"Huĝa la Ruza forkuris kaj kunprenis la aliajn," respondis Gak. "Sed ne estas aliaj senlumaj lokoj sur la vojo al Futra, kaj ne estos facile, kiam ni jam estos tie--la maharoj tre saĝas. Eĉ se oni povus forfuĝi el Futra, estas la tipdaroj--ili trovus vin, kaj tiam--" la Vilulo skutremis. "Ne, vi neniam fuĝos de la maharoj."
La perspektivo estis malĝojiga. Mi demandis al Perry, kion li pensis pri ĝi; sed li nur suprentiris siajn ŝultrojn kaj daŭrigis longan preĝon, pri kiu li jam delonge okupiĝis. Li diris, ke la sola bela flanko de nia kaptiteco estas la ampleksa tempo, kiun ĝi donas al li por improvizi preĝojn. Tio jam ekobsedis lin.
La sagotoj jam komencis rimarki lian kutimon deklamadi dum tutaj marŝoj. Unu el ili demandis al li, kion li diras kaj al kiu li parolas. La demando donis al mi ideon, do mi rapidis respondi, antaŭ ol Perry povis ion diri.
"Ne ĝenu lin per interrompo," mi diris. "Li estas tre sankta homo en la mondo, de kiu ni venis. Li parolas al spiritoj, kiujn vi ne povas vidi. Ne interrompu, aŭ ili saltos sur vin el la aero, kaj deŝiros viajn membrojn--jene," kaj mi saltis al la granda bruto kun laŭta "Bu!", kiu tiom timigis lin, ke li stumblis malantaŭen.
Mi sciis, ke la risko estas granda, sed se eblus profiti el la sendanĝera manio de Perry, mi volis profiti, kiam estis plej facile.
Ĝi sukcesis bonege. La sagotoj traktis nin ambaŭ kun multe da respekto dum la cetero de la vojaĝo, kaj pri la afero ili poste informis siajn mastrojn, la maharojn.
Du marŝadojn post tiu epizodo ni atingis la urbon Futra. Ĝia enirejo estis markita per du altaj turoj el granito, de sur kiuj oni gardis ŝtuparon, kiu kondukis al la subtera urbo. Sagotoj gardostaris ĉi tie, kaj ankaŭ ĉe almenaŭ cent aliaj turoj dismetitaj sur granda ebenaĵo.
5-a ĉapitro
SKLAVOJ
Dum ni malsupreniris la larĝan ŝtuparon, kiu kondukis al la ĉefa avenuo de Futra, mi unuafoje ekvidis la regantan rason de la interna mondo. Nevole mi retiriĝis, kiam unu el la estaĵoj proksimiĝis por ekzameni nin. Ion pli hidan kaj malbelan ne eblus imagi. La ĉiopovaj maharoj de Pelucidaro estas grandaj rampuloj, el kiuj kelkaj estas ses ĝis ok futojn longaj, kun longaj, maldikaj kapoj kaj grandaj rondaj okuloj. Akraj, blankaj dentegoj viciĝas en iliaj bekosimilaj buŝoj, kaj ostecaj elstaraĵoj dentumas iliajn grandajn lacertajn korpojn de la kolo ĝis la fino de la longa vosto. Iliaj piedoj havas tri palmo-piedfingrojn, dum el la antaŭpiedoj elstaras malantaŭen je 45-grada angulo membranecaj flugiloj, kiuj almetiĝas al la korpo tuj antaŭ la postaj piedoj kaj finiĝas per akraj pintoj kelkajn futojn super la korpoj.
Mi ĵetis rigardon al Perry, kiam la estaĵo preterpasis min por ekzameni lin. La maljunulo gapis la fian kreaĵon per larĝaj, mirantaj okuloj. Post kiam ĝi pluiris, li turnis sin al mi.
"Ramforinko el la meza oolita epoko[13], David," li diris, "sed, je Dio, kiel grandega! La plej grandaj restaĵoj, kiujn oni iam malkovris, indikis grandecon, kiu ne superas tiun de ordinara korvo."
Dum ni pluiris sur la ĉefa avenuo de Futra, ni vidis multajn milojn da tiaj estaĵoj alirantaj kaj venantaj de siaj tagaj devoj. Ili malmulte atentis nin. Futra estas elsternita subtere laŭ regula ordo, kiu indikas rimarkindan inĝenieran kapablon. Oni elhakis ĝin el tavolo de kalkŝtono. La stratoj estas larĝaj kaj havas unuecan dudek-futan alton. Je regulaj interspacoj la plafono de tiu subtera urbo estas trapenetrita de tuboj, kaj sistemo de lensoj kaj reflektiloj transdonas la sunlumon, moderigitan kaj difuzitan, forigante la kimerian[14] tenebron, kiu alie regus. Laŭ simila maniero oni enlasas aeron.
