Выбрать главу

Rimarkante, ke Dian fariĝas pli komunikema, mi komencis flegi la esperon, ke ŝi eble iom pli ekŝatas min, sed baldaŭ mi eltrovis kiel maldika estis la fadeno, de kiu pendis miaj esperoj.

"Ĉar vi ne povos reiri al Amoz," mi sugestis, "kio fariĝos el vi, konsiderante, ke vi ne povas esti feliĉa kun mi ĉi tie, ĉar vi tiom malamas min?"

"Mi devos nur toleri vin," ŝi respondis malvarme, "ĝis vi decidos iri al alia loko kaj lasi min neĝenata; tiam mi tre bone elturniĝos sola."

Mi rigardis ŝin kun kompleta miro. Ŝajnis nekredeble, ke eĉ prahistoria virino povus esti tiel malvarma kaj senkora kaj nedankema. Tiam mi leviĝis.

"Mi lasos vin _nun_," mi diris arogante, "Mi jam toleris ĝislime vian nedankemon kaj viajn insultojn," kaj tiam mi turniĝis kaj paŝis majeste malsupren al la valo. Mi jam faris cent paŝojn en absoluta silento, kiam Dian parolis.

"Mi malamas vin!" ŝi kriis, kaj ŝia voĉo rompiĝis--pro rabio, mi kredis.

Mi komplete malĝojis, sed mi ne iris tre malproksimen, kiam mi ekpensis, ke mi ne povas lasi ŝin sola kaj sen protekto, por ke ŝi ĉasu sian propran manĝaĵon meze de la danĝeroj de tiu sovaĝa mondo. Eble ŝi malamos min kaj insultos min kaj ŝutos unu malhonorigon post la alia sur min, kiel ŝi jam faris, ĝis mi vere ekmalamos ŝin; sed restis la plorinda vero, ke mi ŝin amis kaj ne povus lasi ŝin tie sola.

Ju pli mi pripensis tion, des pli mi koleriĝis, tiel ke kiam mi atingis la valon, mi estis furioza, kaj rezulte de tio, mi retroturniĝis kaj supreniris tiun krutaĵon denove, tiel rapide kiel mi malsupreniris. Mi vidis, ke Dian jam forlasis la kornicon kaj iris en la kavernon, sed mi ĵetis min internen al ŝi. Ŝi kuŝis surventre sur amaso da herboj, kiujn mi kolektis por ŝia lito. Kiam ŝi aŭdis mian eniron, ŝi saltis sur siajn piedojn kiel tigrino.

"Mi malamas vin!" ŝi kriis.

Veninte el la brila lumo de la tagmeza suno en la duonmallumon de la kaverno, mi ne povis vidi ŝian mienon, kaj mi estis iom kontenta pro tio, ĉar mi malŝatis pensi pri la malamo, kiun mi estus vidinta tie.

Unue mi diris al ŝi nek unu vorton. Mi nur transpaŝis la kavernon kaj kaptis ŝin je la pojnoj, kaj kiam ŝi luktis, mi ĉirkaŭmetis al ŝi mian brakon, tiel por fiksi ŝiajn manojn ĉe ŝiaj flankoj.

Ŝi batalis kiel tigrino, sed per mia libera mano mi retropuŝis ŝian kapon--mi supozas, ke mi subite brutiĝis, ke mi retroiris miliardon da jaroj kaj iĝis vera kavernohomo, kiu prenas sian virinon perforte--kaj tiam mi kisis tiun bela buŝon denove kaj denove.

"Dian," mi kriis, krude skuante ŝin, "Mi amas vin. Ĉu vi ne komprenas, ke mi amas vin? Ke mi amas vin pli ol ĉion alian en ĉi tiu mondo aŭ en mia? Ke mi havos vin? Ke amo kiel mia ne estas rifuzebla?"

Mi rimarkis, ke nun ŝi tre kviete restas en miaj brakoj, kaj kiam miaj okuloj kutimiĝis al la mallumo, mi vidis, ke ŝi ridetas--kun tre kontenta, feliĉa rideto. Mi miregis. Tiam mi sentis, ke tre mildmove ŝi klopodas liberigi siajn brakojn, kaj mi malkroĉis mian tenon, por ke ŝi povu. Malrapide ili leviĝis kaj envolvis mian kolon, kaj tiam ŝi tiris miajn lipojn al siaj denove kaj tenis ilin tie dum longa tempo. Fine ŝi parolis.

"Kial vi ne ne faris ĉi tion komence, David? Tion mi longe atendis."

"Kion?" mi kriis. "Vi diris, ke vi malamas min!"

"Ĉu vi atendis, ke mi kuros en viajn brakojn kaj diros, ke mi amas vin, antaŭ ol mi sciis, ke vi amas min?" ŝi demandis.

"Sed konstante mi diris al vi, ke mi amas vin," mi diris.

