Выбрать главу

Jenő Rejtő. Bill Teksaso, la temerarulo

tradukis: László Balázs

1

— Bulkin, kiom da mono vi donos por la revolvero?

— Forportu ĝin. Frenezulo bezonas tion… Ĝi estas armilo kun perlamota kolbo. Nek mia prapatro aŭdis pri tiaĵo.

La pistolo vere estis stranga varo. Almenaŭ ĉi tie, Okcidente, en Pomac, sur la bordo de la rivero Cornet, kie oni kunportas la pistolon ne kiel ornamaĵeton. Ĝi estis inkrustita per perlamoto, blue-nigra, malgranda, ripetpafa pistolo, kun ornam-ĉizelaĵo ĉirkaŭ ties tubo.

Fred Bulkin vere ŝatis eksplutati la malfortan flankon de siaj gaastoj, se tiuj por gluto da drinkaĵo, manke de mono, malaltpreze prodigaĉis ies sian havaĵon, sed li ne bezonos tian urban objekton, utilan por nenio.

— Vi estas senkora hundo, Bulkin!

— Nur ne karakterizu min, Austin: multe pli da sango gluiĝas al via mano, ol malpuraĵo.

Eble Bulkin, la gestejestro estis kuraĝa homo, se li parolis tiel kun Austin Long, ĉar tiu estis proksimume du metrojn alta, larĝŝultra fortikulo, kun tia vizaĝo, kian oni vidas nur en la sonĝo, kiam oni vespermanĝis tro multe. La kruda, striktakapa, brutala sovaĝeco sidis sur liaj ĉiuj trajtoj.

Bruklin ne estis malkuraĝulo, tamen li estintus pli milda kun tiu homo, se li ne estus fidinta sian specialan situacion, kiun li ĝuis kiel la drinkejmastro de urbeto Pomac, rilate la plej timitajn rabistojn de la montara regiono.

— Domaĝe pro la klopodo, Austin. Mi ne donos al vi krediton, kaj mi ne bezonos tiun fatrason. Punkto!

— Hundo! Vi scias, ke mi perdis mina ĉiun monon ĉi tie pro via malbenita ruleto, tamen vi devus doni gluton da drinkaĵo por ducent dolaroj, vi, avo de diablo…

— Mi ne donos. Ĉu eble vi estus bedaŭrinta min, se vi estus gajninta?

Kvar gastoj sidis en la ejo, kiuj paroladis indiferente, kaj ankaŭ la drinkejmastro rigardis la grandegulon unuanime. Tiu flegmo tute elĉerpis la paciencon de Austin.

— Kiel?! — li hurlis. — Ĉu vi amuzas vin pri mi? Ĉu vi pensas, ĉar vi estas civitanoj en Pomac, tial vi jam povas permesi al vi ĉion?!!

– Ĉu vi volas interbatadi? — demandis Bulkin.

— Tio ne estas vi afero!.. — Kaj li turnis sin al la gastoj. — Mi povus displatigi vin per unu mano, kaj mi faros tion, se vi ne pagos kelkajn glutojn da drinkaĵo por la amikeco de Austin Long, vi, grasiĝinta, malkuraĝaj hundoj.

Li preskaŭ freneziĝis pro la sopiro al la alkoholaĵo. Liaj okuloj kongeste ruliĝis, kaj li spiregis kun duone malfermita buŝo.

Iu gasto ekstaris kaj rigardis al la pordo. Kelkaj homoj palpebrumis al siaj krugoj, kvazaŭ ili volus kaŝiĝi sub la tablo.

— Nur bonvolu! — diris Bulkin. — Vi povas interbatadi, sed mi estas scivola, kiel opinios la Lordo, se vi rompos lian promeson, kiun li donis al la loĝantoj de Polmac…

Kiu?…

Momenton li rigardis stulte.

— Sufiĉas el tio — kriis iu gasto — , ni diros al la Lordo, ke vi fajfas pir lia promeso.

Austin tiris sian kolon inter siajn ŝultrojn kaj diris embarasite:

— Nu… ĉu nek ŝerci mi povas… kun vi?… Kiun mi batis jam en Polmac?

La grandegulo mirinde malsovaĝiĝis pro la nura mencio de la nomo de la Lordo.

— Vi scias, Fred… — li balbutaĉis.

— Mi scias tion, ke vi estas fia, kverelema rabisto! — interrompis Bulkin lian vorton, kun la reveninta aplombo de la trankviliĝintaj homoj. — Ni ne toleros plu viajn insultojn. Ĉiu scias en Usono, ke la Lodo konsideras Pomac-on speciala loko…

— Nu… do… — grumblis la malsovaĝiĝinta grandegulo — sekan fojon mi estos multe pli singardema… Nu…

— Mi proponas tion — aldonis fiere la magra ĉevalbredisto, kiun Austin povintus facile ekbati per sia manplato. — Ni ne ŝatas tiaĵon.

