Выбрать главу

Turmenta maltrankvileco nin ĉiujn ekposedis, kaj tiam Hilario saĝe ekkriis:

Ha, se la enkarnaj animoj kelkajn tagojn ĉiujare povus morti en la korpo, ne kiel en la fizika dormo, dum kiu ili revigliĝas, sed plene konsciante la vivon, kiu ilin atendas!

Jes - aldonis la direktoro -, tio ja aliigus la moralan mienon de la mondo; tamen la homa ekzistado, kiel ajn longa, estas nura lernado, dum kiu la Spirito devas ricevi bonfarajn limigojn, por rebonigi sian vojon. Uzante novan fiziologian maŝinon inter siaj similuloj, li devas turni sian atenton al la lin koncernanta renovigo, kaj tio postulas la koncentradon de liaj mensaj fortoj sur la surtera provo, al kiu li kelkatempe sin submetas.

La fluanta kaj saĝa parolo de la Instruanto estis por ni motivo de ravo, kaj opiniante, ke ni devas profiti ĉiujn minutojn, mi silente ekpensis en mi mem pri la esteco de la elkarniĝintaj animoj, suferantaj la premadon de la ekstera uragano.

Druso perceptis mian mensan esploron kaj ridetis, kvazaŭ atendante mian klaran kaj plenforman demandon.

Ĉe la insistado de la forto de lia rigardo mi respekte rimarkigis:

La dolora vidaĵo, kiun ni ĉeestas, nin nature ins- tigas pensi pri la deveno de tiuj estuloj, dronantaj en tiu vortico de teruraĵoj... Ĉu ili estas ordinaraj kulpiĝ- intoj aŭ ĉu krimuloj akuzitaj pri gravaj eraroj? Ĉu ni tie trovus primitivulojn, kiel ekzemple niaj indiĝenoj?

Nia amiko ne malfruis kun sia respondo.

Similaj demandoj - li diris -, kiam ni venis ĉi tien, naskiĝis ankaŭ en mia kapo. Kvindek senrompajn jarojn mi troviĝas en ĉi tiu rifuĝejo de helpado, preĝado kaj espero. Disiĝinte de la surtera korpo, mi trapasis la sojlon de ĉi tiu domo kiel serioze malsana estaĵo. Ĉi tie mi renkontis hospitalon kaj lernejon. Helpate, mi komencis esplori mian novan situacion, sopirante servi. Mi estis brankardisto, purigisto, flegisto, instruanto, mag- netizanto, kaj fine mi antaŭ kelke da jaroj ĝoje ricevis la taskon gvidi ĉi tiun institucion sub la kompetenta direktado de la nin guvernantaj instruistoj. Devante pro mia ofico mem fari paciencajn kaj penigajn esplorojn, mi povas informi vin ambaŭ, ke en la ĉirkaŭan densan mallumon venas nur tiuj animoj, kiuj mem nigriĝis per antaŭdeciditaj krimoj, estingante en si mem la lumon de la ekvilibro.

"Ĉi tiujn malsuperajn regionojn ne trapasas la simpl- aj animoj, en iu puriga afliktiĝo, ĉar tiuj nur implikiĝas en la naturaj eraroj de la unuagradaj provoj. Ĉiu estulo, sub la potenco de la magneta altiro, estas alligita al la evoluorondo propra al li. La plej multaj sovaĝuloj, ĝis disvolviĝas ilia mensa mondo, vivas preskaŭ ĉiam enfer- mite en la arbaro, kiu prezentas ĉiujn iliajn interesojn kaj revojn, kaj malrapide forlasas siajn tribejojn sub la direktado de la bonvolaj kaj saĝaj Spiritoj, ilin protekt- antaj; kaj multaj el la tre primitivaj animoj iradas sub la influo de la bonfaraj genioj, kiuj ilin subtenas kaj inspiras, penege sin ĉirkaŭhakante sur la unuaj ŝtupoj de la socio kaj profitante de siaj eraroj, naskitaĵoj de bonaj intencoj, kvazaŭaj altvaloraj instruoj, kiuj cert- igas la edukadon de tiuj animoj.

"Mi do asertas al vi, ke en la ĝustadiraj inferaj re- gionoj loĝas nur tiuj mensoj, kiuj, konsciante la moral- ajn prirespondojn, kiuj ilin koncernis, per sia propra volo dekliniĝis de ĉi tiuj, en la malsaĝa intenco trompi Dion mem. La infero, laŭ sia tute ĝusta senco, povas do esti difinita kiel vasta kampo de malekvilibro, estigita de antaŭdecidita maliceco kaj naskita de memvola blindeco kaj absoluta perverseco. Tie vivadas, kelkaj eĉ jarcent- ojn, Spiritoj bestiĝintaj, ĉar alkroĉitaj al krueleco kaj egocentrismo (). Sed, kiel vasta vibrosfero, komunik- iĝanta kun la surtera homaro - ĉar ĉiaj inferaj suferoj estas ja kreaĵoj de la homoj mem -, tiuj malgajaj lok- oj servas kiel kribriloj necesaj por ĉiuj Spiritoj, kiuj de-

