Выбрать главу

Resume, la Aŭtoro pruvas al ni, ke niaj kapabloj hodiaŭaj streĉe rilatas al niaj makuloj hieraŭaj, postu- lante de ni senlacan laboron en bonfarado, por la kons- truado de la Morgaŭ sur la savantaj fundamentoj de la Kristo.

Tiamaniere glorante la netakseblajn meritojn de la verko de Allan Kardec, ni kortuŝite salutas ĝian benatan centjarecon.

Emmanuel

Pedro Leopoldo, la 1-an de Januaro 1957.

Lumo en ombro

- Jes - saĝe asertis al ni la Instruanto Druso -, la studado de la spirita situacio de la homo post la morto de la korpo ne povas esti metita sur duan planon. Ĉiuj civilizacioj, antaŭintaj la okcidentan gloron en la modernaj tempoj, dediĉis apartan atenton al la trans- cendaj problemoj. Egiptujo tenadis senĉesan interŝanĝ- adon de ideoj kun la transirintoj kaj instruis, ke la mort- intoj estas submetataj al rigora juĝado inter Anubo, la genio kun ŝakala kapo, kaj Horuso, la genio kun niza kapo, antaŭ Maat, la diino de justeco, kiuj decidis, ĉu la animoj devos altiĝi al la suna lumo aŭ reiri en la labirintojn de provado, sur la Tero mem, en mizera mis- forma korpo; la hindoj konsentis, ke la elkarniĝintoj, laŭ decido de la Juĝanto de la Mortintoj leviĝas al la Paradizo aŭ falas en la abismojn de la regno de Varuno, la genio de la akvoj, por esti izolataj en torturoĉambroj, kie inferaj serpentoj ilin ligas unu kun alia; hebreoj, grekoj, gaŭloj kaj romanoj havis similajn kredojn, kon- vinkite, ke la altiĝo al la ĉielo estas destinita por la honestaj kaj bonaj, puraj kaj noblaj Spiritoj, kaj ke la sorto de ĉiuj, kiuj sin mem malaltigas per malicaĵoj kaj krimoj, estas inferaj doloroj en regionoj de turmentoj ekster aŭ en la mondo mem, per reenkarniĝo en korp- ojn, kripligitajn de la kulpelpago kaj suferado.

Lia parolo nin ravis.

Hilario kaj mi estis vizite en la "Domo Paco", grava realĝustiga lernejo, de kiu Druso estis la sindona kaj amika direktoro.

Tiu institucio, staranta en la malsuperaj regionoj, estis kvazaŭ ia "Sankta-Bernarda monaĥejo", en loko skurĝata de malamika Naturo, nur kun diferenco, ke anstataŭ la neĝo, preskaŭ konstanta ĉirkaŭ tiu fama monaĥejo, enfiksita en la krutejoj inter Svisujo kaj Ital- ujo, tie regis densa ombro, kiu en tiu momento kirle kaj terure alamasiĝis ĉirkaŭ la institucion, kvazaŭ pelata de senĉesa ventego.

Tiu gastama restadejo, funkcianta sub la regado de "Nia Hejmo" ( ), estas fondita jam de pli ol tri jar- centoj kaj sin dediĉas al la gastigado de malfeliĉaj aŭ malsanaj Spiritoj, firme decidintaj klopodi por sia re- virtiĝo; tiuj aŭ altiĝas al kolonioj por la anima rafinado en la Supera Vivo, aŭ reiras en la homajn rondojn por korektanta reenkarniĝo.

Tial la grandega domaro, similanta vastan citadelon, instalita kun ĉiaj rimedoj por sekureco kaj defendo, ten- as helpofakojn kaj instruokursojn, en kiuj kuracistoj kaj pastroj, flegistoj kaj instruistoj trovas, post la morto sur la Tero, plej gravajn specojn de lernado kaj okupojn.

Ni ja intencis fari kelkajn observojn, rilatajn al la leĝoj pri kaŭzo kaj efiko - la karmo de la hindoj - kaj jen, kun konvena rekomendo de la Ministerio de Helpo, ni tie troviĝis, ravitaj de la parolo de la direk- toro, kiu post longa paŭzo komplezeme daŭrigis:

- Mi cetere rimarkigu, ke la Tero estas rigardata el plej diversaj vidpunktoj. Laŭ la astronomo ĝi estas planedo rondiranta ĉirkaŭ la suno; laŭ la militisto ĝi estas batalkampo, kie la geografio aliiĝas per puŝoj de bajonetoj; laŭ la sociologo ĝi estas vasta kampo, kie enlokiĝas pluraj rasoj; sed en niaj okuloj ĝi estas alt- valora areno de spirita servado, ia filtrilo, tra kiu la animo puriĝas iom post iom, dum la pasado de la jarmil- oj, rafinante diajn ecojn, por supreniri ĝis la ĉiela gloro. Tial estas necese nutradi la lumon de amo kaj danko

(*-1 Spirita urbo en Supera Sfero - Noto de la Aŭtoro. "Nia Hejmo" estas ankaŭ nomo de la unua verko de Andreo Ludoviko, jam esperantigita. - La Trad.

en la sino de mallumo, same kiel oni devas ĉiam tenadi la medikamenton en la fokuso de malsano.

