Выбрать главу

Se ni unu sen la alia ne povas vivi, kaj la volo de la senkompataj gepatroj baras nian feliĉon, ĉu ni ne povas veni al la celo ankaŭ sen ?

Oni komprenas, ke tiu ĉi feliĉa penso venis unue en la kapon de l’ juna , kaj ke ĝi multe plaĉis al la fantazio de Mario Gavrilovna.

Venis la vintro kaj ĉesigis iliajn , sed la korespondado fariĝis tiom pli viva.

Vladimiro Nikolajeviĉ en letero ŝin petegis, ke ŝi donu sin al li, li sekrete, kaŝu sin kelkan tempon kun li, kaj poste ili ĵetus sin al la piedoj de la gepatroj, kiuj nature fine tuŝitaj per la heroa konstanteco kaj la malfeliĉo de la kaj al ili certe: «infanoj, venu al niaj koroj!»

Mario Gavrilovna longe ŝanceliĝadis; multaj projektoj de l’ forkuro estis forĵetitaj. Fine ŝi konsentis: en tago ŝi devis ne vespermanĝi, sed foriĝi en sian ĉambron .

Ŝia servanta knabino estis en komploto; ili du devis eliri en la ĝardenon trans la posta balkona ŝtuparo, trovi pretigitan glitveturilon, sidigi sin en ĝi kaj veturi ĉirkaŭ kvin verstojn de Nenaradovo en la vilaĝon Ĵadrino, rekte antaŭ la preĝejon, kie Vladimiro jam devis ilin atendi.

Antaŭ la tago Mario Gavrilovna ne dormis nokton; ŝi ordadis kaj kunligadis sian tolaĵon kaj vestaĵon, skribis longan leteron al unu sentema fraŭlino, ŝia amikino, alian al siaj gepatroj.

Ŝi diris adiaŭ al ili en la plej kortuŝantaj vortoj, senkulpigis sian eraron per la nevenkebla forto de la ama sento kaj finis per tio, ke la plej feliĉa minuto de l’ vivo estos por ŝi tiu, kiam al ŝi ĵeti sin al la piedoj de la plej karaj gepatroj.

Sigelinte la du leterojn per Tula sigelilo[4], sur kiu estis elformitaj du brulantaj koroj kun konvena surskribo, ŝi ĵetis sin sur la liton mallonge antaŭ la kaj ekdormetis; sed ankaŭ tie ĉi teruraj sonĝaj fantazioj ĉiuminute ŝin vekadis.

Jen ekŝajnis al ŝi, ke en tiu sama minuto, kiam ŝi en la glitveturilon por veturi al la edziĝo, la patro ŝin , kun turmenta rapideco ŝin sur la neĝo kaj en malluman kaj senfundan subteraĵon … kaj ŝi malsupren kun … jen ŝi vidis Vladimiron, kuŝantan sur la herbo, palan kaj sangantan. Mortante, li petegis ŝin per voĉo, ke ŝi rapidu por … Aliaj malbelaj, sensencaj sonĝaj vidaĵoj antaŭ ŝi unu post alia. Fine ŝi levis sin el la lito, pli pala ol kutime, kaj kun ne-preteksta doloro je l’ kapo. La patro kaj la patrino ekvidis ŝian maltrankvilecon; ilia karesa zorgado kaj la senĉesaj demandoj: «Kio estas al vi, Manjo? Ĉu vi ne estas malsana, Manjo?» – disŝiradis al ŝi la koron. Ŝi penis ilin trankviligi, montri sin ĝoja, kaj ne povis.

Venis la vespero. La penso, ke jam je l’ lasta fojo ŝi pasigas tagon en la mezo de sia familio, premis ŝian koron. Ŝi estis apenaŭ viva; sekrete ŝi diris adiaŭ al ĉiuj personoj, al ĉiuj objektoj, kiuj ŝin ĉirkaŭadis. La vespermanĝo estis enportita; ŝia koro forte ekfrapis.

Per tremanta voĉo ŝi diris, ke ŝi ne havas apetiton por vespermanĝi kaj komencis adiaŭi je la patro kaj la patrino. Ili ŝin kisis kaj, kiel kutime, benis; ŝi apenaŭ ne ekploris.

Veninte en ĉambron, ŝi ĵetis sin sur la seĝon kaj verŝis varmegajn larmojn. Ŝia knabino konsilis al ŝi, ke ŝi trankviliĝu kaj kuraĝiĝu. Ĉio estis preta. Post duonhoro Manjo devis por ĉiam forlasi la domon gepatran, ĉambron, la trankvilan vivon fraŭlinan. Ekstere estis neĝa blovado; la vento fajfis, la lignaj fenestraj kovriloj[5] tremadis kaj frapadis; ĉio ŝajnis al ŝi .

