Выбрать главу

“Jes, bela Sara ” – diris la rabeno al sia edzino, gaje ridetante – “ĉi tie estas la mondfama libera imperia kaj komerca urbo Frankfurto sur Majno, kaj la rivero, sur kiu ni nun veturas, estas ĝuste tiu Majno. Tie transe la gaje aspektantaj domoj, ĉirkaŭitaj de verdaj montetoj, estas Sachsenhausen , el kie la lama Gumpertz  en la tempo de la tendofestoj venigas la belajn mirtojn. Jen vi vidas ankaŭ la fortan Majnan ponton kun ĝiaj dektri arkaĵoj, kaj tre multe da homoj, veturiloj kaj ĉevaloj sendanĝere transiradas ĝin, kaj en la mezo staras la dometo, pri kiu la onklino Täubchen  rakontis, ke tie loĝas baptita hebreo, kiu al ĉiu, kiu alportas al li malvivan raton, pagas ses helerojn je la kalkulo de la hebrea komunumo, kiu devas ĉiujare liveri al la magistrato kvin mil vostojn de ratoj!”

Pri tiu milito, kiun la Frankfurtaj hebreoj estas devigataj konduki kontraŭ la ratoj, la bela Sara  devis laŭte ridi; la hela suna lumo kaj la nova miksforma mondo, kiu leviĝis antaŭ ŝi, forpelis el ŝia animo ĉiujn timojn kaj terurojn de la pasinta nokto, kaj kiam el la albordiĝinta boato ŝia edzo kaj la silenta Vilhelmo levis ŝin sur la bordon, ŝi sentis sin kvazaŭ penetrita de ĝoja sendanĝereco. La silenta Vilhelmo per siaj belaj profunde bluaj okuloj longe rigardis al ŝi en la vizaĝon, duone sufere, duone gaje, poste li ĵetis ankoraŭ signifoplenan rigardon sur la rabenon, saltis returne en sian boaton, kaj baldaŭ li kun ĝi malaperis.

“La silenta Vilhelmo havas tamen grandan similecon kun mia mortinta frato”, diris la bela Sara . “La anĝeloj ĉiuj estas similaj inter si”, respondis la rabeno, kaj, kaptante sian edzinon je la mano, li kondukis ŝin tra la homa svarmo de la bordo, kie nun – ĉar estis tempo de la Paska foiro – staris multo da provizore konstruitaj lignaj butikaj budoj. Kiam ili tra la malluma Majna pordego eniris en la urbon, ili trovis ne malpli grandan movadon. Ĉi tie en mallarĝa strato staris unu komerca butiko apud alia, kaj la domoj, kiel ĉie en Frankfurto, estis tute speciale aranĝitaj por la komerco: en la teretaĝo estis neniuj fenestroj, sed sole nur malfermitaj arkohavaj pordoj, tiamaniere, ke oni povis profunde enrigardi kaj ĉiu pasanto povis bone pririgardi la elmetitajn komercaĵojn. Kiel miregis la bela Sara  pro la amaso da multekostaj objektoj kaj ilia neniam vidita beleco! Jen staris Venecianoj, kiuj vendoproponis ĉian lukson de la Oriento kaj de Italujo, kaj la bela Sara  estis kvazaŭ alnajlita al la loko ĉe la vido de la amasigitaj ornamaĵoj kaj juveloj, de la mikskoloraj ĉapoj kaj korsaĵoj, de la oraj ĉirkaŭmanoj kaj ĉirkaŭkoloj, de la tuta brilaĵaro, kiun la virinoj tre volonte admiras kaj per kiu ili ankoraŭ pli volonte sin ornamas. La riĉe broditaj veluraj kaj silkaj ŝtofoj kvazaŭ volis paroli kun la bela Sara  kaj revoki en ŝian memoron diversajn ĉarmaĵojn, kaj ŝi havis efektive la senton, kvazaŭ ŝi denove estas malgranda knabino kaj onklineto Täubchen  plenumis sian promeson kaj veturigis ŝin al la Frankfurta foiro, kaj ĝuste nun ŝi staras antaŭ la belaj vostoj, pri kiuj oni tiom multe rakontis al ŝi. Kun kaŝita ĝojo ŝi jam pripensis, kion ŝi kunportos en Baĥaraĥ on, al kiu el ŝiaj ambaŭ kuzinetoj, al la malgranda Blümchen  aŭ al la malgranda Vögelchen , la blusilka zono plaĉos pli multe, kaj ĉu la verdaj pantalonetoj estos bonmezuraj por la malgranda Gottschalk , – sed subite ŝi diris al si mem: “Ha, Dio! ili ja dume fariĝis plenkreskaj kaj hieraŭ oni ilin mortigis!” Ŝi forte ektremis, kaj la bildoj de la nokto jam estis releviĝontaj en ŝi kun sia plena terureco; tamen la ore broditaj vestoj palpebrumis al ŝi kvazaŭ per mil petolemaj okuloj kaj forparolis ĉion malluman el ŝia spirito; kaj kiam ŝi suprenrigardis al la vizaĝo de sia edzo, tiu estis sennuba kaj havis sian ordinaran seriozan mildecon. “Fermu la okulojn, bela Sara ”, diris la rabeno kaj ekkondukis sian edzinon pluen tra la densaj amasoj da homoj.

