Выбрать главу

ADMINISTRA ORGANIZO

11 La forpaso de ‘Abdu’l-Bahб signis la finon de la unua kaj Heroa Epoko de la Bahaa Kredo kaj enkondukis la komencon de la Formiga Epoko, destinita vidi la laŭgradan aperon de ĝia Administra Organizo, kies starigo estis antaŭdirita de Bбb, kies leĝoj estis revelaciitaj de Bahб’u’llбh, kies institucioj estis konturitaj de ‘Abdu’l-Bahб en Lia Testamento, kaj kies fundamentojn konstruas nun la naciaj kaj lokaj konsilantaroj elektitaj de la konfesintaj aliĝintoj de la Kredo, kaj kiuj pretigas vojon por la kreo de la Tutmonda Konsilantaro titolita la Universala Domo de Justeco, kiu, kune kun mi kiel ĝia difinita ĉefo kaj la aŭtoritata klariganto de la Bahaaj instruoj, devos kunordigi kaj direkti la aferojn de la Bahaa komunumo, kaj kies sidejo estos starigita por ĉiam en la Sankta Lando, proksime apud ĝia tutmonda spirita centro, la ripozejoj de ĝiaj Fondintoj.

12 La Administra Organizo de la Kredo de Bahб’u’llбh, kiu estas destinita evolui en la Bahaan Mondŝtaton, kaj kiu jam travivis la atakojn lanĉitajn kontraŭ ĝiaj institucioj de tiaj timigaj malamikoj kiaj la reĝoj de la dinastio Qбjбr, la Kalifoj de Islбmo, la ekleziaj ĉefoj de Egiptujo, kaj la Nazia reĝimo en Germanujo, jam etendis siajn disbranĉiĝojn al ĉiu kontinento de la terglobo, de Islando ĝis la ekstremaĵo de Ĉilio, estis starigita en ne malpliol okdek-ok landojn de la mondo, kunigis en sian anaron reprezentantojn de ne malpli ol tridek-unu rasoj, kalkulas inter siaj subtenantoj Kristanojn el diversaj sektoj, Mahometanojn el la sunnana kaj ŝiana sektoj, Judojn, Hindojn, Sikhojn, Zoroastranojn, kaj Budhanojn. Ĝi eldonis kaj dissemis, pere de siaj difinitaj komitatoj, Bahaan literaturon en kvardek-ok lingvoj, jam firmigis sian fundamenton per la korporaciigo de kvin Naciaj Konsilantaroj kaj sepdek-du lokaj Konsilantaroj, en landoj tiel disaj kiel Sud-Ameriko, Hindujo kaj la Antipodoj – korporaciigoj, kiuj leĝe rajtigas al siaj difinitaj reprezentantoj havi posedaĵojn kiel kuratoroj de la Bahaa komunumo. Ĝi prizorgas la internaciajn, naciajn kaj lokaj havaĵojn, taksitajn je kelkmilionoj da pundoj kaj lokitajn en ĉiu kontinento de la terglobo; havas en kelkaj landoj la privilegion de oficiala rajtigo flanke de la civilaj aŭtoritatuloj, kio ebligas al ĝi liberiĝi de impoŝtado por siaj havaĵoj kaj soleni Bahaajn geedziĝojn, kaj kalkulas inter siaj majestaj konstruaĵoj du Templojn, unu en Rusa Turkestano kaj la alia sur la bordo de la lago Michigan en Wilmette, en la apudaĵo de Chicago.

13 Ĉi tiu Administra Organizo, malsimila al la sistemoj, kiuj evoluis post la morto de la Fondintoj de la diversaj religioj, estas dia je origino, apogas sin secure sur la leĝojn, la instruojn, la ordonojn kaj instituciojn, kiujn la Fondinto de la Kredo specife revelaciis kaj klare starigis, kaj funkcias en preciza akordo kun la klarigoj de la aŭtoritataj Klarigantoj de siaj sanktaj skriboj. Kvankam furioze atakata ekde sia komenco, tamen, per sia karaktero, unika en la religia historio de la mondo, ĝi sukcesis konservi la unuecon de sia diverseca kaj disa subtenantaro, kaj ebligis al ili lanĉi, kune kaj sisteme, enterprenojn en ambaŭ duonsferoj difinitajn por vastigi siajn limojn kaj firmigi siajn administrajn instituciojn.

