Выбрать главу

La posedanto de la primitiva boato voĉigis krion de furiozo, kaj unu momenton poste lia ŝtonpinta lanco skrapis mian ŝultron kaj enprofundiĝis en la lignon de la pirogo. Mi ekkaptis la remilon kaj en febra hasto urĝis la pezmovan, ŝanceliĝantan boateton sur la supraĵon de la maro.

Unu transŝultra rigardo evidentigis al mi, ke la kuprulo jam plonĝis en la akvon kaj rapide postnaĝis en persekuto. Liaj fortaj naĝtiroj minacis postnelonge alvenigi lin, ĉar mi faris nur testudan progreson en tiu nekonata boato, kiu ekveturis en ĉiu direkto, krom en la de mi celita, pro kio mi disipis duonon de mia energio, returnante ĝian grandan pruon al la ĝusta veturdirekto.

Mi veturis jam proksimume cent jardojn, kiam evidentiĝis, ke la postĉasanto kaptos la randon de la pirogo post kelkaj naĝtiroj. En furioza malespero mi ekluktis kontraŭ tiu prototipo de ĉiuj remiloj, urĝe penante eskapi, sed ĉiam ankoraŭ proksimiĝis la kupra giganto.

Jam li etendis manon al la pirogo, kiam mi vidis mincan kaj sinuan korpon sagi el la subaj profundaĵoj. Ankaŭ la viro vidis ĝin, kaj la mieno de hororo, kiu ekregis lian vizaĝon, donis al mi certecon, ke mi ne plu devos timi lin, ĉar lia vizaĝesprimo montris timon pri certa morto.

Poste, lin ĉirkaŭvolvis la ŝlimaj faldegoj de hida monstro el la praprofundo--giganta marserpentego kun elstarantaj dentegoj kaj elpafiĝema dupinta lango, kun ostecaj protuberancoj sur la kapo kaj nazo, kiuj estis fortikaj kornetoj.

Rigardante tiun lukton je vivo aŭ morto, mia rigardo trafis la okulojn de la kondamito, kaj mi preskaŭ certis percepti en ili esprimon de malespera petego. Ĉu jes ĉu ne, min subite trainundis profunda kompato al la malfeliĉulo. Li ja estis mia homfrato, kaj la fakto, ke li kun plezuro estus mortiginta min, se min kaptinta, forvaporiĝis el mia kapo, fronte al lia ekstrema minacateco.

Nekonscie, mi jam ĉesis remi, kiam la serpento ŝvebis supren por ataki mian persekutanton, do la pirogo ankoraŭ flosis apud ili ambaŭ. La monstro ŝajnis nur ludi kun la viktimo, antaŭ ol malfermi siajn timindajn makzelojn kaj ekkapti lin kaj treni lin al sia domicilo en la obskura profundo por lin manĝi. La granda serpenta korpo volviĝis kaj malvolviĝis ĉirkaŭ sia predo. La malignaj plenapertaj makzeloj klakfermiĝis antaŭ la vizaĝo de la viktimo. La dupinta lango fulmis sur la kupran haŭton kaj resaltis.

La grandulo noble batalis por sia vivo, batante per sia ŝtona hakilo kontraŭ la osteca kiraso, kiu kovris tiun forpuŝan korpegon, sed li ne pli vundis ĝin ol per simplaj manaj batoj.

Fine, mi ne plu povis elteni la inertan sidadon, dum tiu maligna rampulo trenis homan fraton al fia morto. Enpikita en la pruo de la pirogo estis la lanco ĵetita kontraŭ mi de tiu, kiun savi mi subite deziris. Per tirego mi elŝiris ĝin, kaj, ekstarante sur la voblema trunko, mi trapuŝis ĝin per la tuta forto de miaj du brakoj inter la algapantajn makzelojn de la hidrofidio[16].

Laŭte siblante, la bestego delasis de sia predo kaj atakis min, sed la lanco, kroĉita en ĝia gorĝo, vanigis ĝian provon kapti min, kvankam ĝi preskaŭ renversis la pirogon per sia furioza strebo atingi min.

8-a ĉapitro

LA TEMPLO DE LA MAHAROJ

La indiĝeno, ŝajne nevundita, rapide grimpis en la pirogon kaj, tenante la lancon kun mi, helpis forteni la furiozan estaĵon. Nun la sango el la vundita rampulo ruĝigis la akvon ĉirkaŭ ni, kaj baldaŭ ĝia debiliĝo en la lukto evidentigis, ke mi morte vundis ĝin. Fine, ĝiaj klopodoj por atingi nin tute ĉesis, kaj post kelkaj konvulsioj ĝi turniĝis sur la dorson, ŝtone morta.

Jen trairis mian kapon la subita ekpripenso pri la situacio, en kiun mi venigis min. Mia plua sorto estis plene je la dispozicio de la sovaĝulo, kies pirogon mi ŝtelis. Ankoraŭ tenante la lancon, mi rigardis en lian vizaĝon kaj trovis, ke li absorbite pristudas min.