Kia miksforma vigleco! Plej multe oni tie vidis komercistojn, kiuj laŭte marĉandis inter si, aŭ, parolante kun si mem, kalkulis laŭ la fingroj, aŭ trenigis siajn aĉetaĵojn en la gastejon per alte ŝarĝitaj foiraj helpistoj, kiuj kuris post ili, hundosimile trotante. Sur aliaj vizaĝoj oni povis rimarki, ke sole la scivoleco altiris ilin ĉi tien. Laŭ la ruĝa mantelo kaj la ora kolĉeno oni povis rekoni la larĝan magistratanon. La nigra, bonstato pufa kamizolo montris la honorindan fieran patricion. La fera pintkasko, la flavleda kamizolo kaj la tintantaj spronoj montris la pezan rajdoserviston. Sub la nigra velura kufeto, kiu kunepintiĝis sur la frunto, kaŝiĝis rozokolora knabina vizaĝo, kaj la junaj fraŭloj, kiuj saltis post tio simile al florantaj ĉashundoj, montris sin perfektaj dandoj per siaj kokete plumitaj biretoj, siaj tintantaj bekformaj ŝuoj kaj siaj silkaj vestoj de dividita koloro, en kiuj la dekstra flanko estis verda kaj la maldekstra flanko ruĝa, aŭ unu flanko estis ĉielarke striita kaj la dua mikskolore kradita, tiumaniere, ke la malsaĝaj junuloj aspektis, kvazaŭ ili estis fenditaj en la mezo. Kuntirata de la fluo de la homoj, la rabeno kun sia edzino venis al “La Romano”. Tio estas la granda, ĉirkaŭita de altaj frontonaj domoj urba foirejo, kiu ricevis sian nomon de grandega domo, kiu estis nomata “ĉe la Romano” kaj kiun la magistrato aĉetis kaj faris ĝin magistratejo. En ĉi tiu konstruaĵo oni elektadis imperiestrojn de Germanujo, kaj antaŭ ĝi ofte estis aranĝataj noblaj kavaliraj ludoj. La reĝo Maksimiliano, kiu pasie amis tiajn ludojn, estis en tiu tempo en Frankfurto, kaj unu tagon antaŭe oni por lia honoro arangis antaŭ “la Romano” grandan turniron. Ĉe la lignaj barieroj, kiuj nun estis forrompataj de la ĉarpentistoj, staris ankoraŭ multaj senlaboruloj kaj rakontis unuj al aliaj, kiel hieraŭ la duko de Brunsvigo kaj la markgrafo de Brandenburgo ĉe bruo de tamburoj kaj trumpetoj atakis unu la alian, kiel sinjoro Valter  la Mizerulo tiel fortege ekpuŝis el la selo la Ursrajdanton, ke splitoj de la lanco flugis en la aeron, kaj kiel la longa blonda reĝo Maks  en la rondo de sia korteganaro staris sur la balkono kaj pro ĝojo frotis al si la manojn. La kovriloj el oraj ŝtofoj kuŝis ankoraŭ sur la balustrado de la balkono kaj de la pintarkaj fenestroj de la magistratejo. Ankaŭ la aliaj domoj de la foirejo estis ankoraŭ feste ornamitaj kaj garnitaj per blazonŝildoj, precipe la domo Limburg , sur kies flago estis pentrita junulino, portanta nizon sur la mano, dum simio tenas antaŭ ŝi spegulon. Sur la balkono de tiu domo staris multe da kavaliroj kaj sinjorinoj en ridetanta interparolado rigardante sur la popolon, kiu malsupre en senordaj grupoj kaj procesioj ondadis tien kaj reen. Kia multego da senlaboruloj de ĉiuj statoj kaj aĝoj puŝiĝadis ĉi tie, por kontentigi sian rigardemecon! Ĉi tie oni ridis, ploris, ŝtelis, pinĉis la lumbojn, ĝojkriis, kaj meze de ĉi tio akre sonegis la trumpeto de kuracisto, kiu en ruĝa mantelo kun sia arlekeno kaj simio staris sur alta trabaĵo, energie trumpetis pri sia propra lerteco, laŭdis siajn tinkturojn kaj miraklajn ŝmiraĵojn, aŭ serioze esplorrigardis la uringlason, kiun tenis antaŭ li ia maljuna virino, aŭ li faris preparojn por elŝiri vangdenton al malriĉa vilaĝano. Du skerminstruistoj, flirtvenante en koloraj rubandoj, svingante siajn rapirojn, renkontis sin ĉi tie kvazaŭ hazarde kaj kun ŝajna kolero atakis unu la alian; post longa batalo ili sin reciproke proklamis nevenkeblaj kaj kolektis iom da pfenigoj. Kun tamburisto kaj fajfisto pretermarŝis nun la nove fondita gildo de pafistoj. Post tio, havante antaŭ si la bastonviron, kiu portis ruĝan standardon, sekvis bando da migrantaj fraŭlinoj, kiuj venis el la virinejo “ĉe la Azeno” en Würzburg  kaj iris al la Roza Valo, kie la estiminda estraro destinis al ili loĝejon por la tempo de la foiro. “Fermu la okulojn, bela Sara !” diris la rabeno. Ĉar tiuj fantazie kaj tro ne sufiĉe vestitaj virinoj, inter kiuj estis kelkaj tre belaj, faradis la plej malĉastajn gestojn, nudigadis sian malmodestan bruston, logincitadis la pasantojn per senhontaj vortoj, svingadis siajn longajn migrobastonojn, kaj, rajdante sur ili kiel sur bastonĉevaloj al la pordego de la Sankta Katerino, ili kantis per akra voĉo la kanton de sorĉistinoj: