Выбрать главу

Per rapidaj flugiloj venas la helpo. Blanka plumaro brilas en la sunradioj. La edzo alvenas kaj komenciĝas batalo por la posedaĵo.

La okuloj de la observanta homviro ek-ekbrilas. Li eksaltas, disetendas la brakojn, klaketadas, sed subite surprizite ekmutas... Blekado de rifuĝantaj simioj igas lin forgesi pri ĉio. Lia rigardo atentas tiujn.

Ega boao siblas minace al paro da simiaj, ruliĝantaj en la densejo. Rimarkinte la danĝeron ili rifuĝas. La vivoinstinkto pelas ilin. Branĉo baras la vojon. Unu simio iom postrestas, grimpas sur la branĉon, sed ĝi rompiĝas sub la ŝarĝo de la peza korpo. La simio falas sur la kapon de la siblanta boao. Raŭka blekego skuas la aeron. La simio dentgrincante luktas, defendas sin, atakas...

La homviro tremas en sia tuta korpo, streĉas la brustomuskolojn kaj imitas la blekegon.

— Aooa!... Aoooa!

La fremda cikonio kun vundita kapo falas de la nestorando. Flugilstreĉante klaketadas la venkinto... La simio hurlas kaj furore tamburas per la pugnoj sur sia brusto.

Sovaĝaj emocioj vekiĝas en la senkonsola interno de la homviro. Nekonata flamo ekflagras ĝis lia cerbo. La okulblankon vualas sango, minace ekbrilas lia dentaro. Li rigardas sian hominon, ĉirkaŭprenatan de la alia... Li ekhurlas, tondre blekas, boksas sian bruston... Subite li rompas la ombrodonan branĉon kaj per ambaŭ manoj levas ĝin alten por terura bato.

— Aooaa!... Aooooa!

La alia homviro ekrigardas al li. Kaŭzon li neserĉas, danĝeron li ne sentas. Senpeka nescio laŭdas la Kreinton... Vivi estas bele, vivi estas bone.

La brakoj per sola svingo mortbatas lin. Kiel hakilfrapita bovo, sen veo, kun fendita kranio falas la unua homfrato.

La venkinto forĵetas sian armilon, disetendas la brakojn, longe daŭre triumfe klaketadas... Lia rigardo subite reiras al la kadavro... La senmoveco surprizas lin. Li komencas palpadi, skui la rigidiĝantan homruinon; siajn fingrojn li trempas en la varman sangon... Li ne scias kio estas tio. Li ne komprenas, kio okazis.

La homino, pelata de nekontentigiteco, rampas, ekkuŝas al liaj piedoj kaj proponas sin dumviva posedaĵo...

Tiel mortigis Kain sian fraton Abel. Tiel naskiĝis la ago, kiu anonime regis ĝis fine postaj jarcentoj donis al ĝi nomon. Sed la nomo estas nur ŝanĝebla vesto. Hodiaŭ peko; morgaŭ virto. La ago restas ago kaj ĝia regado diaŭros ĝis vekiĝo de la prasilento.

UNU EL LA KVAR

Rufus adiaŭis de siaj geamatoj. Tia disiĝo ofte okazis. Li estis soldato en la ekzekutista taĉmento ĉe la pretorio en Jerusalemo. Nun la deĵora devo vokis lin. Post kelkaj tagoj denove li havos tempon por ĉirkaŭpreni la blankan korpon de sia virino kaj kisi la frunton de sia fileto. Tamen hodiaŭ volonte li estus restinta ĉe sia familio, ĉar la tago promesis ion eksterordinaran por li. Eble tiun ĉi tagon efektiviĝos lia sola deziro kaj flugos for de li la doloro, kiu konstante turmentis lian patran koron.

Disciplinsklava, tre vulgara, eĉ kruela li estis, sed ĉiufoje, kiam li rigardis al la blindaj okuloj de sia fileto, stranga emocio regis lin. Korŝiran taŭzantan doloron li portis en si kaj enviis la patrinon, kiu havis larmojn. La eta blindulo havis ĉion el li, kio estis nomebla — homa. Ne mirinde! ONI edukis lin en kazernoj kaj lia sintenado devis respeguli ĉie la potencon de Romo. Ne koro, sed disciplino batadis en lia brusto. Tiu sensenta disciplino nur tiam eksilentis, kiam la infanaj manetoj karese palpadis lian vizaĝon. Tiam la katenoj de la ĉiama discipdino falis, kaj li fariĝis — homo.

Redoni la vidon al la blinduleto estis lia sola deziro, sed nek la ĥaldeaj saĝuloj, nek la plej famaj sorĉistinoj povis helpi, eĉ la potencaj dioj de Romo montriĝis senpovaj. Kiom da espero neniiĝinta!

Sed Rufus denove esperis. Vespere lia virino parolis pri miraklofaranto, kiu antaŭ tagoj alvenis. Ŝi vidis la pompan akceptadon. La juna rabeno rajdis sur azeno, kaj virinoj sternis multvalorajn tapiŝojn sur la vojon antaŭ li. Knaboj kaj knabinoj plenŝutis la stratojn per floroj kaj freŝaj palmofolioj. Girizbarbaj kadukuloj kisadis la randon de lia vestaĵo, kaj la almozuloj de Jerusalemo larmadis pro ĝojo. Ĉie oni rakontadis pri la mirindaj faroj kaj instruoj de la juna majstro. La lepruloj puriĝis kaj la blinduloj vidas.

Rufus pleniĝis je fido. Li decidis konduki sian fileton al tiu viro, sed la deĵoro, la devo ne estis prokrastebla. Li devos atendi kelkajn tagojn. Kion fari? Sed nun, antaŭ sia foriro, li fariĝis senpacienca. Eble post tagoj la miraklofaranto estos forlasinta la urbon kaj tiam... Fine li decidis: la patrino plenumu tion, kion la patro ne povas. Kolektinte ĉiujn valoraĵojn de la hejmo, li metis ilin en cedrolignan skatolon kaj transdonis ĝin al sia virino.

— Ŝutu ilin antaŭ liajn piedojn kaj diru, ke Rufus, la romana soldato, per sia vivo estos lia ŝuldanto, se li resanigos la knabeton!

La virino silente neis per kapbalanco.

— Oni diras, ke li malŝatas la riĉaĵon. Arĝento kaj oro antaŭ li valoras ne pli ol la silikoj de la vojo. Rufus malespere ekkriis.

— Kion do vi povos porti por li?!

La pagana virino kun milda rezigno klinis sin al la knabeto kaj longe kisis lin.

— La larmojn kaj doloron de mia patrina koro. Rufus la unuan fojon sentis ian admiron pri sia virino. Li silentis longan momenton, sed poste per muta kapjeso konsentis.

*

Jam tagiĝis, kiam Rufus forlasis la domon. Kokokrioj vokis la sunon. Varmeta vento karesadis la olivarbojn en la ĝardeno Gretsemane. Nun frue vekiĝadis Jerusalemo, ĉar la proksimiĝanta Pasko donis urĝan preparan laboron al la judoj. Tiu tago estis la 14-a de la monato Nisan, kaj la festo atendis ĉe la sojloj.

Rufus rapidis al la palaco de la pretorio. En pensoj profundiĝinte li ne atentis pri la grupetoj, vigle diskutantaj, kiuj preterkuris lin. Lia revekita espero skizis antaŭ li belajn revobildojn kaj dum la egalpaŝa marŝado li ne rimarkis, ke liaj pezaj sandaloj dispremas velkintajn florojn, rompas sekiĝintajn palmofoliojn sur la vojo. Eĉ la ekiscititajn parolojn de la preterkurantoj li ne aŭdis.

De malproksime murmuris obtuza bruo. Furoro de kaprica ventego bruas tiel. Rufus surprizite vidis grandan amason antaŭ la pretorio. Ĝi svarmis, kriadis, kverelis, pugnojn skuante postulis ion. Eble ribelo, li pensis kaj ekkuris.

Pilato, la pretoro, staris sur la supro de la ŝtuparo kaj parolis al la amaso. Rufus ne povis aŭdi liajn vortojn, ĉar la tondra respondo de la popolo superbruis ĉion.

— Barabas'! Barabas'! Barabas'!

Rufus ekkomprenis. Ne ribelo, sed la amaso postulas juĝon pri Barabas' , kiun la soldatoj antaŭ nelonge arestis. Nur laŭfame li konis la krimulon. La brua juĝopostulo rememorigis lin pri la devo. Perkubute li rompis vojon por si tra la amaso, suprenkuris la ŝtuparon kaj rapidis rekte al la korta koridoro. Li ne povas manki, ĉar li estas unu el la kvar deĵorantaj ekzekutistoj. Liaj kamaradoj certe jam atendas lin.

Lia sepbranĉa skurĝo pendis sur kolono de la koridoro. Unu el ĝiaj rimenbranĉoj displektiĝis. Necese ripari ĝin kaj fiksi novan stanoungon al ĝi. Rufus senprokraste eklaboris. Dum la dikaj fingroj plektoligis nodon post nodo, la pensoj libere vagadis. Li vidis antaŭ si la etan blindulon en la nova robo. Baldaŭ li estos kun sia patrino ĉe la miraklofaranto, kaj tiu certe resanigos lin. Eĉ momenton li ne dubis pri tio, nur tion bedaŭris, ke li ne povos ĵeti sin teren antaŭ tiu rabeno kaj per tio esprimi la sinceran dankon, kiun lia mallerta lango ne kapablus interpreti. Li decidis plenumi ĉiun deziron de tiu viro, eĉ se la deziro ofendus la romanan soldaton en li.

Neatendite milde mallaŭta voĉo alparolis lin.

— Kion vi faras, frato?

— Mi plektas skurĝon... ĉu vi ne vidas?

— Por kiu?

— Por Barabas'.

— Mi diras al vi, frato, ke ĝi vundos mian korpon.

Rufus turnis sin al la voĉo. Lia rigardo renkontis tiun de ĉielblua okulparo. Neniam li vidis tiajn okulojn. La viro kun ligitaj manoj, gardata de tri soldatoj, staris kaj rigardis... rigardis la skurĝon.