Tiel ni staris dum pluraj minutoj, fikstenante ambaŭ la armilon, dum ni gapis per stulta miro unu la alian.

Mi ne scias, kio trakuris lian kapon, sed mian trakuris nur unu demando: kiom da tempo, ĝis la ulo rekomencos la atakon.

Fine li alparolis min, sed en lingvo nekonata al mi. Mi balancis mian kapon por signali nescion de lia lingvo, samtempe alparolante lin per la ĵargonaĉo, kiun la sagotoj uzas por interparoli kun la homaj sklavoj de la maharoj.

Je mia ĝojo, li komprenis min kaj respondis per la sama ĵargono.

"Kial vi tenas mian lancon?" li demandis.

"Por ke vi ne trapiku min per ĝi," mi respondis.

"Tion mi ne farus," li diris, "ĉar vi ĵus savis mian vivon," kaj tion dirinte li forprenis la manojn de la lanco kaj ekkaŭris sur la fundo de la pirogo.

"Kiu vi estas," li demandis plu, "kaj el kiu lando vi venis?"

Ankaŭ mi sidiĝis, metante la lancon inter nin, kaj provis klarigi, kiel mi venis al Pelucidaro kaj de kie, sed estis por li tiom neeble kompreni aŭ kredi la kuriozan historion, kiun mi rakontis al li, kiom verŝajne por vi kredi je la ekzisto de la interna mondo.

Ŝajnis al li tute ridinda la imago, ke malproksime sub liaj piedoj ekzistus alia mondo, loĝata de homoj similaj al li mem, kaj ju pli li primeditis tion, des pli laŭte li ridis. Sed tiel ĉiam estis.

Tio, kion nia povra, limigita mondosperto neniam inkluzivis, tio kvazaŭ ne povas esti--niaj nesenlimaj mensoj povas kompreni nur tion, kio ekzistas laŭ la kondiĉoj, kiujn ni trovas ĉirkaŭ ni, sur la eksteraĵo de sensignifa polvereto, kiu iras sian vojon inter la rokoj de la universo--la buleto de malseka grundo, kiun ni tiel fiere nomas la Mondo.

Mi do rezignis pri tio kaj pridemandis lin pri li mem. Li diris, ke li estas mezopo kaj nomiĝas Ĵa.

"Kiu estas la mezopoj?" mi demandis. "Kie ili vivas?"

Li mirigite rigardis min.

"Mi preskaŭ povas kredi, ke vi estas el alia mondo," li diris, "ĉar kiu pelucidarano povus estis tiel nescia! La mezopoj vivas sur la maraj insuloj. Mi almenaŭ neniam aŭdis pri mezopo, kiu vivas aliloke, kaj sur la insuloj vivas nur mezopoj, kvankam povus esti tute alie en aliaj, foraj landoj. Mi ne scias. Almenaŭ estas tiel, ke en ĉi tiu maro kaj en la proksimaj, nur homoj de mia gento loĝas sur la insuloj.

"Ni estas fiŝkaptantoj, kvankam ni ankaŭ bone ĉasas. Ni ofte iras al la ĉeftero por serĉi ĉasbestojn, ĉar ili maloftas sur ĉiuj insuloj, krom la grandaj. Ni estas ankaŭ militistoj," li aldonis fiere. "Eĉ la sagotoj de la maharoj timas nin. Iam, kiam Pelucidaro estis juna, la sagotoj ŝatis kapti kaj sklavigi nin, kiel la aliajn homojn de Pelucidaro. Tiel jam delonge rerakontas patroj al filoj.

Sed ni batalis tiel furioze kaj mortigis tiom da maharoj en iliaj propraj urboj, ke ili fine lernis, ke pli prudente estus ne ĝeni nin, kaj ankoraŭ pli poste venis tempo, kiam la maharoj estis tro pigraj eĉ por kapti por si mem fiŝojn, krom por distriĝi, kaj tiam ni fariĝis por ili utilaj provizantoj de bezonaĵoj, kaj sekve estiĝis paco inter la rasoj. Nun ili donas al ni aferojn, kiujn ni ne kapablas produkti, kontraŭ la fiŝoj, kiujn ni kaptas, kaj tiel la maharoj vivas en paco kun la mezopoj.

"La grandeguloj eĉ venis al niaj insuloj. Tie, for de la avidaj rigardoj de iliaj propraj sagotoj, ili praktikas siajn religiajn ritojn en la temploj, kiujn ili kun nia helpo konstruis tie. Se vi ekloĝos ĉe ni, vi sendube vidos, kiajn ritojn ili havas, vere strangajn, kaj terure malfeliĉajn por la kompatindaj sklavoj, kiujn ili alportas por partopreni en ili."

вернуться

16

prabesto-specio.