Выбрать главу

Vladimiro nur penis ne perdi la veran direkton. Sed al li, ke jam pasis pli ol duonhoro kaj li ankoraŭ ne alveturis al la Ĵadrina arbareto. Pasis ankoraŭ ĉirkaŭ dek minutoj, la arbareto ne estis videbla. Vladimiro estis veturanta tra kampo tranĉita per profundaj . La neĝa blovado ne trankviliĝadis, la ĉielo ne ellumiĝadis. La ĉevalo komencis kaj de li la ŝvito faladis kiel hajleroj, malgraŭ ke li ĉiuminute estis ĝis la duono en la neĝo.

Fine li ekvidis, ke li en malvera direkto. Vladimiro haltis: li komencis pripensadi, prezentadi al si kaj certiĝis, ke li devis preni la vojon . Li . Lia ĉevalo apenaŭ paŝadis. Jam pli ol unu horon li estis en vojo. Ĵadrino devis esti proksima. Sed li veturis, veturis, kaj la kampo ne havis finon. Ĉie neĝaj amasoj kaj ; ĉiuminute la glitveturilo sin renversadis, ĉiuminute li ĝin levadis. La tempo pasadis, Vladimiro komencis forte maltrankviliĝi.

Fine en sin montris io nigra. Vladimiro tien sin turnis. Proksimiĝante li ekvidis arbaron. Glor’ al Dio, li ekpensis, nun ĝi estas proksima. Li veturis al la arbaro, esperante baldaŭ trovi la konatan vojon aŭ ĉirkaŭveturi la arbareton: Ĵadrino estis tuj post ĝi. Baldaŭ li trovis la vojon kaj enveturis en la mallumon de l’ arboj, nudigitaj de la vintro. La vento ne povis tie koleregi; la vojo estis glata; la ĉevalo reprenis la kuraĝon kaj Vladimiro trankviliĝis.

Sed li veturis kaj Ĵadrino ne estis videbla; la arbaro ne havis finon. Vladimiro kun teruro ekvidis, ke li estis enveturinta en nekonatan arbaron. Malespero lin prenis. Li ekbatis la ĉevalon; la besto , sed baldaŭ ĝi komencis paŝe, malgraŭ de la malfeliĉa Vladimiro.

Baldaŭ la arboj komencis maldensiĝi kaj Vladimiro elveturis el la arbaro; Ĵadrino ne estis videbla. ĉirkaŭ la . La larmoj ekfluis el liaj okuloj; nun li veturis rekte antaŭen. La vetero trankviliĝis; la nuboj disiradis: antaŭ li kuŝis ebenaĵo, kovrita de blanka ondforma tapiŝo. La nokto estis sufiĉe luma. Li ekvidis nemalproksime vilaĝeton, kunmetitan kvar aŭ kvin kortoj. Vladimiro veturis tien. Ĉe l’ unua dometo li elsaltis el la glitveturilo, alkuris al la fenestro kaj komencis frapadi. Post kelkaj minutoj la ligna fenestra kovrilo sin levis kaj ia maljunulo elmetis sian grizan barbon.

– Kion vi bezonas?

– Ĵadrino estas malproksima?

– Ĉu Ĵadrino estas malproksima?

– Jes, jes! Ĉu ĝi estas malproksima?

– Proksimeta, estos ĉirkaŭ deko da verstoj.

Ĉe tio ĉi Vladimiro ekkaptis la kapon kaj restis senmova kiel homo juĝita al la morto.

– El kie vi estas? – daŭrigis la maljunulo. Vladimiro ne havis la kuraĝon respondi je demandoj.

– Ĉu vi povas, maljunulo, – li diris, – por mi ĉevalojn ĝis Ĵadrino?

– Kiel ni havus ĉevalojn! – respondis la vilaĝano.

– Ĉu mi ne povas ricevi almenaŭ kondukanton? pagos kiom al li plaĉos.

– Atendu, – diris la maljunulo, fermante la fenestran kovrilon, – mi elsendos al vi la filon; li vin kondukos.

Vladimiro atendis, sed apenaŭ pasis unu minuto, li ree komencis frapi. La fenestra kovrilo sin levis, la barbulo sin montris.

– Kion vi bezonas?

– Kie estas via filo?

– Li tuj eliros, li prenas la botojn. Sed vi malvarmiĝis? Eniru varmiĝi!

– Mi dankas, elsendu pli rapide la filon.

La pordego akre eksonis, la knabego eliris kun bastonego kaj iris antaŭen, jen montrante, jen elserĉante la vojon, kovritan de neĝaj amasoj.

– Kioma horo? – demandis lin Vladimiro.

