Выбрать главу

Ezopa saĝo

Pri la statuo de Ezopo

Ĝuste faris vi, Lysippos, olda artisto Sykiona, ke la sep saĝuloj staras post Ezopo en la fon’. Per rigora «devas esti» tiuj vane por la bona nin admonas — pli obeas ni al la Samosa son’, kiu akran saĝon garnas per historieto bela, kaj edukas, kvankam ŝerce, por edifa serioz’. For do la avertojn krudajn! Venu vi, logaĵ’ libela, kaj allogu korojn per la fabelsorĉo de Samos’.
Agathias[1]

Ezopo

(La materialo estas ĉerpita el la VdE[2], kun forlaso de multo seninteresa.)

Ezopo! ĉu li estis, aŭ ne estis? Oni rakontas … oni … svaga oni … Li, tamen, eĉ se li ne vivis, vivas. Se Hellas[3] lin ne naskis, ĝi lin kreis.
Oni rakontas, ke li, Friga sklavo, estis platnaza, nanstatura, lama, ŝvelventra knabo, kaj krom tio, muta. Lin lia mastro, ne povante uzi alie, sendis al laboro kampa. Malbelon lian mokis la kunuloj, mutecon lian ofte elprofitis. Ekzemple, kiam ili ŝtelis figojn de sia mastro, ili lin pri l’ ŝtelo akuzis, kiu, muta, sin ekskuzi ne povos, ili kredis. Sed Ezopo tuj trinkis varman akvon, premis al si la langon, vomis, signis al la mastro, ke ĉiujn li devigu fari same, kaj la ŝtelintoj veraj malkovriĝis. Li do sin savis, sed kunuloj liaj koleris lin pro tio, kaj senĉese lin kalumniis antaŭ l’ mastro. Foje en la arbara denso li renkontis vojerarintajn Artemis-pastrinojn,[4] al ili montris la direkton ĝustan, kaj tial dum la dormo li akiris parolan povon, eĉ ne ordinaran. Tamen, li foje kontraŭ kalumnio ne povis sin defendi, kaj la mastro lin vendis. Lia nova mastro volis okupi lin per varto de l’ infanoj, sed hejme la malbelan sklavo-knabon akceptis tiel granda konsterniĝo, ke post nelonge ankaŭ li lin portis al la foiro, kien li ekiris kun karavano granda. Ĉe l’ ekiro oni permesis al la febla knabo, elekti inter la portotaj ŝarĝoj, kaj li, je ĉies miro, prenis sur sin la pleje pezan ŝarĝon: la pan-korbon. Li preskaŭ falis sub ĝi, sed post ĉiu manĝado malpliiĝis ties pezo, kaj vesperiĝe li jam portis korbon malplenan. Kiam ili venis al la foiro, tie pri li ekmarĉandis Samosa filozofo, Xanthos. Ridis disĉiploj liaj pri Ezop’ komence, sed aŭskultinte liajn saĝajn vortojn, ili mem donis monon al la majstro, ke li aĉetu la sagacan sklavon. Xanthos donacis sian sklavon novan al sia juna, bela kaj flirtama edzino, sed ĉi tiu tre indignis, ĉar ŝi atendis belan sklav-junulon. Neniam, vere, la milito ĉesis inter Ezopo kaj la majstredzino.
Oni rakontas, ke la saĝa sklavo la filozof-retoron servis tre utile, tiris lin el malfacilaj situacioj. Tiam ĉiufoje promesis tiu al li liberigon, sed ĝin neniam faris, kaj pro tio ofte la sprita sklavo la pezkapan retoron ĉikanetis, por ekzemplo, instruis lin ordoni ekzaktvorte: La filozofo petis de li lenton por manĝo, kaj li kuiris unu grajnon. Sed iufoje per malica ŝerco li kaŭzis malfeliĉon. Iun tagon la filozofo sendis de festeno frandaĵon per li