(' Egocentrismo: sistemo de tiuj, kiuj ĉion rilatigas al sia "mi", kiun ili konsideras kiel centron de ĉia intereso. - La Trad.

falis de siaj ordinaraj devoj, malatentante la prirespond- ojn, per kiuj la Sinjoro ilin ŝarĝis. Konsekvence, ĉiuj animoj, kiuj jam konas veron kaj justecon, kaj sekve respondaj pri la konstruado de bono, sed kiuj sur la Tero tamen fariĝas kulpaj pri io, ne plenumante la no- bligan devon, kiun la mondo al ili asignas, post la morto de la korpo restadas en ĉi tiuj lokoj tagojn, monatojn aŭ jarojn, ekzamenante siajn teniĝojn, antaŭ ol reen- karniĝi kiel necese, por la plej baldaŭa rekonformiĝo."

Tiel do...

Hilario jam intencis tiri konkludojn, sed, kaptinte lian penson, Druso antaŭvenis kaj resumis la temon:

Tiel do la inferaj genioj, kiuj supozas regi abso­lute ĉi tiun regionon, ĉi tie vivas dum nedifinita tempo. La perversaj estuloj al ili parencaj, kvankam sub ilia potencado, restas ĉi tie longajn jarojn; kaj la animoj, devojiĝintaj en krimon kaj malvirton, sed povantaj bal- daŭ reboniĝi, pasigas ĉi tie pli aŭ malpli longan tempon, lernante, ke la prezo de la pasioj estas treege terura. Por tiaj elkarniĝintoj, kiel ĉi tiuj lastaj, kiuj eksuferas penton kaj konsciencoriproĉon, prematecon kaj doloron, kvankam ne tute liberaj de la nigraj kompleksaĵoj, kun kiuj ili sin ĵetis en la mallumon, domoj de frateco kaj helpado, kiel ĉi tiu, fervore kaj diligente funkcias, ilin kiel eble gastigante kaj kapabligante por la reiro al la elaĉetaj elprovoj en la karno.

Mi tiam rememoris la tempon, kiam mi mem, duon- konscianta kaj konfuzita, laŭiradis la vojojn de ombro, post mia disiĝo de la korpo; mi komparis miajn propr- ajn mensajn statojn pasintan kaj nunan, kiam jene daŭr- igis la direktoro:

Kiel facile kompreneble, se mallumo estas kadro reliefiganta lumon, la infero, kiel regiono de suferado kaj malharmonio, estas io tute akceptebla, ia justa rafin- ejo de la Spirito, iranta la vojon al la Supera Vivo. Ciuj inferaj lokoj naskiĝas, vivas kaj malaperas laŭ la aprobo de la Sinjoro, kiu toleras tiajn kreaĵojn de la homaj animoj, simile kiel al patro ne ĝenas la vundoj, kiujn ricevas liaj infanoj kaj kiujn li ja profitas, por helpi si­ajn idojn ĝuste taksi la sanon. Tial ankaŭ la Inteligent- oj, sin fordonantaj al ribelo kaj krimo, kvankam pens- ante, ke ili laboras por si, tamen servas al la Sinjoro, kiu korektas malbonon per la malbono mem. Ĉio en la vivo estas do movado al la venko de la superega bono.

Druso estis parolonta plue, sed jen ekvibris nevid- ebla sonorileto; montriĝante vekita de la devigo de la horoj, li leviĝis kaj senafekte diris al ni:

- Amikoj, venis la momento de nia konversacio kun la malsanuloj, jam havantaj kvietan kaj klaran menson. Al tiu tasko ni dediĉas kelke da horoj, du fojojn ĉiu- semajne.

Ni sen kontraŭstaro leviĝis kaj lin tuj akompanis.

Konsideroj de la Instruanto

La ĉambro, kien ni venis, estis vasta kaj komforta, sed multaj el la homoj, kiuj ĝin plenigis, aspektis mal- plaĉe kaj malgaje.

En la lumo de pluraj kandelabroj ni povis de sur la larĝa estrado, sur kiu ni estis kune kun la direkto- ro, observi la plejparte misformajn mienojn, kiuj tie kolektiĝis.

Ĉi tie kaj tie prenis al si lokon asistantoj kaj fleg- istoj, kies spirita grado estis facile distingebla pro la simpatia ĉeesto, per kiu ili kuraĝigis la suferantojn.

Mi taksis je ĉirkaŭ du centoj la malsanulojn antaŭ ni. Ĉe pli ol du trionoj la vizaĝo estis deformita.

Kiu iam vizitis iun sanigejon de haŭtmalsanoj, en- tute observante la pli gravajn okazojn, tiu povas prezenti al si, kio estis tiu amaso da silentaj kaj apenaŭ rekon- eblaj animoj.

Rimarkinte la tiean preskaŭ absolutan kvietecon, mi demandis Druson pri la ekstere furiozanta uragano; la ĝentila amiko informis min, ke ni troviĝas en interna salono de la citadelo kaj tiun salonon ekstere tegas mal- laŭtigiloj de ĉiaj sonoj.