Baldaŭ en la domo ĉio trankviliĝis kaj ekdormis. Manjo ĉirkaŭkovris sin per ŝalo, metis sur sin varman superveston, prenis en la manon sian kesteton kaj eliris sur la postan verandon. La servantino portis post ŝi du . Ili eliris en la ĝardenon. La neĝa blovado ne trankviliĝis, la vento blovis kontraŭen, penante haltigi la junan . Fine ili alvenis al la fino de l’ ĝardeno. Sur la vojo la glitveturilo ilin atendis. La ĉevaloj, trafrostitaj, ne volis stari trankvile sur la loko, la veturigisto de Vladimiro promenadis antaŭ la moderigante ilian fajrecon. Li helpis la sinjorinon kaj ŝian servantinon sidiĝi kaj la kaj la kesteton, prenis la kondukilojn en la manojn kaj la ĉevaloj fluge ekkuris.

Transdonante la fraŭlinon al la zorgado de l’ sorto kaj al la arto de Tereŝk la veturigisto, ni al juna amanto.

La tutan tagon Vladimiro estis en veturado.

Matene li estis ĉe l’ Ĵadrina pastro; ili venis al konsento. Poste li veturis serĉi atestantojn por la inter la najbaraj . La unua, al kiu li venis, la eksa kvardekjara [6] Dravin, konsentis kun plezuro. Tiu ĉi afero, li diris, rememorigis al li la pasintajn tempojn kaj la ŝercetojn. Li invitis Vladimiron resti ĉe li por tagmanĝi kaj certigis lin, ke trovi la du aliajn atestantojn ne estos malfacile. Efektive tuj post la tagmanĝo venis la Ŝmidt’ kun lipharoj kaj ĉe la botoj, kaj la filo de kapitano de l’ ĵandarmaro[7], knabeto deksesjara, kiu antaŭ kelka tempo aliĝis al la ulanoj. Ili ne sole la proponon de Vladimiro, sed ankaŭ ĵuris la pretecon oferi por li la vivon. Vladimiro ilin kun neesprimebla ĝojo kaj forveturis por sin prepari. Jam longe mallumiĝadis. Li elsendis sian fidelan Tereŝkn en Nenaradovon kun sia trio da ĉevaloj kaj kun detala, vasta ordono; por si li ordonis prepari malgrandan glitveturilon unuĉevalan, kaj tute sola, sen veturigisto, li forveturis Ĵadrinon, kien post du horoj devis ankaŭ alveni Mario Gavrilovna. La vojon li konis, kaj la tuta veturo devis daŭri nur dudek minutojn.

Sed apenaŭ Vladimiro estis elveturinta en la kampon, eklevis sin vento kaj fariĝis tia neĝa blovado, ke li nenion vidis. En unu minuto la vojo estis kovrita de neĝo, la ĉirkaŭaĵo perdiĝis en la nebulo malklara kaj flaveta, tra kiu flugadis blankaj pecoj de l’ neĝo; la ĉielo kun la tero; Vladimiro ekvidis sin sur la kampo kaj vane li volis denove eltrovi la vojon; la ĉevalo paŝis rekte antaŭen kaj ĉiuminute jen ĝi veturadis sur neĝan amason, jen faladis en kavon; la glitveturilo ĉiuminute sin renversadis.

Vladimiro nur penis ne perdi la veran direkton. Sed al li, ke jam pasis pli ol duonhoro kaj li ankoraŭ ne alveturis al la Ĵadrina arbareto. Pasis ankoraŭ ĉirkaŭ dek minutoj, la arbareto ne estis videbla. Vladimiro estis veturanta tra kampo tranĉita per profundaj . La neĝa blovado ne trankviliĝadis, la ĉielo ne ellumiĝadis. La ĉevalo komencis kaj de li la ŝvito faladis kiel hajleroj, malgraŭ ke li ĉiuminute estis ĝis la duono en la neĝo.

Fine li ekvidis, ke li en malvera direkto. Vladimiro haltis: li komencis pripensadi, prezentadi al si kaj certiĝis, ke li devis preni la vojon . Li . Lia ĉevalo apenaŭ paŝadis. Jam pli ol unu horon li estis en vojo. Ĵadrino devis esti proksima. Sed li veturis, veturis, kaj la kampo ne havis finon. Ĉie neĝaj amasoj kaj ; ĉiuminute la glitveturilo sin renversadis, ĉiuminute li ĝin levadis. La tempo pasadis, Vladimiro komencis forte maltrankviliĝi.

