Выбрать главу

— Diru sincere, kial ni militas?... Ĉu vi scias?

— Ĉar estas milito. — Esprimis sian opinion Buzenkу. — Ke la lepro formanĝu la tutan aferon!

— Ĉar la senmoralecon de la homoj la Dio jam ne povis toleri plu kaj Li punis ilin per milito — rimarkis Kunkor kaj ĝeme aldonis — sed kiu humile turnas sin al Li, tiun li gardas en ĉiu danĝero... Rigardu min, eĉ vundeton mi ne ricevis dum du jaroj!

— Fermu la buŝon, sankta bovo, — ekflamiĝis Buzenkу — la milito estas, ĉar la homoj tre multiĝis sur la tero kaj devas ilin malmultigi... Nu!... ĉu mi ne estas prava, diru Fintor?!

La tria, Fintor, longe rigardis ilin kun indulga bedaŭro kaj poste mallaŭte rimarkis.

— Vi ne scias, kamaradoj, kial estas milito... Mi scias... kaj tre doloras mia koro.

Buzenkу kaj Kunkor surprizite kun respekta rigardo atendis la daŭrigon, sed Fintor longe silentis. Buzenkу perdis la paciencon.

— Nu, kial vi ne diras, se vi scias?

— Ni militas, ĉar tio estas la intereso de la kapitalistoj — respondis Fintor — ni militas ne por defendi la patrujon, sed por akiri novajn malamikojn por ĝi kaj semi novajn militojn por la profito de la grandaj poŝoj... ni militas por esti almozpetantoj antaŭ la pordoj de tiuj, kies bonstaton per riskado de nia vivo ni asekuras... ni militas, ĉar ni ne estimas en ni mem la homon kaj sovaĝajn bestojn ni vidas en tiuj fratoj tie ĉe la kontraŭ fronto, kie samspecaj blindigitoj forgesis pri sia homeco... ni militas...

— He, Fintor, — baj Buzenkу klinis sin al lia orelo por duonovoĉe demandi — vi estas socialisto, ĉu ne?

Kunkor faris krucon sur si. Fintor dolore ridetis.

— Mi estas nur homo, Buzenkу, sed se konscii pri vero signifas esti socialisto, tiam mi estas tiu... Kial vi konsterniĝis, Kunkor?...

— Ĉar la socialistoj ne kredas Dion, nek havas patrujon... Kun tiaj homoj mi ne volas havi interrilaton... Turnu viajn okulojn al la ĉielo kaj petegu ĝian gracon, ĉar tia parolo, kian ĵus vi diris estas malpermesite kaj kio estas malpermesite, tio estas leĝo kaj la leĝoj estas de Dio... Fintor, aŭskultu! Mia paroĥestro, kiu certe estas pli saĝa homo ol ni ĉiuj tri, ofte diris, ke la socialistoj ne kredas Dion kaj ne havas patrujon...

— Ne estas ilia kulpo... Ili ne vidas ja la predikatan justecon kaj ili devas vidi, ke ankaŭ la patrujo avaras pri la rajtoj ĉe ili... Cetere...

En tiu momento ĉe la malamika fronto ekblekis la kanonoj. Post iom da tempo ektondris la respondoj de la ĉi tieaj. La tri kamaradoj disiris. Ĉiu okupis sian lokon. Varmega nokto komenciĝis kun mil teruroj. Surdiga bombardado. La miljaraj rokoj fendiĝis, ŝtonbuloj flugadis en la aero, formortaj veoj, krioj de vunditoj, blasfemado, preĝado, ĉiumomente novaj komandoj... Iu grenado forportis parton de la tranĉeo kaj la vunditoj falis en la tricentmetran profundon. La sango la rokojn pentris ruĝaj. El frakasitaj kranioj disfluis la cerbo, el rompitaj kruroj kaj brakoj longe elpendis la medolo. Teruro... Teruro... Teruro... Tiel daŭris du horojn...

Iom post iom silentiĝis la infera bruo, nur la veado ĝemis ploris, petegis...

Kunkor duonkonscie, baraktante en propra sango, kriadis por helpo. Liajn ambaŭ krurojn rompis iu falinta roko...

— He, Buzenkу... kara kamarado... Dio benu vin... venu... helpu... Buzenkу... Buzenkууу!...

Dolore veanta blasfemado sonis. Buzenkу per ambaŭ manoj kovris sian vizaĝon, plenan de sango kaj kriis kaj kriis...

La luno aperis ĉe la horizonto. Pala, fantomluma helo... La ĉiepenetrantaj radioj lumigis la batalkampon... Kunkor rigardis al la roko super si etendiĝanta. Terura bildo, kvazaŭ inkuba vizio subpremis liajn vekriojn por momentoj... Fintor pendis tie, kvazaŭ ŝvebante, kun dismordita lango kaj al li etenditaj brakoj. Unu el liaj piedoj estis alfiksita per la kalkanumo de sia boto en fendo de la roko, la alia pendis libere, kvazaŭ ĉiam preta por salto... Ŝvebanta mortinto... kaj el la dismordita lango pogute fluis la sango sur la frunton de Kunkor...

