Выбрать главу
Nun Krezo volis per armeo sia ataki kontraŭ la spitema urbo, sed oni lin informis, ke Ezopo estas la instiganto de l’ rezisto, do li postulis ties elliveron. Ezopo tiam al la Samosanoj rakontis fablon pri l’ naivaj ŝafoj:
      Militis jam de longa temp’             la ŝafoj kun lup-hordo;       la lupoj venkis laŭ kutim’             havante pli da forto.       La ŝafa grego fine do             kun hundoj sin federis,       kun help’ ilia venkis la             lup-hordon, ĝin forpelis.       Post kelka tempo lup-sendit’             aperis ĉe l’ ŝaftrupo,       kaj diris: «Kial la batal’?             La ŝafo kaj la lupo       ja povas vivi kune, en             konkordo, pac-anime,       kaj ve, ni tamen, sen sekur’,             eterne tremas time.       Ni, lupoj, estas bona gent’,             la pacon ni plej amas,       vi, ŝafoj, sur la tuta ter’             pri via mildo famas.       La hundoj — tiuj ja sen ĉes’             kverelas kaj intrigas,       en pac’ eterna vivos ni,             se tiujn vi forigas.»       La belajn vortojn kredis la             ŝafaro, kaj naive       la hundojn ili sendis for.             Atendis venĝsoife       la lupoj, tiujn sur la kamp’             atakis kaj masakris.       La ŝafojn rabi ilin nun             nenio jam obstaklis.
La Samosanoj lin ne elliveras, sed nun li volas mem al Krezo iri kun la senditoj. Kiam oni lin kondukas antaŭ la potencan reĝon, tiu tre surpriziĝas: Li atendis ian imponan popol-oratoron, kaj venas kripla, nanstatura sklavo. Ezopo diras, ke li propravole alvenis, petas Krezon pri indulgo. Li estas ja nur muzikanta grilo, neniun kaj nenion ofendanta. Kaj tiam li rakontas jenan fablon:
      Dum akridojn kamparano       ekstermadis, lia mano       kaptis grilon, kantisteton,       kiu ĉirpis al li peton:       Ho, ne premu min distaŭze,       vi mortigus min senkaŭze.       Nek al frukto, nek al spiko       mi ja faras malutilojn,       mi nur frotas por muziko       la piedojn kaj flugilojn.       Aŭskultante miajn trilojn,       gajas vojiranto laca,       gajos vi kaj viaj filoj,       lasu min en vivo paca.       Mi nek vin endomaĝigi       povas ja, nek mordi, piki,       nur muziki, nur muziki.
«Jes, reĝo» — li daŭrigis — «tia estas mi, la kantisto. Mi la homojn servas, mian trezoron tutan mi prodigas al ili donacante. Tia estas ĉiu kantisto, kiu sian vivon oferas, kiun tute vane provas imiti la azenoj, kiun mokas formikoj, sole por si kolektantaj». La reĝo lin aŭskultis kun plezuro, bonvole metis sur lin sian fidon, kaj tiel li sukcesis do akiri la pacon por la Samosanoj. Tiuj akceptis lin per granda triumfmarŝo.
Oni rakontas, ke li poste el la Samos-insulo iris for, kaj migris tra multaj urboj kaj tra multaj landoj, vizitis Babilonon, havis tie diversajn aventurojn, kaj instruis per siaj fabloj ĉie la popolojn. Fine, al Hellas reveninte, trafis al Delfoj,[7] kaj okazis kolizio inter li kaj la sanktaj aŭguristoj. Perdiĝis jam la aktoj de l’ proceso (se estis tiaj) kaj jam ne rakontas eĉ «oni», kia estis la konflikto, postrestis sole la sekvanta pledo:
      Ho pastroj, aŭdu! Mi sincere       respektis vin en temp’ iama,       ĉar Delfoj estas ja tuttere       konata urbo, kaj bonfama,       sed, kiam mi alvenis, iom       mi ŝanĝis mian opinion.       Kiel, mi diros al vi tion.
      Mi vidis, dum ĉe l’ mar’ mi vagis,       ke io naĝas. Mi imagis,       ke fore, ĉe la horizonto,       veturas ŝipo sur la ondo.       Sed kiam portis la ondruloj       ĝin pli proksimen al l’ okuloj,       jen, mi konstatis, ke ne ŝipo       ĝi estas, sed nur putra ŝtipo.
La grilo, tamen, povis ankaŭ piki. Kaj tiajn pikojn ja neniam amis la potenculoj, povus ja pri tio paroli ankaŭ Phædrus, La Fontaine. L’ unuan ia «calamitas» trafis pro la akuzo de Sejanus,[8] kaj neniam povis ankaŭ La Fontaine sin igi favorata de l’ Sunreĝo, sed ni ne deflankiĝu de Ezopo. Li certe sin defendis tre sukcese, kaj gajnis la proceson. Nun la pastroj, por ke lin ili povu pereigi, enŝtelis aĉe inter liajn aĵojn kalikon el la templo de Apollo, kaj poste, akuzante lin pri ŝtelo sakrilegia, juĝis mortkondamnon. Forkondukate al la ekzekuto, ankoraŭ provis li per kelkaj fabloj, kiuj ilustras punon de perforto, kiel la fablo pri la mus’ kaj rano, aŭ pri la aglo kaj la vulpo, ilin persvadi je rekono kaj je justo; eble li diris cignokante ankaŭ la fablon pri la aglo kaj alaŭdo. Sed ĉio estis vana. Nun li fablis lastpinĉe, kun «humuro pendumila»:
вернуться

[7]

Delfoj (Δελφοί, Delphi): Ĉefurbo de antikva greka provinco Phokis, fama pri sia Apollo-templo kaj aŭgurejo. La aŭgurojn diris pastrino nomata Pythia, duone narkotita per la gasoj venintaj el la tero tra fendo, super kiu estis konstruita la templo. Ŝiajn konfuzajn vortojn poste interpretis la pastroj per misteraj, ofte dusencaj frazoj.

вернуться

[8]

Sejanus: Ĉiopova favorato de Roma imperiestro Tiberius, estro de ties korpgvardianoj (pretorianoj).