Fine en sin montris io nigra. Vladimiro tien sin turnis. Proksimiĝante li ekvidis arbaron. Glor’ al Dio, li ekpensis, nun ĝi estas proksima. Li veturis al la arbaro, esperante baldaŭ trovi la konatan vojon aŭ ĉirkaŭveturi la arbareton: Ĵadrino estis tuj post ĝi. Baldaŭ li trovis la vojon kaj enveturis en la mallumon de l’ arboj, nudigitaj de la vintro. La vento ne povis tie koleregi; la vojo estis glata; la ĉevalo reprenis la kuraĝon kaj Vladimiro trankviliĝis.

Sed li veturis kaj Ĵadrino ne estis videbla; la arbaro ne havis finon. Vladimiro kun teruro ekvidis, ke li estis enveturinta en nekonatan arbaron. Malespero lin prenis. Li ekbatis la ĉevalon; la besto , sed baldaŭ ĝi komencis paŝe, malgraŭ de la malfeliĉa Vladimiro.

Baldaŭ la arboj komencis maldensiĝi kaj Vladimiro elveturis el la arbaro; Ĵadrino ne estis videbla. ĉirkaŭ la . La larmoj ekfluis el liaj okuloj; nun li veturis rekte antaŭen. La vetero trankviliĝis; la nuboj disiradis: antaŭ li kuŝis ebenaĵo, kovrita de blanka ondforma tapiŝo. La nokto estis sufiĉe luma. Li ekvidis nemalproksime vilaĝeton, kunmetitan kvar aŭ kvin kortoj. Vladimiro veturis tien. Ĉe l’ unua dometo li elsaltis el la glitveturilo, alkuris al la fenestro kaj komencis frapadi. Post kelkaj minutoj la ligna fenestra kovrilo sin levis kaj ia maljunulo elmetis sian grizan barbon.

– Kion vi bezonas?

– Ĵadrino estas malproksima?

– Ĉu Ĵadrino estas malproksima?

– Jes, jes! Ĉu ĝi estas malproksima?

– Proksimeta, estos ĉirkaŭ deko da verstoj.

Ĉe tio ĉi Vladimiro ekkaptis la kapon kaj restis senmova kiel homo juĝita al la morto.

– El kie vi estas? – daŭrigis la maljunulo. Vladimiro ne havis la kuraĝon respondi je demandoj.

– Ĉu vi povas, maljunulo, – li diris, – por mi ĉevalojn ĝis Ĵadrino?

– Kiel ni havus ĉevalojn! – respondis la vilaĝano.

– Ĉu mi ne povas ricevi almenaŭ kondukanton? pagos kiom al li plaĉos.

– Atendu, – diris la maljunulo, fermante la fenestran kovrilon, – mi elsendos al vi la filon; li vin kondukos.

Vladimiro atendis, sed apenaŭ pasis unu minuto, li ree komencis frapi. La fenestra kovrilo sin levis, la barbulo sin montris.

– Kion vi bezonas?

– Kie estas via filo?

– Li tuj eliros, li prenas la botojn. Sed vi malvarmiĝis? Eniru varmiĝi!

– Mi dankas, elsendu pli rapide la filon.

La pordego akre eksonis, la knabego eliris kun bastonego kaj iris antaŭen, jen montrante, jen elserĉante la vojon, kovritan de neĝaj amasoj.

– Kioma horo? – demandis lin Vladimiro.

– Jam baldaŭ lumiĝos, – diris la juna vilaĝano. Vladimiro ne parolis jam pli eĉ unu vorton.

La kokoj kantis kaj estis jam tago, kiam ili alvenis Ĵadrinon. La preĝejo estis fermita. Vladimiro pagis la kondukanton kaj enveturis en la korton, al la pastro. Lia trio da ĉevaloj jam tie ne estis. Kia sciigo lin atendis!

вернуться

[4]

Tula sigelilo – T.e. farita en Tulo (Тула), metalindustria urbo apud Moskvo.

вернуться

[5]

fenestraj kovriloj – Ŝutroj.

вернуться

[6]

standardestro (Ruse: корнет) – La plej masupra oficira rango en kavalerio kaj limgardistaro.

вернуться

[7]

kapitano de l’ ĵandarmaro (Ruse: капитан-исправник) – policestro de distrikto.