Выбрать главу

Ni estu trankvilaj. Niaj elĉerpaj baterioj funk- cias efike.

Kaj li montris antaŭ niajn teruritajn okulojn al granda kordono da metalaj stangoj, tute ĉirkaŭanta la citadelon, kvazaŭ longa vico da lerte disstarigitaj fulmo- ŝirmiloj.

Ĉe ĉiu trafo sur la atakatan flankon ekŝprucis spark- oj, kiuj, altirite de la supren turnitaj pintoj, ekfajreris ĉe la punktoj de kontakto.

La spektaklon, en ĝia terura beleco, videble per nuda okulo, karakterizis la flagrado de la kontrastoj inter la grandega ombro kaj la fulmanta lumo.

La konfliktoj ĉi tie ne ĉesas - diris la direktoro kun serena digno -; ni tamen en ĉi tiu Domo sciiĝas mem, ke paco estas ne konkero de inerteco, sed ja frukto de la ekvilibro inter fido al la Dia Potenco kaj konfido al ni mem, en la servado por la venko de bono.

Sed en ĉi tiu momento envenis oficisto kaj diris:

Instruanto Druso, laŭ la ricevitaj rekomendoj la malsanulo, gastigita en la lasta nokto, estis lokita en la ĉambro por magneta kuracado kaj nun atendas vian helpon.

Ĉu li sukcesis ion diri?

Ne. Li ĉiam ankoraŭ nur ĝemas de tempo al

tempo.

Nenia identiga signo?

Nenia.

La senlaca Mentoro invitis nin sekvi lin, atentigante, ke la supozeble farota operacio povos doni grandvalor- ajn studelementojn al la laboro, kiun ni intencis efek- tivigi.

Post nelonge ni kvar ektroviĝis en ne malgranda ĉambro, rimarkinda per sia simpleco kaj sia kvietiga blua koloro.

Sur malmuntebla tablo surdorse kuŝis misforma viro, nur spiranta.

Sincere parolante pri tiu homo antaŭ niaj okuloj mi diru, ke la aspekto de tiu malfeliĉulo, malgraŭ la flegado, kiun li jam antaŭe ricevis, estis ja naŭza. Li prezentis nekvalifikeblan hipertrofion, kun supermezuraj brakoj kaj kruroj; sed kie plej malagrabla sin montris la plivolumeniĝo de lia perispirito, tio estis la fiziono- mio, kies trajtoj sin ĉiuj intermiksis, kvazaŭ tio estus ia stranga sfero anstataŭ kapo.

Ĉu li estas iu, elkarniĝinta ĉe ekbato de veturilo sur la Tero kaj ĉi tie atendanta la kvietigon de siaj doloroj, kiel oni ja devas agi kun la ordinaraj viktimoj de tiaj akcidentoj?

Druso eksentis mian silentan demandon kaj klarigis:

Li estas kamarado malfacile identigebla, kiun ĉi tien venigis unu el niaj helpekspedicioj.

Sed ĉu la materian mondon li forlasis antaŭ ne- longe? - demandis mia kolego, tiel dolore impresita, kiel mi.

Ni tion ankoraŭ ne scias - respondis la direk- toro -. Li estas unu el tiaj kompatindaj animoj, kiu kredeble eliris el la karnorondo sub la potenco de terura obsedo, tiel terura, ke li laŭŝajne ne povis profiti de la spirita helpo de la karitemaj legioj, laborantaj ĉe la tomboj. Sendube li sin eltiris el la densa korpo sub abso- luta mensa subjugigo kaj enretiĝis do en sufokantajn problemojn.

Sed kial tia granda malfeliĉo? - demandis Hila- rio, posedita de mirego.

Mia amiko - bonvoleme respondis Druso -, ĉu ne estus pli saĝe esplori la motivojn, kial ni decidas fari tiajn teruregajn ŝuldojn?

Kaj ŝanĝinte la voĉtonon, kiu fariĝis iom malgaja kaj kortuŝanta, li konsilis:

La inferaj regionoj estas plenplenaj de la sufer- ado, kiun ni mem kreis al ni. Ni devas ekvilibre tenadi kuraĝon kaj kompatemon sur la sama nivelo, por sen- erare plenumi niajn taskojn en ĉi tiuj lokoj.

Mi ekrigardis tiun malfeliĉan fraton, ĉiam ankoraŭ profunde malviglan, kia estus malsanulo en komato; kaj konsiderante la postulojn de nia lernado, mi demandis:

Ĉu ni povus ekscii la motivon de tia miregiga misformeco sub nia esploro?

La direktoro komprenis la konstruan esencon de mia demando kaj respondis:

Ĉi tiu fenomeno havas absolute spiritan karak- teron. Vi ja memoras, ke doloro en la materia korpo est­as okazaĵo reala en la encefalo, sed pure imaga en la organo, en kiu supozeble ĝi suferigas. Per la cerbaj ĉeloj la menso notas la korpan malharmonion kaj devigas la organan teksaĵon fari la kelkfoje malfacilan, turmentan rearanĝon. Ankaŭ ĉi tie la anormala, eĉ monstra as- pekto rezultas el la perturboj de la menso; kripliĝinte pro certaj impresoj aŭ ekzaltite de la suferado, la menso perdas kelkatempe la regadon super la formo, kaj el tio sekvas, ke la delikataj teksaĵoj de la perispirita korpo misfunkcias, tumultante, en nenormala stato. En tia si- tuacio la animo povas fali sub la potencon de malicaj Inteligentoj, kaj el tio venas la bedaŭrindaj okazaĵoj,

pro kiuj ĝi hipnote enabismiĝas en kelkatempan bestecon.

Mi tiam rimarkis, ke la Instruanto, kortuŝita, ne de- ziras teksi pluajn konsiderojn, neniel rilatantajn al la helpo, kiun ni devos doni al tiu malfeliĉulo, kaj mi pri nenio alia demandis.

Druso kliniĝis super lin karese, kiel iu aŭskultanta fraton tre amatan, kaj diris:

Ni penu ion aŭdi de li.

Ne povante reteni la miregon, kiu min posedis, mi demandis:

Cu li dormas?

La Mentoro jese gestis kaj rimarkis:

Nia mafeliĉa amiko troviĝas sub terura hipnoto. Sendube en tian situacion lin pelis kruelaj malamikoj, kiuj, certe por lin torturi, fiksis lian menson sur iu do- lora memoraĵo.

Sed - mi kortuŝita insistis -, ĉu tia turmento povus lin trafi sen ia pravigebla motivo?

Mia amiko - akcente respondis la direktoro -, escepte de la glora vojo de la grandaj animoj, kiuj elekt- as al si la apostoladon de amo, per kiu ili helpas siajn homfratojn, ne ekkreskas la dornarbetaĵo de suferado sen la radikoj de kulpo. Por tia kadukeco nia amiko certe amasigis sur si treege hontindajn ŝuldojn.

Tuj poste, antaŭhaltigante al ni ĉian intencon paroli pri aliaj aferoj, li emfaze diris:

Ni disbatu la magnetajn fortojn, kiuj sufokas liajn vivocentojn, kaj ni helpu lian memoron, ke li li- beriĝu kaj parolu.

Kaj eble tial, ke mia rigardo mute petis lin pri pli detala klarigo, li aldiris:

Ne decus agi laŭ hipotezoj. Estas nepre necese aŭdi krimulojn kaj viktimojn, por ke per la informoj de ili mem ni sciu, kie komenci la helplaboron.

Mi penis deteni min de neĝustatempaj demandoj kaj ekprenis atendan teniĝon.

La Asistanto, Hilario kaj mi spontanee, sen antaŭa interkonsento, tuj faris preĝoĉenon; niaj kuniĝintaj fort- oj kvazaŭ fortikigis la Instruanton, kiu, montrante trank- vilan kaj optimistan mienon, komencis magnetan proced- on per dispelaj emanaĵoj sur tiun senfortan amikon.

La malsanulo reagis, iom post iom moviĝante, kva zaŭ li vekiĝus el longa dormo.

Post kelke da minutoj la direktoro metis sian dekstr- an manon sur lian monstran kapon, kvazaŭ vekante lian memoron; tiu kompatinda estulo tuj komencis ĝemi, vid- igante la teruron de homo, penanta liberiĝi de ia prem- sonĝo.

Ĉar Druso interrompis sian kuracadon, restigante lin en tiu stato, Hilario tial demandis, afliktita:

Ĉu li do restu tiel, ĉe la rando de vekiĝo, ne re- posedinte sin mem?

La tuj a reveno en la realon ne konvenas al li - respondis la amika Mentoro. - Povus lin trafi be- daŭrinda frenezatako, kiu alportus ruinigajn sekvojn. Li konversacios kun ni en tia sama stato, kun la menso implikita en la fiksan ideon, kiu katenas liajn pensojn en unu sama erara rondo, por ke ni sen ia disformigo ekkonu lian turmentegan problemon.

Ĉi tiu rimarko de la direktoro elmontris grandan sperton en la psikologio de la Spiritoj, suferantaj en mal- lumo.

Post nova agado de la Mentoro ĉe la gloto, la mal- feliĉa malfermis la palpebrojn kaj kun frenezaj okuloj ekkriegis:

Helpon! Helpon! Mi estas kulpa! Mi ne povas elteni plu... Pardonon! Pardonon!

Turninte sin al Druso, kiun li certe prenis por ia juĝisto, li ekkriis:

Via juĝista moŝto, via juĝista moŝto! Fine mi povas paroli! Lasu min paroli!

La direktanto de la Domo ekkaresis lian bolantan kapon kaj amike rediris:

Parolu, diru, kion vi deziras.

La vizaĝo de la gastigito kovriĝis per larmoj, tra- vidigante la ekzaltiĝon de la somnambuloj, kiuj aliigas sian propran malfortecon en neatenditan energion, kaj li penteme ekparolis: