Выбрать главу

— Potenca, ĉioreganta Sinjoro! Finiĝis jam la tria tago kaj tamen mi ekzistas. Ĉu vi indulgis min aŭ mi estas ekster via potenco?

— Mi povus neniigi vin, sed mi ne volas. Potenco via ĉesis. Kion valoras la intenco, se vi estas sen armilo?

— Ĉu sen armilo?

La Morto per subita gesto turnis sin al la falĉilo, sed lia ostobrako vane serĉis ĝin. Dum momento li ektremis, sed poste skuis lian tutan estaĵon raŭka, freneza ridego. Minace li levis la pugnojn.

— Ĉu sen armilo? Ĉu mi ne havas ankoraŭ manojn, kies nura tuŝo sufiĉas por ĉesigi la vivon? Ĉu mi ne povas spiri kaj mia spiraĵo ne estas jam tiom detrua, kiom ĝi estis antaŭe? Vi eraras granda Sinjoro, ĉar kien mi metos la piedojn, tie mi subpremos la semojn de la Vivo!

— Rigardu ĉirkaŭen! Ĉu vi ne vidas, ke la Tero ĉiam pli malgrandiĝas kaj la horizonto perdiĝas en la blua grizo de la malproksimo? Ĉu vi ne sentas, ke tio estas nur eta meteoro, sur kiu vi staras? Ĝi kuras portante vin en la senfina spaco. Mi povus neniigi vin, sed via porĉiama puno estos: vagadi sen potenco vidante la eternan vivon sur miliardoj da Teroj.

La Morto venkite kun muta rezigno miris la Terglobon, ĉiam pli kaj pli malgrandiĝantan.

*

— Estu, kiel antaŭe estis, pompantaj kreskaĵoj, florodoro ŝvebu en la aero kaj ombro de verdantaj arboj ŝirmu ilin kontraŭ la sunradio dum sekeco! Estu!

La marĉa humo ekmovis sin. Scivole aperis kapeto de la unua herbo kaj ĝin sekvis la dua. Ili klinis sin unu al alia kun printempa kiso. Pro tiu ĉi kiso riĉe ekburĝonis la Tero.

Silka herbaĵo kovris la nudajn rokojn. Foliriĉaj arbaroj ornamis la dezertojn kaj multkoloraj floroj spiris ozonplenan aromon.

Jen, alvenis la eterna printempo, profetita de la ĉiam verda vinko.

*

— Reviviĝu la bestaro oceana kaj kontinenta! Miliardoj da birdoj flugadu gaje kantante! Estu!

Subite sonis timema ĉirpado de grilo. Je ĝia muziko vekiĝis mil kaj mil sonoj. La lazuroj de maroj kaj lagoj facile ektremis kun milda muĝado. La riveroj ekfluis kaj la riveretoj gaje plaŭdante rapidis inter la florornamitaj bordoj. La vento siblis melodion kaj birdpepadon eĥis la prasilento.

En la aero — la drako de la fabeloj. El la densejo de la arbaro kuregis mamutoj. El post arbetaĵoj venis leonoj kaj inter la altaj herboj serpentumis boao. Iom post iom reviviĝis la tuta bestaro kaj komenciĝis malsovaĝa ludo anstataŭ lukto por la ekzisto.

*

— Reviviĝu la homo! Reviviĝu kaj havu la eternan vivon, promesitan post perdo de la paradizo! Estu!

Ĉio eksilentis. La naturo senmove atendis la renaskiĝon de la krono de ĉiuj kreitaĵoj. La suno varme kisadis per radioj la Teron. La floroj bonodoris parfumon el siaj kalikoj. La arboj donis pompajn kolorojn al la fruktoj kaj la bestaro silente kun muta pieco atendis.

Subite fendiĝis la tero kaj aperis sub du diktrunkaj pomarboj la unua homparo: Adamo kaj Evo.

*

Humile rampis al ili serpento. Rigardante ilin kun verdkoloraj, sed mildaj okuloj ĝi ĉirkaŭvolvis sin sur trunko de la arbo, kiu iam donis al ili la frukton de la scio.

Papilio flugis al ili. Ĝi frapetis la florpolvajn flugiletojn al la lipoj de Evo. Jen estis la unua kiso, vekanta el longa dormo al eterna vivo.

Evo ektremis. Honteme ŝi kaŝis per la rustoruĝaj haroj, ĝistere kreskintaj, sian mirinde belan nudecon. Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj petole, sed kun ĉasta rideto, gracia alpremiĝo sin klinis al Adamo.

*

Adamo vekiĝis. Per siaj brile nigraj okuloj, kvazaŭ li volus finesplori ŝian animon, li rigardis la ĉarman, sindonan belecon.

Ekvidinte la serpenton, milde sibletantan al ili, li kaptis arbeton por elŝiri kaj mortbati ĝin. Li prenis la arbeton, sed lia forta premo ŝajnis esti nur ama karesado kaj li ne povis eĉ ekmovi ĝin. La brako senforte falis kaj li surprize vidis, ke la bestoj humile, kun kapoj al tero klinitaj, proksimiĝas al ili.

— Evo! Diru, kio estas? Ĉu vizio aŭ realo? Ĉu ankaŭ vin regas tiu ĉi sorĉo?

— Ni sonĝis Adamo.

— Ĉu vere ni sonĝis? Ĉu ni sonĝis la suferojn de miljaroj, kiujn kompreni nun mi ne povas? Ĉu mi sonĝis min forta, potenca, kiu nun eĉ junan arbeton ne povas ekmovi? Ĉu mi estas sonĝinta, ke mi manĝis el frukto de tiu ĉi arbo kaj per tio naskiĝis la unua kulpo? Kaj ankaŭ la fratmortigo de Kain estas sonĝo?

— Vere nur sonĝo. Tie venas ja Kain kun Abel fratame brakumante unu la alian. Sur iliaj lipoj flirtas gaja rideto.

— Kaj la stigmo sur la frunto de Kain? Rigardu!

— Estis nur sonĝo turmenta, sed pasinta. Rigardu lian frunton! Ĝi estas pura, kiel sennuba ĉielo. En liaj okuloj brilas senpekeco. Ili venas al ni.

— Ĉu ankaŭ vi sonĝis la dolorojn de akuŝo kaj la ĝistomban ĉagrenon post perdo de Abel? Ĉu vi ne rememoras plu pri la suferoj dum LA batalo por la vivo?

— Forgesite! Ĉio estis nur sonĝo.

— Kaj kion vi sentas nun?

— Mi amas vin, eble pli arde ol hieraŭ, kiam la suno subiris.

— Hieraŭ! Strange! Ŝajnas al mi, kvazaŭ inter la hodiaŭ kaj hieraŭ estus pasintaj mil kaj mil jaroj. Jes! Jes! Rigardu ĉi besteton kaj tiun pepantan birdeton! Mi ne konas ilin. Kio estas iliaj nomoj?... Hieraŭ Kain vagadis ankoraŭ senhejme en la dezerto kaj Abel ne estis plu vivanta... Hieraŭ... Kiel strange! Mi ne komprenas... mi ne komprenas...

*

Li arde premis al si la alvenintan Abel, kiu per unu brako ankoraŭ tenis ĉe si sian fraton. Kun fila obeemo kisis Kain la frunton de Evo.

— Malbonaj knaboj! Kie vi forestis tiom longe? Dum la nokto vi estis tro malproksime de ni. Kie forestas mia filino, Heloa?

— Ho, patrino! — komencis Kain. — Ni estis ne malproksime de vi por bani nin en la rivereto. Ĝi plaŭdis al ni strangan fabelon kaj hodiaŭ ni bone ridis pri ĝi. Ĉu ne, Abel?

— Kion ĝi fabelis? — demandis Adamo.

— La fabelo estis stranga, sed mi ne komprenis.

— Forgesite! Nur tion mi sentas, ke mi amas mian fraton... tre... tre.

— Kaj vi?!

— Abel kaj mi: ni estas unu.

— Kie estas Helo? — urĝigis Evo.

— Tie, ĉe la montdeklivo ni vidis ŝin pelanta papilion. Ekvidinte min kune kun Abel, ŝi rigardis nin longe, kvazaŭ ŝi neniam estus vidinta nin. Poste ŝi kuris al ni kaj superŝutis nin per pluvego da kisoj... ,,Nur sonĝo estis, nur sonĝo!" ripetis ŝi senĉese. Mi ne komprenas, patro!

*

Ĉe la vojkurbiĝo aperis knabino, vigla kiel kapriolineto. Ŝia irado estis facila, kvazaŭ ŝi havus flugiletojn. Laŭte ridanta ŝi persekutis papilion antaŭ si.

— Patrino!

— Heloa!

— Kiaj strangaĵoj okazas hodiaŭ! Ĉu vi vidas tiun blankharan, longbarban viron, kiu proksimiĝas al ni de la montdeklivo? Mi renkontis lin kaj li diris al mi, ke li estas pli ol 900 jara.

— Pli ol 900 jara?

— Jes! Lia nomo estas Matusalemo kaj li serĉas siajn gefilojn kaj genepojn. Li kisis min. Li estas tiel stranga homo. Li demandis min pri mi kaj aŭdante, ke mi estas filino de Adamo, li ŝajnis dube rideti. Poste li demandis pri la monstro, li ŝajnis dube rideti. Poste li demandis pri la monstro, fluganta super ni. Nekredeme li skuis la kapon, kiam mi diris ĝian nomon. ,,Ĉu drako?... Sonĝo, verŝajne estas nur sonĝo", li murmuris.

— Ĉu li venas al ni?

— Mi ne scias! Li atendas la Mesion. Kiu estas la Mesio?

— Strange!... Mi ne scias Heloa!

*

— Patro! Rigardu! — ekkriis Abel. — Rigardu al la dezerto. Kvazaŭ ŝanĝo aperus antaŭ niaj okuloj. Ĉu fendiĝis la tero aŭ korpiĝis la nenio, sed mi vidas multe da tiaj homoj, kiaj ni estas. Sur iliaj korpoj estas io, kio kovras la nudecon. Kio estas tio, patro mia?

— Mi ne scias, Abel!

— Rigardu, rigardu ilin! Ili venas al ni. Ili estas multaj. Unu havas vizaĝon, brilantan de ĉiellumo, kaj liaj manoj, piedoj estas vunditaj. Apud li marŝas longbarba viro, portanta du ŝtontabulojn. La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas. Rigardu, tie sekvas ilin la tria. Liaj okuloj estas mallarĝaj, strange oblikvaj. Liaj haroj estas plektitaj kaj pendas ĝis tero. Tie la kvara kun duonluno sur sia kapornamo... kiaj tie ankoraŭ unu. Ho rigardu patro, tie venas multaj. Iliaj vizaĝoj estas brilantaj. Manon en mano ili venas. Kiuj ili estas?