Выбрать главу

— Mi esploras la cirkonstancojn, kiuj ĉirkaŭis la morton de kavaliro Karlo Baskervilo, — li diris. — Mia jena amiko, doktoro Vatsono, jam informis min pri tio, kion vi komunikis, kaj ankaŭ pri tio, kion vi kaŝis rilate tiun aferon.

— Kion mi kaŝis? — ŝi defie demandis.

— Vi konfesis, ke vi petis, ke kavaliro Karlo estu ĉe la pordeto je la deka horo. Ni scias, ke tiuj estis la loko kaj horo de lia morto. Vi kaŝis la ligon inter tiuj du okazaĵoj.

— Ligo ne estas.

— Tiukaze la koincido nepre estas eksterordinara. Sed mi opinias, ke ni finfine sukcesos pruvi la ligon. Mi volas esti senkaŝa kun vi, sinjorino Liono. Mi traktas tiun kazon kiel murdon, kaj la atestaĵo eble implikos ne nur vian amikon sinjoron Stepeltono, sed ankaŭ lian edzinon.

La damo eksaltis de sur la seĝo.

— Lia edzino! — ŝi ekkriis.

— Tiu fakto ne plu estas sekreta. La persono, kiu ŝajnigas sin lia fratino, estas vere lia edzino.

Sinjorino Liono residiĝis. Ŝiaj manoj kroĉis la apogilojn de la seĝo, kaj mi vidis, ke la rozkoloraj ungoj blankiĝis pro la premo de la kroĉado.

— Lia edzino! — ŝi diris denove. — Lia edzino! Li ne estas edziĝinta.

Ŝerloko Holmso levis la ŝultrojn.

— Pruvu tion al mi! Pruvu tion al mi! Kaj se vi tion povas!.. — la flama ardo de ŝiaj okuloj diris pli ol povus diri la vortoj.

— Mi venis preparita, — diris Holmso, elpoŝigante plurajn paperojn. — Jen foto de la paro farita en Jorko antaŭ kvar jaroj. Sur ĝi estas skribite “gesinjoroj Vandeluroj”, sed vi ne havos malfacilaĵojn rekoni lin kaj ŝin, se vi konas ŝin laŭaspekte. Jen tri priskriboj, subskribitaj de fidindaj atestantoj, pri gesinjoroj Vandeluroj, kiuj tiam estris privatan lernejon ĉe Sankta Olivero. Legu ilin, kaj vidu, ĉu vi povas dubi pri la identeco de tiuj homoj.

Ŝi ekrigardis ilin, kaj poste suprenrigardis al ni kun la senesprima rigida mieno de senesperulino.

— Sinjoro Holmso, — ŝi diris, — tiu homo proponis al mi geedziĝon, kondiĉe ke mi sukcesu eksedzigi mian edzon. Li mensogis al mi, tiu kanajlo, laŭ ĉiu pensebla maniero. Eĉ unu veran vorton li ne diris al mi. Kaj kial?.. Kial? Mi supozis, ke ĉio celis avantaĝe al mi. Sed nun mi konstatas, ke mi neniam estis alia ol ilo en liaj manoj. Kial mi rilatu fidinde al tiu, kiu neniam rilatis fidinde al mi? Kial mi provu ŝirmi lin antaŭ la sekvoj de liaj propraj misegaj agoj? Demandu, kion vi volas, kaj nenion mi kaŝos. Unu aferon mi ĵuras al vi, kaj tio estas, ke mi neniam eĉ sonĝis pri malutilo al tiu maljuna sinjoro, kiu estis mia plej bonkora amiko.

— Mi tute kredas vin, sinjorino, — diris Ŝerloko Holmso. — La rakonto pri tiuj okazaĵoj certe devas tre dolorigi vin, kaj eble faciligos tion por vi, se mi diros al vi, kio okazis, kaj vi povos korekti min, se mi kulpos gravan eraron. La sendon de tiu letero sugestis al vi Stepeltono, ĉu?

— Li diktis ĝin.

— Mi supozas, ke la kialo, kiun li donis al vi, estis, ke vi ricevos helpon de kavaliro Karlo pri la juraj elspezoj, ligitaj al via eksedziniĝo, ĉu?

— Ĝuste.

— Kaj poste, kiam vi jam sendis la leteron, li persvadis vin ne iri al la rendevuo?

— Li diris al mi, ke ĝenus lian memrespekton, se alia viro trovus la monon por tia celo, kaj ke kvankam li estas malriĉa, li mem dediĉos sian lastan pencon al forigo de la obstakloj disigantaj nin.

— Li ŝajnas havi tre konsekvencan karakteron. Kaj poste vi aŭdis nenion, ĝis vi legis raportojn pri la morto en ĵurnalo, ĉu?

— Ne.

— Kaj li devigis vin diri nenion pri via rendevuo kun kavaliro Karlo?

— Tiel estis. Li diris, ke la morto estas tre mistera, kaj ke oni nepre suspektus min, se la faktoj diskoniĝus. Li per timo silentigis min.

— Ĝuste. Sed ĉu vi ion suspektis?

Ŝi hezitis kaj rigardis suben.

— Mi konis lin, — ŝi diris. — Sed se li fidelus al mi, mi ĉiam fidelus al li.

