Выбрать главу

38. La vulpo kaj la masko

Fedro.
La vulp’ surkampe maskon trovis, ĝin ĉiuflanken turnis, ŝovis, kaj diris kun rikan’ acerba: «Tre bela kapo, sed sencerba.»

39. La akuŝanta monto

(La origina penso troviĝas en satiro de Horaco: «Montoj akuŝas, kaj naskiĝas muso ridinda». Fedro kaj La Fontaine faris el ĝi fablon.)

La mont’ akuŝis kaj elpuŝis ĝemegojn. Sur tersupro kuŝis peza silento de atento, atend’ ekscita, mirkonfuzo. Ho, fine jen do la evento: De l’ mont’ naskiĝis muso.

40. La paŝtisto kaj la leono

Halm.
Forrabis ŝafojn rabobest’. «Ho granda Zeus,» kolere ekkriis la paŝtisto nun — «dediĉos mi ofere bovidon, se mi kaptos ĝin!» Kaj venis la leono. «Forigu ĝin, kaj bovon mi oferos, Zeŭs-patrono!»

41. Malkuraĝo

Babrio.
Jam la leporojn tedis tro la vivoŝarĝ’. «Ni iru droni kaj perei en la marĉ’, nenie estas ja pli malkuraĝa ras’, kun sorto de eterna kur’ kaj embaras’!» Do, ili iris. Sed ĉe l’ marĉo kun timeg’ rifuĝe plonĝis antaŭ ili rana greg’. «Nu, ni reiru — diris unu kun prudent’ — ekzistas ja ol ni eĉ pli poltrona gent’.»

42. La leporoj kaj la vulpoj

Halm.
Leporoj, kun la agloj batalonte, la vulpojn vokis helpi. «Tre volonte ni helpus — diris tiuj — se ne klarus, kun kiuj kontraŭ kiuj ni batalus.»

43. La oreloj de la leporo

La Fontaine.
La leonon vundis besto korna. Li ordonis en kolero morna: «Ĉiu best’ havanta korn-armilon iru el la regno en ekzilon!» Do elmigris cervo, kapreolo, kapro, ŝafo, ĉamo, kaj, ĉe kolo la orelojn longajn kuŝiginte, por ke tiuj ne elstaru pinte, iris en ekzilon — la leporo. La sciuro miris: «He, baptano! Kien do vi iras?» «Al lontano.» «Kial?» «Pro la kornoj.» «Ho, ĉieloj! Tiuj longaj estas ja oreloj!» La leporo diris: «Ĉu por tio povas esti ia garantio, ke ne nomos iu el kaprico, favorĉaso, strebo aŭ malico la orelon longan longa korno? Tie ĉi evitus min la dormo.»

44. Plena ventro

Babrio.
Kava kverk’ en kampo staris, kaj bonnaza vulp’ elflaris, ke manĝaĵojn en tornistro kaŝas tie la paŝtisto. En la kavon ĝi sin ŝtelis, manĝis, ĝis la ventro ŝvelis tiom, ke la tromanĝema plu ne povis eĉ kun ĝema kaj plej pena fortostreĉo sin elŝovi tra la breĉo. Diris vulp’ alia: «Gasto! Vi eliros nur post fasto, aŭ eligos vin bonece la paŝtisto, sed po-pece.»

45. La avida hundo

VdE.
La hund’ kun granda pec’ vianda riveron estis tranaĝanta, kaj en la akvo ĝi subite ekvidis sin respegulite. «Alia hund’ kun viandpeco pli granda!» tiel ĝi imagis, kaj tuj kun ega avideco la spegulbildon ĝi atakis. El ĝia buŝ’ senkapte kapta, pum! falis la viando fakta, kaj dronis al rivera fundo. Malsati devis nia hundo.

46. La trovita hakilo

VdE.
Du homoj kune vagis. La unu trovis voje hakilon. «Ho, hakilon ni trovis!» kriis ĝoje l’ alia. «Ej! Ne diru: ni trovis, ĉar mi trovis.» Protestis tiu, kaj la kunulon de si ŝovis. Sed venis la perdintoj: «He, kiu do fripone forprenis la hakilon? Ni batos lin bastone!» Ektimis la trovinto: «Pereis ni!» — li veis. Respondis la alia: «Ej! diru, vi pereis.»

47. La ovoj

VdE.
Kokino ĉiutage ovis. Mastrino, ne kontenta, provis du ovojn havi tage — riĉe do ĝin nutradis. Trograsiĝe plu ovi ĝi ne povis.
Jen similaĵ’ al ĉi afero: Vegetis homo en mizero, al Hermes preĝis li fervore, kaj longe, jam en malespero, ĝis fine Hermes lin favore aŭskultis: Dotis per ansero, kiu miraklan havis povon: Tagtage meti oran ovon. La homo do pli kaj pli riĉis, sed tamen li ne kontentiĝis: L’ ansero ovis ja konstante, sed tiuj ovoj venis lante. «Mi buĉos ĝin — li pensis nun do, l’ interno devas esti oro, ĉi granda birdo per trezoro provizos min tuj en abundo.» Li buĉis ĝin, sed, je konsterno, l’ ansero havis en interno sole viscerojn, karnon, merdon. La hom’ priploris sian perdon.

48. Hermes kaj la lignohakisto

VdE.
Faligis foje hakilon sian lignohakist’ en la riveron, kaj post ĝi kun granda trist’ rigardis sur la bordo. Hermes dum preterir’ ekvidis lin, demandis: «Kial la suspir’?» Kaj, kun kompato sciiĝinte pri l’ afer’, li orhakilon portis al li el la river’: «Ĉu estas via?» «Ho, ne» — estis la respond’. Arĝenthakilon nun li levis el sub ond’: «Ĉu via?» «Ne.» Li portis je la tria foj’ la lian. Tiun nia homo kun ega ĝoj’ rekonis, kaj la dion kore dankis li. Donacis Hermes tiam al li ĉiujn tri.
Feliĉe la homo iris for, kaj ĉe l’ renkont’ al la kunuloj gaja estis lia rakont’ pri l’ incident’ agrabla: La perdo de hakil’ fariĝis por li granda gajno kaj util’. Unu el la kunuloj, avidega enviul’, sopiris gajnon saman, tial sen skrupul’ li iris al la rivero, en ĝin ĵetis mem hakilon sian kaj lamentis inter ĝem’. Nu, ankaŭ lin ekvidis Hermes dum preterir’, kaj same lin demandis: «Kial la suspir’?» Kaj same, kiam li sciiĝis pri l’ afer’, li orhakilon portis al li el la river’! «Ĉu via?» «Jes!» — avide kriis la homaĉ’. Malaperis dio, hakilo, restis la domaĝ’.

49. Parazitoj

(Laŭ Aristotelo, kiam en Samos la popolkunveno mortkondamnis popolgvidanton pro ties korupteco, Ezopo diris al ili ĉi tiun fablon.)

Al vulp’ kroĉiĝis multe da iksodoj, kaj erinaco volis al ĝi helpi. Ĝi diris: «Lasu, ŝparu pri klopodoj, tiuj jam ne bezonas el mi ĉerpi tro multan sangon: ili ŝvelas ruĝe, do satas, sed se anstataŭe venos aliaj, malsategaj — avidsuĉe ili la tutan sangon de mi prenos.»

50. La avarulo

VdE.