Oni prenis Perry kaj min, kune kun Gak, al granda publika konstruaĵo, kie unu el la sagotoj el nia antaŭa gardistaro klarigis al mahara oficisto la cirkonstancojn de nia kaptiĝo. La rimedo de komunikado inter la du estis rimarkinda pro tio, ke oni ne interŝanĝis parolajn vortojn. Ili aplikis ian gestolingvon. Kiel mi poste lernis, la maharoj havas nek orelojn nek parolan lingvon. Inter si mem ili komunikiĝas per rimedo, kiu laŭ Perry devas esti ia sesa sentumo, kiu perceptas kvaran dimension.
Ni neniam tute komprenis lin, kvankam li tre ofte klopodis klarigi ĝin al mi. Mi sugestis telepation, sed li neis, dirante, ke ne temas pri telepatio, ĉar ili povis interkomunikiĝi nur dum kunestado, kaj ĉar ili ne povas paroli kun la sagotoj aŭ la aliaj loĝantoj de Pelucidaro per la sama rimedo, per kiu ili mem interparolis.
"Ili faras jenon," diris Perry. "Ili projekcias siajn pensojn en la kvaran dimension, en kiu ili fariĝas percepteblaj per la sesa sentumo de la aŭskultanto. Ĉu mi faras la aferon tute klara?"
"Tute ne, Perry," mi respondis. Li malespere balancis sian kapon kaj returnis sin al sia laboro. Ili donis al ni taskon porti grandan kvanton da mahara literaturo de unu ejo al alia, kie ni devis aranĝi ĝin sur bretoj. Mi sugestis al Perry, ke ni estas en la publika biblioteko de Futra, sed poste, kiam li komencis trovi la ŝlosilon al ilia skriba lingvo, li informis min, ke temas pri la antikva arkivo de la raso.
Dum tiu tempo mi konstante pensis pri Dian la Bela. Mi ĝojis, kompreneble, ke ŝi fuĝis de la maharoj kaj de la sorto aludita de la sagoto, kiu intencis aĉeti ŝin ĉe nia alveno al Futra. Mi ofte scivolis, ĉu la grupeto de fuĝintoj estis kaptita de la gardistoj, kiuj reiris por serĉi ilin. Foje, mi eĉ kredis, ke mi pli kontentus, se Dian estus en Futra, anstataŭ dependa de la indulgo de Huĝa la Ruza.
Gak, Perry kaj mi ofte interparolis pri la eblo forfuĝi, sed la sariano estis tiel saturita de sia tutviva kredo pri la neebleco fuĝi de la maharoj, krom per miraklo, ke li ne multe helpis al ni--lia sinteno estis tiu de homo, kiu atendas, ke la miraklo venu al li.
Je mia propono, Perry kaj mi faris kelkajn glavojn el pecoj de fero, kiujn ni trovis inter diversaj forĵetaĵoj en la ĉeloj, kie ni dormis, ĉar oni lasis al ni preskaŭ senliman liberecon en la limoj de la konstruaĵo, en kiun oni metis nin. Tiel multe da sklavoj priservis la enloĝantojn de Futra, ke neniu el ni estis troŝarĝita per laboro, kaj niaj mastroj ne traktis nin kruele.
Ni kaŝis niajn novajn armilojn sub la feloj, kiuj estis niaj litoj, kaj poste Perry koncipis la ideon fari pafarkojn kaj sagojn--armilojn ŝajne nekonatajn en Pelucidaro. Poste ŝildoj; sed akiri ilin estis por mi facile, ĉar mi ŝtelis ilin desur la muroj de la ekstera gardoĉambro de la konstruaĵo.
Ni jam finis tiujn aranĝojn por protekti nin post la foriro el Futra, kiam la sagotoj, kiujn oni sendis por rekapti la fuĝintajn malliberigitojn, revenis kun kvar el ili, inter ili Huĝa. Dian kaj du aliaj eskapis ilin. Okazis, ke Huĝa estis malliberigita en la sama konstruaĵo kiel ni. Li diris al Gak, ke li ne plu vidis Dian aŭ la aliajn, de kiam li liberigis ilin en la senluma groto. Kio okazis al ili, li tute ne sciis--eble ili ankoraŭ vagadis, perditaj en la labirinta tunelo, se ili ne jam mortis pro malsato.
Nun mi ektimis eĉ pli pri la sorto de Dian, kaj samtempe, kiel mi supozas, mi unuafoje eksciis, ke mian ŝato al tiu virino eble fontas el io plia ol nura amikeco. Dum ĉiuj horoj de la tago ŝi estis la konstanta temo de miaj pensoj, kaj kiam mi dormis ŝia kara vizaĝo hantis miajn sonĝojn. Pli neŝancelebla ol iam antaŭe fariĝis mia decido fuĝi de la maharoj.
"Perry," mi konfidis al la maljunulo, "se ni devos traserĉi ĉiun kvadratan colon de ĉi tiu mondeto, mi trovos Dian la Bela kaj reĝustigos la malbonon, kiun mi neintence faris al ŝi." Jen la preteksto, kiun mi faris al Perry.
14
tre malhela kaj morna, kiel en la mita lando priskribita de Homero kiel loko de eterna mallumo.