hejmen, kun la vortoj: «Delikataĵ’ al la plej delikata.» Kaj li al la hundeto tiun donis. Indignis la edzino tiel ege, ke ŝi ne volis scii plu pri l’ majstro. Ĉi tiu malespere riproĉegis Ezopon, kiu lin respondis jene: «Mi agis ja precize laŭ ordono: Plej delikata en la domo estas al vi la hundo. Ĝi ja kuras ĉiam ĝojege antaŭ vin, se vi alvenas, donacon ne atendas, nek kutimas aranĝi al vi malagrablajn scenojn, kaj kiel ajn rigore vi ĝin traktas ne volas tuj forlasi vian domon.» Sed tiu pika vero la virinon ne povis teni hejme, ŝi foriris al sia patro, kaj ŝin revenigis nek flatoj, nek donacoj, nek promesoj. Ezopo vidis, kiel malesperas la filozofo, kaj promesis al li reporti la virinon. Li eliris al la foiro, faris aĉetadojn por granda festenmanĝo, kaj famigis, ke Xanthos, forlasita de l’ edzino, intencas reedziĝi. Nu, post tio rapide la edzino hejmenvenis.
Oni rakontas, ke la filozofo Ezopon petis fari tian manĝon, kiu okazon donos ĉe festeno mediti pri l’ afero plej utila. Ezopo, prezentante langon, diris:       La plej utila estas lango:       Per ĝi al dioj preĝa danko       kaj preĝa peto de ni sonas,       ĝi al la saĝo vortojn donas,       la veron ni per ĝi rakontas,       kaj ĉiu ĝojo el ĝi fontas. Proksiman fojon Xanthos volis manĝon memorigantan pri la plej nociva. Ezopo donis langon kun ĉi vortoj:       La plej nociva estas lango:       Flatad’ al senmerita rango       per ĝi eksonas, kaj mensogo,       kaj kalumnio, kaj delogo.       Ĝi diras falsajn argumentojn,       subfosas familiojn, gentojn.
Oni rakontas, ke la filozofo deziris iri foje al banejo, kaj li Ezopon sendis pririgardi, ĉu tie ne troviĝas tro da homoj. Ezopo iris, haltis ĉe la pordo. Survoje kuŝis ŝtono; per ĝi stumblis ĉiu venanto, sed ĝin lasis tie. Postlonge fine iu ĝin flankĵetis. Ezopo iris hejmen kaj raportis: En la banejo estas sola homo.
Oni rakontas, ke la filozofo atendis siajn filozof-amikojn por festenmanĝo kaj Ezopon ĉe la pordego li starigis, ordonante, ke sole filozofojn li enlasu, por ke ne tedu ilin vulgaruloj. La filozofoj venis, kaj Ezopo ofendis ĉiun. Ĉiu ekkoleris, kaj iris for indigne. Postan tagon devis ja Xanthos aŭdi la riproĉojn! Ezopon li malbenis, sed ĉi tiu respondis, ke li sole filozofon enlasi rajtis ja, kaj kiu tiel facile ekkoleras kaj forkuras, tiu ne povas esti filozofo.
Oni rakontas, ke la filozofo trezoron trovis helpe de Ezopo, kaj la duonon estus li devinta transdoni al la sklavo, sed ne volis kun li dividi la riĉaĵon grandan, nek liberigi, malgraŭ la promesoj, serviston sian nesubstitueblan, eĉ, ke ne povu tiu la sekreton elklaĉi, li lin fermis en karceron.
