Выбрать главу

Ve, la ventoj de malespero blovadas el ĉiu direkto, kaj la malpaco, kiu dividas kaj afiktas la homaron, kreskadas ĉiutage. La signoj de okazontaj konvulsioj kaj ĥaoso estas nun distingeblaj, ĉar la aktuala ordo havas lamentindajn mankojn.

(Gleanings, 110: 1, p.216)

La mondo suferas pro akuŝodoloro, kaj ĝia maltrankvilo kreskas tagon post tago. Ĝi fiksiĝas je ribelado kaj malkredo. Tia estos ĝia stato, ke malkovri ĝin nun ne estus konvene kaj dece.

(Gleanings, 61: 12, p.118)

En ĉiuj aferoj modereco estas dezirinda. Se io estas farata ekscese, tiam ĝi montriĝos fonto de malbono. Rigardu la civilizacion de la Okcidento, kiel ĝi perturbas kaj maltrankviligas la popolojn de la mondo. Infera maŝino estas elpensita kaj montriĝas armilo, tiel detrua, tiel kruela, kian oni neniam antaŭe vidis aŭ aŭdis. Purigo el tia profunde radikanta kaj ĉion ampleksanta putreco efektiviĝos nur, se la popoloj de la mondo unuiĝas en sia klopodo pri komuna celo kaj akceptas unu universalan kredon... Strangaj, perpleksigaj aferoj ekzistas en la tero; sed ili estas kaŝitaj antaŭ la mensoj kaj kompreno de la homoj. Tiuj objektoj kapablas sanĝi la tutan teran atmosferon, kaj kontaĝo kun ili estus mortiga.

(Tablets, 6: 31 kaj 32, p.69)

Universala Pac-kunveno

Nepre venos tempo, kiam deviga neceso okazigi vastan, ĉio-ampleksan kunvenon de l'homoj estos universale rekonata. La regantoj kaj reĝoj de la tero devos ĉeesti kaj, partoprenante ĝiajn konsiliĝojn, devos konsideri tiajn vojojn kaj rimedojn, kiuj metos la fundamenton de la Granda Paco tutmonda inter la homoj. Tia paco postulas, ke la Grandaj Potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la tero, ke ili plene akordiĝu inter si. Se iu rego militas kontraŭ alia, ĉiuj kune devas leviĝi kaj malebligi lin. Se tio estos plenumita, la nacioj de la mondo ne plu bezonos armilojn, krom por konservi la sekurecon de siaj regnoj kaj por gardi la internan ordon en siaj teritorioj.

(Gleanings, 117: 1, p.249)

Por ĉiuj popoloj de la mondo estas devige, elsarki siajn diskordojn kaj restadi en perfekta unueco kaj paco sub la ombro de l' Arbo de Lia ŝirmo kaj amzorgo... La hodiaŭa ordo baldaŭ estos forbalaita kaj nova ordo disvolvita anstataŭe.

(Gleanings, 4: 1, p.6)

La oficistoj de la Domo de Justeco havas la devon akceli la establon de la Minora Paco, por ke la popoloj de la tero liberiĝu de la sarĝo de ekscesaj ŝtataj elspezoj. Tio ĉi estas deviga kaj nepre esenca, des pli ĉar malamikado kaj konfliktado estas la veraj kialoj de aflikto kaj mizero. (2)

(Tablets, 7: 19, p.89)

Estas la devo de la regantoj de la mondo... aŭ de la ministroj de la tero kune interkonsiliĝi kaj elekti unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ novan lingvon instruotan al la infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, kaj same unu skribon. Tiel la tuta tero estos fine konsiderata kiel ununura lando. (3)

(Tablets, 3: 6, p.22)

Respekto al la naturo

Ĉiu juĝkapabla homo migranta surtere efektive hontas konsciante, ke tio, al kio li ŝuldas sian bonstaton, sian riĉecon, sian potencon, sian superecon, sian progreson kaj ĉiun sian forton, estas laŭ la volo de Dio la nuda tero, kiun ĉiuj homoj tretadas per siaj piedoj. Sendube, ĉiu kiu konscias pri tiu ĉi vero, estos purigita kaj sanktigita de ĉia fiero, aroganteco kaj orgojlo.

(Son of the Wolf, p.44)

Pri kio vi rajtas fanfaroni? Ĉu estas via mangaĵo kaj trinkaĵo, pri kiu vi fieras, ĉu estas la trezoroj, kiujn vi akumulas en viaj kestoj, la diverseco kaj la valoro de la ornarnaĵoj, per kiuj vi dekoras vin? Se vera gloro konsistus en la posedo de tiel pasemaj objektoj, tiam la tero, sur kiu vi iras, nepre devus fanfaroni antaŭ vi, ĉar laŭ la decido de la Ĉiopova ĝi provizas kaj donacas al vi ĝuste tiujn aferojn. Profunde en ĝi estas entenata ĉio, kion vi posedas, samkiel Dio tion ordonis. El ĝi, kiel signon de Lia malavaro, vi ĉerpas viajn riĉaĵojn.