– Jam baldaŭ lumiĝos, – diris la juna vilaĝano. Vladimiro ne parolis jam pli eĉ unu vorton.

La kokoj kantis kaj estis jam tago, kiam ili alvenis Ĵadrinon. La preĝejo estis fermita. Vladimiro pagis la kondukanton kaj enveturis en la korton, al la pastro. Lia trio da ĉevaloj jam tie ne estis. Kia sciigo lin atendis!

Sed ni al la bonaj Nenaradovaj kaj , kio ĉe ili fariĝas.

Ha, nenio!

La vekiĝis kaj eniris en la gastĉambron – Gavrilo Gavriloviĉ en noktĉapo kaj mallonga varma surtuto, Praskovja Petrovna en vata noktsurtuto. Oni enportis la temaŝinon kaj Gavrilo Gavriloviĉ sendis la knabinon por sciiĝi de Mario Gavrilovna, kia estas ŝia sano kaj kiel ŝi elripozis.

La knabino revenis, sciigante, ke la fraŭlino ripozis malbone, sed ke nun ŝi fartas pli bone kaj ke ŝi tuj venos en la gastĉambron. Efektive, la pordo kaj Mario Gavrilovna eniris por saluti la kaj la .

– Kion faras via kapo, Manjo? – demandis Gavrilo Gavriloviĉ.

– Pli bone, , – respondis .

– Vi kredeble, Manjo, ricevis hieraŭ kapdoloron de forna haladzo, – diris Praskovja Petrovna.

– Povas esti, , – respondis .

La tago pasis feliĉe, sed en la nokto Manjo malsaniĝis. Oni sendis en la urbon al la kuracisto. Li alvenis vespere kaj trovis la . Aliĝis forta febro, kaj la malsanulino du semajnojn sin trovadis sur la bordo de l’ tombo.

Neniu en la domo sciis ion pri la intencita forkuro. La leteroj skribitaj de ŝi estis jam bruligitaj; ŝia servantino nenion al iu parolis, timante la koleron de la gesinjoroj. La pastro, la eksa , la liphara kaj la ulano estis diskretaj, kaj nesenkaŭze. Tereŝk la veturigisto neniam ion nebezonan eldiris eĉ en malsobra estado. Tial la sekreto estis kaŝata de pli ol duona dekduo da kunsciantoj.

Sed Mario Gavrilovna mem, en senĉesa , elrakontis sekreton. Tamen ŝiaj vortoj estis tiel mirindaj kaj neligeblaj kun io, ke la patrino – ne foriranta de ŝia lito – povis kompreni el ili nur tion, ke ŝia filino estis morte amanta Vladimiron Nikolajeviĉon, kaj ke kredeble la amo estis la kaŭzo de ŝia malsano. Ŝi konsiliĝis kun sia edzo, kun kelkaj najbaroj, kaj fine unuvoĉe ĉiuj decidis, ke videble tia estis la sorto de Mario Gavrilovna, ke la per ĉevalo ne forkuros, ke la malriĉeco ne estas krimo, ke oni ne vivas kun riĉeco, sed kun la homo kaj cetere. Similaj popoldiroj estas mirinde utilaj en ĉi okazoj, kiam ni mem nur tre malmultan povas elpensi por nia pravigo.

Dume la fraŭlino komencis saniĝi. Vladimiro jam longe ne montris sin en la domo de Gavrilo Gavriloviĉ. Li estis ja senkuraĝigita per la kutima ricevo. Oni decidis sendi al li kaj sciigi lin pri la neesperata feliĉo, la permeso je l’ edziĝo. Sed kia estis la miriĝo de la Nenaradovaj , kiam kiel respondon al ilia invito ili ricevis de li duone leteron! Li sciigis ilin, ke lia piedo neniam estos en ilia domo, kaj li petis, ke ili forgesu la malfeliĉulon, por kiu la morto restas la sola espero. Post kelkaj tagoj ili sciiĝis, ke Vladimiro forveturis en la . Tio ĉi estis en la 1812ª jaro.

Longe ili ne havis kuraĝon paroli pri tio al la saniĝanta Mario. Ŝi neniam rememorigis Vladimiron. Kelkajn monatojn jam poste, trovinte lian nomon en la nombro de la honore distingiĝintaj kaj grave vunditaj ĉe Borodino[8], ŝi kaj timis, ke ŝia febro povus reveni. Sed tamen, glor’ al Dio, la ne havis postsignojn.

вернуться

[8]

Borodino – Vilaĝo je 124 km okcidenten de Moskvo, apud kiu je 1812-09-07 (aŭ 1812-08-26 laŭ la Gregoria kalendaro) okazis la Borodina Batalo inter la ruslanda kaj napoleona armeoj.