Выбрать главу

Kie estas la kapro, infera la besto?

Kie estas la kapro? Ĝi estas for!

Ni rajdas do nun pro ĝia foresto

Sur simpla bastono kun gaja kor’!

Tiu kantado, kiun oni povis ankoraŭ aŭdi malproksime, fine dronis en la preĝeje tirataj tonoj de alproksimiĝanta procesio. Ĉi tio estis malgaja procesio de kalvaj kaj nudpiedaj monaĥoj, kiuj portis brulantajn vakskandelojn aŭ standardojn kun sanktulfiguroj aŭ grandajn arĝentajn krucifiksojn. Antaŭ ili iris ruĝe kaj blanke vestitaj knaboj kun fumantaj incensujoj. En la mezo de la procesio, sub luksa baldakeno, oni vidis pastrojn en blankaj surplisoj el multekostaj puntoj aŭ en helsilkaj stoloj, kaj unu el ili portis en la mano sunsimile oran vazon, kiun li, alveninte al sanktula niĉo ĉe angulo de la foirejo, alte levis, duonkriante kaj duonkantante latinajn vortojn... Samtempe eksonoris malgranda sonorileto, kaj la tuta popolo ĉirkaŭe eksilentis, stariĝis genue kaj krucosignis sin. Sed la rabeno diris al sia edzino: Fermu la okulojn, bela Sara !” – kaj rapide li fortiris ŝin de tie en mallarĝan flankan strateton, tra labirinto de malvastaj kaj kurbaj stratoj kaj fine trans la neloĝatan dezertan placon, kiu apartigis de la cetera urbo la novan hebrean kvartalon.

Antaŭ tiu tempo la hebreoj loĝis inter la katedralo kaj la bordo de Majno, nome: de la ponto ĝis la Puto de Mizeruloj kaj de la Farunpesilo ĝis la Sankta Bartolomeo. Sed la katolikaj pastroj akiris Papan dekreton, kiu malpermesis al la hebreoj loĝi en tia proksimeco de la ĉefa preĝejo, kaj la magistrato donis al ili lokon sur la Kavo de Lano, kie ili konstruis la nunan hebrean kvartalon. Ĉi tiu estis provizita per fortaj muregoj kaj ankaŭ per feraj ĉenoj antaŭ la pordegoj, por bari ilin kontraŭ atako de la popolamaso. Ĉar ĉi tie la hebreoj vivis ankaŭ en premado kaj maltrankvileco kaj pli ol nun en memorado pri antaŭaj suferoj. En la jaro 1240 la senbridigita popolo faris inter ili grandan sangobanon, kiun oni nomis la unua buĉado de la hebreoj, kaj en la jaro 1349, kiam la flagelantoj ĉe sia trapaso ekbruligis la urbon kaj akuzis pri la bruligo la hebreojn, ĉi tiuj estis plejparte mortigitaj de la ekscitita popolamaso, aŭ ili trovis la morton en la flamoj de siaj propraj domoj, – tion oni nomis la dua buĉado de la hebreoj. Poste oni ankoraŭ forte minacis la hebreojn per tiaspecaj buĉadoj, kaj ĉe internaj malkvietoj en Frankfurto, precipe ĉe malpaco inter la magistrato kaj la gildoj, la kristana popolamaso ofte havis la intencon atakegi la hebrean kvartalon. Ĉi tiu havis du pordegojn, kiuj en festoj katolikaj estis ŝlosataj de ekstere, en festoj hebreaj de interne, kaj antaŭ ĉiu pordego troviĝis gardistejo kun urbaj soldatoj.

Kiam la rabeno kun sia edzino alvenis al la pordego de la hebrea kvartalo, la soldatoj, kiel oni povis vidi tra la malfermitaj fenestroj, kuŝis sur la tabullito de sia gardista ĉambro, kaj ekstere antaŭ la pordo en plena sunlumo sidis la tamburisto kaj fantaziis sur sia granda tamburo. Tio estis peza dika figuro; la kamizolo kaj pantalonoj estis el fajreflava drapo, kiu ĉe la brakoj kaj lumboj estis vaste pufita, kaj, kvazaŭ sennombraj homaj langoj el ĝi lekis, ĝi de supre ĝis malsupre estis prisemita per malgrandaj enkudritaj ruĝaj kusenetoj; la brusto kaj dorso estis armitaj per nigraj drapaj remburaĵoj, sur kiuj pendis la tamburo; sur la kapo estis plata, ronda nigra ĉapo; la vizaĝo estis tiel same plata kaj ronda, ankaŭ oranĝeflava kaj prisemita per ruĝaj ulceroj kaj grimacanta per osceda rideto. Tiel la knabego sidis kaj tamburis la melodion de la kanto, kiun iam la flagelantoj kantis ĉe la buĉado de la hebreoj, kaj per sia kruda biera tono li murmuris la vortojn:

Nia sinjorino

Iris en mateno,

Kyrie eleison !