(Gleanings, 118: 7, p.252-253)

Se homo ŝatas dekori sin per la ornamaĵoj de la tero, porti ĝiajn vestaĵojn kaj ĝui la bonon, kiun ĝi kapablas donaci, tio ne povas malutili al li, se li ne permesas, ke io ŝoviĝu inter li kaj Dio; ĉar Dio destinis ĉiujn bonaĵojn, ĉu ili kreiĝis en la ĉielo aŭ sur la tero, por tiuj el Liaj servantoj, kiuj vere kredas je Li.

(Gleanings, 128: 4, p.276)

Justeco kaj unueco

Ho filo de l' spirito! La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco; ne turnu vin for de ĝi, se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin, por ke Mi fidu al vi. Per ĝia helpo vi vidos per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de l' aliuloj kaj vi konos per via propra konado kaj ne pere de l' konado de viaj proksimuloj. Kontemplu pri ĉi tio en via koro, kiel decas al vi esti. Vere, justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia mizerikordo. Loku ĝin, do, antaŭ viaj okuloj.

(Kaŝitaj Vortoj, araba 2 / The Hidden Words, p.5-6)

La lumo de l' homo estas justeco. Ne estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj.

(Tablets, 6: 26, p.66-67)

Neniu lumo estas komparebla al la lumo de justeco. La starigo de ordo en la mondo kaj la trankvilo de la nacioj dependas de ĝi.

(Son of the Wolf, p.28-29)

Ho filo de homo! Se via okulo estas turnita al mizerikordo, forlasu la aferojn, kiuj donas profiton al vi kaj firme teniĝu je tio, kio utilas al la homaro. Kaj se via okulo estas turnita al justeco, elektu por via proksimulo, kion vi elektas por vi mem.

(Tablets, 6: 20, p.64)

Forigo de ĉiuj limoj

La ekvilibro de la mondo estas renversita pro la vibra influo de tiu ĉi plej granda, tiu ĉi nova Universala Ordo. La bonorda vivo de la homaro revolucie ŝanĝiĝas pro la efiko de tiu ĉi unika, tiu ĉi mirinda Sistemo, kian mortemaj okuloj ĝis nun neniam vidis.

(Gleanings, 70: 1, p.136)

Interrilatu kun la sekvantoj de ĉiuj religioj en spirito de afableco kaj frateco. Ĉio, kio instigis la idojn de l'homo eviti unu la alian kaj kaŭzis malpacon kaj dividon inter ili, estas, pro la revelacio de tiuj ĉi vortoj, nuligita kaj forigita. El la ĉielo de la Volo de Dio kaj kun la celo nobligi la mondon de l'esto kaj levi la mensojn kaj la animojn de la homoj estas malsuprensendita, kio estas la plej efika instrumento por la edukado de la tuta homaro. La plej alta esenco kaj la plej perfekta esprimo de ĉio, kion la popoloj de antikva tempo iam diris aŭ skribis, estas, pere de tiu ĉi plej potenca Revelacio, malsuprensendita el la ĉielo de la Volo de la Ĉion-Posedanta, de la Ĉiam-Ekzistanta Dio. Jam de praa tempo estas revelaciite: “ Amo al la patrujo estas elemento de la Kredo de Dio. ” La Lango de Grandeco, tamen, en la tago de Lia manifestiĝo proklamas: “ Ne gloru sin tiu, kiu amas sian patrujon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon. ” Per la potenco liberigita de tiuj ĉi gloregaj vortoj Li donas freŝan impulson, montras novan direkton al la birdoj de la homaj koroj kaj malaperigas ĉian spuron de restriktoj kaj limigoj el la sankta Libro de Dio. Ho popolo de Justeco! Estu same brila kiel la lumo kaj same radia kiel la fajro, kiu ardis en la Brulanta Arbusto. La brileco de la fajro de via amo sendube kunfandos kaj unuigos la interbatalantajn popolojn kaj gentoin de la tero, dum kontraŭe la sovaĝeco de la flamo de malamikeco kaj malamo rezultigos nur malpacon kaj ruinigon.

(Gleanings, 43: 6-7, p.95-96)

Ni vere plenumis Nian devon admoni la homojn kaj alporti ai ili, kion Dio, la Plejpotenca, la Plejlaŭdata, komisiis al Ni. Se ili atentus Min, ili vidus la teron kiel alian teron... Miaj signoj kovras la teron, kaj Mia potenco ĉirkaŭas la tutan homaron, kaj tamen la homoj estas kuŝantaj en stranga dormo!

(Citita en: Promised Day, p.6)

Vera libereco

Se oni meditus pri tio, kion revelacias la Skriboj malsuprensenditaj el la ĉielo de la sankta Volo de Dio, oni tuj rekonus ilian celon, ke ĉiuj homoj estu rigardataj kiel unu animo... Se la kleruloj kaj mondsaĝuloj nuntempaj permesus al la homaro enspiri la parfumon de kamaradeco kaj amo, ĉiu perceptema koro komprenus la signifon de vera libereco kaj malkovrus la misteron de enperturba paco kaj absoluta trankvilo.