14 En ĉi tiu rilato atentinde estas, ke la Kredo, kiun ĉi tiu organizo servas, gardas kaj antaŭenigas, estas esence supernatura, supernacia, tute senpolitika, senpartia, kaj diametre kontraŭ iu sistemo aŭ skolo, kiu strebas altigi iun ajn rason, klason aŭ nacion. Ĝi estas libera de iu ajn formo de eklezieco, havas nek pastraron nek ritojn, kaj estas subtenata nur per libervolaj donacoj de siaj konfesintaj aliĝintoj. Kvankam lojalaj al siaj respektivaj registaroj, kvankam inspiritaj per la amo al siaj patrujoj kaj deziremaj ĉiam antaŭenigi ties plej bonajn interesojn, tamen la sekvantoj de la Bahaa Kredo, rigardantaj la homaron kiel unu enton, kaj profunde dediĉitaj al ĝiaj esencaj interesoj, ne hezitos subigi ĉiajn interesojn, ĉu persona, regiona aŭ nacia, al la superaj interesoj de la generaleco de la homaro, plene sciantaj, ke, en mondo de interdependaj popoloj kaj nacioj, la profito de unu parto estas plej bone atingita per la profito de la tuto, kaj ke nenia daŭra rezulto povas esti atingata de unu el la elementaj partoj se la generalaj interesoj de la ento estas malatentigitaj.

15 Nek oni preterlasu la fakton, ke la Kredo jam pretendis kaj montris sian sendependan religian karakteron, estis liberigita el la katenoj de ortodokzeco en iuj Islбmaj landoj, akiris en unu el tiuj landoj nepetitan ateston pri sendependa stato, kaj sukcesis gajni al si la lojalecon de la reĝino.

TRIBUTOJ DE ALTRANGULOJ

16 “Ĝi estas kiel vasta ĉirkaŭbrakumo,” estas la tributo mem de Reĝino Marie de Rumanujo, “kuniganta ĉiujn tiujn, kiuj serĉis vortojn de espero. Ĝi akceptas ĉiujn glorajn Profetojn antaŭajn, ĝi detruas neniajn aliajn kredojn kaj lasas malfermaj ĉiujn pordojn… La Bahaa instruo pacigas la animon kaj esperigas la koron. Al tiuj, kiuj serĉas certecon, la vortoj de la Patro estas kiel fonto en la dezerto post longa vagado… Estas mirinda Revelacio, kiun Bahб’u’llбh kaj Lia filo ‘Abdu’l-Bahб donis al ni. Ni ne starigis ĝin atakeme, sciantaj, ke la ĝermo de eterna vero, kiu kuŝas ĉe ĝia koro, je enradikiĝos kaj disvastiĝos… Ĝi estas la Revelacio de Kristo renovigita, preskaŭ en la samaj vortoj, sed adaptita al pli ol miljara diferenco, kiu kuŝas inter la jaro unu kaj hodiaŭ… Se iam la nomo de Bahб’u’llбh aŭ de ‘Abdu’l-Bahб kaptos vian atenton, ne metu iliajn skribojn for de vi. Serĉu iliajn librojn kaj permesu, ke iliaj gloraj, pacigaj, amkreaj vortoj kaj lecionoj profundiĝu en viajn korojn, kiel ili profundiĝis en la mian.”

17 “La instruoj de la Bбbanoj,” skribis Leo Tolstoj, “…havas grandan estontecon. Mi do simpatias tutkore kun Bбbismo, ĉar ĝi instruas al la homoj fratecon kaj egalecon kaj oferon de la material vivo por servado al Dio… La instruoj de la Bбbanoj, kiuj venis al ni el Islбmo, evoluis iom post iom pro la instruoj de Bahб’u’llбh, kaj nun prezentas al ni la plej altan kaj plej puran formon de religia instruado.”

18 “Portu ĉi tiujn principojn al la diplomatoj,” estas la konsilo de la mortinta Prezidento Masaryk, “al la universitatoj kaj kolegioj kaj aliaj lernejoj, kaj ankaŭ skribu pri ili. Estas la homoj, kiuj efektivigos universalan pacon.” “La Bahaa instruo,” estas la atesto de Prezidento Eduard Benes, “estas unu el la grandaj instrumentoj por la fina venko de la spirito kaj de la homaro… La Bahaa Religio estas unu el la grandaj moralaj kaj sociaj fortoj en la tuta mondo hodiaŭ. Mi estas pli konvinkita ol iam ajn, en la plimultiĝantaj moralaj kaj politikaj krizoj en la mondo, ke ni devas havi pli grandan internacian kunordon. Tia kredo, kia estas la Bahaa Religio, kiu pretigas la vojon por universala organizado de paco, estas necesa.”

19 “Se estis ja iu Profeto lastatempe,” deklaras Pastro T. K. Cheyne en sia ‘The Reconciliation of Races & Religions,’ “estas al Bahб’u’llбh, ke ni devas turni nin. Karaktero estas la fina juĝo. Bahб’u’llбh estis viro de la plej alta klaso – tiu de Profetoj.” “Estas ja eble,” deklaras Vicgrafo Samuel de Karmel, “montri punktojn de fundamenta konsento inter ĉiuj kredoj. Tio estas la esenca cello de la Bahaa religio, kies fundamento kaj kreskado estas unu el la plej trafaj movadoj, kiuj venis el la Oriento en lastatempaj generacioj.”