— He, Buzenkу... helpon... tie... Fintor... li volas salti sur min... Ve!... Lia sango fluas en mian buŝon... je nomo de la Jesuo Kristo, helpu min... Buzenkу... je la kompato de la ĉiopova Dio... Buzenkууу!... Li saltos sur min... ĉu vi vidas, Buzenkу?...

— Ke la lepro ekstermu la militon... veee!... la okuloj... mil diabloj... mi ne vidas... Ventron de Dio!...mi...perdis...la okulojn... la okulojn!... la okulojn!!...

III.

Ĉe la angulo de iu bulvardo du kriplaj soldatoj duonvoĉe paroladis. La unua estis blindulo kun frakasita nazo kaj vangoj, la alia sen kruroj, kiel stumpo kun homa kapo, sidis senmove sur malalta mizera trirada veturilseĝo. Malnovaj kamaradoj: Buzenkу kaj Kunikor. Ili vendis cigaredojn al preterpasantoj. Danĝera komercado, ĉar la plej nova dekreto malpermesis tion.

— Cigaredojn aĉetu, sinjoroj, cigaredojn de INvalidaj soldatoj! Dio vin benos por via kompato... Nu, Buzenkу, kiel vi diris?...

— Kiel, kiel, kiel?! Ne montru vin stulta... la virino vivas kun alia kaj... kaj... ŝi estas prava, ke la lepro...

— Ne blasfemadu, Buzenkу! Vi fortimigas la aĉentantojn. Jen, ĵus volis veni al ni bela sinjorino kaj via... via... Cigaredojn aĉetu, gesinjoroj, cigaredojn de invalidaj soldatoj! La bona Dio benos vin por via kompato.

— He, Kunkor, ne kriaĉu tiel plenbuŝe... ĉu vi, sankta bovo, forgesis, ke estas nova dekreto... kaj cetere vi ne povas malpermesi al mi la blasfemadon... Ĉu vi kompremas? Kaj se mi volas blasfemadi, tiam eĉ se la Sankta Virgulino...

Kunkor plengorĝe kriadis por subpremi la postajn vortojn.

— Cigaredojn de invalidaj soldatoj aĉetu, gesinjoroj!

Buzenkу iom kvietiĝis, subremis la novan torenton en si kaj post longa silento ekparolis.

— Ĉu vi rememoras pri Fintor?

— Kia demando?!... Ĉu rememori pri li?... Kiu glutis el lia sango, se ne mi?... Malfeliĉulo!

— Malfeliĉulo? Kial? Ĉu pro tio, ke li mortis?

— Dio punis lin.

— Nu kaj nin?

— Ankaŭ vin Li punis, ĉar vi ĉiam blasfemadas.

— Nu kaj vin kial Li punis? Vi estas ja pia, sankta bovo.

Kunkor ne povis tuj respondi. Ion surprizis lin la demando. La unuan fojon iu demandis lin pri tio. Post pripensado fine li respondis.

— Tamen Lia boneco zorgas pri mia ĉiutaga pano... Cigaredojn de invalidaj soldatoj aĉetu, gesinjoroj!

— Ne kriaĉu!... Mi diras al vi, ke tiu Fintor estis prava.

— Prava?!... Kial?

— Li diris ja, ĉu vi rememoras dum tiu vespero, ke ,,ni militas por esti almozpetantoj antaŭ pordoj de tiuj, kies bonstaton per riskado de nia vivo ni asekuris..." jes, jes...

Kunkor timigite ĉirkaŭrigardis.

— Je amo de Kristo mi petegas ne parolu tiel, ĉar eĉ unu cigaredon oni ne aĉetos de ni, se... Cigaredojn, cigaredojn acetu, gesinjoroj! Cigaredojn de invalidaj soldatoj! La ĉiela graco vin superombros por via kompato!

Preterpasanta junulo haltis antaŭ ili kaj aĉetis. En la sama momento aperis ĉe la kontraŭ angulo policano. Li iom spione rigardadis ilin kaj konvinkiĝinte, ke ili faras malpermesitan komercadon, tuj ekiris al ili.

— He, ĉu vi ne scias, ke laŭ la plej nova dekreto invalidaj soldatoj ne povas vendadi cigaredojn sur la stratoj?... Nu, rapide pretigu vin kaj venu kun mi!... Rapidu!... Rapidu!...

Kunkor petegante turnis sian rigardon al la severa gardanto de la ordo kaj lamente provis moligi la koron de la oficialeco. Buzenkу komencis la plej artefaritan blasfemadon kaj post kelkaj minutoj ekiris la triopo al la plej proksima polica gardejo.

*

En iu apudstrata kelometiejo la ŝuisto rakontis fanfarone pri siaj dummilitaj heroaĵoj al sia fileto. La knabo rigardis al la fenestro, kiu situis laŭ nivelo de la trotuaro... kaj revadis pri similaj heroaĵoj, iam farotaj de li mem dum la nova milito... kaj subite antaŭ la fenestro aperis, preterpaŝadis paro da tremantaj piedoj, antaŭ kiuj bastono frapetadis la trotuaron brue vojserĉante... kaj aperis, preterruliĝis trirada veturilseĝo, kiun pene movigis senkrura homa torso per du ĉifongantitaj manplatoj... kaj poste pretermarŝis paro da brile ciritaj botoj, flanke kun tintanta glavo... kaj... kaj la knabon jam nenio pli malhelpis en la plua revado pri militaj heroaĵoj...