Выбрать главу

Mi ekrigardis mian kunulon kaj, vidante liajn okul- ojn nebulitaj de larmoj, mi penis sufoki mian propran emocion.

La Instruanto ne parolis kiel ia lerniganto, nur teo- rie. Lia voĉo havis la tonon de homo, portanta profunde suferitan doloron, kaj li alparolis siajn humilajn aŭskult- antojn, tie kunvenintajn, kvazaŭ ili ĉiuj estus liaj infanoj tre karaj por lia koro.

Ni petu la Sinjoron - li kortuŝite daŭrigis -, ke Li donu al ni fortojn por la venko, kiu aŭroros en ni por la granda kompreno. Nur tiamaniere, superfort- ante nin mem por la realkonformiĝo al la Leĝo, ni ri- cevos nian liberigilon!

Nun, kiam silentiĝis la domestro, stariĝis el inter la ĉeestantoj malgaja sinjorino, kiu, veninte antaŭ nin, sin turnis al li kun larmoj:

Mia amiko, pardonu mian impertinentecon. Kiam mi foriros al la surtera kampo kune kun mia filo? Kiel por mi nur eble, mi vizitas lin en la mallumo... Li min ne vidas nek aŭdas... Ne konsciante la moralan mizer- on, en kiu li sin tenas enfermite, li estas ĉiam ankoraŭ aŭtoritatema kaj malhumila... Paŭlo tamen estas por mi ne malamiko, sed neforgesebla filo... Ho ve! Kiel la amo povas fari al si tian grandan ŝuldon?!

Jes... - diris Druso per nebuleca tono. - Amo estas dia forto, kiun ni ofte malnobligas. Tiun forton ni prenas pura kaj simpla el la vivo, kun kiu la Sinjoro nin kreis, sed el ĝi ni elpensas malamon kaj disharmo- nion, kruelecon kaj konsciencoriproĉon, kiuj nin longege restigas en la ombro... En dornplenaj labirintoj kon- cerne la Leĝon ni implikiĝas, pli ol pro alia motivo, pro amo, amo miskomprenata, amo miskondukata...

Kvazaŭ returne de momenta penetro en sian intern- an mondon, li eklumigis la rigardon per pli viva brilo, ekkaresis la manojn de tiu turmentata virino kaj dir­is al ŝi:

Ni esperas, ke vi povos baldaŭ kolektiĝi al via filo por la altvalora entrepreno de elpago. Laŭ la in- formoj, kiujn ni havas, li ne longe restos plu en siaj nunaj inhibicioj. Ni estu trankvilaj kaj plenaj de fido...

Dum la kompatinda foriris kun rideto de pacienco, la Instruanto jene antaŭ ni konsideris tiun aferon:

Tiu nia fratino posedas bonegajn moralajn ecojn, tamen ŝi ne sciis direkti la patrinan senton rilate al sia filo, troviĝanta en la ombro. Ŝi sugestis al li ideojn pri pereiga supereco, kiuj kristaliĝis en lia menso kaj facil- igis al li la atakojn de ribelado kaj bruteco. Fariĝinte ia socia "tiraneto", la malfeliĉulo estis senkonscie tren- ita en la malluman marĉon post la morto de la korpo; hodiaŭ, sentante sin responda pri la semitaj eraroj, kiuj ruinigis lian vivon, la malfeliĉa patrino klopodas por lin denove havi ĉe si.

Ĉu ŝi realigos tian intencon? - demandis Hilario interesite.

Ni tion ne dubu - rediris konvinkite nia amiko.

Sed... kiel?

Moliĝante koncerne sian moralan respondecon per la troo da komforto, nia amikino reenkarniĝos en mi- zerega medio; tie, kiam denove juna sed senhelpa virino, ŝi ricevos tiun saman infanon, kiun ŝi mem implikis en la iamaj fantaziaĵoj de frivola riĉulino. Ĉe la manko de monrimedoj ŝi konstante inspiros al li heroecon kaj kuraĝon, igante lin pli ĝuste vidi la vivon kaj purigante liajn fortojn en la forĝforno de malfacileco kaj suferado.

Ĉu ili venkos en tiu malfacila provo? - ree de­mandis mia kunulo kun evidenta scivolo.

La venko estas la feliĉo, kiun ni ĉiuj al ili deziras.

Kaj se ili perdos tiun planatan batalon?

Certe - respondis la direktoro per esprimoplena tono - ili en pli malbona stato revenos en la profund- egaĵojn, kiuj nin ĉirkaŭas...

Malgaje ridetinte, Druso aldonis:

Ĉiu el ni, enŝuldigitaj Spiritoj, renaskiĝante en la karno, portas kun si en la medion de la homoj lum- strion el la ĉielo, kiun ni revas konkeri, kaj vastan mal- lumveston el la infero, kiun li mem altranĉas al si. Kiam ni ne estas sufiĉe fortaj por iri al la ĉielo, kiu donas al ni okazojn por atingi ĝin, tiam ni revenas en la inferon, kiu malantaŭe nin sorĉe allogas...

