Выбрать главу

La naturo de la animo post la morto neniam povos esti priskribata, kaj ne estas dece kaj permesite malkaŝi ĝian tutan karakteron al la okuloj de la homoj. La Profetoj kaj Mesaĝistoj de Dio estas malsupren sendataj kun la sola celo konduki la homaron al la rekta Vojo de l' Vero. La celo de Ilia revelacio estas la edukado de ĉiuj homoj, por ke en la horo de morto ili ascendu al la trono de la Plejalta en pleja pureco kaj sankteco kaj en absoluta malligiteco. La lumo, kiun tiuj ĉi animoj disradias, kaŭzas la progreson de la mondo kaj la antaŭenigon de ĝiaj popoloj. Ili similas al gisto, kiu fermentigas la mondon de l' esto, kaj konsistigas la vivoforton, per kiu manifestiĝas la artoj kaj mirakloj de la mondo.

(Gleanings, 81: 1, p.155)

Ho filo de la Plejsupera! Faris Mi la morton por vi ĝojportanto. Pro kio malĝojas vi? Igis Mi la lumon superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualiĝas antaŭ ĝi?

(Kaŝitaj Vortoj, araba 32 / The Hidden Words, p.12)

Vera Riĉeco

Se vi avidas tiun ĉi vivon kaj ĝiajn vantaĵojn, vi estus devintaj aspiri ilin, kiam vi estis ankoraŭ enfermitaj en la uteroj de viaj patrinoj, ĉar tiam vi konstante alproksimiĝis al ili, se vi nur povus tion percepti. Aliflanke, ekde kiam vi naskiĝis kaj atingis maturecon, vi ĉiam pli retiriĝis de la mondo kaj altiriĝis al la polvo. Kial do vi tiel avide amasigas la trezorojn de la tero, kiam viaj tagoj estas nombritaj kal viaj ŝancoj preskaŭ perditaj? Do, ĉu vi, malatentaj, ne volas forskui vian dormemon?

(Gleanings, 66: 4, p.127)

Ho Miaj servantoj! Se vi komprenus, kion miraklan el Mia malavaro kaj donacemo mi volas konfidi al viaj animoj, vi certe liberigus vin de la ligiteco al ĉio kreita kaj ekhavus veran scion pri viaj propraj memoj - scion, kiu estas la sama kiel la kompreno de Mia propra Esto.

(Gleanings, 153: 6, p.326)

La potenco de meditado

Benita estas la punkto, kaj la domo, kaj la loko, kaj la urbo, kaj la koro, kai la monto, kaj la ŝirmejo, kaj la kavo, kaj la valo, kaj la lando, kaj la maro, kaj la insulo, kaj la kampo, kie oni Dion mencias kaj Lin laŭde gloras.

(Preĝoj / Bahб’н Prayers, p.iii)

Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj kaj la Farinto de la ĉieloj! Mi petegas Vin je tiuj, kiuj estas la Tagiĝoj de Via nevidebla Esenco, la Plej Laŭdegata, la Plejglora, faru mian preĝon fajro forbrulig-onta la vualojn, kiuj ekludas min de Via beleco, kaj lumo, kiu gvidos min al la oceano de Via Ĉeesto.

(Preĝoj p.61 / Bahб’н Prayers, p.7-8)

Envoku, ho Mia servanto, la versojn de Dio, kiujn ricevis vi, samkiel ili estas envokataj de tiuj proksimiĝintaj al Li, por ke la dolĉeco de Via melodio instigu vian propran animon kaj altiru la korojn de ĉiuj homoj. Kiu tiel citas, en la privateco de sia ĉambro, la versojn revelaciitajn de Dio, kaŭzos la disigantajn anĝelojn de la Ĉiopova disigi foren la bonodoron de la vortoj elbuŝitaj de li kaj faros la koron de ĉiu honestulo altenpulsi. Kvankam li eble, unue, restas nekonscia pri ĝia efekto, tamen la beno de la graco donacita al li nepre devas pli aŭ malpli frue ekinflui je lia animo. Tiaj estas la misteroj de la Revelacio de Dio dekretitaj per la bena Volo de Tiu, Kiu estas la Fonto de potenco kaj saĝo.

(Gleanings, 136: 2, p.295)

Se iu citas nur unu verson de la Sankta Skribo en spirito de brila ĝojo, tio estas pli bona por li, ol tedite legadi ĉiujn Sanktajn Librojn de Dio, la Helpo en danĝero, la Memekzistanta. Studu la sanktajn versojn tiakvante, ke vi ne laciĝu kaj ne malvigliĝu. Ne ŝarĝu viajn animojn per tio, kio elĉerpas kaj subpremas ilin, sed malpezigu kaj levu ilin, por ke sur la flugiloj de la Sanktaj versoj ili soru al la tagiĝejo de Liaj evidentaj signoj.