— Mi volis nur gluton da drinkaĵo por tiu pistolo… Ni ĵetu kubojn, kaj se mi malgajnos, vi ricevos la pistolon. Se mi gajnos, vi donos al mi kvar glasojn da viskioj…

La drinkejmastro kraĉis.

— Mi ne okupiĝas pri tiaj negocoj.

— Mi vetos kun li!

Nova gasto estis la interrompinto. Li envenis silente kaj aŭdis la lastajn vortojn de la grandegulo.

— Mi vetos kun li! Se mo gajnos, la pistolo estos la mia, se mi perdos, vi povas mendi tri-kvar glasojn da brando je mia konto. Come on!

La nova gasto ne havis pli ol dudek du jarojn. Lia stranga, lentuga, infaneca vizaĝo memorigis pri saĝa vulpteriero. Li vetis sin kiel kaŭbojo, iom dande. Li ligis ruĝan, sillkan tukon surper sian kvadratitan, buntan ĉemizon, kaj arĝentaj butonoj ornamis liajn lidajn pojnoŝirmilojn, li tenis en sia mano larĝrandan sombreron. Laj kolbo de pistolo Colt elŝoviĝis el lia revolverujo.

Li aspektis apud la grandega homo, kiel ia infano.

— Ĉu vi… do… volas ludi? … ĵetkubojn?…

— Se vi persistos pri via tre estimatan proponon, rilate ankaŭ min, tiam jes.

Austin okulmezuris malestime la ridetantan junulaĉon.

— Kiu vi estas?

— Bill Teksaso.

— Kia Bill?…

— Bill Teksaso. Miaj estimantoj nomas min tiel. Mi havas multe da estimantoj en Teksaso, ĉar mi estas kara kaj bonvolema knabo. Je mia vorto.

“Li estas frenezulo”, pensis multaj homoj el la ĉeestantoj.

Li rigardis al la bruta Austin-on kun siaj serena vulpteriera rikanon kaj grandaj, nigraj okuloj, kvazaŭ li atendus rekonon. Sed tiu nur grumblis ion malbonhumore.

— Kiel vi nomiĝas? — demandis la knabo.

Sur la vizaĝo de Austin aperis groteska rikano. Li sciis bone, ke tiu dando paliĝos aŭdinte lian nomon.

— Mi estas Austin Long.

Sed la junulo ne paliĝis aŭdinte la nomon de la bandito.

— Ĉu vere — li demandis serene, kun ĝentila rekono. — Ĉu la fama rabisto? Ĉu persone?… Mi ĝojas, ke mi povis konatiĝi kun vi. Kiel vi fartas?

— Per la sesp…

Li tamen ne blasfermis. La sopiro al la alkoholaĵo venkis en li la akumuliĝintan pasio de la interbatado. Sed li preskaŭ kun vera ĝojo estus atakinta tiun homon, li ja ne loĝas en Pomac, do nek la stulta promeso de la Lordo ne defendas lin. Sed nun la drinkaĵo estas la unua.

— Ĉu do vi volas ludi ĵetkubojn kun mi… gajnonte… tiun… pistolon…?

— Jes… Ĝi estas bela objekteto. Kaj mi preferas ĉiun muzikinstrumenton. Ankaŭ la tiel malgrandan fluton.

Iu ridis, kaj tio incitis la rabisto eĉ pli.

— Nu, ek do…!

Kaptinte la ladan glason, li skutis ĝin kaj elverŝis la kubojn. Li ĵetis naŭ.

— Ĝi estis lerta ĵeto — laŭdis lin Bill Teksaso. — Tamen mi gajnos.

— Kial?! — alkriaĉis lin Austin kun tremantaj nazloboj

La gaja kaŭbojo mansvingis trankvilige:

— Mi gajnas ĉiam… Nu, ĵetu, karulo mia…

Li ne povas toleri tion! Li sentis, ke li freneziĝos pro la impertinenteco de la knabo. La duan fojon li ĵetis ses, fine ok.

Ĝi estas bela finrezulto.

La alia homo ĵetas. Li levas la glason fajfante. Li skuas ĝi, rulas la kubojn, kaj en rapida sinsekvo li ĵetas dekdu trifoje. Poste li enpoŝigas la revolveron leĝere kaj ekparolas kun kompato:

— Vi ankoraŭ devas ekzerci vin en tio.

La okuloj de Austin kuntiriĝas, kiel la eksaltonta rabobesto mezuradas la distancon, kiu disigas ĝin de la viktimo.

Iu maltrankvile frotis la seĝon per sia postaĵo, kaj la magra ĉevalbredisto eklekis siajn lipojn rapide.

Bill Teksaso rigardis la grandegulon kun senkulpa rideto. Ŝajnas, ke li ne konjektas la danĝeron.

— Ne prenu la aferon grave al via koro, oldulo mia — li diras. Mi instruos vin, kiel vi devas ĵeti lerte. Vidu, prenu la glason…