— Mi opinias, ke entute vi travivis bonŝancan eskapon, — diris Ŝerloko Holmso. — Vi tenis lin sub via potenco, kaj tion li sciis, kaj tamen vi pluvivas. Vi promenis dum kelkaj monatoj tre proksime al la rando de abismo. Ni devas nun deziri al vi bonan matenon, sinjorino Liono, kaj tre verŝajne vi baldaŭ aŭdos de ni denove.

— Nia kazo finrondiĝas, kaj malfacilo post malfacilo maldensiĝas antaŭ ni, — diris Holmso, dum ni staris atendante la alvenon de la ekspresa trajno el la ĉefurbo. — Mi baldaŭ estos en pozicio kunmeti je unuopa konektita rakonto unu el la plej eksterordinaraj kaj sensaciaj krimoj de la moderna epoko. Studantoj de krimologio memoros pri la analogaj okazaĵoj en Grodno, en Belarusio, en la jaro 1866, kaj kompreneble estis la Andersonaj murdoj en Norda Karolino, sed tiu ĉi kazo havas kelkajn trajtojn, kiuj estas tute propraj. Ankaŭ nun ni havas neniun klaran pruvon kontraŭ tiu tre ruza homo. Sed mi ege surpriziĝos, se ĝi ne estos sufiĉe klara, antaŭ ol ni enlitiĝos hodiaŭ vespere.

La londona ekspreso alvenis muĝe al la stacio, kaj malgranda forta buldogsimila viro elsaltis el unuaklasa kupeo. Ni ĉiuj manpremis, kaj mi tuj konstatis per la respekta rigardo, kiun Lestrado direktis al mia kunulo, ke li multon lernis, de kiam ili kunlaboris la unuan fojon. Mi tre bone memoras la malestimon, kiun la teorioj de la rezonisto kutimis tiam veki en la praktikulo.

— Ĉu io bona? — li demandis.

— La plej grandioza afero jam de jaroj, — diris Holmso. — Ni disponas pri du horoj antaŭ ol necesos pensi pri komencado. Mi opinias, ke ni pasigu ĝin ĉe iom da vespermanĝo, kaj poste, Lestrado, ni forigos el via gorĝo la londonan nebulon donante al vi enspiron de la pura nokta aero de la Darta Erikejo. Ĉu vi neniam vizitis ĝin? Ha, nu, supozeble, vi ne forgesos vian unuan viziton. 

Ĉapitro 14

LA ĈASHUNDO DE LA BASKERVILOJ

Unu el la neperfektaĵoj de Ŝerloko Holmso — se fakte oni rajtas nomi tion neperfektaĵo — estis, ke li ege malvolis komuniki siajn plenajn planojn al alia persono ĝis la momento mem de la realigo. Parte tio sendube devenis de lia mastrema naturo, kiu ŝatis superregi kaj surprizi tiujn, kiuj ĉirkaŭis lin. Parte ankaŭ pro lia profesia singardemo, kiu urĝis lin neniam riski. La rezultoj tamen estis tre ĉagrenaj al tiuj, kiuj rolis kiel liaj perantoj kaj asistantoj. Mi ofte suferis tion, sed neniam pli ol dum tiu longa veturo en la mallumo. La granda aflikto estis antaŭ ni; finfine ni estis farontaj nian lastan klopodon, kaj tamen Holmso diris nenion, kaj mi povis nur konjekti pri lia estonta agado. Miaj nervoj vibris anticipe, kiam finfine la malvarma vento sur niaj vizaĝoj kaj la malhelaj vakaj spacoj ambaŭflanke de la vojo sciigis, ke ni estis denove sur la erikejo. Ĉiu paŝo de la ĉevaloj kaj ĉiu turniĝo de la radoj pliproksimigis nin al nia superega aventuro.

Nian interparoladon malhelpis la ĉeesto de la veturigisto de la luita kaleŝo, tiel ke ni devige parolis pri bagatelaĵoj, kiam niaj nervoj estis emocie kaj anticipe streĉitaj. Mi estis malŝarĝita, post tiu nenatura sindeteno, kiam finfine ni preterpasis la domon de Frenklendo kaj sciis, ke ni proksimiĝas al la Halo kaj al la scenejo de la agado. Ni ne veturis ĝis la pordo, sed elkaleŝiĝis proksime al la avenua enirejo. La kaleŝo estis pagita kaj ordonita reiri tuj al Kum-Tresio, dum ni komencis marŝi al Meripita Domo.

— Ĉu vi estas armita, Lestrado?

La eta detektivo ridetis.

— Dum mi havas mian pantalonon mi havas kokspoŝon, kaj dum mi havas kokspoŝon mi havas ion en ĝi.

— Bone! Ankaŭ mia amiko kaj mi estas pretaj kontraŭ krizoj.

— Vi ege malparolemas pri tiu ĉi afero, sinjoro Holmso. Kia estas la nuna ludo?

— Atenda ludo.

— Je mia vorto, ĝi ne ŝajnas esti tre gaja loko, — diris la detektivo kun ektremo, ĉirkaŭrigardante al la mornaj deklivoj de la monteto kaj al la enorma nebulo ŝvebanta super la Grimpena Marĉo. — Mi vidas la lumojn de domo antaŭ ni.

— Tio estas Meripita Domo kaj la fino de nia marŝado. Mi devas peti, ke vi marŝu piedpinte kaj parolu ne pli laŭte ol flustre.