Sed iun festan tagon, kiam svarmis la Samosanoj en la urb-agoro,[5] ĵetiĝis granda aglo el la alto, kaptis la blazonringon de la urbo, faligis ĝin subite en la sinon de sklavo, poste fulme ĝi forflugis. Mesaĝo dia! — kriis la popolo. — Sed kiu ĝin deĉifros? Nur la fama, la saĝa Xanthos povas ilin helpi. Xanthos, en ega embaraso, petis pri tempo de medito, sidis hejme malsate kaj soife, malespere: En danĝerego estis lia tuta reputacio, kaj li eĉ konjekton ne havis pri l’ signifo de la sceno. Ho, jen Ezopo! Tiu helpos certe! Jes, sed Ezopo volis liberiĝi. Li solvos ja — li diris — la aŭguron, sed nur, se ĝin li povas mem rakonti en la agoro al la Samosanoj. «Vidu — li diris — vi el tio havos ja nur profiton: Saĝa sklavo estas fiero de la mastro, kaj la solvon ja portos vi, eĉ se per mi. Pripensu, ĉar male mi ne solvos la misteron.» Xanthos kunvokis la konsilantaron kaj la popolon. Kiam la malbelan hometon li kondukis antaŭ ilin, murmur’ de granda seniluziiĝo eksonis, kaj eĉ mokoj. Sed Ezopo defendis sin per noble dignaj vortoj kontraŭ la tro subita opinio: «Popolo de Samos’! Do ne rigardu la kruĉon, sed prijuĝu la enhavon! La pura kor’, la belo de l’ animo, devigas je respekto ankaŭ diojn. Ne malhonoru min, ĉar mi naskiĝis kun tia malfeliĉa eksteraĵo.» Nun iu korifeo la amason admonis, poste li Ezopon petis, ke li ne ofendiĝu pro la voĉo de l’ senmaturaj, sed li diru, se li scias ion por la bon’ de l’ urbo. Ezopo tiam, enkonduke, diris, kiom da fojoj li jam sian mastron subtenis, helpis, savis, kiomfoje tiu promesis al li liberigon, sed ju pli multaj estas liaj servoj, des pli mizera iĝas lia sorto. Postulis la popolo nun, ke Xanthos tuj liberigu sian bravan sklavon. L’ urbestro la amason kvietigis, kaj turnis sin al Xanthos, deklarante: «Aŭ vi memvole liberigos lin, aŭ mi, laŭ mia rajto de ofico, mem faros tion malgraŭ via volo.» La filozofo, kion fari, vole- nevole liberigis do Ezopon. Klarigis tiu nun la ĉielsignon: «La aglo estas birdo-reĝo, sekve pri reĝo temas, kiu la simbolon aŭtonomian de la urbo ĵetos al sklavo, tio estas, jugos la urbon, prenos de ĝi la liberon.» Post kelkaj tagoj, efektive, venis senditoj de l’ Lidia reĝo Krezo,[6] postulis submetiĝon kaj tributon. Timiĝis la popolo kaj jam fidis nur je Ezopo. Tiu ĉi rifuzis la submetiĝon per fieraj vortoj:       «Senditoj, aŭdu, rekta estas la parol’!       Du vojojn antaŭ si nun havas la popol’:       La unu vojo komenciĝas per sufer’,       finiĝas pace: Estas vojo de l’ liber’.       L’ alia ŝajnas tre alloga ĉe l’ ekir’,       sed ĝi finiĝas en amaro, kun suspir’:       Ĝi estas vojo de sklaveco kaj servut’.       Libera ja naskiĝis la Samosa gent’,       libere volas vivi, kaj ne kiel brut’,       do ĉiujn fortojn ĝi kolektos por defend’.»
вернуться

[1]

La epigramo de Agathias troviĝas en la Greka Antologio (Ant. Planudeia). Vd ankaŭ Rimarkoj.

вернуться

[2]

VdE = «Vivo de Ezopo» de Planudes.

вернуться

[3]

Hellas = Antikva Grekujo.

вернуться

[4]

Artemis — greka diino.

вернуться

[5]

Agoro = greka forumo.

вернуться

[6]

Krezo = Lida reĝo famega pri sia riĉo; lin venkis Kyros, Meda reĝo en 546 antaŭ nia erao.