Nia gastiganto estis parolonta plue, sed malfirme paŝanta maljunulo venis antaŭ nin kaj humile diris:

Ho ve, mia Instruanto, mi estas laca laboradi meze en la ĉi tieaj malfacilaĵoj! Jam dudek jarojn mi portas frenezajn kaj ribelajn malsanulojn en ĉi tiun azil- on! Kiam mi ekhavos mian korpon sur la Tero, por ripozi en la enkarna forgeso apud la miaj?

Druso karesis lian kapon kaj kortuŝita respondis:

Ne senkuraĝiĝu, mia infano! Konsoliĝu! Ankaŭ nin, jam de multe da jaroj, tenas ligite al ĉi tiu domo la postuloj de nia devo. Ni servadu ĝoje. La tagon de nia translokiĝo la Sinjoro difinos.

La maljunulo, kun malgajaj okuloj, nenion pli diris.

Tuj poste la direktoro vibrigis sonorileton kaj la ĉe- estantoj senĝeniĝis por libera babilado.

Simpatie mienanta junulo alproksimiĝis al ni kaj, nin afable salutinte, diris maltrankvila:

Amika Instruanto, aŭdante vian edifan kaj flam- an parolon, mi ekmeditis pri la enigmoj de la memoro... Kial tia forgeso ĉi tie, post la fizika morto? Se mi havis aliajn ekzistadojn antaŭ la lasta, kies erarojn mi penas ripari, kial do mi ilin ne memoras? Antaŭ ol foriri sur la materialan kampon, por la migrado, en kiu mi ricevis mian nunan nomon, mi certe forlasis bonajn amikojn en la spirita vivo; tiel ankaŭ, vojaĝante sur la Tero de kontinento al kontinento, ĉiu homo sur la kajo forlasas karulojn, kiuj lin ne foregesas... Kiel pravigi la amne- zion, kiu neebligas al mi memori pri la amikoj, kiujn mi sendube havas en la malproksimo?

Nu - saĝe konsideris la eldemandito -, la Spi- ritoj, skrupule plenumantaj siajn devojn en la fizika vivo, trankvile reekposedas la memorkapablon, tuj liberiĝinte el la densa korpo, kiu ilin ĉirkaŭvindis; tiam ili denove eniras en la rondon de la noblaj kaj dignaj fratoj, kiuj ilin atendas en la Supera Vivo, celante daŭrigi plu la perfektigan kaj altigan laboron, kiu ilin koncernas. Kon- traŭe, por ni, maltrankvilaj konsciencoj, la morto en la karna envolvilo ne prezentas liberiĝon. Ni forskuas tiun katenon, sed nin ĉiam ligas la nevidebla pilorio de niaj kulpoj; kaj ĉia kulpo, mia amiko, estas peceto da ombro, vualanta nian vidadon. Nia memoro, rilate niajn moral- ajn falojn, iel similas la konatajn fotografiajn plakojn, kiuj, se ne konvene gardataj, ĉiam sentaŭgiĝas.

La Mentoro iom haltis kaj poste daŭrigis:

Ni imagu la menson kvazaŭ lagon. Se la akvo estas kvieta kaj klara, tiam la lumo de la firmamento povas tute ĝuste speguliĝi en ĝi; sed, se la akvo sen- ĉese tumultas, perdiĝas do la bildoj ĉe la rompiĝo de la ruliĝantaj ondoj, precipe tiam, se la ŝlimo, kuŝanta sur la fundo, ekaperas sur la supraĵo. Ĝustadire, ni estas ĉi tie, en la malsuperaj regionoj, estuloj tre malproksim- aj de la spirita revirtiĝo, kvankam elkarniĝintaj.

La konsultanto aŭskultadis lin videble surprizita, kaj estis jam faronta aliajn demandojn ĉe la silentiĝo de Druso, sed ĉi tiu, antaŭveninte lin, akcente aldiris per amika tono:

Observu la realon en vi mem. Malgraŭ la studoj, al kiuj vi nun vin donas, kaj malgraŭ la belaj esper- oj, hodiaŭ okupantaj vian koron, via penso tamen vivas alligite al la lokoj kaj medioj, el kiuj vi, per la morto, vin ŝajne tiris. Survoje al la spirita stadio, vi ĉiam ankoraŭ identiĝas kun la nebulaj rememoraĵoj, restantaj malproksime, en la tempo: hejmo, familio, ne tute likvid- itaj ŝuldiĝoj... Ĉio ĉi estas balasto, inkliniganta vian menson al la materiala mondo, kie niaj ŝuldoj postulas sinoferon kaj pagon.

Vere, vere... - kortuŝite sopirĝemis la junulo.

Sed la Instruanto daŭrigis:

Sub hipnoto nia memoro povas regresi kaj mo- mente reakiri sian plenan potencon; sed tio estas per- fortaĵo..., kaj en ĉio estas konsilinde obei la saĝecon de la Naturo. Ni senmakuligu tiun spegulon, la menson, kuŝantan sub la ŝlimo de pento, riproĉo de konscienco kaj kulpo, kaj tiu dia spegulo reflektos la sunon kun la tuta brilo de ĝia pureco.

Druso estis parolonta plue, sed la alveno de kun- laboristo devigis nin meti finon al la afero.

Agado sur la memoron

La nova kamarado, kiun la domestro prezentis al ni kiel la Asistanton Barreto, vidigante profundan aflikt- on, kiu nebuligis liajn okulojn, komunikis: