Выбрать главу

"Aĥ!" li kriis. "Kion ĝi povus signifi? Ĉu eble la kerno de la Tero estas malvarma?"

"Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas morti, mi ne mortos per fajro--nur tion mi timis. Mi povas fronti kian ajn morton, nur ne tian."

Malsupren, malsupren falis la hidrargo, ĝis ĝi indikis la saman temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersupraĵo, kaj tiam ni subite eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua.

Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon.

Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturniĝon, kaj miaj membroj iĝis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia seĝo. Li skuis sin kaj denove rektiĝis. Tiam li turniĝis al mi.

"Adiaŭ, David," li diris, "jam venis la fino," kaj tiam li ridetis kaj fermis la okulojn.

"Adiaŭ, Perry, kaj bonŝancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed mi luktis kontraŭ tiu terura dormemo. Mi estis tre juna--mi ne volis morti.

Unu horon mi batalis kontraŭ la kruele proksimiĝanta morto, kiu atakis min de ĉiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno, kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Verŝajne unu horon post la senkonsciiĝo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos daŭrigi la neegalan lukton kontraŭ la neeviteblo.

Per mia lasta flagretanta konscio mi meĥanike turniĝis al la distancometro. Ĝi montris veturitan distancon de precize kvincent mejloj--kaj tiam la granda maŝino subite ekhaltis. Ĉesis la tondra klakado de la rokaĵo retroĵetata tra la spaco inter la ekstera blendo kaj la interna cilindro. La furioza turniĝado de la giganta borilo evidentigis, ke ĝi libere funkciadas en _aero_--kaj tiam min fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis _super_ ni.

Tiam mi ekmemoris, ke ĝi direktiĝis supren, de kiam ni trapasis la glacian tavolon. Ni turniĝis en la glacio kaj poste kuris supren al la terkrusto. Dank' al Dio! Ni estis ekster danĝero!

Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro realiĝis--fluego da freŝa aero verŝiĝis en la feran kajuton. Tiu ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion.

2-a ĉapitro

STRANGA MONDO

Mi estis senkonscia apenaŭ pli ol momenton, ĉar kiam mi plonĝofalis de la trabo, al kiu mi kroĉiĝis, mi koliziis kun la planko de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min.

Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj antaŭ la sojlo al saviĝo. Deŝirante lian ĉemizon, mi metis mian orelon al lia brusto. Mi preskaŭ ekploris pro trankviliĝo--lia koro batis tute konstante.

Ĉe la akvorezervujo mi trempis mian poŝtukon kaj vigle frapis ĝin kelkfoje kontraŭ liaj frunto kaj vizaĝo. Post momento li min rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kuŝis grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide reordiĝis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno.

"David," li kriis fine, "jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?"

"Ĝi signifas ja, ke ni reatingis la supraĵon de la Tero, Perry," mi kriis, "sed mi ne scias ĝuste kie. Mi ankoraŭ ne malfermis la pordon. Mi estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi preskaŭ maltrafis vian saviĝon!"

"Vi diris, ke ni reatingis la supraĵon, David? Kiel tio povas esti?

Dum kiom da tempo mi estis senkonscia?"

"Ne longe. Ni turniĝis en la glacia tavolo. Ĉu vi ne memoras la subitan turniĝon de niaj seĝoj? Ek de tiam la borilo estis super ni anstataŭ sub ni. Ni ne rimarkis ĝin tiam, sed nun mi ĝin memoras."

"Ĉu vi diras, ke ni turniĝis en la glacia tavolo, David? Ne eblas.

La borveturilo ne povas turniĝi, se io ne devojigas la nazon. Se io devojigus la nazon--iu ekstera forto aŭ rezisto--la stirilo moviĝus reage. La stirilo tute ne moviĝis ek de nia starto, David. Vi scias tion."

Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turniĝadis en la aero, kaj ampleksaj kvantoj da aero verŝiĝis en la kajuton.

"Ne eblas, ke ni turniĝis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambaŭ scias," mi respondis; "sed restas la fakto, ke ni faris ĝin, ĉar jen ni estas, denove sur la supraĵo de la Tero, kaj nun mi eliros por eltrovi ĝuste kie."

"Prefere atendu ĝis la mateno, David--verŝajne estas noktomezo nun."

Mi ekrigardis la kronometron.

"La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojaĝis, do estus noktomeze nun. Sed malgraŭ tio mi intencas rigardi la benitan ĉielon, kiun revidi mi ne plu aŭdacis esperi," kaj tion dirinte, mi levis la riglostangojn de la interna pordo kaj svingis ĝin malferme.

La interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi devis forŝoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo.

Post mallonga tempo mi forigis sufiĉe da grundo kaj rokaĵo al la planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj malantaŭ mi, kiam mi ĵetis ĝin malferme. Ĝia supra duono estis super la tersupraĵo. Kun surprizita mieno mi turniĝis kaj alrigardis Perry--hela taglumo estis ekstere!

"Ŝajnas, ke iel fuŝiĝis aŭ niaj kalkuloj aŭ la kronometro," mi diris. Perry kapneis--strange mienis liaj okuloj.

"Ni rigardu tra la pordon, David," li kriis.

Kune ni elpaŝis kaj ekstaris, silente rigardante pejzaĝon samtempe groteskan kaj belan. Antaŭ ni malalta kaj ebena strando etendiĝis al silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj insuletoj punktis la akvosupraĵon--kelkaj el ture altega, nuda, granita rokaĵo--aliaj ornamitaj per splenda garnaĵo de tropikaj plantoj, miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj floroj.

Malantaŭ ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro.

Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj subkreskaĵoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj branĉoj. Ĉe la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran buntecon de sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed en la ombroj ĉio ŝajnis funebre malluma kaj malgaja.

Kaj sur ĉion la tagmeza suno disĵetis tra la sennuba ĉielo siajn varmradiojn.

"Kie sur la Tero ni estas?" mi demandis, turnante min al Perry.

Dum kelkaj sekundoj la maljunulo ne respondis. Li staris kun la kapo klinita, en profunda pensado. Sed fine li ekparolis.

"David," li diris, "Mi ne estas tute certa, ke ni estas _sur_ la Tero."

"Kion vi diras, Perry?" mi kriis. "Ĉu eble ni mortis kaj eniris la paradizon?"

Turniĝante kun rideto, li fingromontris la nazon de la borveturilo, kiu elstaris el la tero malantaŭ ni.

"Sen tio, David, mi povus kredi, ke ni vere venis al la lando trans la Stikso. Sed la borveturilo malpruvas tiun teorion--ĝi certe ne povus iri en la ĉielon. Tamen, mi pretas allasi, ke ni vere atingis alian mondon ol tiun de nia ĝisnuna vivo. Se ni ne estas _sur_ la Tero, ni ja povas kredi, ke ni estas _en_ ĝi."

"Eble ni revenis tra la terkrusto kaj elvenis sur iun tropikan insulon de la Antiloj," mi sugestis.

Perry denove skuis sian kapon.

"Ni scios pli poste, David," li respondis, "kaj intertempe, ni esploru la marbordon--ni eble trovos indiĝenon, kiu informos nin."