis plurmilojn da verdaj militistoj okupataj en grandega batalo. Apenaŭ mi vidis ilin, tuta aro da pafoj celis rekte al mi, kaj tiel trafe, ke mia aviadilo tuj iĝis ruino, kaj zigzagis al la tero. Mi trovis min tuj meze de la akra batalo, inter militistoj, kiuj tiel okupiĝis en la lukto, ke ili ne rimarkis mian alproksimiĝon. La ordinaraj soldatoj batalis surpiede per longaj glavoj, dum okazaj pafoj de periferiaj solpafantoj faligis militistojn, kiuj pormomente apartiĝis de la envolvita amaso.

Mi konstatis, ke por mi temas pri elekto inter batalo aŭ morto, kaj la ebleco, ke kio ajn okazos, nepre mi mortos.

Mi elingigis mian glavon, kaj staris preta laŭeble defendi min.

Mi trovis min apud monstro kontraŭbatalanta triopon, kaj kiam mi rigardis lian vizaĝon, lumigitan de batalfervoro, mi vidis, ke li estas Tars Tarkas, la Tarkano.