Выбрать главу

La bela Sara  modeste retiriĝis de la krado, kaj larĝa, orname vestita virino de meza aĝo kaj kun afekte protektema sintenado per muta kapsigno permesis al ŝi enrigardi en ŝian pregolibron. Ĉi tiu virino videble ne estis granda instruitino; ĉar kiam ŝi murmurante legis la preĝojn, kiel ordinare faras la virinoj, ĉar al ili ne estas permesate laŭte kunkanti, la bela Sara  rimarkis, ke multajn vortojn ŝi elparolis tro laŭ sia plaĉo kaj ofte transsaltis tutajn liniojn. Post kelka tempo la akve klaraj okuloj de la bona virino sopire malrapide leviĝis, supraĵa rideto glitis super la porcelane ruĝan kaj blankan vizaĝon, kaj per tono, kiu volis soni kiom eble plej aristokrate, ŝi diris al la bela Sara : “Li kantas tre bone. Tamen mi aŭdis en Holando kantadon ankoraŭ multe pli bonan. Vi estas fremda, kaj vi eble ne scias, ke tio estas la kantoro el Worms  kaj oni volas reteni lin ĉi tie, se li kontentiĝos je kvarcent guldenoj por jaro. Li estas agrabla homo, kaj liaj manoj estas kiel alabastro. Mi multe ŝatas belan manon. Bela mano beligas la tutan homon!” – Ĉe tio la bona virino memkontente metis sur la apogilon de la preĝpupitro sian manon, kiu efektive estis ankoraŭ bela, kaj, kompreniganta per gracia klino de la kapo, ke ŝi ne volonte lasas sin interrompi dum la parolado, ŝi diris plue: “La kantisteto estas ankoraŭ infano kaj aspektas tre malbonnutra. La basulo estas tro malhela, kaj nia Stern  diris iam tre sprite: la basulo estas pli granda malsaĝulo, ol kiom oni devas postuli de basulo! Ĉiuj tri manĝas en mia manĝejo, kaj vi eble ne scias, ke mi estas Elle Schnapper ”.

La bela Sara  dankis pro ĉi tiu sciigo, kaj siaflanke Schnapper-Elle  detale rakontis al ŝi, kiel ŝi iam estis en Amsterdamo kaj tie pro sia beleco estis multe persekutata, kaj kiel ŝi tri tagojn antaŭ Pentekosto venis Frankfurton kaj edziniĝis je Schnapper , kiel ĉi tiu fine mortis, kiel li sur la lito de morto parolis la plej kortuŝantajn aferojn, kaj kiel malfacile estas bone konservi la manojn, kiam oni estas estrino de manĝejo. De tempo al tempo ŝi rigardis flanken per malŝata rigardo, kiu verŝajne koncernis kelkajn mokemajn junajn virinojn, kiuj ekzamenadis ŝian kostumon. Sufiĉe stranga estis ĉi tiu kostumo: larĝe pufita robo el blanka atlaso, sur kiu ĉiuj bestospecoj el la arkeo de Noa  estis helkolore broditaj, kamizolo el orŝtofo kiel kiraso, la manikoj el ruĝa veluro kun flavaj strioj, sur la kapo monstre granda ĉapo, ĉirkaŭ la kolo grandega krispo el blanka rigida tolo kaj ankaŭ arĝenta ĉeno, de kiu pendis malsupren sur la bruston ĉiaspecaj moneroj, kameoj kaj maloftaĵoj, interalie granda bildo de la urbo Amsterdamo. Sed la vestoj de la aliaj virinoj estis ne malpli rimarkindaj kaj konsistis videble el miksaĵo de modoj de diversaj tempoj, kaj kelkaj virinetoj, kovritaj per oro kaj diamantoj, similis irantajn juvelbutikojn. Estas vero, ke la Frankfurtaj hebreoj en tiu tempo devis laŭ leĝa ordono porti difinitan vestaĵon kaj, por diferenciĝi de la kristanoj, la viroj devis porti sur siaj manteloj flavajn ringojn kaj la virinoj de siaj ĉapoj alte leviĝantajn blustriajn vualojn; tamen en la hebrea kvartalo tiu ordono de la estraro ne multe estis observata, kaj tie, precipe en festotagoj kaj des pli en la sinagogo, la virinoj penadis elmeti unu antaŭ alia tiom multe da vestaĵa lukso, kiom nur estis eble, parte por veki envion, parte ankaŭ por elmontri la bonstaton kaj la kreditkapablecon de siaj edzoj.