Dum ni interparoladis, tra la travidebla kovrilo de larĝa fenestro ni rimarkis ekstere la agitiĝon de la Naturo.

Ululanta ventego, kuntrenanta malhelkoloran subs- tancon similan al aereca koto, furioze kirliĝis per frenez- aj turniĝoj, kvazaŭ kaskadanta mallumo... Kaj el la monstra maso de tiu timegiga ciklono homaj vizaĝoj el- ŝprucis en tordiĝoj de teruro, krie ellasante malbenojn kaj ĝemojn. Tiuj figuroj fulme ekaperadis, jungitaj unu al alia kvazaŭ ĉenoj da homoj, interligitaj en momento de danĝero, instinkte penegante superforti kaj transvivi tian situacion.

Kiel ni, tiel Druso rigardis la malĝojan vidaĵon kun kompato vualanta lian vizaĝon. Silente li fiksis sur ni siajn okulojn, kvazaŭ vokante nin al meditado. Ŝajnis, ke li diras al ni, kiel dolore por li estas labori sur tiu kampo de suferado, kiam Hilario demandis:

Kial ni ne malfermu la pordojn al tiuj, ekstere kriantaj? Ĉu do ĉi tiu ne estas savoposteno?

Jes - kortuŝite respondis la Instruanto -, sed savo estas efektive grava nur por tiuj, dezirantaj sin savi.

Post nelonga halto li daŭrigis:

Ĉe ĉi tiu flanko de la tombo la surprizo plej do- lora por mi estis tio, renkonti sovaĝajn bestojn en formo homa, kiuj iam, ŝajnante ordinaraj homoj, kelkatempe restis en tiu sanktejo, la karno. Se ili sen la necesa pre- parado estus akceptitaj ĉi tie, ili nin tuj atakus kaj de- truus nian institucion de paca helpado. Ni devas ne for- gesi, ke ordo estas la bazo de karito.

Malgraŭ sia firma kaj serena klarigo, Druso kon- centris sian tutan atenton sur la ekstera bildo, tiel gran- da estis la kompatemo pentrita sur lia vizaĝo.

Tuj poste, kun reserenigita mieno la Instruanto al-

diris:

Atakas nin hodiaŭ granda magneta tempesto, kaj multaj vojirantoj en la malsuperaj regionoj estas kun- trenataj de la uragano tiel same, kiel sekaj folioj en ventego.

Ĉu ili tion konscias? - demandis Hilario kun

mirego.

Tre malmultaj el ili. Tiuj homoj, kiuj trans la tombo sin tiel tenas, neŝirmite, estas tiuj, kiuj ne alĝust- iĝas al la morala rifuĝejo de ia ajn nobla principo. Ilia interno estas tumulta kaj malluma, kiel la tempesto mem, pro la ne regataj kaj kruelaj pensoj, per kiuj ili sin nutras. Ili malamas kaj ekstermas, mordas kaj vundas. Ilin tuj loki en la ĉi tieaj helposanktejoj estus tio sama, kiel enlasi senprudentajn tigrojn inter piulojn, preĝant- ajn en templo.

Sed ĉu ili eterne restadas en tia terura nekon- formeco? - insiste demandis mia afliktita kamarado.

La direktoro apenaŭ ridetis kaj respondis:

Tute neniel. Ankaŭ tia fazo de senkonscio kaj frenezo forpasas, kiel la tempesto, kvankam la krizo iafoje daŭras multe da jaroj. Sub la ventego de la provoj, kiujn la doloro al ĝi trudas el ekstere internen, la animo iom post iom refandiĝas kaj kvietiĝas, por fine akcepti la prirespondojn, kiujn ĝi mem kreis al si.

Ĉi tio do signifas - mi miavice diris -, ke ne sufiĉas la puriga migrado de la Spirito, post la morto, en medioj de mallumo kaj sufero, por ke estu elpagitaj la ŝuldoj de la konscienco...

Ĝuste tiel - klarigis nia amiko, interrompante mian apenaŭ faritan konsideradon -. Malespero estas signo de frenezo, en kiun la animoj sin ĵetas dum siaj eksplodoj de malmodereco kaj ribelo. Ĝi ne taŭgas kiel pago ĉe la Diaj tribunaloj. Ne estas akcepteble, ke ŝuld- anto kontentigus per krioj kaj insultoj la devojn, per kiuj li memvole sin ŝarĝis. Cetere el la mensaj ekscesoj, al kiuj ni senkonscie nin allasas, ni ĉiam eliras pli mal- feliĉaj, ĉar pli enŝuldigitaj. Kiam ĉesis la febro de fre- nezo kaj ribelo, la kulpa Spirito venas al riproĉo de la konscienco kaj al pentofarado. Li kvietiĝas, simile kiel la Tero, difektita de tertremo, revenas al sereneco kaj pacienco, kvankam taŭzita kaj vundita. Tiam, kiel la grundo estas denove preta por utila priplantado, tiel li sin ree submetas al la prisemado, kiu donos al li nov- ajn destinojn.