Выбрать главу

Francisco Candido Xavier

La vivo en la spirita mondo

(HJ

Francisco Candido Xavier

(Mediumo)

Ago kaj Reago

Neniu iras antaŭen, ne elpaginte siajn ŝuldojn.

Andreo Ludoviko

Diktita de la Spirito ANDREO LUDOVIKO

El la portugallingva originalo esperantigis

L. C. Porto-Carreiro- Neto-

JBD

Eldonfako de Brazila Spiritisma Federacio DEPARTAMENTO EDITORIAL e GRAFICO Rua Souza Valente, 17 - CEP 20941 - 040 Rio de Janeiro, RJ - BRAZILO

TABELO DELA ENHAVO

Pĝ.

Prezento 7

Ĉe la centjareco de Spiritismo 9

I. Lumo en ombro 13

II. Konsideroj de la Instruanto 21

Agado sur la memoron 30

Kelkaj ĵuselkarniĝintoj 41

Malsanaj animoj 51

VI. En la preĝorondo 63

Altvalora konversacio 73

Preparado por la reveno 85

La historio de Silas 99

Interkompreno 113

XI. La templo kaj la parolejo 130

Plipezigita ŝuldo 141

Nepagata ŝuldo 151

Interrompita elaĉeto 161

XV. Saĝaj rimarkoj 173

Malplipezigita ŝuldo 183

Estingiĝanta ŝuldo 197

Kolektivaj elaĉetoj 207

XIX. Sankcioj kaj helpoj 216

XX. Kortuŝanta surprizo 225

Prezento

Dank'al Dio, estimata legantino, kara leganto, mi nun prezentas al vi la Esperantan tradukon de ankoraŭ unu verko pri faktoj ekster la sfero de nia Planedo.

Ĉi tiun libron diktis la sama Spirito, Andreo Ludoviko, Aŭtoro de "Nia Hejmo", kiun mi jam havis la feliĉon pre- zenti al niaj samideanoj pere de la Brazila Spiristisma Fede- racio, al la sama eksterordinara mediumo, nome Francisco Candido Xavier.

Ĉiu verko de Andreo Ludoviko, kiu al tiu mediumo ins- piris jam dek tri verkojn, havas apartan temon kaj difinitan celon. Ĉi tiu enhavas kortuŝantajn rakontojn pri la suferoj de pekintoj kaj instruojn de kleraj Spiritoj pri eraraj agoj de la homo kaj konsekvencaj reagoj de la Dia Leĝo, kiu nin kondukas sur la ĝustan vojon per admonado al bono kaj sperto de doloro.

Ĝia temo estas tiu sama de la "Infero" de Dante Ali- ghieri, sed ne ia simpla fantaziaĵo de poeto, kiel la fama "Dia Komedio": ĉi tie la faktoj estas ja amaraj realaĵoj. Ĝi estas doktrina lernolibro plej lerte redaktita de Andreo Ludoviko, kies instruista talento montriĝas en ĉiuj liaj verk- oj, el kiuj ĝis hodiaŭ aperis en Esperanto "Nia Hejmo" kaj "Kristana Agendo".

Per la mediumo Francisco Candido Xavier, pri kiu mi parolis en la antaŭparolo al la romano "Antaŭ du mil jar- oj...", estas jam eldonitaj ĉirkaŭ sepdek vere altvaloraj libroj, de prozistoj kaj de poetoj, kaj aliaj estas nun pre- parataj por eldono.

La esencon kaj indon de ĉi tiu verko juĝos vi; de mia flanko mi povas diri nur tion, ke se la respektinda Brazila Spiritisma Federacio trovis, ke ĝi devas esti pli vaste dis- konigata per tia universala rimedo, kiel Esperanto, tiel estis, ĉar konvenas al ĉiuj popoloj malfermi la okulojn al la kruda realeco de la transtomba vivo.

Kiel lastan vorton mi devas, kiel ĉiam, danki la talenton kaj koron de nia amata Ismael Gomes Braga, Direktoro de la Departemento de Esperanto de la nomita Federacio, por la grandega helpo, kiun li bonvolis doni al mi por la tra- dukado de ĉi tiu libro, jen atentigante min pri la senco de pli delikataj pecoj, jen pesante kun mi demandojn de la lingvo mem, jen polurante la stilon, kun efektiva spirito de kirenano, kun la amo pura de frato, kiu ne scias ripozon en tempo de helpo kaj ne avaras sian profundan lingvan kompetentecon.