(Aqdas, 149, p.73-74)

Pura Perceptado

Ho kunulo de Mia Trono! Malbonon nek aŭdu nek vidu; ne vin humiligu nek suspiru nek ploru. Ne malice parolu ke ne devos vi aŭdi tian parolon pri vi mem; kaj ne grandigu la kulpojn de aliaj ke viaj propraj kulpoj ne aspektu grandaj; kaj ne deziru ies humiligon ke ne evidentiĝu via propra humileco. Pasigu do la tagojn de via vivo, kiuj estas malpli ol momento vanua, kun menso senmakula, koro senpeka, pensoj puraj kaj karaktero sanktigita, tiel ke, libera kaj kontenta, povos vi demeti ĉi mortan ĉelon, rifuĝi al la mistika paradizo kaj restadi en la eterna reĝejo por ĉiam.

(Kaŝitaj Vortoj, persa 44 / The Hidden Words, p.37-38)

Ho filo de l' esto! Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi.

(Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Se vi rimarkas la pekon de aliulo, prisilentu ĝin, por ke Dio prisilentu vian propran pekon. Vere, Li estas la Diskreta, la Sinjoro de graco plej abunda.

(Son of the Wolf, p.55)

La homa vorto

Homa parolo estas realo, kiu aspiras ekhavi influon kaj kiu devas esti moderigata. Rilate ĝian influon, tiu ĉi dependas de ĝia rafiniteco, kiun siavice kondiĉas la pureco kaj malligiteco de la koroj. Rilate ĝian moderecon, tiu ĉi devas esti kombinita kun takto kaj saĝo kiel estas preskribite en la sanktaj Skriboj kaj Epistoloj. Ĉiu vorto estas dotita per spirito, tial la parolanto aŭ klariganto siajn vortojn zorge diru je tempo kaj cirkonstancoj konvenaj, ĉar la impreso, kiun ĉiu vorto kaŭzas, klare evidentas kaj percepteblas... Unu vorton oni povas kompari kun fajro, alian kun lumo, kaj la efikon, kiun ambaŭ kaŭzas, manifestiĝas en la mondo. Tial saĝa homo plena je scio prefere parolu per vortoj mildaj kiel lakto, por ke la homidoj estu nutrataj kaj edifataj per tio kaj atingu la finan celon de l' homa ekzisto, kiu estas la stato de vera kompreno kaj nobleco.

(Tablets, 11: 30, p.172-173)

Neniu saĝulo povas demonstri siajn sciojn alie ol per siaj vortoj. Tiel evidentiĝas la signifo de la Vorto, kiel estas konfirmite en ĉiuj Skriboj, ĉu el tempoj antikvaj aŭ modernaj. Ĉar estas ĝia potenco kaj viviga spirito, per kiu la popolo de la mondo atingis tiel eminentan pozicion. Krome, vortoj kaj eldiroj estu kaj impresaj kaj funde efikaj. Kiel ajn, neniu vorto ekhavos tiujn ambaŭ kvalitojn antaŭ ol eldirita sole pro Dio kaj kun deca respekto por la kondiĉoj de la okazo kaj de la homoj.

(Tablets, 11: 29, p.172)

Diskurso pri la vero

Interrilatu kun ĉiuj homoj... en spirito de afableco kaj kamaradeco. Se vi scias pri iu vero, se vi posedas juvelon, kiun aliaj malhavas, dividu ĝin kun ili per parolo plej afabla kaj bonvola. Se ĝi estas akceptita, se ĝi plenumas vian intencon, via celo estas atingita. Se iu malakceptas ĝin, lasu lin kaj petu Dion lin gvidi. Gardu vin, ke vi ne traktu lin bruske. Afabla lango estas kiel magneto por la hom-koroj. Ĝi estas la pano de la spirito, ĝi vestas la vortojn per signifo, ĝi estas la fontano de la lumo de saĝeco kaj komprenemo.

(Gleanings, 132: 5, p.289)

Vortoj de saĝeco

La fonto de ĉio bona estas fidi Dion, submetigi al Lia ordono kaj kontenti pri Lia sankta volo kaj bonplaĉo.

La esenco de saĝeco estas obei Dion, tremi antaŭ Lia skurĝo kaj puno kaj timi Lian juĝon kaj ordonon.

La esenco de religio estas atesti pri tio revelaciita de la Sinjoro kaj observi, kion Li ordonis en Sia potenca Libro.

La fonto de ĉia gloro estas akcepti ĉion ajn donitan de la Sinjoro kaj kontenti pri tio, kion Dio ordonis.

La esenco de amo estas por la homo turni sian koron al la Amato, fortranĉi sin de ĉio ajn krom Li kaj deziri nenion krom tio, kio estas la deziro de lia Sinjoro.

Vera rememoro estas mencii la Sinjoron, la Ĉiel-Laŭdatan, kaj forgesi pri ĉio ajn krom Li.

Vera fido estas por la servanto elfari sian profesion kaj siajn devojn en tiu ĉi mondo, firme teniĝi je la Sinjoro kaj serĉi nenion ol nur Lian gracon, ĉar en Liaj manoj troviĝas la destino de ĉiuj Liaj servantoj.