“ Hans , tio estas malbona melodio” – ekkriis voĉo malantaŭ la ŝlosita pordego de la hebrea kvartalo. – “ Hans , ankaŭ la kanto estas malbona, ne taŭgas por la tamburo, tute kaj absolute ne taŭgas dum la Diservo kaj en Paska mateno, malbona kanto, danĝera kanto; Hans , Hanĉjo, malgranda tambura Hanĉjo, mi estas soleca homo, kaj se vi min amas, se vi amas Stern on, la longan Stern on, la longan longnazan Stern on, tiam ĉesu!”

Ĉi tiuj vortoj estis elpuŝitaj de la nevidebla parolanto parte timege rapide, parte ĝemante malrapide, en tono, en kiu abrupte alternis tirata moleco kaj raŭka malmoleco, kiel oni tion trovas ĉe ftizuloj. La tamburisto restis netuŝita, kaj, daŭrigante la tamburadon laŭ la antaŭa melodio, li kantis plue:

Venis knab’ saltanta,

Barbon ne havanta,

Haleluja !

“ Hans ” – kriis denove la voĉo de la supre dirita parolanto – “ Hans , mi estas homo staranta tute sola, kaj tio estas danĝera kanto, kaj mi ne volonte ĝin aŭdas, kaj mi havas kaŭzon por tio, kaj se vi min amas, kantu ion alian, kaj morgaŭ ni drinkos...”

Ĉe la vorto “drinkos” Hans  haltis kun sia tamburado kaj kantado, kaj per senartifika tono li diris: “La diablo prenu la hebreojn, sed vi, kara longnaza Stern , estas mia amiko, mi vin defendos, kaj se ni ankoraŭ ofte drinkos kune, mi vin ankaŭ konvertos. Mi estos via baptopatro; kiam vi estos baptita, vi fariĝos savita, kaj se vi havas talenton kaj lernos ĉe mi diligente, vi povos eĉ fariĝi ankoraŭ iam tamburisto. Jes, longnaza Stern , vi povas ankoraŭ atingi multon, mi antaŭtamburos al vi la tutan kateĥismon, kiam ni morgaŭ kune drinkos – sed nun malfermu la pordegon, tie staras du fremduloj kaj petas, ke oni ilin enlasu.”

“Malfermi la pordegon?” – ekkriis la longnaza Stern , kaj li preskaŭ perdis la voĉon. “Tio ne iras tiel rapide, kara Hans , oni ne povas scii, oni tute ne povas scii, kaj mi estas sole staranta homo. Veitel Rindskopf  havas la ŝlosilon kaj staras nun senmove en la angulo kaj murmuras sian dek-ok-preĝon; ĉe tio estas malpermesate fari interrompon. Jekel  la malsaĝulo estas ankaŭ ĉi tie, sed li batas nun... Mi estas sole staranta homo.”

“La diablo prenu la hebreojn!” – ekkriis la tamburisto Hans , kaj, laŭte ridante pri ĉi tiu sia propra spritaĵo, li fortrenis sin al la gardista ĉambro kaj kuŝigis sin ankaŭ sur la tabullito.

Dum la rabeno kun sia edzino staris nun tute sola antaŭ la granda ŝlosita pordego, malantaŭ ĉi tiu leviĝis kartava, nazasona, iom moke tirata voĉo: “Sterĉjo, ne kraku tiel longe, prenu la ŝlosilojn el la surtuta paŝo de Rindskopĉjo, aŭ prenu vian nazon kaj malŝlosu per ĝi la pordegon. La homoj staras jam delonge kaj atendas”.

“La homoj?” – timege ekkriis la voĉo de la viro, kiun oni nomis longnaza Stern  – “mi pensis, ke estas nur unu, kaj mi petas vin, malsaĝulo, kara Jekel -Malsaĝulo, elrigardu, kiu tie estas”.

Tiam en la pordego malfermiĝis malgranda bone kradita fenestreto, kaj montriĝis flava dukorna ĉapo kaj sub ĝi la komika grimaca gajigista vizaĝo de Jekel -Malsaĝulo. En la sama momento la fenestra aperturo denove fermiĝis, kaj aŭdiĝis kolere kartava voĉo: “Malŝlosu, malŝlosu, ekstere staras nur unu viro kaj unu virino”.