PORTO CARREIRO NETO

Ĉe la centjareco de Spiritismo

La 18-an de Aprilo 1957 la Kodigo de Spiritismo, farita de Kardec sub la egido de la Kristo de Dio, festos siajn cent unuajn jarojn da altvaloraj servoj al la surtera homaro.

Centjaroj da laboro, renovigo kaj lumo...

Por kontribui al la honoraĵoj al tiu rimarkinda evento, Andreo Ludoviko skribis la paĝojn de ĉi tiu libro.

Skribante ĝin, nia Amiko senvualigis anguleton de la malsuperaj regionoj, en kiujn enabismiĝas la kulpa konscienco post la morto de la korpo fizika, por difini la gravecon de la enkarna ekzistado kiel efektiva favoro de la Dia Kompatemo, por ke ni alkonformiĝu al la me- kanismo de la Neerarema Justeco.

Tial li traplektas per la fadenoj de siaj konsideradoj la rakontadon pri okazaĵoj inter la sfero de la enkarnaj Spiritoj kaj la purigaj rondoj, kie longe restas la elkarn- iĝintoj, kiuj kunkulpis pri krimo, kreante al si per la malsaĝaĵoj de sia konduto mem eksteran inferon. Ĉi tiu estas ja nenio alia, ol refiguraĵo de ni mem, bildo, kiun ni naskas, kiam per malvirtiĝo kaj krueleco ni allasas nin al malhonoraj agoj, kiuj trudas al ni kelkatempan apartiĝon en la bedaŭrindaj sekvoj de niaj propraj eraroj.

Von Liszt, nuntempa eminenta kriminalisto, rimark- igas, ke la ŝtato, en sia karaktero de supera organismo - esceptinte, kiel kompreneble, la krimajn grupojn, kiuj iafoje dum kelka tempo ĝin pelas al pereigaj trouzoj de la povo —, sin ne detenas de puno, por konservi la juran ordon. La neceso konservadi la ŝtaton mem pravigas la punon. Ĉe ĉi tiu konkludo preskaŭ tute nuliĝas la iamaj diskutoj inter la teorioj de la Puna Jurscienco, ĉar ja en tiu aŭ alia politika reĝimo la inklino puni estas io kunnaskita kun la ordinara homo, pro la neceso kiel eble tenadi netuŝita la ordon en la kolektiva medio.

Andreo Ludoviko igas nin senti, ke Spiritismo pre- zentas ankoraŭ pli ampleksan komprenon pri justeco.

La homo ne estas submetita al la sola kriterio de la surteraj specialistoj pri Puna Jurscienco, rigardataj kiel kirurgoj kompetentaj en la kuracado aŭ enukleado de la socia gangreno. Ju pli klarmensa, des pli la homo res- pondas pri siaj agoj: ĉiam, kiam li implikiĝas en la dornarbetaĵoj de kulpo, li sin mem donas al la juĝado de la propra konscienco, sur aŭ ekster la Tero.

Liaj paĝoj celas do reliefigi, ke la principoj, kodig- itaj de Allan Kardec, malfermas novan epokon al la homa spirito, pelante ĉi tiun al la aŭskultado de si mem, en la rekonformiĝo al la vojoj, kiujn Jesuo konstruis por la vera progresado de la animo; ili ankaŭ klarigas, ke Spi­ritismo pro ĉi tiu sama motivo estas la disciplinanto de nia libereco, ne nur pro tio, ke ni sur la Tero havu honorigan socian vivon, sed ankaŭ ke ni en la sfero de la spirito ĉiam konduku harmonian individuan vivon, ĝuste obeantan al la kondiĉoj de la Perfekta Universa Vivo, laŭ la normoj de Eterna Justeco, starigitaj de la superega ekvilibro de la Leĝoj de Dio.

Jen kial, ilin prezentante al la amika leganto, ni rekonas en la principoj, kiujn ni akceptis, ne sole sank- tejon de plej belaj konsoloj, sed ankaŭ templon de tute difinitaj prirespondoj; ni opinias, ke reenkarniĝo estas sankta stadio por la refarado de niaj provoj kaj ke la Spiritisma Doktrino, revivigante la Evangelion de la Sin- joro, estas torĉo, brileganta super la evolua vojo kaj helpanta nin rebonigi nian propran destinon, por la kons- truo de la reala feliĉo.