"La amo parolas per faroj," ŝi replikis. "Vi ja povus paroligi vian buŝon laŭplaĉe, sed nun, kiam vi ĵus venis kaj prenis min en viajn brakojn, via koro parolis al mia en la lingvo, kiun komprenas la virina koro. Kia komikulo vi estas, David."

"Do vi tute ne malamis min, Dian?" mi demandis.

"Mi ĉiam amis vin," ŝi flustris, "de la unua momento, kiam mi ekvidis vin, kvankam mi ne sciis tion, ĝis kiam vi forbatis Huĝan la Ruzulon kaj tiam rifuzis min."

"Sed mi ne rifuzis vin, karulino," mi kriis. "Mi ne konis viajn kutimojn--mi dubas, ĉu eĉ nun mi konas ilin. Ŝajnas nekredeble, ke vi povus tiom insulti min, dum vi amis min dum la tuta tempo."

"Vi povus esti sciinta," ŝi diris, "kiam mi ne forkuris de vi, ke mi ne pro malamo restis katenita al vi. Kiam vi batalis kun Jubal, mi povus kuri al la rando de la arbaro, kaj sciiĝinte pri la rezulto de la batalo, tre facile mi povus eviti vin kaj reveni al mia propra popolo."

"Sed la fratoj--kaj kuzoj--de Jubal," mi memorigis al ŝi, "kio pri ili?"

Ŝi ridetis kaj kaŝis sian vizaĝon ĉe mia ŝultro.

"Mi devis diri al vi _ion_, David," ŝi flustris. "Mi devis havi _ian_ pretekston por resti apud vi."

"Vi pekulino!" mi kriis. "Kaj vi kaŭzis al mi tiom da angoro pro nenio!"

"Mi suferis eĉ pli," ŝi respondis simple, "ĉar mi kredis, ke vi ne amas min, kaj _mi_ estas senpova. Mi ne povis veni al vi por postuli, ke vi reciproku mian amon, kiel vi ĵus faris al mi. Kiam vi ĵus foriris, mia tuta espero foriris kun vi. Mi estis senkonsola, terurigita, malĝojega, kaj mia koro ŝiriĝis. Mi ploris, kaj tion mi ne antaŭe faris de post la morto de mia patrino," kaj nun mi vidis, ke estis malsekeco de larmoj ĉirkaŭ ŝiaj okuloj. Mi mem preskaŭ ekploris, kiam mi pripensis ĉion, kion tiu kompatindulino trasuferis. Senpatrina kaj senprotekta; ĉasata trans sovaĝa, pratempa mondo de tiu fiaspekta viraĉo; elmetita al la atakoj de la sennombraj timindaj enloĝantoj de ĝiaj montoj, ebenaĵoj kaj ĝangaloj--estis miraklo, ke ŝi eĉ travivis ĉion ĉi.

Al mi, ĝi estis revelacio pri la aferoj, kiujn miaj prauloj travivis, por ke la homaro de la ekstera mondo pluvivu. Mi fieriĝis je la penso, ke mi gajnis la amon de tia virino. Kompreneble, ŝi ne povis skribi aŭ legi; ŝi estis neniel kulturita aŭ delikata, kiel vi juĝus kulturitecon kaj delikatecon; sed ŝi estis modelo de ĉio plej inda en virinoj, ĉar ŝi estis bona, kaj kuraĝa, kaj nobla, kaj virta. Kaj ŝi estis ĉio ĉi malgraŭ tio, ke observi ĉi tiujn virtojn kuntrenis suferadon kaj danĝeron kaj eblan morton.

Kiom pli facile estus iri tuj komence al Jubal! Ŝi estus lia laŭleĝa edzino. Ŝi estus la reĝino en sia propra lando--kaj esti reĝino tiom signifis al virino de la ŝtonepoko kiom al hodiaŭa virino; kiel ajn vi rigardas ĝin, temas nur pri relativa gloro, kaj se vivus nur duonnudaj sovaĝuloj en la ekstera mondo hodiaŭ, oni trovus, ke esti la edzino de dahomea ĉefulo estas multe glore.

Mi ne povis ne kompari la faron de Dian kun tiu de unu splenda juna virino, kiun mi konis en Nov-Jorko--splenda por rigardi kaj por konversacii. Ŝi plenkore enamiĝis al unu amiko mia--pura, vireca ulo--sed ŝi edziniĝis al iu kaduka, malbonreputacia, maljuna diboĉulo, ĉar li estis grafo en iu tute eta eŭropa princlando, al kiu la atlaso de Rand McNally eĉ ne atribuis propran koloron.

Jes, mi intense fieris pri Dian.

Post iom da tempo, ni decidis ekiri al Sari, ĉar mi estis avida revidi Perry kaj informiĝi, ĉu li bone fartas. Mi rakontis al Dian pri nia plano emancipi la homaron de Pelucidaro, kaj ŝi tre raviĝis pro ĝi. Ŝi diris, ke se nur revenos Dakor, ŝia frato, li facile povus iĝi la reĝo de Amoz, kaj ke tiam li kaj Gak povus alianciĝi.