Dum malsupre en la sinagogo estas voĉlegata la semajna partaĵo el la libroj de Moseo, la pia animstato tie ordinare iom malfortiĝas. Kelkaj faras al si oportune kaj sidiĝas, flustras eĉ kun siaj najbaroj pri aferoj eksterekleziaj aŭ eliras sur la korton, por spiri freŝan aeron. Malgrandaj knaboj dume prenas al si la liberecon viziti siajn patrinojn en la virina apartaĵo, kaj ĉi tie la pieco ankoraŭ pli malfortiĝas; ĉi tie oni babilas, amasiĝas, ridas, kaj, kiel okazas ĉie, la pli junaj virinoj ŝercas pri la pli maljunaj, kaj ĉi tiuj siaflanke plendas pri la facilanimeco de la junularo kaj pri la malboniĝo de la tempoj. Tiel same kiel malsupre en la sinagogo de Frankfurto estis gvidanta kantoro, en la supra apartaĵo estis gvidanta klaĉistino. Tio estis Hündchen Reiss , neinteligenta verdeta virino, kiu antaŭflaradis ĉiun malfeliĉon kaj ĉiam havis sur la lango ian skandalan historion. La ordinara celpunkto de ŝiaj pikparoloj estis la kompatinda Schnapper-Elle ; ŝi povosciis imiti tre amuze la nenature aristokratemajn manierojn de ĉi tiu, kiel ankaŭ la sopiran majestecon, kun kiu ŝi akceptas la ironiajn respektesprimojn de la junularo.

“Ĉu vi scias” – ekkriis nun Hündchen Reiss  – “ Schnapper-Elle  diris hieraŭ”: se mi ne estus bela kaj saĝa kaj amata, mi ne volus ekzisti en la mondo!”

Tiam oni iom laŭte ekridis, kaj la proksime staranta Schnapper-Elle , rimarkante, ke tio koncernas ŝin, kun malestimo levis siajn okulojn, kaj simile al fiera luksa ŝipo ŝi forvelveturis al pli malproksima loko. Vögele Ochs , ronda, iom mallerta virino, rimarkigis kompatema, ke kvankam Schnapper-Elle  estas vanta kaj ne tre saĝa, ŝi tamen estas tre bonanima kaj faras multe da bono al homoj, kiuj tion bezonas.

“Precipe al la longnaza Stern ” – muĝis Hündchen Reiss . Kaj ĉiuj, kiuj sciis la delikatan rilaton, ekridis des pli laŭte.

“Ĉu vi scias” – plue diris Hündchen  malice – “la longnaza Stern  nun ankaŭ dormadas en la domo de Schnapper-Elle ... Sed rigardu, tie malsupre Süschen Flörsheim  portas la kolĉenon, kiun Danielo Fläsch  garantiaĵe donis al ŝia edzo. Fläsch edzino koleras... Nun ŝi parolas kun Flörsheim edzino... Kiel amike ili premas al si reciproke la manojn! Kaj tamen ili ja malamas sin reciproke kiel Midjan  kaj Moab ! Kiel amoplene ili ridetas unu al la alia! Nur ne manĝu unu la alian pro tro da karesoj! Mi iom aŭskultu la interparoladon”.

Kaj simile al embuskanta besto Hündchen Reiss  ŝtelmove aliris kaj aŭdis, ke la du virinoj kun reciproka intereso plendis unu al la alia, kiom multe kaj malfacile ili laboris en la pasinta semajno, por fari ordon en siaj domoj kaj frotpurigi la kuirejan ilaron, kion oni nepre devas fari antaŭ la Paska festo, por ke nenia ereto de fermentinta pano restu sur ili. Ankaŭ pri la lacigaj laboroj de la bakado de la macoj ambaŭ virinoj parolis. Fläsch edzino havis ankoraŭ specialajn plendojn; en la komunuma bakejo ŝi devis suferi multe da ĉagreno, laŭ la decido de la lotado ŝi povis ricevi tie la eblon de bakado nur en la lastaj tagoj, en la antaŭtago de la festo mem kaj nur malfrue posttagmeze, la maljuna Hanna  malbone knedis la paston, la servantinoj per siaj rulpremiloj rulpremis la paston tro maldike, duono de la macoj karbiĝis en la forno, kaj krom tio pluvis tiel forte, ke tra la tabula tegmento de la bakejo konstante faladis gutoj, kaj ili devis tie, malsekaj kaj lacaj, turmenti sin per la laboro ĝis malfrue en la nokto.

“Kaj en tio, kara Flörsheim ” – diris plue Fläsch edzino kun indulgema amikeco, kiu tute ne estis sincera – “en tio vi ankaŭ estis iom kulpa, ĉar vi ne sendis al mi viajn homojn por helpi ĉe la bakado”.

“Ha, pardonu” – respondis la alia – “miaj homoj estis tro multe okupitaj, la foiraj komercaĵoj devis esti pakataj, ni havas nun tiom multe da laboro, mia edzo...”

“Mi scias” – interrompis Fläsch edzino per akre rapida tono ŝian paroladon – “mi scias, vi havas multe da laboro, multe da garantiaĵoj kaj bonaj negocoj kaj kolĉenoj...”